Je la kvara horo ni alvenis ŝanceliĝante al Beni-Abbes. Tie nubo da muŝoj atakis nin, kaj nur kiu jam estis en Afriko, tiu scias, kiel teruran danĝeron signifas la muŝoj tie. Ekzistas oazoj, de kie la loĝantaro fuĝas de antaŭ la muŝoj, forlasinte siajn domojn, daktilpalmojn. Ambaŭmane ni forigis tiujn de sur nia vizaĝo, ni ŝmiris nin per terebinto, ĝis fine ni vidis kaj aŭdis denove. Ni trovis la drinkejon inter multe da kabanaĉoj, antaŭ kio, je nia plej granda miro, staris malnova, trouzita aŭtomboilo Citroën. Kuprokapulo ekhaltis, poste li surmetis sian uniformon. Ĉi-momente mi jam tre bedaŭris la posedantojn de la Citroën. Ni eniris en la malatan drinkejon. Ni pagis la salajron al la gvidanto de la karavano, kaj Kuprokapulo tuj komencis demandadi la proprietulon, malaltan, blankbarban arabon, kiu apenaŭ povis ekparolis pro la timiĝo, kiam la “rumi” oficiro ekvidis lin.
– Mi serĉas blankajn homojn! – kaj li aldonis post mallonga pensado: – Du francojn, kiuj faras malpermesitan komercadon. Oni nomis la eŭropanojn francoj ĉi tie.
– Sinjoro! Du francoj gastas ĉe mi… Sed mi scias nenion pri ili! – Kuprokapulo paŝis antaŭ lin kun krucigitaj brakoj.
– Ĉu vi ne scias? – li demandis minace. – Se vi diros la veron, ni ne batos vin, se vi mensogos, ni venigos nin en Oran-on antaŭ la Falot-on!
La Falot estas la milita tribunalo en Oran, kie oni juĝas esceptleĝe, rilate certajn krimojn, kiujn la deliktuloj faras en Saharo, kion oni deklaris lerte la “milita tereno”. Kuprokapulo demandis trafe-maltrafe, ĉu eble la posedantoj de la aŭto faras nehonestajn aferojn.
– Sinjoro – konfesis la proprietulo timiĝinte -, mi kutimas aĉeti viskion kaj ruĝan vinon pinard de ili, sed nun tenu vian vorton kaj ne batu min!
Vendii alkoholaĵon en Afriko estas malpermesite. Sed senanimaj homoj kun fiaj ordonoj konstante venenas la arabojn, senmoraliziĝantajn en la partizana vivo. Kuprokapulo eksciis ankaŭ tion, ke la pasaĝeroj de la aŭto plurfoje transportas virinojn, kiujn ili jam ne kunveturigas reen. Ili do apartenas al tiu tipo de eŭropanoj, kiuj havas bonan kontakton kun la araboj kaj kontrabandas alkoholaĵon, vendas virinojn, krome ili eĉ spionads, por ke ili povu iradi senĝene inter la tuarego-oj
– Gumiere-ojn! – stridis Kuprokapulo, poste li piedpuŝe malfermis la pordon, de la drinkejo, kiu kondukis al la hotelo, konsistanta el sola ĉambro, konstruita el traboj.. – He! Sinjoroj! Ĉu estas permesate paroli kelkajn vortojn kun vi?
Du morte lacaj, dormemaj homoj komenci moviĝi, kaj Kuprokapulo komandis al mi stertore:
– Fiksu la stileton! Direktu ĝin antaŭen!
Mi fiksis la mallarĝan “eguille”-on, kaj mi staris atakeme. Malata dikulo kaj grandega homo, simila al gorilo aperis en kuloto, farita el tendotolo.
– Mi arestas vin! Mi petas viajn paperojn kaj armilojn!
Ili okulmezuris nin.
– Hoho! Ni estas anglaj civitanoj! Kie estas la arestordona dokumento! Cetere, vi estas soldato, kaj vi ne rajtas aresti civilulojn!
– Mi supreneas la respondecon! – diris Kuprokaulo. – Sed nun jam ni iru!
La grandegulo povis esti rezoluta homo, ĉar li puŝis Kuprokapulon el la ĉambro, kaj li volis frapfermi la pordon, pro kio okazintus revolverinterbatalo kun duba fino. Sed kaptinte lian brakon Kuprokapulo eltiris lin el la ĉambro, kaj en la sekva momento li vangofrapis lin tiel forte, ke sango ekkovris lian vizaĝon. Pro la grandega piedbato li flugis al la tablo, renversinte ĝin, li falis. La alia homo etendis sian manon al la malantaŭa poŝo, sed ni ekbatis lin samtempe, mi per la kolbo ĉe lia stomako, Kuprokapulo pugne sub lia mentono, ke io nur krakis, kaj sen tio, ke li povintus ekparoli eĉ unu vorton, li sterniĝis sur la planko. Kugloj siblis pereter nia kapo, kaj la alkoholaĵo komenci flueti el trafita kruĉo. La ŝanceliĝante staranta giganto pafis, kaj eble li estus mortpafinta nin, se la dume alveninta, plennombra garnizono, konsistanta el tri gumiere-oj ne estus sin ĵetintaj sur lin. Ĉiu scias, ke tiuj arabaj ĝendarmo ne estas delikataj homoj, precipe tiam, kiam ili povas bati eŭropanon senpune. La grandega anglo ricevis proksimume du-tricent vangofrapojn dum minutoj. La araboj certe estus dancantaj sur li bonhumore, se ni ne intervenus. Levinte la anglon, ni apenaŭ povis rekoni lin.
– Nek li eksportos virinojn dum iom da temp – murmuris Kuprokapulo al mi. Poste li turnis sin al la gumiere-oj:
– Estas malpermesate mortbati la du anglojn, cetere vi devas stari antaŭ la Falot-on. Forte ŝnurliginte, liveru ilin en Saida-on.
Li sciis bone, ke dume la du angoj eĉ trifoje fuĝos de la ĝendarmoj. Kaj ni ekveturis bone provizite per benzino en la skuiĝanta, malgranda Citroën tra la dezerto al wadi Saukra, sur kies transa bordo troviĝas la antaŭenŝovita garnizono, nomata fortikaĵo Saramra.
Nun sekvis fizike la plej facila, sed en riskoj la plej danĝera parto de nia vojo. La plej varmega somero bruligis ĉion, ĝi estas la plej malbona periodo en Saharo. La ĝiesekstreme sekiĝinta tero estis kovrita per duonmetraj fendegoj, la stipo-faskoj de wadi Saukra bruliĝis pajlo. Precize tagmeze ni traveturis ĝin per nia aŭto. Tra la binoklo de la knabinkomercistoj aperis Saramra, verda oazo sur montetdeklivo, super kiu tronis neĝe blanka bastiono, garnizono, simila al citadelo. Terure sufoka varmego bolis en la senmova aero. La postenanto jam povis rimarki el la gavetejo, konstruita sur la supro de la fortikaĵo, ke ni alvenas. Iu, nur la serĝento povis esti tiu, rigardis tra la binoklo, poste eksonis subite la trumpeto, signalanta alarmon:
“Aux armes!”
La trumpeto sonis konstante, la pordego malfermiĝis, kaj nia aŭto ruliĝis dignoplene en la korton. La garnizono staris armita tie. La serĝento mansalutis:
– La etato estas plotono da legianoj el la kompanio la dua, naŭ personoj sidas en la karcero, sep malsanas. La kapitano kaj la leŭtenanto vojaĝis por unu semajna ferio, kaj serĝento Turnier transperenis la komandon de la garnizono, present, mon commandant!
Dum somero en Saharo, se ĝi pasas pace, estas kutima afero, ke la ĉefoficiroj lasas la serĝenton sola en la malbenita, eta garnizono ofte por semajnoj. Ĉar se ili estas tie, efektive eĉ tiam la serĝento faras ĉion.
Kuprokapulo sciis la lecionon bonege. Li premi la manon de la serĝento, defiliris preter la personaro, haltis antaŭ iu kaj nombris la butonoj sur lia gamaŝo. Poste komandinte ripozon, li ekparolis:
– La ĵurnaloj denove publikigis skandalajn aferojn pri la krueleco de la serĝentoj. Onidire sut tiu ĉi loko eĉ nun okazas teruraj friponaĵoj, ŝnurpendigoj, silo crapaudine kaj similaj punoj.
La serĝento vidis konsternite, ke Kuprokapulo sukcesis trafi lian tiklan punkton. Estis malnova kutimo en la legio, ke en ĉiu kavina-kvara jaro, pro la premo de ĉiuspecaj, eŭropaj ĵurnaloj, oni ĵetis kelkajn serĝentojn antaŭ la publikan opinion, kiel viktimon. Unu-du degradigoj aŭ kelkaj jaroj da punlaboro, poste ĉio okazis kaj restis same, kiel antaŭe. Kuprokapulo daŭrigis:
– Sed unuavice ni serĉas spionon, kiu fuĝis el la pariza, militista prizono, kaj li dungiĝis al la legio. Ni scias certe, ke li estas ĉi tie, en la fortikaĵo Saramra. Li nomiĝas Jules Bremont!
– Jules Bremont estas ĉi tie, mon commandant. Li malsanas.
– Se li mortaĉos, ni kunportos la hundon. La kaporalo ŝnurligu lin tiel, ke liaj ostoj kraku! Disiru! Al siesto!
La soldatoj foriris malbonhumore, nur la gardistoj restis tie. Ili iris malproksimen kun la serĝento, kaj post pli ol dek minutoj ili kunportis Bremont-on. Li aspektis terure! La fenestroj al la korto estis plenaj de scivolemaj soldatoj. Bremont estis verda, terure maldika, stertoris mallaŭte kaj staris sur siaj piedoj ŝanceliĝante. Kuprokapulo kaptis lian kamizolon, kiun kovris humida, verda mucido.
– Ĉu vi estas Bermont?! Jules Bremont?! Respondu hundo, ĉar mi frakasos vin!