Ni okupis niajn loĝlokojn kun profunda naŭzo. Poste ni eniris al niaj kunvojaĝantoj. Sur Magrulo estis videbla, ke ŝi foruzis ankaŭ sian lastan forton. Ŝi tute ne konjektis, ke ni scias ŝian sekreton, kaj ŝi provis rideti kun sia kutima heroeco.
– Karaj infanoj miaj! – komencis Kuprokapulo. – La ludo nun jam fariĝis vere serioza. Ĉar, kiel nun mi staras ĉi tie kun Fajfisto en la uniformo de staboficiro kaj servosoldato, ni tute elĉerpas la nocion de la spionado, farita sur la milita tereno. Nun jam temas pri tio, ĉu ni sukcesos liberigi tiun ulaĉon helpe de ia novebakita artifiko, aŭ oni pendumos nin en Oran. Iru do, infanoj miaj, en la inferon! Aŭ kio estas multe pli malbona en Marakesch-on, kie vi atendu nin! Poste povas okazi du aferoj: ĉu ni alvenos kun tiu kompatinda Bremond al Marakesch, aŭ ne. Se ni ne alvenos, vi scios tion certe, ke vi devas atendi nin dum longa tempo. Ĉar la sola ebla vojo al la liberiĝo kondukas el Saramra tra Atlaso al Marakesch. De tie eble ni atingos la maron. Kaj ankaŭ tio estos tre malfacila, eĉ ĝi ŝajnas iom neebla en la unua momento, sed pli bone konsiderinte, ĝi estas tute ekskludita. Ni do absolute ne konsideradu tion pli bone. Tute ne eblas trafiki tiom da homoj nerimarkite sur tiu ĉi sovaĝa regiono. Mi do ordonis la ekmarŝon, kaj vi kun Bobi ekveturos per trajno al Gervville. Tie ŝanĝu trajnon al Marakesch, kaj atendu nin en la hotelo Negrié!
Magrulo komencis kontraŭdiri kun nekutima energio, sed Kuprokapulo estis tute necedema sub la efiko de la pitoreska uniformo de la bluaj husaroj:
– Nun estas du ebloj – li komencis kun sia kutima dirmaniero -, kaj ambaŭ ebloj estas tio, ke vi ekiros senvorte al Gerville. Se ĝi ne plaĉas al vi, iru plu sola, kaj ni lasos vin ĉi tie.
Fine ja Magrulo devis cedi. Cetere Afriko jam rompis ŝin tiel, ke ŝi rezignis lukti. Kuprokapulo laboris kun bonega psikemo, kima li ne diris al Magrulo, ke li scias ŝian sekreton, kaj tial li forigas ŝin rapide, ĉar ŝi estas malforta virino. Absolute ne estas ŝarĝo la samvojano! Ju pli multe ni estas, des pli granda estas la ŝanco trapenetri tiun regionon. Kaj ni denove estis kavaliroj, ĉar ni malhavis la trankvilan, rezolutan kaj lertan Bobi-on, kiu estis samvalora, kiel ni, por ke iu akompanu kaj prizorgu Magrulon. La knabo grumblis, sed la ĉion forbalaanta teroro de Kuprokapulo konvinkis ankaŭ lin.
Poste ni revenis en nian ĉambron por priparoli la planon. La pakaĵo de la kapitano estis vera trezorejo, sen kio nia entrepreno estintus neimagebla. Senkonsidere de tiu malnovmoda, se bonega pafilo Mauzer kun kalibro 10,75 milimetroj, kiu valoras multe pli kontraŭ la leopardoj, ofte aperantaj en Atlaso, ol la fusilo Lebel, per kiu oni povas pafi malproksimen, uzata plie en la batalo, ol dum ĉasado, ni trovis ankaŭ multe da bonegaj mapoj. Krome medikametnoj, boelo da vera viskio Black and White, du revolveroj Browning, kompaso kaj similaj, fare de ni neniam ĝuitaj kaj ĉiam enviitaj, tropikaj objektoj estis en ĝi. Ni konjektis, ke sekvos la plej granda kaj la plej danĝera aventuro de nia vivo. Tamen, kiam ni klinis nian kapon, ni jam tuj ekdormis kun la anima indiferenteco de la sana trankvilo de senrespondecaj homoj, nezorgantaj pri la danĝero, vivo, hieraŭo kaj morgaŭo.
Kuprokapulo vekis nin je la kvara horo.
– Rapidu, vi, ĉevalo! Mi ne ŝatus, se okazus adiaŭo
Je mia vorto, tiu Kuprokapulo estis geniulo. Uuavice kial kompromiti Bobi-on kaj Magrulon kun nia penduminda societo, duavice kial premadi la manon de unu la alia kaj diri sentimentalajn idiotaĵojn, kiam ĉiu minuto gravas? Tiaĵo multe pli decas inter sinjorino Kovács kaj ŝia edzo, se iu el ili vojaĝos ferii sola.
La unuaj, malvarmaj radioj de la leviĝanta suno trovis nin sur la strato. Ni devis organizi karavanon. En la urbeto loĝis tiel nomataj partizanoj, vivantaj sub franca feŭdo. Ili ĉiuj estas insolentaj impertinentuloj kaj ŝtelistoj. Ni finmarĉandis tre malfacile kun transportisto, havanta flavan burnuson, kiu antaŭhelpis la negocon de daktilkomercistoj. La marĉando konsistis en tio, ke li petis cent kvardek frankojn po unu kamelo ĝis Beni Abbes, kaj ni vangofrapis lin, ĝis li diris, nu bone, ĝi estu sepdek frankoj. Poste ni trinkis dum gaja babilado kelkajn glasojn da malbonkvalita, ruĝa vino el Burgonjo, tiel nomatan pinard, kion la francoj liveras en Afrikon en nekredebla kvanto.
Mi komencis selumi la bestojn, ni faris prov-bivakadon, kaj la rosogutoj ankoraŭ ne sekiĝis, kiam nia armita karavano, konsistanta el sep kameloj ekiris al la dezerto.
Niaj akompanantoj havis fusilojn Snider, kiuj memorigis pri tuberplenaj klaboj. Interese, ke tiuj partizanoj en franca servo havis ankoraŭ fusilojn Riffle kaj Remington, sed ribelinte, Dio scias, de kie, ili provizis sin per tipoj Winchester kaj Manlicher dekduo-are. Oni devus klarmeti tion. Eblas, ke ĝi kaŭzus diplomaciajn komplikaĵojn.
Kuprokapulo ambladis antaŭ la karavano, mi ĉe ties fino, ĉar ne estas senutile atenti pri la araboj, dungitaj por gardi nin, kun fusilo kruce metita sur la ŝelo. Kuprokapulo metis la elegantan, bluan jakon de la husaroj en sian pakaĵon, kiun cetere li estus ŝvite malsekiĝinta ĝis ĉifoniĝo. Nun jam ni iris tre profunde en Saharo, kaj ni ne sciis, kio estus plia grabla: ĉu renkonti koloniajn soldatoj, aŭ ribelan, araban trupon. Antaŭtagmeze je la dekunua horo estis sesdek celsuisgradoj, kaj Beni Abbes ankoraŭ estis je cent dek kilometa distanco, kio signifis du tagan rajdadon. Ni sidis en la alta selo, baniĝante en nia propra ŝvito, vertiĝante kaj punktoj dancis antaŭ niaj okuloj. Kion signifas veturi en tia stato sur balanciĝanta kamelo, kiu paŝas per siaj du piedoj samtempe, estantaj sur unu flanko, kaj verŝajne tial oni nomas ĝin la ŝipo de la dezerto, ĉar ĝi konstante kaŭzas marmalsanon? Neniu povas imagi tion, verkisto ne povas priskribi ĝin! Antaŭ la vidvibraj okuloj tiriĝas kvazaŭ ondante la irite brilanta, delikatvuala polvo. Kiam oni suprenrigardas vertiĝante, li vidas la blindige ardantan sunon. La stomako skuiĝas ie ĉe la laringo, la kapo balanciĝas laŭ la ritmo de la irmaniero de la kamelo, kaj la kolo, la dorso kaj femuroj jukas post mallonga tempo pro la povo kaj diversaj parazitoj, alvenintaj el la korpo de la kamelo.
Posttagmeze ni ekvidis kelkajn blankajn kolonojn. Novaj vojaĝantoj en Afriko pensus tiujn ruinoj de la detruita urbo, kvankam tiujn longaj, blankaj cilindroj estas putoj en la dezerto. Nun ne troviĝas oazo ĉirkaŭ ili. Estas somero. Sekiĝintaj arbustoj, maldense kreskinta stipo kaj amaso da purtintaj radikoj el sub la tero. Ripozo!
La kameloj blekas sopirante ĉirkaŭ la ledaj siteloj. Stariginte malgrandan tendon, ni kuŝiĝas sub tio duonmorte. La araboj bakas la kuskus-on kun laŭta kriado. Kuprokapulo elprenas sian buŝharmonikon kaj ludas la kanton, kiu havas la refrenon: “Mia koro malĝojegas pro vi”…
Aŭrore ni balanciĝas plu tra la dezerto. La aero iom post iom pleniĝis de ŝvebanta polvo, kaj ĝisoste penetrantaj doloroj lancinis en nian cerbon: ŝiroko trafis nin. La kameloj stertoris kaj elsaltis el la jungo. La obstina bestaĉo, sur kiu mi sidis, kunmordis la buŝbridaĵon tiel, ke mi batis ties kapon per la revolvertubo dum minutoj, kiam li malfermis sian buŝon post longa karakolo. La polvo pikis niajn okulojn ĝis blindiĝo, ĝi grincis sub niaj dentoj, frotvundis nian gorĝon, ni tusis sufokiĝante. La siroko nur plifortiĝis, la ĉielo ŝajnis griza, kiel cindro, kaj la suno ardis ruĝe, kiel amaso da estingiĝanta fasĉino. Ni iris plu blinde, duonsvene, konfidante nin al la instinktoj de la gvidkamelo. Ni tusadis kaj steroris konkure kun la kameloj en la ĉiam pli densa ŝvebanta polvo. Ni estis cindorgrizaj rajdantoj kun inflamitaj okuloj.