Выбрать главу

RESPONDOJ DE ‘ABDU’L-BAHÁ

Kolektis kaj tradukis el la persa lingvo

Laura Clifford Barney

Esperantigis

Lidja Zamenhof

ANTAŬPAROLO

1

 

“Mi donis al vi la momentojn de mia laceco”, diris ‘Abdu’l-Bahá [1] , leviĝante de la tablo, post kiam li respondis al unu el miaj demandoj.

 

2

 

Kiel estis en tiu tago, tiel estis plue. Inter la laborhoroj li ripozadis de sia laceco en renovigado de la laboro. Kelkfoje li povis paroli ĝis la ino, sed ofte se eĉ la temo postulis pli da tempo li estis forvokita post kelkaj momentoj; alioje pasadis tagoj kaj eĉ semajnoj, dum kiuj li havis nenian okazon instrui min. Sed mi sciis esti pacienca, ĉar mi ĉiam havis antaŭ mi pli grandan instruon – la instruon de lia persona vivo.

 

3

 

Dum miaj pluraj vizitoj en ‘Akká, kiam ‘Abdu’l-Bahá parolis, mi enskribadis tiujn respondojn, ne por ilin publikigi, sed simple por havi ilin por mia plua studado. Komence ili estis adaptataj al la buŝa tradukado de interpretanto, poste, kiam mi iomete ekposedis la persan lingvon, al mia limigita vortrezoro. Tio ĉi klarigas la ripetadon de la figuroj kaj frazoj, ĉar neniu disponas pli feliĉajn esprimojn, ol ‘Abdu’l-Bahá. En ĉi tiuj lecionoj li estas instruisto, adaptanta sin al sia lernanto, ne oratoro aŭ poeto.

 

4

 

Tiu ĉi libro prezentas nur kelkajn flankojn de baháismo, kiu estas universala en sia revelacio, kaj havas por ĉiu demandanto respondon, konforman al lia evoluostato kaj bezonoj.

 

5

 

Miaokaze la instruoj estis donataj simple, por konformi al mia elementa scio, kaj pro tio ili neniel estas kompletaj kaj elĉerpantaj, kiel povus kredigi la tabelo de la enhavo; la tabelo de la enhavo estas aldonita nur por indiki la priparolitajn temojn. Sed mi kredas, ke tio, kio estis tiel valora por mi, povas utili ankaŭ al aliaj, ĉar ĉiuj homoj, malgraŭ siaj diferencoj, estas ja unuigitaj en serĉado de la vero. Tial mi petis ‘Abdu’l-Bahán pri la permeso publikigi tiujn ĉi paroladojn.

 

6

 

Komence ili ne estis iel speciale ordigitaj, sed nun ili estas krude klasiikitaj por la oportuneco de legantoj. La teksto de la libro estas fidela al la persa, kelkfoje eĉ je malprofito de la angla stilo; kelkaj ŝanĝoj estas faritaj en la traduko nur kiam la laŭvorta traduko estus tro malsimpla kaj malklara. La intermetitaj vortoj, nepraj por pliklarigi la sencon, ne estas indikitaj en iu maniero, por eviti tro oftan interrompadon de la penso per teknikaj aŭ klarigaj signoj. Ankaŭ multaj el la persaj kaj arabaj nomoj estas skribitaj en la plej simpla maniero, ne sekvante ekzakte la sciencan sistemon, kiu povus esti malfacila por mezkompetanta leganto. [2]  En la unuan eldonon mi metis nur neprajn notojn, por ke la kialo de la publikigo estu plenumita sen pluaj forsendoj.

 

                                                                                    LAURA CLIFFORD BARNEY.

 

Majo 1907.

 

1

 

Por informi tiujn, kiuj scias nenion aŭ malmulte pri baháismo, ni donas la sekvantan noton, tradukitan en la Enciklopedio de Larousse:

 

2

 

Baháismo, la religio de la disĉiploj de Bahá’u’lláh, daŭrigo de bábismo. – Mírzá Husayn ‘Alí Núrí Bahá’u’lláh estis naskita en Tihrán en 1817 j. De la j. 1844 li estis unu el la unuaj sekvantoj de Báb, kaj dediĉis sin al la pacema disvastigado de lia doktrino en Persujo. Post la morto de Báb li estis kune kun la ĉefaj bábanoj ekzilita en Baghdadon, poste en Konstantinoplon, kaj Adrianoplon, sub la gardo de la otomana registaro. En la lasta urbo li malkaŝe deklaris sian mission. Li estis “Tiu, al kiu Dio sin malkaŝos”, kiun Báb antaŭdiris en siaj verkoj, la granda Malkaŝanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj leteroj al la ĉefaj regantoj de Eŭropo li propones al ili ligi sin kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo la bábanoj, kiuj akceptis lin, iĝis baháanoj. La sulṭáno tiam ekzilis lin ( 1868 j. ) en ‘Akkán en Palestino, kie li verkis plimulton de siaj fundamentaj verkoj, kaj kie li mortis en la j. 1892 ( la 29an de majo ). Li konfidis al sia filo, ‘Abbás Effendi ‘Abdu’l-Bahá la taskon de disvastigado de la religio kaj de daŭrigado de rilatoj inter baháanoj de ĉiuj mondpartoj. Fakte baháanoj trovas sin ĉie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo k.t.p. Tio ĉi estas pro tio, ke Bahá’u’lláh sciis transformi bábismo en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de ĉiuj antaŭaj kredoj. Judoj atendas Mesion, kristanoj revenon de Kristo, mahometanoj Mahdíon, budhanoj la kvinan Budhon, zoroastranoj Ŝahon Bahrámon, hindoj reenkorpiĝon de Kriŝno kaj ateistoj – pli bonan socialan organizon. Bahá’u’lláh reprezentas ilin ĉiujn, kaj tiamaniere neniigas la rivalecojn kaj malamikecojn inter diversaj religion; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Ĉar baháismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn, nek publikajn preĝojn; ĝia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkaŝantoj (Zoroastro, Moseo, Jesuo k.t.p., Bahá’u’lláh. La principaj verkoj de Bahá’u’lláh estas Kitáb-i-Íqán, Kitáb-i-Aqdas, Kitáb-i-‘Ahd kaj multaj leteroj aŭ “tabuletoj”, adresitaj al regnestroj aŭ al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu ĉi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo, kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu rajtas aŭskulti konfeson de pekoj aŭ absolvi. Al pastroj de la ekzistantaj religioj estas konsilite orlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio k.t.p. Problemoj nedecitaj estas lasitaj al la decidoj de Baytu’l-‘Adl aŭ Domo de Justeco, vokita al vivo de Bahá’u’lláh. Respekto al ŝtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon. “Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro” – diris Bahá’u’lláh. Mallonge dirante, ĝi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata de ‘Abdu’l-Bahá. – (Noveau Larousse Illustré, aldono, p. 66 )

 

PARTO I

 

PRI LA INFLUO DE LA PROFETOJ JE

LA PROGRESADO DE LA HOMARO

 

I.

 

LA NATURO ESTAS REGATA DE UNU UNIVERSALA LEĜO.

 

1

 

La naturo estas tiu kondiĉaro, tiu realaĵo, kiu evidente konsistas el vivo kaj morto, aŭ alivorte, el kombinado kaj malkombinado de ĉiuj aĵoj.

 

2

 

La naturo estas subigita al absoluta organizo, al fiksitaj leĝoj, al kompleta ordo kaj difinita plano, de kiuj ĝi neniam foriĝos. Ĝi estas subigita al ili vere ĝis tia grado, ke se vi rigardos atente kaj per akrevidaj okuloj de plej malgranda nevidebla atomo ĝis tiel grandaj korpegoj de la mondo de l’ ekzisto, kiel la suna globo aŭ aliaj grandegaj kaj lumaj sferoj, ĉu vi rigardos ilian organizon, kombinecon, iliajn formojn aŭ movojn, vi trovos, ke ili ĉiuj estas sur la plej alta grado de organizo kaj restas sub unu leĝo, de sub kiu ili neniam foriĝos.