Ĉi tie en la haveno, kiel ĉe la sovaĝaj popoloj, oni donis trafajn nomojn al ĉiu, kaj ĝi estis efektive lia vera nomo, ĉar ties vera bapto- kaj familia nomo estis preskaŭ nekonata antaŭ la amikoj. La supre menciitaj du nomoj estis timitaj en la suburbo.
Miĉuri, la japana dancistino, havis teneran amrilaton kun Kuprokapulo, kaj ŝi amuzis la gastojn en iu drinkejo de la strato Mure, kiu estis vigla kaj brua pro la muziko, lampionoj kaj matrosoj.
Ni traboris nin al la amuzejo Globo en la rumoro kaj homtumulto de la mallarĝa strato inter ebriaj legianoj kaj buntevariaj vendistoj.
– Mi scias tiel, ke ankaŭ Miĉuri estis en la ludo. La knabino havas tre malbonan memoron, mi provos tion ekspluati, ĉar rektavoje ŝi estus rakontinta ion nek al mi sincere – diris Kuprokapulo.
* * *
La Globo apartenis al la pli bonfamaj amuzejoj de la suburbo. Oni povintus tranĉi la fumon, kion faris eĉ pli sufoka la peza odoro de la fiŝoj, rostitaj en oleo. Unuokula matroso harmonikis kaj kantis sentimentalajn kantojn pri Dodo, kiu skribis lateron al sia amantinon de sur la insuloj Respubliko. Kvar loĝioj estis ĉe la malantaŭa muro de la ejo, kaj ni sekidis en iun el tiuj, kaj Miĉuri kuris tuj al ni tien, kiam li ekvidis Kuprokapulon. De ie vingusta voĉo kriegis al ŝi:
– Kiu venis?!
– Kuprokapulo, Bobi kaj la Fajfisto!
Mi estis la Fajfisto. Mi rimarkas paranteze, ke nia triopo havis sufiĉe bonan famon inter la batiĝemaj friponoj de la haveno, kies nombro estis proksimume cent mil kspoj. Tia famo estas tre svaga, ĉar jarfine, kiam oni faras bilancon pri siaj aferaĉoj, ĉe neniu montriĝus granda diferenco inter la donitaj kaj ricevitaj vangofrapoj. Tie jam estis legendaj interbatiĝantoj, mi aŭdis pri herkulaj murdistoj, sed pri tiulo, kiun oni ne estus batintaj plurfoje duonmorta, pri tiu homo mi ne aŭdis.
Miĉuri estis ĉarma, eta, japana virino, kaj ŝi trinkis la rumon el akvoglaso. Kuprokapulo kliniĝis al ŝi kun enigma kaj zorogplena vizaĝo:
– Kie estas la Ruĝulo kaj la ruso?
– Ili nun vojaĝis al Italio… Ili portos virinoj ien el Genua – kaj ŝi aldonis timiĝinte: – Kial, kio okazis?
– Ĉu vi memoras, kion ni faris dum Pasko al tiu franca knabo, kiu venis el Romo? – li ĵetis rapidan lankrigardon al mi. – La polico estas sur nia spuro.
– Sed… – revadis Miĉuri malcerte – vi tute ne estis tie.
– Idioto! Mi staris en la pordo… kiel malbonan memoron vi havas!
– Efektive mi faris tute nenion…
– Ne klarigu al mi! Ni tre malbele murdis tiun homon…
– Tute ne temis pri tio, ke vi mortigos lin.
– Nin ne interesas ti, karulino, pri kio temis! Ankaŭ vi falis en tiun aferon tre malbele.
– Ĉu mi?!.. Kion mi faris?! Kiam tiu blondulo ekpafis per sia revolvero, mi ŝajnigis min mortinta, kaj mi pensis, ke temas nur pri ia ŝerco…
La tuta fia friponaĵo komencis disvolviĝi antaŭ mi. En Marseljo ne estas malofta mokincito, ke iun, kiu estas malagrabla por certaj homoj, “sendas” en la legion kun bona ekideo. Post unu horo ni jam povis rekonstrui la okazintaĵojn. Ia pariza sinjoro dungis Sasimov-on kaj la Ruĝulon por sendi Bremont-on en la legion. Nokte ili ebriigis la knabon, farante bruan diboĉadon en la aparta ĉambro de la amuzejo Blobo, iel ili donis revolveron en la manon de Bremont, en la revolveron oni metis tiel molan risorton, ke ĝi ekpafis je unu tuŝeto. Kiam la armilo knalis en la mano de la ebria homo, Miĉuri ĵetis sin sur la teron… La ĉeestantoj rigardis ŝin en la granda paniko, poste ili diskuregis kun la ekkrio “ŝi mortis”… La Ruĝulo kuntrenis la morte ebrian Bramont-on kaj timigis eĉ pli la malesperiĝinte plorantan junulon: “Morgaŭ jam ĉiu haveno ricevos vian person-priskribon. Se oni arestos vin: vi ricevos dek jaran punon en Cayenne… Mi havas bonan konsilon al vi, jen estas serpenta vojo, iru en la fortikaĵon Saint-Jeans, kaj dungiĝu al la legio, tie oni ne serĉos vin, kaj post unu jaro, jam neniu zorgos pri la afero…” Li mem helpis apogante la ebrian Bremont-on al la pordego de la fortikaĵo. La junulo, kiu pensis, ke li mortigis Miĉuri-on, paŝis malantaŭ la gardostaranto tra la pordego de la citadelo, kien oni enlasas ĉiun, sed civilulo ankoraŭ neniam elvenis de tie…
Tial estis nia triopo nedisigebla, ĉar en nia paseo estis granda, komuna memoro: la Legio! Kuprokapulo ekssoldatiĝis antaŭ tri jaroj, soldatservinte ses kaj duonon da jaroj.
La servotempo estas nur kvin jaroj, sed oni ne alkalulas al tio la punlaboron, la unu kaj duon jarojn da “travaux”-o. Bobi fuĝis antaŭ tri jaroj, mi antaŭ kvin jaroj. Ni renkontiĝis iel en Marseljo, kaj tiu komuna travivaĝo kunigis nian triopon. Ni do komprenis tre bone la tragedion de la kompatinda Bremont, kiun oni pereigis pli bone per malnova, teatra truko, kvazaŭ li estintus harpunita. Li trafis en la plej grandan mizeron, en la fajran kaldronegon de la suferoj, en afrikan garnizonon, sed kie, se li revenos post kvin jaroj, li jam estos ruino korpe-anime. Tiel praa grandegulo kun organismo, simila al tiu de gorilo, kiel Kuprokapuulo, inter miliono da homoj se troviĝas unu.
Afriko! Aŭdinte tiun vorton, spasmo de naŭzo, miksiĝinta kun vomemo kunpremis nin ĉiujn interne. La infero! Foje mi revenis de tie, el hommuelejo de sahara garnizono, kie grandegaj ferradoj muelas tag-al-tago la nervoj, la animon, la ostojn, en varmego, en forlasiteco, laŭ la peza ritmo de monotonaj horoj dum senfinaj monatoj, foje mi venis de tie, per ĉiun imagon superanta, multmonata svena, pena sintreno, murdante, mortante, plorante kaj duone freneze… Blindiga, arda reflektado de la suno de sur la blankaj muroj, moskitoj, bruo, kinino kaj la varmegaj polvodunoj, la pika doloro en la cerbo de la sudokcidenta siroko… Miasmaj havenoj, kazernoj, similaj al bastiono, insidaj beduenoj, barbaraj francoj…
Mi asertas, ni ĉiuj tri sciis tre bone, ke tiu franco kiel perdiĝinta estas, kian mizeran sorton li havas, tial ni iris senvorte al la Grand Bar. Magrulo rigardis sur nin kun tiel avida vizaĝo, ke ni plej volonte estus forkurintaj. Ni eksidis, kaj Magrulo komenci kompreni nian seriozecon.
– Ĉu li mortis? – li demandis mallaŭte.
– Li vivas – mi diris malgaje.
Li kaptis mian manon kaj salte leviĝis, kvazaŭ li volus kuri tuj al Bremont.
– Kie li estas?
– Antaŭ ĉio eksidu – diris Kuprokapulo. – Vi ne havas kaŭzon ĝoji, kaj malpli da kaŭzo por rapidi ien.
Li rakontis ĉion trankvile, kion ni eksciis.
– Sed… se ni rakontos ĉion ĉi eb lka ministrejo pri militaj aferoj…
– Vi atingos nenion per tio. Oni ne revenigos lin el la legio… Oni traktis lin draste.
Li siletnis. Longe fiksrigardinte antaŭ sin, li mordetis la cigaredon nervoze en sia buŝo, kaj liaj okulo komencis brili humide. Eble li estis tute juna knabo…
– Dankon – li diris kaj raspis sian gorĝon. Poste li ekstaris subite.
– Kion vi volas fari?
– Mi iros en Afrikon. Mi liberigos lian, aŭ ankaŭ mi pereos.
– Vi estas stulta bubo – diris Kuprokapulo. – Oni sendas la rekrutojn al la sudaj limoj, kien tia junulo, kiel vi, nek tiam alvenos vivanta, se li veturas plej komforte.
Venis en mian kapon mia prora vojo, mi vidis la blindigan, flavan polvon, mi sentis ties bruligon, la guston de la morto en mia buŝo…
– Ne provu malkonsili min! Mi iros. Unu mi rakontos ion al vi. – Li residis denove. – Ni estas francoj, sed ni ekloĝis en Romo. Tiu homo, kiu insidis mian fraton, Corot, efektive estas lia onklo. Li dungis tiujn friponojn. Nia tre riĉa parenco mortis en Aŭstralio, kiu haredigis du milionojn da frankoj al Bremont. Laŭ la testamento, se Bremont ne anonciĝos por la heredaĵo malpli ol unu jaro, doktoro Corot ricevos ĝin. Ĉar tiu nia parenco, kiu mortis, foje trafis en kavon, rilate heredaĵon, kion li ne povis ricevi dum dek jaroj, ĉar lia frato malaperis en la mondmilito, kaj li ne povis akiri lian atestilon pri la morto. Sed lia frato havis la heredaĵon, kaj li sekvis nur post li. Tiu memoro venigis lin al tiu bonvola penso, ke li decidu en la testamento: se iu lia parenco malaperis, aŭ mortis, oni ne devu pruvi lian morton, sed post unu jara pacienctempo, se tiu ne anonciĝos persone, ĝi herediĝu al la sekva heredanto. Tiu heredanto estas doktoro Corot, kiu ricevos la heredaĵon post Bremont. Doktoro Corot eksciis en Aŭstralio la enhavon de la testamento, li venis en Eŭropon sur la plej mallonga vojo, kaj mian fraton, kiu eĉ konjekton ne havis pri la testamento, logis kun si el Romo en Marseljon. La testamento alvenis antaŭ du monatoj en Romon al la angla ambasadejo, laŭ kiu, se Julio ne anonciĝos malpli ol unu jaro, Corot ricevos la heredaĵon sen ĉiu plua atesto.