49
“Kaj la nacioj furioze” ĉar Viaj instruoj estis kontraŭaj al la pasioj de la aliaj popoloj: “Kaj venis Via kolero” , t.e. ĉiuj estos frapitaj per grandaj afliktoj; ĉar ili ne sekvas Viajn ordonojn, konsilojn kaj instruojn, ili estos senigitaj de Viaj eternaj malavaraĵoj kaj vualitaj kontraŭ la lumo de la Suno de l’ Realeco.
50
“Kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj” signifas, ke venis la temo, kiam la mortintoj – t.e. tiuj, kiuj estas senigitaj de la spirito de amo de Dio, kaj ne partohavas en la sanktigita eterna vivo – estos juĝataj kun justeco, kio signifas, ke ili levas sin, por ricevi, kion ili meritas. Li videbligos la realecojn de iliaj sekretoj, montrante, kiel malaltan gradon ili okupas en la mondo de l’ ekzisto, kaj ke efektive ili estas regataj de morto.
51
“Kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj.” Tio estas, li distingos la justulojn kun senfina malavareco, igante ilin brili sur la horizonto de eterna honoro, kiel steloj de la ĉielo. Li helpos ilin, donante al ili konduton kaj agojn, kiuj estas lumoj de la homara mondo, rimedoj de gvido kaj kaŭzoj de la eterna vivo en la Dia Regno.
52
“Kaj pereigi la detruantoj de la tero.” Ĝi signifas, ke li tute senpovigos la senzorgulojn; ĉar vidigita estos la blindeco de blindulo, kaj ankaŭ la vidpovo de vidanto; ekkonita estos la senscio de erarantoj, kaj vidigita estos la saĝeco de tiuj, kiuj estas gvidataj – sekve la detruantoj estos pereigitaj.
53
“Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio” , kio signifas, ke la dia Jerusalemo estas fondita kaj la Sankte-Sankto fariĝis videbla. La Sankte-Sankto, laŭ la terminaro de tiuj, kiuj havas la saĝecon, estas la esenco de la Dia Leĝo kaj la ĉielaj kaj veraj instruoj de la Sinjoro, kiuj estis ŝanĝitaj en la ciklo de neniu el la profetoj, kiel estis antaŭe klarigite. La sanktejo de Jerusalemo estas komparita al la realeco de la Leĝo de Dio, kiu estas la Sankte-Sankto, kaj la tuto de leĝoj, interkonsentoj, ritoj kaj materialaj reguloj estas la urbo de Jerusalemo – pro tio ĝi estas nomata la ĉiela Jerusalemo. Mallonge dirante, ĉar en tiu ĉi ciklo la Suno de l’ Realeco radiigos la lumon de Dio kun plej granda brilego, tial la esenco de la instruoj de Dio estos realigita en la mondo de l’ ekzisto, la mallmoj de malklereco kaj senscio estos dispelitaj, la mondo fariĝos nova mondo kaj klereco ekregos universale. Tiel aperos la Sankte-Sankto.
54
“Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio” signifas ankaŭ, ke per la disproklamo de la diaj instruoj, apero de la ĉielaj misteroj kaj sinlevo de la Suno de l’ Realeco la pordoj de sukceso kaj prospero estos malfermitaj en ĉiuj direktoj, kaj klaraj estos la signoj de boneco kaj de ĉielaj benoj.
55
“Kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligio” . T.e. la Libro de Lia Testamento aperos en Lia Jerusalemo, la Epistolo pri la Interligo [42] estos starigita kaj la signifo de la Testamento kaj de la Interligo fariĝos klara. La famo de Dio disvastiĝos tra la Oriento kaj tra la Okcidento, kaj la proklamo de la Afero de dio plenigos la mondon. Perfortantoj de la Interligo estos degraditaj kaj dispelitaj, kaj fideluloj estos bontraktataj kaj glorata, ĉar ili tenas sin je la Libro de la Testamento, kaj estas firmaj kaj persistaj en la Interligo.
56
“Kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo” . Ĝi signifas, ke post la apero de la Libro de la Testamento estos granda fulmotondro, kaj zigzagos la fulmoj de kolero kaj indigno de Dio, sonos la tondrobruoj de perfortantoj de la Interligo, kaj okazos tertremoj de dubo, la hajlo de termentoj batos la perfortantojn de la Interligo, kaj eĉ tiuj, kiuj laŭkonfese estas kredantoj, falos en provojn kaj tentojn.
XII.
KOMENTARIO PRI LA DEKUNUA ĈAPITRO DE JESAJA.
1
En Jesaja, ĉaptiro dekunua, versoj unua ĝis deka, estas dirite:
2
“Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido, kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.”
3
La vortoj pri la markoto el la trunko de Jiŝaj povus esti prave rilatigitaj al Kristo, ĉar Jozefo devenis el la posteularo de Jiŝaj, la patro de Davido; sed ĉar Kristo ricevis sian ekziston pere de la Spirito de Dio, li nomis sin la Filo de Dio. Se li ne farus ĝin, tiu ĉi priparolo povus rilati al li. Krom tio la faktoj, kiujn li indikas, kiel okazantajn en la tagoj de la markoto, se oni klarigas ilin simbole, plenumiĝis parte en la tagoj de Kristo, sed ne tute; kaj se ni ne klarigus ilin, tiam sendube neniu el la signjo estus aperinta. Ekzemple lup kaj ŝafido, leono kaj kaprido, suĉinfano kaj aspido – tio estas metaforoj kaj simboloj de deversaj nacioj, popoloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj rasoj, kiuj estas tiel kontraŭaj kaj malamikaj unu la alia, kiel lupo kaj ŝafido. Ni diras, ke per la spiritblovo de Kristo ili ricevis konkordon kaj harmonion, ili estis vivigitaj kaj interrilatis unu kun aliaj.
4
Sed “Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.” Tiuj ĉi kondiĉoj ne ekregis en la tempo de la revelacio de Kristo. Ĉar ĝis la hodiaŭa tago diversaj kaj antagonistaj nacioj ekzistas en la mondo, tre malmultaj konfesas la Dion de Izraelo, kaj pli granda parto estas sen konado de Dio. En la sama maniero universala paco ne ekestis en la tempo de Kristo; t.e. inter la antagonistaj kaj malamikaj nacioj estis nek paco, nek konkordo, malpacoj kaj malkonsentoj ne ĉesis, kaj interpaciĝo kaj sincereco ne aperis. Eĉ en tiu ĉi tago inter la kristanaj sektoj kaj nacioj oni renkontas malsimpation, malamon kaj plej akran malamikecon.