Выбрать главу

 

5

 

Sed tiuj ĉi versoj konformas vorton post vorto al Bahá’u’lláh: tiel en tiu ĉi mirinda ciklo la tero estos aliformita kaj la mondo de la homaro ornamita per trankvileco kaja beleco. Malpacojn, malkonsentojn kaj murdojn anstataŭas paco, vero kaj konkordo; inter nacioj, popoloj, rasoj kaj landoj ekregos amo kaj amikeco. Reciproka helpo kaj unueco estos fonditaj, kaj fine milito estos tute forigita. Kiam la leĝoj de la Plej Sankta Libro estos devoforte enkondukitaj, malpacoj kaj malkonsentoj ricevos finan verdikton de absoluta justeco antaŭ ĝenerala tribunalo [43]  de la nacioj kaj regnoj, kaj aperantaj malfacilaĵoj estos solvataj. La kvin partoj de la mondo formos nur unu, la multenombraj nacioj fariĝos unu, la supraĵo de la tero estos unu lando, kaj la homaro estos unu socio. La rilatoj inter landoj, sinmikso, unueco kaj amikeco de popoloj kaj socioj atingos tian gradon, ke la homa gento estos kiel unu familio kaj parencaro. La lumo de ĉiela amo brilos, kaj la mallumo de malamikeco kaj malamo estos forpelita el la mondo. Universala paco starigos sian tendon en al centro de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vio tiel kreskos kaj disetendos siajn branĉojn, ke ĝi donos ombron al la Oriento kaj al la Okcidento. Forta kaj malforta, riĉa kaj malriĉa, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj – kiuj estas kiel lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido – rilatos unu al alia kun plej kompleta amo, amikeco, justeco kaj senpartieco. La mondo estos plena de scienco, de komprenado de la realeco de l’ misteroj de estaĵoj, kaj de konado de Dio.

 

6

 

Konsideru nun, kian progreson faris scienco kaj komprenado en tiu ĉi granda jarcento, kiu estas la ciklo de Bahá’u’lláh, kiel multaj sekretoj de l’ ekzisto estis malkovritaj, kiel multaj grandaj elpensaĵoj ekvidis la lumon kaj multiĝas en sia nombro de tago al tago. Baldaŭ materiala scienco kaj instruiteco, same kiel la konado de Dio, faros tian progreson kaj elmontros tiajn mirindaĵojn, ke la rigardantoj estos frapitaj de miro. Tiam la mistero de la verso en Jesaja “ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron” fariĝos absolute klara.

 

7

 

Pripensu nur, ke en la mallonga tempo de post la apero de Bahá’u’lláh, popoloj de ĉiuj landoj, nacioj kaj rasoj eniris la ombron de tiu ĉi Afero. Kristanoj, judoj, zoroastranoj, budhanoj, hindoj kaj persoj – ĉiuj interrilatas kun plej granda amikeco kaj amo, kvazaŭ ili efektive, kune kun siaj samuloj, estus parencoj kaj samgentanoj de mil jaroj, ĉar ili estas kiel patro kaj infano, patrino kaj filino, fratino kaj frato. Ĝi estas unu el la signifoj de la unueco de lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, kaj leono kaj bovido.

 

 

8

 

Unu el la grandaj faktoj, okazontaj en la tago de l’ revelacio de tiu senkompara Branĉo, estas suprenlevo de la Standardo de Dio inter ĉiuj landoj; ĝi signifas, ke ĉiuj nacioj kaj gentoj venos en la ombron de al Dia Flago, kiu estas ĝuste la Nobla Branĉo mem, kaj fariĝos unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikecoj de rasoj, popoloj, kaj ĉiuj naciaj diferencoj estos elradikigitaj el inter ili. Ĉiuj estos unu en religio, unu en kredo, unu en raso, ĉiuj estos unu popolo kaj loĝos en unu patrujo, kiu estas la tera globo. Universala paco kaj konkordo estos realigitaj inter ĉiuj nacioj, kaj la senkompara Branĉo kunigos la tutan Izraelon: ĝi signifas, ke en tiu ĉi ciko Izraelo estos kunvenigita en la Sanktan Landon, kaj ke la juda popolo, disĵetita tra la Oriento kaj Okcidento, Nordo kaj Sudo, estos reunigita.

 

9

 

Rigardu nun: tiuj ĉi faktoj ne okazis en la kristana ciklo, ĉar la nacioj ne venis sub unu Standardon, kiu estas la Dia Branĉo. Sed en tiu ĉi ciklo de la Eternulo ĉiuj nacioj kaj popoloj eniros en la ombron de tiu ĉi Flago. Simile Izraelo, disĵetita tra la tuta mondo, ne estis reunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo. Sed en la komenco de la ciklo de Bahá’u’lláh tiu dia promeso, klare esprimita en ĉiuj Libroj de la Profetoj, komencis plenumiĝadi. Vi povas vidi, kiel el ĉiuj partoj de la mondo judaj gentoj venas en la Sanktan Landon; ili vivas en vilaĝoj kaj kamparoj, kiuj ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ili tiel plimultiĝas, ke Palestino fariĝos ilia hejmo.

 

XIII.

 

KOMENTARIO PRI LA DEKDUA ĈAPITRO DE LA APOKALIPSO DE S-TA JOHANO.

 

 

1

 

Ni klarigis antaŭe, ke la plej ofta senco de la trovataj en la Sanktaj Libroj esprimoj: la Sankta Urbo, la Jerusalemo de Dio – estas la Leĝo de Dio. Ĝi estas komparita kelkfoje al fianĉino, jen al Jerusalemo, kaj alifoje al nova ĉielo kaj tero. Tiel en la ĉapitro dudek-unua, versoj unua, dua kaj tria de la Apokalipso de S-ta Johano estis dirite: “Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan, kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun li, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.”

 

2

 

Rimarku, kiel klare kaj evidenta estas, ke la unua ĉielo kaj la unua tero signifas la antaŭan Leĝon. Ĉar estas dirite, ke la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis, kaj la maro jam ne ekzistas: tio ĉi esprimas, ke la tero estas la loko de l’ juĝo, kaj sur tiu ĉi tero de l’ juĝo ne ekzistas maro; ĝi signifas, ke la instruoj kaj la Leĝo de Dio komplete ĉirkaŭregos la teron, kaj ĉiuj homoj aliĝos al la Afero de Dio, kaj la tero estsos entute loĝata de kredantoj; tial ne ekzistos plu maro, ĉar la restejo kaj vivloko de homo estas kontinento. Alivorte – en tiu epoko la kampoj de la Leĝo estos plezurejoj de homo. Tia tero estas solida; la piedoj ne glitas sur ĝi.

 

3

 

La Leĝo de Dio estas ankaŭ priskribita kiel la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo. Estas klare, ke la Nova Jerusalemo, kiu malsuprenvenas el la ĉielo, ne estas urbo el ŝtonoj, mortero, brikoj, tero kaj ligno. Ĝi estas la Leĝo de Dio, kiu malsuprenvenas el la ĉielo kaj estas nomata nova; ĉar estas klare, ke la Jerusalemo el ŝtonoj kaj tero ne malsuprenvenas el la ĉielo, kaj ke ĝi ne estas renovigata, sed tio, kio estas renovigata estas la Leĝo de Dio.

 

4

 

La Leĝo de Dio estas ankaŭ komparita al belvestita fianĉino, kiu vidiĝas kun plej belaj ornamaĵoj, kiel estas dirite en la dudek-unua ĉapitro de la Apokalipso de S-ta Johano: “Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.”  Kaj en la ĉapitro dekdua, verso unua, estas dirite: “Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dekdu steloj.”  Tiu ĉi virino estas la fianĉino, la Leĝo de Dio, kiumalsuprenvenis je Mahometo. La suno, per kiu ŝi estas vestita, kaj la luno sub ŝiaj piedoj estas la du grandaj nacioj, kiuj estas en la ombro de tiu Leĝo, la regnoj de Persujo kaj de Turkujo, ĉar la emblemo de Persujo estas la suno, kaj de Turkujo – kvaronluno: tiel la suno kaj la luno estas la emblemoj de du regnoj, kiuj estas en la povo de la Leĝo de Dio. Poste estas dirite: “kaj sur ŝia kapo krono el dekdu steloj” . Tiuj ĉi dekdu steloj estas la dekdu imámoj, kiuj estis subtenantoj de la Leĝo de Mahometo kaj edukantoj de la popolo, brilantaj kiel steloj sur la ĉielo de gvido.