Mallonge mi rakontis mian planon al Bobi. Li tuj veturu kun Magrulo al la hispana havenurbo Diaha, ĉe la Rivero El Oro. Tie li interesiĝu pri itala ŝipo. Ni provos trapenetri ie, kaj fuĝi en urbon El Oro.
– Ĝi estos tre malfacila – diris Bobi -, nek muŝo povas trairi la landvojojn sen kontrolo.
– Filo mia, ni ne havas alian eblon! Ni tamen ne maljuniĝos inter la rokoj, kiel ermitoj, manĝantaj radikojn.
Poste ni disiĝis. Bobi ankoraŭ postkriis min afable:
– Ne timu, Fajfisto, oni faros kanton pri vi!
Kuprokapulo sidis proksimume kvaronhoron kun krucitaj kruroj, kiel grandega hinda idolo. Li eĉ fumis. Li apenaŭ legis la ĵurnalojn. Li akceptis sian sukceson en la ĵurnaloj kun la indiferenteco de gravuloj. Poste kun Bremont ni kredis tion serioze, ke li freneziĝis, ĉar li komencis studi la kronikon foje de la borso, foje de la sporto, fine li restis ĉe la lasta, baldaŭ li faris mallongan prelegon pri la blecoj de la sporto per biciklo.
– Infanoj miaj, la edukiteco, bedaŭrinde, perfekte venenis kaj malbonigis vian cerbon. Vi certe ne povas bicikli…
– Mi ja ne scias, kiel ĝi apartenas al la temo, sed mi longtempe estis kurknabo en Parizo, kvankam vi estas tute imuna, rilate la venenon de la edukiteco, mi volonte biciklos kun vi vetante je mono, se vi volas.
Nia idolo ekspiris profunde, fermis siajn okulojn kaj turnis sin al Bremont.
– Ĉu vi, malfortika protektato nia? Ĉu vi estas sperta pri io alia, ol desegnaĉi homajn fizionomiojn?
Evidentiĝis, ke Bremont edukiĝis en Nederlando, kie ĉiu biciklas.
– Ĉar mi pensis pri tio – diris Kuprokapulo enpensiĝinte – kiel mi legas ĉi tie, ke komenciĝis la randa biciklokonkurso de Meknes tra Marakesch ĝis Nun kaj reen, mi pensi pri tio, ke ni povus partopreni ĝin. Kiel bela estus, se en la kulmino de nia populareco, ni gajnus ankaŭ biciklokonkurson!
Bremont preskaŭ ekploris, tiel li bedaŭris, ke nia kunulo, ŝajne forta kiel bubalo, freneziĝis pro la aventuroj de la vojo.
– Se mi ne eraras, tiuj karaj atletoj morgaŭ atingos Marakesch-on. Fajfisto, akiru biciklojn! Ni konkursos! – li diris kaj ekkuŝis por dormi.
* * *
La loĝantaro de la urbo akceptis la kvardek partoprenantojn de la biciklokonkursoj de Maroko kun ovacio, kiu alvenis el Meknes.
Ili ĉirkaŭbiciklis la urbon, poste ili veturis plu inter la vinbermontoj, etendiĝantaj en la senfinon, sur la bela, blanka landvojo kun grandaj kurbiĝoj. Ili tute ne rimarkis, ke tri biciklistoj aliĝas al ili el malantaŭ iu vinbermonto, konkursantoj kun la numeroj dekkvar, dekvin kaj dekses, en noktoĉemizo-simila trikotaĵo de enigma sportklubo, en kuloto, portante vizieron.
Posttagmeze ni atingis Tarudant-on, kie la loĝantaro regalis nin ĉiujn per kolbasaĵoj kaj bananoj. Kuprokapulo promesis bati la urbestro, se li ne ordonas porti al li duonlitron da brando. Li protesis en la nomo de sia klubo kontraŭ la nesporteca konduto de la urbo, kio, laŭ li evidentiĝis en tio, ke oni donis senalkoholajn refreŝigilojn al la konkursistoj.
Vesperiĝis, kiam ni atingis urbon Nun, la lastan punkton de Maroko, la Riveron El Oro, ĉe la limo de la hispan kolonio. La vico de la biciklistoj returniĝis ĉe la fino de la urbo, dek paŝojn de la hispana limo… Sed jen! Tri konkursantoj freneziĝis, aŭ ili ne scias la ĝustan direkton! Ili veturegas, kliniĝinte super siajn biciklojn, rekte al la buntaj palisoj, signalantaj la limon… “Ne tien, he!” – kriis iu. Sinjoro kun stophorloĝo svingadas per flago. Sed tiuj nek vidas, nek aŭdas, kaj la konkursantoj, havantaj la numeron dekkvin kaj deksep, jam trabiciklis la limon sur ebena tereno, borderita per kaktoj… Franca ĝendarmo kaptis Bremont-on, tiam Kuprokapulo revenis el Hispanio kaj vangofrapis la gumiér-on tiel, ke tiu falas inter la kaktojn kun rompita makzelo. Okazis granda paniko!.. Ni kuntrenas Bremont-on kurante…
“Au armes! Au armes!”
Pafo… Nepriskribebla kaoso, kaj ni kuregas, ĝis la hispanaj limgaristoj kaptas nian triopon…
Ni saviĝis!
Kompreneble ankaŭ la hispanoj sciis kio okazis al ni, tamen ili rakontigis la historion eĉ kavarfoje kaj konvulsiis pro rido. Ili regalis nin per ruĝa vino kaj farĉita porkostomako, ni ricevis cigaredojn, kaj ni povis kuŝiĝi por dormi. Strange, kiel malamas la eŭropaj grandpotencoj unu la alian en la kolonioj, kiel iu ĝojas, se la alian trafas ia honto. Nun jam ne nur la modernaj kaj bonaj armiloj de la indiĝenoj pruvas ĝin, sed tiu bonhumoro, amo kaj patronado, tiu festosimila traktado, kiel oni akceptis nin ĉi tie, ĉar mi ridindigis la francojn. Sekvan tagon ni alvenis en Diaka-on ripozinte.
La renkonto de Bremon kun sia fianĉino estis kortuŝega. Dum minutoj ili tute ne povis ekparoli, poste ili diris nur senrilatajn vortojn, ĉirkaŭbrakumis unu la alian kaj ploris…
La itala vaporŝipo, kie kapitano decidis surŝipigi nin, ekveturis nur je la dekunua horo, kaj ni sidis sur la teraso de la havena kafejo, sub koloraj lampionoj en la belega vespero. La folioj de la grandegaj, sveltaj kokos-palmoj kelkfoje ekmoviĝis pro la sala, bonega aeroblovo, alvenanta el la direkto de la vasta maro. Tiutage Kuprokapulo kaj ankaŭ mi ricevis sufiĉe da kisoj de Magrulo aŭ de Edna. Nun ŝi sidis inter ni, ambaŭmane ĉirkaŭbrakumante la bubale dikan kolon de la olda Kuprulo kaj aŭskultis la historion kun retenanta spiro. Kompreneble ni trinkis ruĝan vinon kaj fartis bonege. Nur Bobi ekĝemis kelkfoje dolore, ĉar li tre bedaŭris, ke li ne partoprenis tiun “unuarangan” ŝercon”.
Kaj tiun belegan, lunluman vesperon la helica ŝipo komencis malproksimiĝi kun ni de la palmoj, de la vico de la lampionoj sur la kafejo. Bremont kaj Edna staris ĉe la balustrado brakumnte unu la alian, ili rigardis la enigman, tropikan bordon. Muziko de buŝharmoniko aŭdiĝis el la malproksimo, kiel Kuprokapulo ludis sentimentale, trilante eĉ kun fermiĝantaj okuloj la belegan leteron de Dodo al sia amikono de sur la insularo Respubliko…
Kompreneble oni ne povis respondigi doktoron Corot, ĉar nenia pruvaĵo estis kontraŭ li. Sed la feliĉa ekspedicio zorgis malmulte pri li. Bremond transprenis sian heredaĵon en Romo. Li pagis nian parton, sed kun tiu rimarko, se kiam ajn ni bezonus ion, kio estas lia, tio estas ankaŭ la nia. Edna kaj li petis nian triopon, ĝis ni ekloĝis en Romo. Bobi kaj Kuprokapulo aĉetis kafejon en la koro de la urbo, kaj ili komencis burĝiĝi.
Kompreneble mi kaj Kuprokapulo estis la atestantoj dum la geedziĝa festo de niaj amikoj. Mi povas aserti, ke la unuan fojon en mia vivo mi vidis mian amikon embarasiĝi. Li estis tia en frako, kiel boksĉampiono en la bankedo post la matĉo. Li konstante metis sian korpopezon de sur iu lia piedo al la alia, li mordetis siajn ungojn, kaj kiam la pastro dum la geedziĝa ceremonio en la preĝejo – iom malfrue – atentigis la junan paron, ke ili devas sekvi unu la alian en bono kaj malbono, mi pensas, mi ne kuraĝus ĵuri pri tio, sed mi vidis tiel, kvazaŭ ia nekutima humido estiĝus en la okuloj de Kuprokapulo…
Poste mi ne vidis Kuprokapulon longe, kiam iun matenon dimanĉe li frapetis ĝentile, poste li puŝmalfermis la pordon piede kaj aperis en mia dormoĉambro: