8
Tiuj ĉi profetaĵoj estas de la tempo de la apero de Islámo, kiam Jerusalemo estis piedpremata, t.e. malhonorigita. Sed la Sankte-Sankto estis ŝparita, gardata kaj respektata, kaj tio daŭris ĝis la jaro 1260. Tiuj ĉi mil ducent sesdek jaroj estas profetaĵo pri la báb [35] de Bahá’u’lláh, kiu venis en la jaro 1260 de la Hijrah de Mahometo, kaj nun, kiam la periodo de mil ducent sesdek jaroj finiĝis, Jerusalemo, la sankta urbo, komencas denove flori, prosperi kaj esti popolriĉa. Ĉiu, kiu vidis Jerusalemon antaŭ sesdek jaroj, kaj kiu vidas ĝin nun, konfesas, kiel popolriĉa kaj flaranta ĝi fariĝas, kaj kiel honorata ĝi estas denove.
9
Tio ĉi estas la ekstera signifo de la cititaj versoj el la Apokalipso de S-ta Johano; sed ili havas alian klarigon kaj simbolan sencon, kiu estas la sekvanta:
10
La Leĝo de Dio estas dividita en du partojn; unu estas la fundamenta bazo, kiu entenas ĉiujn spiritajn aferojn, t.e. ĝi rilatas la spiritajn virtojn kaj diajn kvalitojn. Tio ĉi ne ŝanĝiĝas nek aliiĝas. Ĝi estas la Sankte-Sankto, kiu estas la esenco de la Leĝo de Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Kristo, Mahometo, kaj kiu daŭras kaj estas akceptita en ĉiuj profetaj cikloj. Ĝi neniam estos revokita, ĉar ĝi estas la spirita ne materiala vero; ĝi estas kredo, scio, certeco, justeco, pieco, virteco, honesteco, amo de Dio, interna paco, pureco, sindefenemo, humileco, malfiereco, pacienco kaj konstanteco. Ĝi elmontras kompaton al malfeliĉuloj, defendas premitojn, donas al mizeruloj kaj levas falintojn.
11
Tiuj diaj kvalitoj, tiuj eternaj ordonoj, neniam estos revokitaj: ne, ili daŭros kaj ekzistos eterne. Tiuj virtoj de la homaro estos renovigataj en ĉiu el la apartaj cikloj; ĉar ĉe la fino de ĉiu ciklo la spirita Leĝo de Dio, t.e. la homaj virtoj, malaperas, kaj nur la formo restas.
12
Tiel inter la judoj ĉe la fino de la ciklo de Moseo, kiu koincidis kun la kristana revelacio, la Leĝo de Dio malaperis, kaj restis nur formo sen spirito. La Sankte-Sankto foriris el meze de ili, sed la ekstera korto de Jerusalemo – kio estas la esprimo, uzita por la formoj de la religio – falis en la manojn de la nacioj. En la sama maniero la fundementaj principoj de la religio de Kristo, kiuj estas la plej grandaj virtoj de l’ homaro, malaperis, kaj ĝia formo restis en la manoj de pastroj kaj ekleziuloj. Simile la fundamento de la religio de Mahometo malaperis, sed ĝia formo restis en la manoj de la oficialaj ‘ulamá.
13
Tiuj fundamentoj de la religio de Dio, kiuj estas spiritaj, kiuj estas la virtoj de l’ homaro, ne povas esti revokitaj; ili estas neforigeblaj kaj eternaj, kaj estas renovigataj en la ciklo de ĉiu profeto.
14
La dua parto de la religio de Dio koncernas la materialan mondon, kaj al ĝi apartenas fastoj, preĝoj, ritoj, edziĝo kaj eksedziĝo, forigo de sklaveco, leĝaj procedoj, interkonsentoj, komensoj por mortigo, perfortagoj ŝteloj kaj maljustaroj. Tiu ĉi parto de la Leĝo de Dio, kiu rilatas al materialaj aferoj, estas modifata kaj alliigata en ĉiu profeta ciklo konforme al la necesoj de la tempo.
15
Mallonge dirante, la Sankte-Sankto signifas la spiritan Leĝon, kiu neniam estos modifita, aliigita aŭ revokita, kaj la sankta urbo signifas la materialan Leĝon, kiu povas esti revokita. Kaj tiu ĉi materiala Leĝo, kiu estas priskribita, kiel la sankta urbo, estis piedpremata mil ducent sedek jaroj.
16
“Kaj mi donos al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.” Tiuj ĉi du atestantoj estas Mahometo, la Sendito de Dio, kaj ‘Alí, la filo de Abú-Tálíb.
17
En la Korano estas dirite, ke Dio alparolis Mahometon, la Senditon de Dio, dirante: “Ni faris vin Atestanto, Heroldo de la bona novaĵo, kaj Avertanto” . Tio signifas: Ni destinis vin kiel atestanton, donanton de la bona novaĵo kaj portanton de la kolero de Dio. [36] La signifo de “atestanto” estas: tiu, per kies atesto aferoj estas pruvataj. La ordonoj, donitaj al tiuj du atestantoj, devis esti plenumataj dum mil ducent sesdek tagoj, komprenante ĉiun tagon, kiel jaron. Mahometo estis la radiko, kaj ‘Alí la branĉo, same kiel Moseo kaj Josuo. Estas dirite, ke ili estos vestitaj per sakaĵo, kio signifas, ke ili devas esti vestitaj ekstervide per malnovaj vestoj, ne per novaj vestoj. Alivorte, en la komenco ili havos nenian gloron en la okuloj de homoj, nek ilia Afero ŝajnos nova. Ĉar la spirita Leĝo de Mahometo akordas kun tiu de Kristo en la Evangelio, kaj plejparto de liaj leĝoj, rilatantaj al la materialaj aferoj, akordas kun tiuj de la Pentateŭko. Tion ĉi signifas la malnovaj vestoj.
18
Plue estas dirite: “Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.” Tiuj ĉi du personoj estas komparitaj kun olivarboj, ĉar en tiu tempo ĉiuj lampoj estis lumigataj per olivoleo. La signifo de tio ĉi estas du personoj, de kiuj venas tiu spirito de la saĝeco de Dio, kiu estas la kaŭzo de la lumigo de l’ mondo. Tiuj ĉi lumoj de Dio estis destinitaj radii kaj brili, tial ili estas komparitaj al lampingoj: lampingo estas la loĝejo de lumo, kaj el ĝi radias la lumo. En la sama maniero la lumo de gvido devas brili kaj radii el tiuj ĉi du lumaj personoj.
19
Plue estas dirite: “Ili estas starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.” Tio signifas, ke ili staras en servado al Dio kaj edukado de la kreaĵoj de Dio, kiel la barbaraj nomadaj arabaj gentoj de la Araba Duoninsulo, kiujn ili edukis en tia maniero, ke ili atingis en tiuj tagoj la plej altan gradon de civilizacio, kaj ilia famo kaj gloro disvastiĝis tra la tuta mondo.
20
“Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝus iliajn malamikojn.” Tio ĉi signifas, ke neniiu povos rezisti ilin, kaj ke se iu volos malgrandigi iliajn instruojn, li estos ĉirkaŭkaptita kaj neniigita de tiu sama Leĝo, kiu elvenas el iliaj buŝoj; kaj ĉiu, kiu penos ofendi, kontraŭstari kaj malami ilin, estos neniigita per ordono, kiu eliros el iliaj buŝoj. Kaj tiel okazis: ĉiuj malamikoj estis venkitaj, forkurigitaj kaj neniigitaj. En tiu ĉi plej klara maniero Dio helpis ilin.
21
Poste estas dirite: “Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum tagoj de ilia profetado.” Tio ĉi signifas, ke en sia ciklo ili estos kiel reĝoj. La Leĝo kaj instruoj de Mahometo, kaj la klarigoj kaj komentarioj de ‘Alí estas ĉielaj donacoj; se ili volas doni tiujn donacojn, ili havas la povon fari tion. Se ili ne volas tion, la pluvo ne venos el la ĉielo; la pluvo signifas ĉi tie donacojn,