24
Nun, kiam la revelacio de Kristo estos pruvita per la profetaĵoj de Daniel, ni pruvu la revelacion de Bahá’u’lláh kaj de Báb. Ĝis nun ni elmontnradis nur logikajn pruvojn; nun ni parolos pri la tradiciaj.
25
En la oka ĉapitro de la Libro de Daniel, verso dektria, estas dirite: “Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj? Kaj li diris al mi ( v.14): Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita; ( v. 17) Kaj li diris al mi… ke la vizio koncernas la finon de la tempo.” Tio estas: kiel longe daŭros tiu malfeliĉo, ruino, malaltigo kaj humiligo, signifante: kiam estos la tagiĝo de la Malkaŝanto? Tiam li respondis : “Du mil tricent vesperojn kaj matenojn; tiam la sanktejo estos denove sanktigita” . Mallonge dirante, la senco de tiu ĉi fragmento estas tia, ke ĝi difinas du mil tricent jarojn, ĉar en la teksto de la Biblio ĉiu tago estas jaro. De la tempo, kiam estis eldonita la edikto de Artakserkso koncerne la rekonstruon de Jerusalemo, ĝis la naskiĝo de Kristo estas 456 jaroj, kaj de la naskiĝo de Kristo ĝis la revelacio de Báb estas 1844 jaroj. Se vi aldonos 456 jarojn al tiu ĉi nombro, vi havos 2.300 jarojn. Ĝi signifas, ke la plenumiĝo de la vizio de Daniel okazis en la jaro 1844 p. K., kaj tio ĉi estas la jaro de la revelacio de Báb, konforme al la ĝusta teksto de la Libro de Daniel. Konsideru, kiel klare li difinas la jaron de l’ revelacio; neniu profetaĵo pri revelacio povus esti pli klara, ol tiu ĉi.
26
En la Evangelio de S-ta Mateo, ĉapitro dudek-kvara, verso tria, Kristo klare diras, ke tio, kion Daniel priparolis per tiu ĉi profetaĵo, estas la dato de l’ revelacio, kaj jen estas la verso: “Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estos la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo?” Unu el la klarigoj, kiujn li donis al ili responde, estas la jena (v. 15): “Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu).” En tiu ĉi respondo li resendis ilin al la dua ĉapitro de la Libro de Daniel, dirante, ke ĉiu, kiu legos ĝin, komprenos, ke tio ĉi estas la priparolita tempo. Konsideru, kiel klare la revelaciol de Báb estas priparolata en la Malnova Testamento kaj en la Evangelio.
27
En la konkludo ni nun klarigu la daton de la revelacio de Bahá’u’lláh laŭ la Biblio. La dato de Bahá’u’lláh estas kalkulata laŭ lunaj jaroj de la misio kaj Hijrah de Mahometo; ĉar en la religio de Mahometo oni kalkulas laŭ lunaj jaroj, kaj ankaŭ lunan jaroj oni observas koncerne ĉiujn ordonojn, kiuj rilatas la kulton de Dio.
28
En la Libro de Daniel, dekdua ĉapitro, sesa verso, estas dirite : “Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: kiam estos la fino de la mirindaĵoj? (v.7) Kaj mi aŭsklutis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuras per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tie” .
29
Ĉar mi jam klarigis la signifon de unu tago, ne estas necese klarigi ĝin refoje, sed ni diros mallonge, ke ĉiu tago de la Patro estas kalkulata kiel jaro, kaj en ĉiu jaro estas dekdu monatoj. Sekve tri jaroj kaj duono faras kvardek du monatojn kaj kvardek du monatoj estas mil ducent sesdek tagoj. Báb, la antaŭinto de Bahá’u’lláh, aperis en la 1260 post la Hijrah de Mahometo, laŭ la kalkulo de Islámo.
30
Poste, en la verso dekunua, estas dirite: “Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj. (12 v.) Feliĉa estas tiu, kiu atenda kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj.”
31
Tiu lunan kalkulado komencas sin per la tago de la proklamo de profeteco de Mahometo en la lando Hijáz. Tio ĉi okazis tri jarojn post la komenco de lia misio; ĉar la komenco de la profeteco de Mahometo estis tenata en sekreto, kaj neniu sciis ĝin, krom Ňľadíjih kaj Ibn Nawfal [33] . Post tri jaroj ĝi estsis publikigita. Kaj en la jaro 1290 post la proklamo de la misio de Mahometo Bahá’u’lláh konigis sian revelacion. [34]
XI.
KOMENTARIO PRI LA DEKUNUA ĈAPITRO DE LA APOKALIPSO DE S-TA JOHANO.
1
En la komenco de la dekunua ĉapitro de S-ta Johano estas dirite:
2
“Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron kaj la adorantojn en ĝi.
3
“Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.”
4
Tiu kano estas perfekta homo, kiu estas komparita kun kano kaj la kialo de tiu ĉi komparo estas la jena: kiam la interno de kano estas malplena kaj senigita de ĉio, ĝi sonigas belajn melodiojn; kaj kiel la sono kaj la melodio ne devenas de la kano, sed de la ludanto, kiu blovas je la kano, tiel la sanktigita koro de tiu benita persono estas senigita se ĉio, krom Dio, pura kaj libera de ĉiaj inklinoj de homstato, kaj estas kunulo de la Dia Spirito. Kion ajn li diras, ne estas de li mem, sed de la efektiva flutludanto, kaj tio ĉi estas dia inspiro. Jen kial li estas komparita kun kano. Kaj tiu kano estos kiel bastono, t.e. ĝi estas helpo por ĉiu malfortulo kaj subteno por ĉiu homa estaĵo. Tio estas la bastono de la Dia Paŝtisto, per kiu li gardas sian ŝafaron kaj konkukas ĝin sur la paŝtejon de la Regno.
5
Plue estas dirite: “Kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi” , t.e. komparu kaj mezuru: mezuri estas eltrovadi la proporciojn. Li do diris: Komparu la templon de Dio, kaj la altaron kaj la adorantojn en ĝi, t.e. esploru, kia estas ilia stato, kaj eksciu, sur kia grado kaj en kia stato ili estsa, kaj kiaj estas iliaj trajtoj, perfektecoj, sinteno kaj kvalitoj, kaj informiĝu pri la misteroj de tiuj sanktanimaj homoj, kiuj loĝas en la Sankte-Sankto en pureco kaj sankteco.
6
“Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al nacioj.”
7
En la komenco de la sepa jarcento post Kristo, kiam Jerusalemo estis konkerita, la Sankte-Sankto estis ekstere ŝparita: tio estas la templo, kiun konstruis Salomono. Sed ekster la Sankte-Sankto la ekstera korto estis prenita kaj donita al nacioj. “Kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn” – tio signifas, ke la nacioj superos kaj regos Jerusalemon dum kvardek du monatoj, komprenante per tio mil ducent sesdek tagojn. Kaj ĉar ĉiu tago signifas jaron, ni ricevas laŭ tiu kalkulado mil ducent sesdek jarojn, kio estas la tempodaŭro de la ciklo de la Korano. Ĉar en la teksto de la Biblio ĉiu tago estas jaro, kiel estas dirite en la kvara ĉapitro, sesa verso, de Jeĥezkeclass="underline" “Portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron” .