– Venu kun mi tagmenĝi, vi amuziĝos bonege – li invitis min instige. Mi konfesas, ke la plano de mia amiko, rilate la amuziĝon, estis tiel varia, ke mi iris kun li iom senfide. Sed ĉi-foje mi amuziĝis tre bone. Ni vizitis unuarangan restoracion, kie aperis dika, elegante vestita, okulvitra sinjoro ĉirkaŭ je la dua horo, kaj li komencis rigardi la menukarton.
Kuprokapulo iris al li, klinis sin iomete kaj demandis ion kun afabla rideto, preskaŭ humile. Kompreneble mi vidis, ke li tuj komencos interbatadi. La sensuspekta, okulvitra sinjoro respondis afable, kaj Kuprokapulo ŝajne tute ne fore batis en lian vizaĝon. Tiajn pugnobatoj mi vidis nur de li, per kio kvazaŭ leĝere kaj akcesore, per unusola pretera gesto li povis ekbati iun, ke ties osto, haŭto krevu, rompu liaj dentoj, bluaj ringoj aperu ĉirkaŭ liaj okuloj, ke tiu kuntrenu ĉion dum la falo, vekante tian impreson en la alrapidantoj, kvazaŭ li estus batita per plumbaj bastonoj dum longa tempo.
– Li estis doktoro Corot – klarigis Kuprokapulo gaje, post kiam li estis je la despono de la alvenintaj policistoj. – Mi trovis lin, ka de nun mi batos foje en ĉiu semajno! – li finis kun junula entuziasmo.
Mi jam havas ne multe aldoni al la historio. Bremont kaj lia edzino vivis feliĉe. Ke ankaŭ Bobi havu rolon en ilia familio, li fariĝis la baptopatro de la unua infano. Ni ofte kunvenis kvarope, kaj nove-denove ni travivis la terurajn, sed neforgeseblajn aventurojn dum paroladoj, kiuj daŭris ĝis noktomezo. Apartenas al la epilogo de la historio, ke doktoro Corot renkontiĝis ankoraŭ dufoje kun Kuprokapulo, poste li elmigris, forlasinte la kontinenton porĉiam.