– Ĉu la bubo ne povis vekiĝi, aŭ kio okazis?! – ekgrumblis Kuprokapulo.
– Sciu – senkulpigis sin Bobi -, mi pensis tiel, por mi jam estas tute egale… fine ja kio povos okazi? – li diris kun sia speciala parolmaniero.
– Knaboj – diris Kuprokapulo -, bedaŭrinde ni devas iri kun tiu bubo! Fine ja 100 000 frankoj estas multega mono!
Venis Magrulo. Li volis diri dankemajn vortojn, premadis nian manon kortuŝite, sed Kuprulo interrompis krude:
– Ni lasu tiujn idiotaĵojn kaj ekiru! Unu post la alia, atentu!
Kiel nekredeble! Mi kaŭras en la mallumo apud la flanko de la maŝinejo, la ŝipo sirenas malpacience, la motoro murmuregas forte, kiel ĝi komencas funkcii, kaj sreonegas nudpiedaj paŝoj super mia kap. La ĉenego grincas minace… Hop!.. La ankro nun estas levita… La helicpadeloj rotacias bruegante… Nun oni certe ĵetas la kablon al la pilota vaporŝipo… La lumo, filtirĝanta tra la aeroma fenestro ektremas, poste ĝi formoviĝas…
– Ni veturas… – murmuras Kuprokapulo.
Ĝi transportas nin en la inferon!
Kaj denove larĝaj, flavaj sunradioj, blnakj muroj, skalolaj domoj, sufoka varmego, ĉifonodoro, negraj rikanoj, burnusoj kaj milionoj da ŝvebantaj polveroj. Mi konas vin ĉiujn, mi konas…
Ni ne devas timi, ke post tiom da jaroj oni rekonos Bobi-on aŭ min, kiel dizertintajn legianojn, sed ni tute ne zorgis pri tio. Ni estis tiaj homoj, kiuj ne tre konsideradis la sekvojn, se ni jam komencis fari ion. Ni alkutimiĝis al konstanta risko de la la punlaboro kaj mortigo per tranĉilo, kiuj ne bezonas eksterordinaran kuraĝon, ĉar inter la havenaj parioj, vivantaj ekster la socio, ĝi estas ĝuste tiel neatendita, sed memkomprenebla eblo, kiel la morto pro koratako, aŭ la influenco ĉe honestaj burĝoj. Ni scias, ke ĝi ekzistas, ni timas tion, sed ni povas fari absolute nenion kontraŭ ĝi. Kuprulo komencis kreskigi siajn lipharojn kaj barbon. Bobi per ia stranga dekoktaĵo volis kolorigi sian hararon nigra, sed ĝi fariĝis verda. Tio forprenis lian emon definitive por “maski sin”. Nia ekspedicio – ĉar ni nomis nian kvarmembran societon tiel – tranoktis en humana, araba hotelo, kie oni ne interesiĝis pri la identeco de la persono de la gastoj.
Ĉiuokaze ni bezonis dokumentojn, kaj Kuprokapulo, la estro de la ekspedico elprenis mil frankojn el la jako de Magrulo. Posttagmeze li revenis kun du korboj, kiuj estis plen-plenaj de aŭtomataj raziloj, notlibroj, poŝotranĉiloj, kombiloj kaj cigaredingoj. Li, kun sia enfermiĝema konduto, tute ne atentis nin, li komencis sortimenti la multegajn, malmultekostajn, alfenidajn kaj ladajn fatrasojn en du pakumaĵojn.
– Se mi ne ofendas vin per mia interesiĝo, ĉu eble vi deziras vojaĝis al la insulo Sunda por interŝanĝi varojn kun la indiĝenoj? – mi demandis.
– Mi estos brokantisto – respondis Kuprokapulo lakone, kvazaŭ ni estus revenintaj urĝe en Afrikon ĝuste pro tiu celo. Ni ne plu ĝenis lin, konjektante, ke post la sekva demando li jam dirus tute senperajn aferoj. Baldaŭ li elprenis kvar legitimilojn.
– Ni estas kolportistoj, ni komercadas per tiaj bagatelaĵoj apud la fervojoj de Afriko. Ĝi estas sufiĉe ĉiutaga metio, la instancoj eĉ protektas la kolportistojn ĉi tie. Ni ne povas iri kvarope kun unu korbo, ĉar ĝi estus okulfrapa, do ni formos unu firmaon po du homoj. La tuta mokincito kostis sescent frankojn kun dokumentoj kaj varoj. Kvarcent frankojn ni dividos inter ni, ke ĉiu el ni havu minimume cent frankojn ĉe si.
– Kio estos la sekva farendaĵo? – demandis Magrulo ekscitite.
– Ni iros, infano mia, trinki brandon, ĉar mi estas ege soifa.
Kaj la ekspecidio trovis ie bonegan drinkejon, nomatan Etrangers, kien ni eniris.
Efektive ni tute ne povis imagi, kion estus farinta Magrulo sola ĉi tie? Malfacila laboro estis ankaŭ por nia triopo elspuri en Oran, kien oni sendis antaŭ semajnoj traveturantan legianon el la fortikaĵo St. Therese? Agrulo jam tie, en Oran tre suferis pro la varmego, sed li provis kaŝi tion antaŭ ni. Tage li nur sidis sur la rando de la lito, apogante sian mentonon per la manplato, kubutante sur siajn genuojn, li cigaredis kaj fiksrigardis la plankon. Kiam iu envenis el ni, li salte laviĝis tiel subite, kvazaŭ li atendus en kiu ajn momento, ke oni jam venigas lian fraton.
Bobi drinkadis kun serĝento dum tuta tago, Kuprokapulo kaj mi vagadis ekster la urbo, ĉe la komenco de la dezerto, de kie la fortikaĵo St. Therese estas videbla sur malgranda monteto. Oni enpelis mulojn kaj kamelojn tien, oni gvidis ekzercontajn rektrutojn eksteren, arabaj virinoj, vendantaj fruktojn kaj kukojn ŝtelumis ĉirkaŭ la muroj. De malproksime aŭdiĝis la ĥoro de La Carmagnola, certe de la soldatoj, komanditaj deŝanĝi garnizonon, kiuj ripozis nun en la mezo de rondforma korto, atendantaj la akmarŝon. Vane ni skoldis ĝis vespero por trovi ian kompetentan personon. Ĉirkaŭ je la naŭa horo ni revenis en la urbon, ĉar Kuprokapulo denove eksoifis.
Ni trovis Bobi-on en la drinkejo Etrangers. Li sidis sola kaj fajfadis. Kiam ni eksidis, li ŝovis slipon antaŭ nin, sur kiu estis skribite: “Jules Bremont, kompanio la unua, garnizono Saramra, la lasta stacio Igli, karavanvojo ĝis Beni-Abbes”. La insolenta flegmo de Bobi ofte kolerigis nin ĝisekstreme. Ankaŭ nun li rigardis sur nin tiel, kvazaŭ li estus metinta antaŭ nin la ŝancumon de ĉevalvetkuro.
– La ulo do estas trovita – konstatis Kuprokapulo kontente. Poste li drinkis duon litron da brando kaj eldiris la devizon: – Ni iru!
Magrulo kuŝis dorse sur la lito kaj cigaredis. Nun li fiksrigardis la plafonon. Mi pensas, ke ni ĉiuj sentis tiun strangan teneron rilate lin, kion okazigas kompatinda birdido, falinta el la nesto. Mi ne asertas, ke la alloga eblo de la centmil frankoj ne instigis nin, sed tio certas, ke la ĉefa mobiliza forto de nia ekspedicio tamen estis tiu tenera sento, kiel ni bedaŭris Magrulon. Ankaŭ la ŝajne tre kruda Kuprokapulo. Disfaldinte mapon, ni komencis fari vojaĝplanon.
Saramra estis tre malproksime en Saharo, sed bonŝance relative proksime al la ĉefvojo. Ĉe Igli ni devis forlasi la fervojon. De tie kondukis ĝis Beni-Abbes la nova landvojo de Saharo, kiun ni konis bone. Oni konstruis ĝin tiam, kiam Kuprokapulo estis ĉe la “Zefiroj”. (Oni nomas la membrojn de la punkompanio Zefiroj.) De Beni-Abbes ni atingis sur mallonga, dezerta vojo Saramra-on, kiu situis sur la orienta bordo de la tiel nomata “wadi”. La wadi-oj efektive signifas longajn kanjonojn, krutajn ravinojn en Afriko, en kiuj ondruliĝas grandegaj riveroj dum la pluva sezono, sed en sekeco tiuj riveroj malaperas monatojn. La wadi Saukre ne ekzistas en la ok monatoj de la jaro, sed dum la pluaj kvar monatoj de la jaro ĝi estas ŝipveturebla per platfundaj barĝoj. Tia renvrsita mondo estas en Afriko. Mi jam travadis Saukra-on tiel, ke la forta drivo de la larĝa akvo, kiu alvenas el la Meza-Atlaso, kuntrenas en la profundon deŝiritajn pontonojn, legianojn, mulojn, kaj du monatojn poste, sur la sama loko ni vane fosis ĝis du metroj, ni ne povis trovi eĉ marĉlageton por trinki gluton da akvo. Ĝi estas la “wadi”.
Vespere ni jam sidis sur trajno, kaj ni ekveturis al Colomb-Igli en la skuiĝanta kaldronego sur la fervojo de Saharo.
Estis tre granda varmo. Certagrade ni estis krudiĝintaj kaj sensentaj homoj, sed ni kompatis kaj admiris tiun laciĝintan, maldikan knabon, kiel lia vizaĝo surprenis la malsanan, flavan, afrikan koloron, kiel li ĝemis ĉiuminute pro la senpova spirmanko de la koro kaj pulmo, kaj liaj manoj, frunto fariĝis konstante humidaj pro la ŝvito. Ĉiam li dormis. Nedormante, li klopodis paroli ridetante, kvazaŭ li fartus tre bone. Kvazaŭ li timus, ke oni sendos lin hejmen, se videbliĝos sur li, ke li estas malsana.