Выбрать главу

Recenzo de Arieh ben GUNI pri

«La Esperanta traduko de la Malnova Testamento»

La libreto, kiun mem publikigis s-ro D.B. Gregor, levas pli da problemoj, ol ĝi estas dika. La komenca intenco de la aŭtoro estis kontroli la valoron de la traduko, eldonita de la Britaj Bibliaj Societoj sub la nomo de L. Zamenhof. La fakto mem, ke tiu eldono estis provizita de la cititaj Societoj Britaj, verŝajne ne sufiĉis, por trankviligi «Tomason» Gregor. Li do decidis esplori mem, kaj difinis al si metodon, kies principo estis tute ĝusta: elekti sufiĉe grandan nombron da malfacilaj lokoj, kaj kompari, pri ĉiu el ili, la tradukon Esperantan kaj aliajn nacilingvajn tradukojn. Se la tradukoj de Zamenhof estas apogitaj de la plimulto de la aliaj tradukistoj (eĉ se tiuj apogantoj ŝanĝiĝas kun la lokoj) tio pruvos, ke la Esperanta Biblio tenas kontentige sian rangon inter la ceteraj.

Por apliki sian metodon s-ro Gregor estis aparte kompetenta: ne nur li estas pacienca kaj pedanta, sed ankaŭ li estas vera poligloto: la hebrea, la helena, la latina, la franca, la germana, la hispana, la itala, la nederlanda, la pola, la rusa, eĉ la kimra ŝajne ne havas sekretojn por li. (Ĉu al tia eminentulo, mi, maljuna hebreo, kuraĝus prezenti dubojn pri du liaj esprimoj? Pĝ VI «ili jam estis serie aperintaj en „La Revuo“»: ĉu periode ne estus pli klara, internacie? Pĝ 49 «Estu tio, kiel estos»: tiu ripetita dirmaniero ŝajnas al mi malpli klara, ol la zamenhofa «Kiel ajn la afero estas» …) S-ro Gregor do elektis, lasante sin gvidi de la ekzegezistoj, 518 lokojn, kie la originalo estas obskura, kaj, 518 fojojn, komparis tiujn dek tradukojn kun la esperanta, klasante ilin laŭ tio, ĉu la esperanta traduko akordiĝas kun unu aŭ du el la aliaj ktp. Aparta ĉapitro listigas la 140 tekstlokojn, kie la esperanta traduko staras sola. La sekvanta ĉapitro klarigas la rilaton de la E-a traduko kun tiuj, kiujn la aŭtoro nomas «la kritikistoj»; kaj fina ĉapitro esploras la parton aljuĝeblan al la «Biblia Komitato» en la fina redakto de la zamenhofa traduko. La konkludo de tiuj komparoj kaj esploroj estas optimisma: «Kunigante ĉiam la klarecon kaj la ekzaktecon, ĝi (la E-a traduko) sukcesis esti samtempe konservativa kaj originala … (kaj) ne cedas al iu ajn el la naciaj Biblioj … (ĝi) meritas altan lokon inter la grandaj Biblioj de la mondo».

La tuta verko, kies legado postulas kompreneble iom da seriozeco kaj da amo al la bibliaj aferoj, estas valora akiraĵo en kampo ĝis nun tre malmulte kultivita kaj ĝi certe interesos ĉiujn amantojn de la hebreaj sanktaj Skriboj. Sed mi ne povas diri, ke ĝi plene kontentigas min.

Konfesinde, mi estas nur humila spicovendisto, kaj ne kapablus dismeti, en mia recenzo, tiom da erudicio, kiom ekz-e mia altestimata samkredano J. Kohen-Cedek enmetis, en la «Scienca Revuo», en sian komentarion [1]. Tamen, inter du klientoj, kaj eĉ kelkfoje dum mi pesas la zingibron aŭ la cinamon, mi pripensadis pri tiuj problemoj kaj penis klarigi al mi mian impreson de ĝenateco. Jen al kio mi alvenis.

Oni devus unue fari netan distingon inter la «Londona Biblio» kaj la Zamenhofa traduko: la senckorektoj de la Biblia brita komitato estis tiel multaj, ke oni ne rajtas kompromiti kun ili la nomon de Zamenhof. La stilo estis, laŭ mia komparo kun la aparte eldonitaj pecoj de la zamenhofa traduko, bone konservita da ĝi — sed trans tio estus ne singarde konfuzi ambaŭ. Cetere, por la praktikaj celoj de s-ro Gregor, sufiĉis konsideri la Londonan tekston.

Due, alia distingo estis observenda: ĝis la komenco de la nuna jarcento, kuŝis abismo inter la popularaj bibli-tradukoj unuflanke, kaj la sciencaj tradukoj aliflanke: la angla «aŭtoritata» (kaj eĉ la «reviziita»), la franca de Segond, la germana de Luther, la rusa «sinoda» estis esence tradiciaj tradukoj, bazitaj sur la «targuma» interpretado de la hebrea teksto, aŭ sur la helena (Septuaginto) aŭ latina (Vulgato) tradukoj. Ili celis prezenti ĉiuloke al la leganto kompreneblan sencon kaj preĝe utiligeblan tekston. La sciencaj tradukoj siaflanke, ordinare nebonstilaj, liveris interpretadon apogitan sur la kompareca filologio kaj lasis seninterprete la lokojn, kie la teksto estas senespere difektita (kaj tiaj estas sufiĉe multaj en tiuj antikvaj tekstoj). Sed, en la komenco de la XXa jarcento, sub la influo de la progresoj faritaj en la malkovro de la antikvaj civilizoj, deĉifro de la kojnoformaj skriboj, elfosado de pereintaj imperioj, eble ankaŭ ĉar la granda amaso de la kredantoj en la diversaj religioj malfermiĝis al pli historia vido de la sanktaj Skriboj, la du ĉi-supre montritaj tendencoj unuiĝis, kaj oni nun disponas tradukojn samtempe popularcelajn kaj sciencmetodajn, ekz-e en franca lingvo, la protestantan «Bible du Centenaire» aŭ la katolikan «Bible de Jérusalem».

La kontrolo, intencita de s-ro Gregor, povis do efektiviĝi en du manieroj: aŭ oni komparus la koncernajn dublokojn en la E-a traduko kaj en la popularaj tradukoj de la Zamenhofa tempo (Segond, Luther, Rusa Sinoda ktp.); aŭ oni komparus ilin en la E-a kaj en la sciencaj tradukoj de nia epoko, en kiuj la difektitaj vortoj estas sisteme korektitaj per konjektaj modifoj[2]. Nu, la traktato de s-ro Gregor konstante konfuzas tiujn du komparsistemojn; tio estas des pli ĝena, ke, ĉe la unua, la traduko de la Biblia brita komitato efektive tenas bonan rangon, sed ke tio ne plu estas vera ĉe la dua.

Alia demando estus, kiajn tradukojn Zamenhof uzis por kontroli sian laboron: tio principe ne koncernis la enketon de s-ro Gregor, sed li tamen, en pluraj lokoj, ne povas sin malhelpi ĝin ektuŝi. Ŝajnas, laŭ ĉio, kion ni povis ricevi de la tradicio pri tiu punkto, ke Zamenhof uzis precipe la rusan sinodan tradukon (kiu tre proksimiĝadas al la Septuaginto) kaj la germanan tradukon de M. Mendelssohn, tiu «biblio» (se mi povas riski tian vortludon) de la orientaj klerismanoj: komparo de la aŭtentika teksto de Zamenhof kun tiuj du sufiĉus por pruvi, laŭ mia humila opinio, ke ili estas la ĉefaj fontoj de liaj interpretaĵoj.

La traktato de s-ro Gregor estas do tre bonvena, ĉar ĝi levas multajn demandojn, kaj plejparte prezentas mem la rimedon por ilin respondi: nur pli netan apartigon de la problemoj oni estus dezirinta. Restus plu, cetere, alia tasko plenumenda, kiun s-ro Gregor plej kompetente povus ataki, nome mallonga enkonduko al la legado de la Biblio, montrante la kunmet-aranĝon de la «Leĝo», la proksimuman kronologian ordon de verkado de la diversaj libroj kaj la grandajn liniojn de malvolviĝo de la hebrea kredo: ĉiuj sciigoj, sen kiuj laiko havas la impreson de ĥaosa librego, ege teda kaj malloga, kie li baldaŭ rezignos serĉi la altinspirajn paĝojn kaj literaturajn belegaĵojn. Sed mi deflankiĝas: mi prefere revenu al miaj pesiltasoj!

вернуться

[1]

Tamen ne tute seneraran: 1° la «Vulgato», oficiale aprobita de la Romkatolika Eklezio, prezentas ja la tradukon faritan de Hieronimo el la hebrea originalo, krom pri la Psalmoj, por kiuj la «oficiala teksto» konservis la revizion de la malnova latina traduko komence faritan de Hieronimo; 2° Estas arbitra simpligo citi, sur la sama ebeno, kaj kiel «unuarangajn sciencajn atingojn», la tradukon de Luther kaj tiun de Tyndale, kiu tradukis nur la «Leĝon», kaj kies traduko estis tute eklipsita de la «Authorised Version» (1611), aŭ tiun de Calvin, kiu neniam estis kompleta kaj aperis libroforme nur en 1897! La protestanta franca traduko estis tiu de Olivetan (1535), kiu post serio da revizioj, fine ricevis la nomon de Osterwald (1744), ĝis aperis tiu de Segond (1874).

вернуться

[2]

Oni pli bone komprenos per bildiga ekzemplo. Ni supozu, ke E-o estus skribata same kiel la Biblia hebrea, t.e. per la nuraj konsonantoj, al kiuj tre malfrua iniciato aldonis (superliniajn) vokalojn, kaj ke la tradicio prezentus jene la versojn 7-8 de nia himno:

KaJ RaPiDe KReSKaS LaaFeRo PeRLo BRoDiLa SuPeR NoToJ

La konservativaj, popularaj tradukoj penus interpreti iel la duan verson, jene ekz-e: «la Afero, super ĉia takso, valorplena kiel perlo en brodaĵo». Dume, la sciencaj tradukoj rezonus, ke la posttempe aldonitaj vokaloj kaj eble la distranĉo de la vortoj estas malĝusta, kaj ili proponus diversajn korektojn, ĉiujn konjektajn:

PRo La BaRo De La SePaRaNToJ aŭ:

PoR LiBeRo De La SoPiRaNToJ aŭ:

PeR LaBoRo De La eSPeRaNToJ aŭ eĉ, supozante «haplografion»:

PRi La BReDo [De] La SuPeRaNToJ

kaj neniu certe scius, kiu estis la originala lego.

~ 1 ~