5
Plue estas dirite en la dua verso: “Kaj estante graveda, ŝi ekkriis,” kio signifas, ke la Leĝo troviĝis en graj malfacilaĵoj kaj estis subigita al grandaj zorgoj kaj afliktoj, ĝis estis naskita perfekta ido, t.e. la novvenanta Malkaŝanto, la Promesito, kiu estas perfekta ido, kaj kiu estas nutrita en la sino de tiu Leĝo, kiu estas kvazaŭ ĝia patrino. La koncernata infano estas Báb, la Unua Punkto, kiu estis vere naskita de la Leĝo de Mahometo. Ĝi signifas, ke la Sankta Realeco, kiu estas infano kaj rezulto de la Leĝo de Dio, lia patrino, kaj tiu, kiu estas promesita de tiu religio, trovas realecon en la regno de tiu Leĝo, sed pro la despoteco de la drako la infano estis forkaptita al Dio. Post mil ducent sesdek tagoj la drako estis pereigita, kaj la naskito de la Leĝo de Dio, la Promesito, iĝis viebla.
6
Versoj 3 kaj 4. “Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo, kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron.” Tiuj ĉi signoj estas aludo al la dinastio de Umayya’idoj, kiuj regis en la mahometana religio. La sep kapoj kaj sep diademoj signifas la sep landojn kaj regnojn, super kiuj etendis sin la povo de Baní-Umayyih: tio estas la roma regiono apud Damakso, la persa, araba kaj egipta regionoj, kune kun la regionoj de Afriko, nome Tunizio, Maroko kaj Alĝerio, la regiono de Andaluzio, kiu estas nun en Hispanujo, kaj la regiono de Turkestano kaj Transoksanio. Baní-Umayyih havis la povon super tiuj ĉi landoj. La dek kornoj signifas la nomoj de la regantoj, dek nomoj de la komandantoj kaj ĉefoj – la unua estis Abu Sufian kaj la lasta Marwan, sed kelkaj el ili estis samnomaj. Tiel do estis du Mu’awia, tri Yazid, du Walid kaj du Marwan; sed se ni kalkulus la nomojn sen ripetado, estus dek nomoj. Baní-Umayyih, el kiuj la unua estis Abu Sufian, la emiro de Mekko kaj ĉefo de la dinastio de Umayya’idoj, kaj la lasta – Marwan, ekstermis trionon de noblaj kaj sanktanimaj personoj el la posteularo de Mahometo, kiuj estis kiel la steloj de la ĉielo.
7
Verso 4. “Kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon” . Kiel ni antaŭe klarigis, tiu ĉi virino estas la Leĝo de Dio. La drako staris proksime de la virino, por formanĝi ŝian infanon, kaj tiu ĉi infano estis la promesita Malkaŝanto, la naskito de la Leĝo de Mahometo. Baní-Umayyih ĉiam insidis, por ekkapti la Promesiton, naskiĝontan el la posteulanaro de Mahometo, por pereigi kaj neniigi lin; ĉar ili tre timis la aperon de la promesita Malkaŝanto, kaj penis mortigi ĉiun el la posteluloj de Mahometo, kiu estis alte respektata.
8
Verso 5. “Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro” . Tiu ĉi granda filo estas la promesita Malkaŝanto, naskita de la Leĝo de Mahometo kaj nutrita en la sino de la diaj instruoj. La fera sceptro estas simbolo de povo kaj potenco – ĝi ne estas glavo – kaj signifas, ke kun diapovo kaj potenco li estros ĉiujn naciojn de la tero. Tiu ĉi filo estas Báb.
9
Verso 6. “Kaj la virino forkuris en la dezerton” , t.e. la Leĝo de Dio forkuris en la dezerton, komprenante per tio la vastan dezerton de Hijáz kaj la Araban Duoninsulon.
10
Verso 6. “Kie ŝi havis lokon, pretigitan de Dio.” La Araba Duoninsulo fariĝis loĝejo kaj restejo kaj centro de la Leĝo de Dio.
11
Verso 6. “Por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.” En la terminaro de la Sankta Libro tiuj mil ducent sesdek tagoj signifas mil ducent sesdek jarojn, por la daŭro de kiuj la Leĝo de Dio estis starigita en la sovaĝejo de Arabujo, la granda dezerto: el ĝi venis la Promesito. Post mil ducent sesdek tagoj tiu Leĝo ne havos plu influon, ĉar la frukto de tiu arbo estos malaperinta, kaj la rezulto estos finatingita.
12
Konsideru nun, kiel tiuj profetaĵoj konformas unu kun alia. En la Apokalipso la apero de la Promesito estas difinita kiel okazonta post kvardek du monatoj, kaj Daniel esprimis tion ĉi kiel tri tempojn kaj duonon, kio estas ankaŭ kvardek du monatoj; tio ĉi estas mil ducent sesdek tagoj. En alia loko de la Apokalipso de S-ta Johano estas klare dirita pri mil ducent sesdek tagoj, kaj en la Sankta Libro estas dirite, ke ĉiu tago signifas jaron. Nenio povus esti pli klara, ol la harmonio inter tiuj profetaĵoj. Báb aperis en la jaro 1260 de Hijrah de Mahometo, kiu estas la universala mahometana tempokalkulo. Por neniu Malkaŝanto estas pli klaraj pruvoj en la Sanktaj Libroj, ol tio ĉi. Por tiu, kiu estas justa, la sameco de la tempoj, indikitaj per la langoj de la Grandaj, estas la plej konvika pruvo. Ekzistas nenia ebla klarigo de tiuj profetaĵoj. Benitaj estas justuloj, kiuj serĉas la veron. Sed se mankas justeco, homoj atakas, kontraŭparoloas kaj malkaŝe neas la evidentajn pruvojn, kiel la fariseoj, kiuj en la tempo de la revelacio de Kristo kun grandega obstineco neis la klarigojn de Kristo kaj de liaj disĉiploj. Ili mallumigis la Aferon de Kristo antaŭ sensciuloj, dirante: “Tiuj ĉi profetaĵoj ne estas pri Kristo, sed pri la Promesito, kiu venos pli poste, konforme kun la kondiĉoj, esprimitaj en la Biblio.” Kelkaj el tiuj kondiĉoj estis, ke li devas havi regnon, sidi sur la trono de Davido, firmigi la leĝojn de la Biblio kaj aperigi tian justecon, ke lupo kaj ŝafido kunvenos ĉe unu fonto. [44]
XIV.
SPIRITAJ PRUVOJ.
1
En tiu ĉi materiala mondo tempo havas ciklojn; lokoj aliiĝas pro sinsekvaj sezonoj, kaj por animo estas progreso, malprogreso kaj eduko.
2
Kelkfoje estas printempo, alifoje aŭtuno, kaj en alia tempo somero aŭ vintro.
3
Printempe estas nuboj, kiuj sendas teran ŝatindan pluvon, moskodoraj ventetoj kaj vivodonaj zefiroj; la aero estas perfekte modera, pluvo venas el la ĉielo, la suno brilas, fruktodonigaj ventoj peletas la nubojn, la mondo estas renovigita kaj la ekspiro de vivo montriĝas en vegetaĵoj, en bestoj kaj en homoj. Teraj estaĵoj pasas el unu stato en alian. Ĉio vestas sin per novaj vestoj, kaj la nigra tero kovras sin per herboj; montoj kaj valoj estas ornamitaj per verdaĵoj, arboj kreskigas foliojn kaj florojn, ĝardenoj naskas florojn kaj aromajn herbojn. La mondo fariĝas alia mondo, kaj ĝi ricevas vivodonan spiriton. La tero estis senviva korpo; ĝi trovas novan spiriton kaj aperigas senfinan belecon, ĉaromon kaj freŝecon. Tiel printempo estas kaŭzo de nova vivo kaj ĝi inspiras novan spiriton.
4
Poste venas somero, kiam la varmo pligrandiĝas kaj kreskado kaj disvolviĝado atingas la plej grandan potencon. La energio de vivo en la vegetaĵa regno atingas la gradon de perfekteco, aperas fruktoj kaj proksimiĝas la tempo de rikolto; grensemo aliformis sin en grengarbon, kaj oni amasigas provizon por vintro. Poste venas maltrankvila aŭtuno, kiam blovas malsanigaj kaj senfruktaj ventoj; ĝi estas la sezono de malsanoj, kiam ĉio velkas kaj la balzama aero malboniĝias. La printempaj blovetoj ŝanĝas sin en aŭtunajn ventojn, la fruktodonaj verdaj arboj iĝas sekaj kaj nudaj, floroj kaj bonodoraj herboj forvelkas, la belaj ĝardenoj aliformas sin en amasojn da polvo. Post tiu ĉi sezono venas vintro kun malvarmo kaj ventegoj. Neĝas, pluvas, hajlas, frostas, estas ventegoj, tondroj kaj fulmoj, akvoj glaciiĝas; ĉiuj kreskaĵoj mortas kaj bestoj malfortiĝas kaj mizeras.