35
La sanktaj blovoj disverŝis sin, ekbrilis la lumo de l’ vero, venis la tempo de la vivodona printempo kaj mateniĝis la tago de gvido. La du senvivaj korpoj denove ricevis vivon, kaj la du eminentuloj – unu – la fondinto, kaj alia – la disvastiganto – levis sin kaj estis kiel du lampingoj, ĉar ili lumigis la mondon per la lumo de l’ vero.
36
“Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili. Supervenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo.” Ĝi signifas, ke el la nevidebla ĉielo ili aŭdis la voĉon de Dio, dirantan: “Vi faris ĉion, kio estis ĝusta kaj taŭga en la transdonado de la instruoj kaj de la bona novaĵo, vi transdonis Mian vorton al homoj kaj senigis la vokon de Dio, kaj vi plenumis vian devon. Nun vi devas, kiel Kristo, oferi viajn vivojn por la Plejamato, kaj esti martiroj. Kaj unu, la Suno de l’ Realeco, kaj la alia, la Luno de Gvido [40] , simile al Kristo malsupreniris sur la horizonton de l’ grandega martireco kaj levis sin en la Regnon de Dio.
37
“Kaj iliaj malamikoj rigardis ilin” – signifas, ke multaj el iliaj malamikoj, ĉeestinte ilian martirigon, ekkomprenis la altecon de ilia stato kaj la superegecon de ilia virteco, kaj atestis ilian grandecon kaj perfektecon.
38
“Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj” .
39
Tiu ĉi tertremo okazis en Shíráz post la martirigo de Báb. En la urbo estis granda maltrankvilo kaj multaj homoj pereis. Granda ekscito sekvis ankaŭ pro malsanoj, ĥolero, malbonrikolto, mizero, malsato kaj afliktoj, al kiuj similajn oni neniam konis.
40
“Kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.”
41
Kiam la tertremo okazis en Fárs, ĉiuj postvivintoj lamentis kaj ploris tage kaj nokte, kaj okupadis sin per preĝado kaj glorado al Dio. Ili estis tiel zorgotuŝitaj kaj teruritaj, ke dum noktoj ili restadis sen dormo kaj ripozo.
42
“La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas” . La unua veo estas la apero de la Profeto Mahometo, la filo de ‘Abdu’lláh – paco estu al li! La dua veo estas la granda tago de la revelacio de la Sinjoro de Armeoj kaj la radiado de la Beleco de la Promesito. La klarigo de tio ĉi, de la veo, estas menciita en la trideka ĉapitro de Jeĥezkel, versoj unua, dua kaj tria, kie estas dirite: “Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dironte: Ho filo de homo, profetu kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago! Ĉar proksima estas la tago, proksima estas la tago de la Eternulo.”
43
El tio estas certe, ke la tago de veo estas la tago de la Sinjoro; ĉar en tiu tago ve al senzorguloj, ve al pekuloj, ve al ignorantoj. Jen kiam estas dirite: “La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas!” La tria veo estas la tago de la revelacio de Bahá’u’lláh, la tago de Dio, kaj ĝi estas proksima al la aperotago de Báb.
44
“Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.”
45
La sepa anĝelo estas homo, posedante ĉielajn ecojn, kiu aperos kun ĉielaj kvalitoj kaj karaktero. Fariĝis voĉoj, per kiuj la apero de la Dia Malkaŝanto estos proklamita kaj diskonigita. En la tagoj de la Revelacio de la Sinjoro de Armeoj kaj en la epoko de la dia ciklo de la Ĉionpova, kiu estas promesita kaj menciita en ĉiuj sanktaj libroj kaj skribaĵoj de la profetoj – en tiu tago de Dio la Spirito kaj Dia Regno estos starigita, kaj la mondo estos renovigita. Nova spirito estos enblovita en la korpon de l’ kreitaro, venos la dia printempo, la nuboj de l’ favoro verŝas pluvon, brilos la suno de l’ realeco, blovos la vivodona venteto, la mondo de la homaro vestos sin per nova vesto, la supraĵo de la tero estos rava paradizo; la homaro estos edukita, militoj, malpacoj, malkonsentoj kaj malbonvolo malaperos, kaj aperos veramo, justeco, honesteco kaj kulto de Dio; unueco, amo kaj frateco ĉirkaŭbrakos la mondon, kaj Dio regos eterne, kio signifas, ke fondita estos la Spirita kaj Ĉiama Regno. Tia estas la tago de Dio. Ĉar ĉiuj el la tagoj, kiuj venis kaj forpasis, estis la tago de Abrahamo, Moseo, Kristo, aŭ de aliaj profetoj; sed tiu ĉi tago estas la tago de Dio, ĉar la Suno de l’ Realeco supreniros en ĝi kun plej granda varmo kaj brilego.
46
“Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis, ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.”
47
En ĉiu ciklo la ĉefuloj kaj sanktuloj estis en la nombro de dekdu. Jakobo havis dekdu filojn; en la tempo de Moseo estis dekdu ĉefoj de la gentoj; en la tempo de Kristo estis dekdu apostoloj, kaj en la tempo de Mahometo estis dekdu imámoj. Sed en la taog de tiu ĉi glora revelacio ili estas dudek kvar – en la nombro duobla rilate al la antaŭaj, ĉar la grandeco de tiu revelacio tion postulas. Tiuj sanktuloj antaŭ Dio sidas sur siaj propraj tronoj – ĝi signifas, ke ili regas eterne.
48
Tiuj dudek kvar grandaj personoj, kvankam sidantaj sur la tronoj de eterna regado, tamen adorkliniĝas antaŭ la apero de la universala Malkaŝanto de Dio kaj estas humilaj kaj subiĝemaj, dirante: “Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alpremis Vian forton kaj reĝis.” Ĝi signifas: Vi aperigos Viajn instruojn, Vi kolektos ĉiujn loĝantojn de la tero en Vian ombron kaj Vi kunvenigos ĉiujn homojn en la ombron de unu tendo. Kvankam ĝi estas la Eterna Regno de Dio, kaj Li ĉiam havis kaj havas Regnon, la Regno tie ĉi signifas la revelacion de Li mem; [41] kaj Li aperigos ĉiujn leĝojn kaj instruojn, kiuj estas la spirito de la homara mondo kaj la eterna vivo. Kaj tiu universala Malkaŝanto venkos la mondon en paco kaj trankvilo, ne per glavo kaj batalilo; li fondos tiun Ĉielan Regnon per vera amo, ne per la forto de milito. Li diskonigos tiujn instruojn per bonkoreco kaj justeco, ne per militiloj kaj severeco. Li tiel edukos naciojn kaj popolojn, ke malgraŭ siaj diversaj kondiĉoj, malgraŭ diversaj moroj kaj karakteroj, diversaj religioj kaj rasoj, ili estos, kiel estas dirite en la Biblio, kiel lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, suĉinfano kaj serpento – kamaradoj, amikoj kaj kunuloj. La malpacoj de rasoj, la diferencoj de religioj kaj la baroj inter nacioj estos komplete forigitaj, kaj ĉiuj atingos perfektan unuecon kaj interpaciĝon en la ombro de la Benita Arbo.