Ni sidis silente. Bobi kraĉis.
– Mi ŝatus renkonti tiun Corot-on nokte en iu doko hazarde… Tiam eblas, ke nek li anonciĝus. – Antaŭ Bobi divolviĝis konturoj de nova ŝanco, aŭdinte liajn vortojn. – Diru Magrulo, Dio ne donu, se tiun Corot-on malhelpus ia neatendita evento en tio, ke li vivu plu, ĉu tiuokaze vi estus la heredanto?
– Ne. Kaj nun tute ne la heredaĵo gravas… Sed la kompatinda Bremont… – Kaj li ripetadis malesperiĝinte: – Mi devas savi la kompatindan Bremont-on…
– Bedaŭrinde lia sorto estas sigelita. Tiu mizera Corot faris perfektan laboron.
– Aŭskultu min, knaboj! – daŭrigis Magrulo, kvazaŭ ekhavinte bonan ideon. – Se ekzemple, Bremont anonciĝus post unu jaro, kaj se vi helpus revenigi lin, vi ricevus centmil frankojn pokape.
– Kiel vi komprenas tion?
– Se ekzemple vi venis kun mi en Afrikon…
Fariĝis tiel granda siletno, ke aŭdiĝis subita kornado de tre malproksima hupo. Poste Kuprokapulo respondis tre serioze.
– Kara filo mia, mi havas tridek ses jarojn, mi vagadis tra la tuta mondo, mi kamaradis kun multspeca morto. Mi fiskaptis sardinion en Svedio, mi fosis guanon en Nov-Zelando, mi estis legiano, kontrabandisto de opio, mi minis salpetron en Ĉilio, kaj dum multaj jaroj mi laboris en Londono, kiel stratpurigisto. Se iu dirus, ke mi iru por centmil frankoj per motorboato al la Suda poluso aŭ per velŝipo al la norda, senprobleme mi efektivigus tion. Sed en Afrikon, se vi pagus por miaj ĉiuj paŝoj unu kilogramon da oro, nek tiam mi irus. Ni tirope revenis de tie pro stranga hazardo, kaj mi pensas, se ni povus ŝteli ĉiun trezoron de la hindaj vicreĝoj dum unu monato, nek tiam ni irius por ĝi. Ĉar tiu, kara filo mia, estas la infero!
Li parolis el nia animo. Bobi, kvazaŭ resumante la diritajn, ankoraŭ aldonis:
– Kaj tien, kien tri niaspecaj, frenezaj vagabondoj ne kuraĝas iri, tie, vi povas imagi, kia sorto atendus magregan knabeton.
– Mi dankas vian sincerecon – li diris kaj ekstaris. – Mi nun iros en Afrikon, aŭ mi kunportos Julion, aŭ ankaŭ mi mortos tie. Eble, se vi estus venintaj kun mi, tiam ĝi sukcesus. Tiel do verŝajne mi nur oferos min. Mi dankas vian bonkorecon, ĝis revido…
Kaj li etendis sian manon al ni rezolute.
– Atendu nur, idiota knabeto! – diris gruble al li Kuprokapulo. – Ĉu vi ne volas ekiri en Afrikon, kvazaŭ ĝi estus ĉe la sekva stratangulo?
– Mi konfesas al vi, ke dekmil frankoj estas kudritaj en la subŝtofon de mia jako, eble per tio mi povos korupti iun tie. Ne provu deadmoni min! Sed se vi povus konsili ion, mi tre dankus tion…
– La Fajfisto regalos vin per konsiloj. Ĉio estas notita en lia kapo.
Vere, mi havis certan aŭtoritaton, kiel tia homo, kiu estas sperta pri la afrikaj aferoj.
– Ne tuŝu la dekmil frankojn! Vere ĝi estas la sola ŝanco por liberigi Bremant-on, se vi trovos lin. Unuavice iru en Oran-on, kie vi povos ekscii en la fortikaĵo St. Therese, ĉu li soldatservas ĉe la unua aŭ ĉe la dua kompanio, do ĉu en Bell Abbes aŭ en Saida. Se hazarde li estas en Hindoĉinio, tiam kapute. Se li estas en iu oazo aŭ fortikajo de Maroko, tiam vi havas la ŝancon unu kontraŭ mil, ke vi trovos lin.
– Nur tion diru ankoraŭ al mi, kiel mi povos vojaĝi en Afrikon “nigre”? – Li do jam aŭdis pri tio, ke la vagabopndoj en la havenoj trafikas inter la urboj kaj kontinentoj ekskluzive nur kiel kaŝpasaĝeroj.
– Morgaŭ ekveturos la ŝipo Teneriffa je la sepa horo matene, el la dua baseno de la tria sekcio, rekte al Oran. Serĉu Nure-on, la laborestron, donu al li dudek frankojn, kaj diru, ke la proprietulo de Lyon D’or salutas lin. Li donos al vi numeron, kaj ekiru kun la pakaĵportistoj sur la ŝipon. Kunportu botelon da akvo kaj kvar aŭ kvin tabuletojn da ĉokolado. Kaŝiĝu en la bilĝo, ĉe la muro, dividanta la maŝinejon, ĉar nokte, se vi alpremiĝos tien strikte, ĝi donos iom da varmo.
– Mi tre dankas vin… Morgaŭ matene mi vojaĝos.
– Iru en la inferon! – kolere alkriaĉis lin Kuprokapulo. Kaj Magrulo rapidis preskaŭ feliĉe.
– Kiel idiota homo li estas! – diris Bobi moke. – Kiel tiuloj imagas Afrikon!
– Dank’ al Dio – mi diris -, ke neniam plu mi havos ion komunan al similaj aferoj. Sekvan semajnon mi vojaĝos hejmen, ĝis tiam mi travagabondos Provence-on, mi preteriros la marbordon piede, kaj se mi volos baniĝi, mi saltos en la maron vestita.
– Ĉe mi, amiko mia – ridegis Kuprokapulo – jam pasis tiuj tempoj, kiam estis en la tagordo la krevinta haŭto sur la piedoj dum langvoraj piediradoj, timego, disenterio, vangofrapoj en la policejo! Tio ne plu okazos…
Iel ni fartis malbone. Bobi rimarkis: ĉu vi scias, tamen estas io kortuŝa en tiu katosimila bubo, io emociiga, kiel tiu senmuskola knabeto kun pala haŭto ekiras en la malnovan Afrikon por kunvenigi sian fraton. Kaj dume li tute ne scias, kio estas moskito.”
– Tiu bubo jam tro sufiĉas al mi! Ĉu vi komprenas?! Ne interesa min la mizeraĉaj problemoj de aliaj homoj! – kriis Kuprokapulo, la li lasis nin tie.
– Kio okazos al tiu kompatinda ulaĉo en Afriko? – mi komencis mediti, sed Bobi ekstaris.
– Vidu, Kuprulo pravas. Ĉiu mortas tiel, kiel plaĉas al li. Tio ne koncernas nin. Ankaŭ li foriris.
Estis la sesa horo, mi pensis, ke mi ankoraŭ ne alvenos malfrue al la azilejo. Estis pluvota, tiam la var-premaĵoj estas malbonodoraj, oni ne povas dormi sur tiuj bone. Mi sopiris la sekan, malmolan liton de la azilejo. Kiel mi iris sur la strato Forbin, mi rimarkis denove, ke mi pensas pri Magrulo. Mi vidis lin, kiel la ĝendarmoj kaptas lin sur la landvojo kaj tordas liajn brakojn malantaŭen, puŝadas lin sur larĝa, longa landvojo, akompanante lin al la policejo… Mi forigis miaj pensojn kolere kaj perforte. Mi ankoraŭ atingis la disdividon de la supo en la azilejo, kaj mi priparolis kun Salato, ke sekvan semajnon ni veturos al Korsiko, kaj ni transportos kelkajn milojn de cigaredoj, antaŭ ol komenciĝus la tempestoj. Lodoc diris tion, ke li pagos trioblan prezon, krome la luon de la velŝipo…
La pastro iris tra la ĉambrego kaj estingis la elektran lampon. Mi volis dormi, sed denove mi devis pensi pri Magrulo. Kio devigas min, ke mi vidas konstante antaŭ mi la timiĝintan malgrasan vizaĝon de tiu knabo, kun tiuj malgajaj okuloj, kun tiuj karaj, malesperiĝintaj trajtoj?… Fine ja kion mi povus fari?…
* * *
Matene mi vekiĝis, havante kapdoloron. Mi iris sur la straton, kaj mirinde, ĉesis ĉiu mia malbona sento. La suno jam leviĝisk, tramo veturis al la kajo Belges kun grapoloj de homoj, pendante alkroĉiĝintaj al ĝi sur la ŝtuparoj kaj bufroj. Ties aŭtohupo sonas abomeninde, laboristoj inundas el ĉiu direkto al la placo Joliette… Mi aĉetis kvin tabuletojn da ĉokolado en iu scpicvendejo, kaj mi plenigis mian botelon kun vino kaj sodakvo. Mi renkontis Kuprokapulon ĉe la krada pordego de la sekcio. Ĉokoladtabuletoj pendis el lia poŝo. Ni fiksrigardis unu la alian agreseme, poste ni iradis tien-reen senvorte. Post nelonge lavenis Bobi kun botelo de ruĝa vino. Sirenado. Estas la sepa horo.