Kiam vesperiĝis, jam aperis la silueto de la montaro en la malproksimo. Je la sepa horo ni resendis la arabon, mi kaj Kuprokapulo dividis la pakaĵojn inter ni, farante provmarŝadon. La unuan fojon dek minutojn kun tiu sama ripozo, poste kvaronhoron kun dek minuta ripozo. Bremont trenis sin, dume Kuprokapulo instigis lin soldate:
– Kolektu vian forton, per la sep sakramentoj!
Poste ni provis kurpaŝi, sed Bremont falis surteren pro tio. Stariginte tendon, ni flegis lin denove, li ricevis viskion, ni masaĝis lian oste maldikiĝintan korpon per alkoholo kaj vindis lin per kovlrilo. Poste li ekdormis profunde, kion ni konsideris esperiga signo. Ni ankoraŭ cigaredis, kiam subite lumfaskoj komencis ekbrili sur la malproksima horizonto en la nokto. Tiuj ekbrilis, ĉesis intermite, pli-malpli longe. Ĝi estis la telegrafo en Saharo. Per konkavaj lensoj, tra multaj mejlon oni sendas tiajn lumradiojn de oazo al oazo laŭ la morsaj signaloj. Eblas, ke oni jam serĉas nin… La pli-malpli longaj lumfaskoj ekbrilis samtempe en la nokto kvar-kvin loke, kaj tiuj traplugis la ĉielon… Punto… Streko… Punkto…
Je la unua horo nokte ni trinkigis al Bremond duonlitron da varmega, nigra kafo, en kiun ni verŝis rumonm kaj ni ekiris en la kvar celsiusgrada malvarmo, por ke ni forlasu la dezerton ĝis la komenco de la taga vermego. Bremont jam povis iri. Ni ekripozis ĉe la piedo de la monto. Ni selektis la objetkojn por forĵeti la superfluajn el nia pakaĵo, kaj krom la armiloj ni kunportis nur la plej necesajn. Ekirinte sur la unua deklivo, ni puŝis alterne ĉe la kokso Bremond-on, konstante falontan. Ni atingis la plej longan vojon de Maroko, la ŝoseon Guiri, kiu konstruiĝis el la ĝemo, larmo, sango kaj frenezo de la kadavra hetakombo de legianaj malliberuloj, de Colomb-Bechar ĝis Marakesch tra la granda Atlaso.
Surgrimpinte la unuan deklivon, Kuprokapulo komandis unu horan ripozon. Efektive ni nun parolis la unuan fojon kun Bremont, li nun rekonsciiĝis tiom, ke li povu pensadi. Ĝis nun li nur paŝadis, kun tiu splena, mekanika irmaniero, kiel nur la legiano povas iri, kiu alpropigis tiun mortan marŝadon dum monatoj, inter kruelaj, krudaj homoj. Tiel malverŝajna kaj nekredebla estis la tuto antaŭ li, kiel li direktis siajn profunde sidantajn, iome-duone mortovualitajn okulojn al ni, kaj li finaŭskultis nian historion. Li silentis longe. Poste li komencis paroli intermite, kvazaŭ estus lacige eldiri la vortojn:
– Kun Edna… mi renkontiĝis antaŭ unu jaro… Ni tre amas unu la alian… Edna estis oficistino… Ni laboris tage-nokte, ke ni havu ion… Ke ni povu geedziĝi… Oni trompe logis min en Marseljon… promesante, ke mi ricevos kvin mil frankojn… por portret-serio… Mi sciis absolote nenion pri la heredaĵo… Aŭ mi sciis nur tion, ke mia onklo estas tre riĉa en Aŭstralio… Kaj oni ebriigis min… Mi tute ne scias, ĉu mi pafis per la revolvero… Kaj tiu nokto… Estis terure!.. Afriko!.. Tiu serĝento persekutis min konstante… Mi sciis, ke li volas pereigi min… Tamen estis facilanimeco fare de Edna… Tiu malforta knabino… En tiu ĉi intero… Tiu sankta knabino!.. – larmoj fluis el liaj okuloj. – Kiel mizeraj estas nun ambaŭ ni…
– Sed almenaŭ vi ambaŭ estas en bonegaj manoj – diris Kuprokapulo kaj frapetis lian ŝultron kuraĝige. – Nun trinku ankoraŭ viskion, kaj ne parolu tiel multe, ĉar ĝi lacigos vin.
– Sinjoroj – li flustris -, kion vi, kion vi faris por mi… Ke vi venis ĉi tien… Kiom multe vi riskis…
– Ni jam delonge riskas tiel. Provu dormi iomete. Dume mi priparolos la vojaĝplanon kun Fajfisto.
Ni konstatis, se ni iros konstante al nordoriento, ni atingos Taurirt del Uarzast-on, kie – se ni turniĝos sudorienten – ni devas atingi sur la deklivo de la alta Atlaso la lastan homloĝatan lokon, Tizin Tizka-on. De tie la vojo jam kondukas konstante malsupren al Marakesch. Dumvoje estas du garnizonoj kaj du citadeloj en tiu ŝtonplena infero. Bu Malem kaj Bu Denib, kies ĉirkaŭajon ni devas eviti singarde kaj malproksime. Ĝi estas malfacila kaj danĝera voj por bonege ekipita, kvindek membra karavano. Kaj ni staras ĉi tie, du vagabondoj kun pakaĵo kaj malsanulo.
Posttagmeze ni iris plu, momente sur komforta serpentuma vojo, “puŝ-manovrante”, kiel ni nomis la lacigan apogadon de nia malsanulo. Ni marŝis laŭ la militaj reguloj. Iu el ni grimpis sur iun altan arbon, tiu esploris la vojon helpe de la binoklo, poste li iris antaŭen kaj atendis la aliajn. Post dutaga, laciga kaj malrapida vojo ni atingis la riveron Ziz, kaj nun jam ni komencis grimpi sur la monton Ĝebelo-Sagro. La sekvan matenon ni ekvidis proksimajn, neĝkovritajn pintojn. Ni antaŭenŝovis, trenis, piedbatis, puŝis Bremont-on, kaj aperis la fotikaĵ-similaj casba-oj de la bebreroj, vivantan sur Ĝebel-Sagro. Ni vidis sekstaturajn, nekredeble altajn montaranojn tra la binoklo, en falvaj burnusoj, varmiĝantajn ĉirkaŭ ardaĵ-fajrejoj. Poste ni preterlasi Ĝeble-Sagro-n, kaj post pluaj du tagoj ni atingis dumil metran altecon, kvazaŭ en la praepoko, inter solecaj, konsternige grandegaj, kalvaj montoĉenoj, en kristale pura, glacimalvarma aero, frostotremante kaj elĉerpiĝinte.
Ni antaŭeniris triope tiel, kiel armeo. Ie el ni iris konstante antaŭen, la alia postrestis konstante, sed Bremont estis ĉiam meze. Ni komunikiĝis helpe de fajfsignaloj. Nur dufoje ni renkontis berberojn, kiuj liveris ion sur siaj karakterize malataj ponioj. Rimarkinte ilin ĉiam ĝustatempe, ni surgrimpis inter la proksimajn rokojn.
Ni defendis nin kontraŭ la malvarmo per duobla tolaĵo kaj kovriloj, vinditaj ĉirkaŭ nin, kiuj noktoj fariĝis malvarmega vintro. Jam ĉie estis neĝo en la alto de Taurirt del Uarzast. Supre en dekstra direkto kartero fumis tre malproksime. Tronante super la montoj, konsistantaj el bazalt- kaj lafoŝtonoj, ĝi faris eĉ pli premega tiun morte majestan panoramon, kiu ĉirkaŭis nin. La fajfo de Kuprokapulo siblis tra la aero. Ni puŝis Bremont-on supren, poste ankaŭ mi grimpis post lin proksimume dudek-dudek kvin metrojn inter la apudvojaj rokoj. Ni vidis Kuprulon iom pli malproksime, parelele kun ni. Li atendis nin. La vojkurbiĝos estis sub ni, kaj nun ni povis vidi ĉion ĉe la turniĝejo. Super Tin’z Tizka legianoj venis sur la vojo anasvice, kun muloj kaj mitraloj. Soldatoj bivakis dekstre-maldekstre sur rokoj de la vojo, deklivanta al Marakesch. Minimume du plotonoj da soldatoj estis tie kun mitraloj kaj kiura ĉaro.
Sankta Dio! Ĉu ĉio ĉi okazas pro ni?
Ĉiuokaze la vojo, kondukanta al Marakesch estis barita. Dekstre kaj maldestre troviĝis vulkanoj, malantaŭ ni Saharo kaj antaŭ ni du kompanioj da soldatoj.
Kuprokapulo rigardis la situacion tra binoklo kaj diris rapidajn, militistajn ordonojn. – Ni havas ankoraŭ unu eblon. Ni retiriĝos al Ĝebel-Sagro, ni grimpos malsupren apud la rivero Ziz al Erfut, kaj ni iros en la oazon Tafilalet.
La oazo Tafilalet estis la lando de la plej danĝeraj, arabaj rabistoj, sed ni povis esperi pli multe ankaŭ de ili, ol se fali en la manojn de tiuj soldatoj. Mi grimpis sur rokon kun la binoklo por esplori la terenon ankaŭ malantaŭ ni, poste mi malsuprenvenis rapide. Ĝelbe-Sagro kaj ties ĉirkaŭaĵo estis bone videbla en la pura, senvapora aero. Svarmis tie la armitaj soldatoj, kaj ankaŭ supren serpentumis malgranda homvico kun muloj kaj mitraloj. Ŝajnas, ke oni mobilizis la tutan kolonian armeon kontraŭ ni.
La situacio estis sufiĉe senespera. Ni povos kaŝiĝi maksimume du-tri tagojn, poste ni devas kapitulaci.