5
Post kiam tiu ĉi stato estas atingita, denove revenas la vivodona printempo kaj la ciklo estas rekomencita. La printempo kun sia armeo de freŝeco kaj beleco dismetas la tendaron sur ebenaĵoj kaj montoj kun granda pompo kaj lukso. Refoje la formoj de kreaĵoj estas renovigitaj kaj la kreado de estaĵoj denove rekomencas sin. Korpoj kreskas kaj disvolviĝas, ebenaĵoj kaj sovaĝejoj iĝas verdaj kaj fruktodonaj, arboj kreskigas florojn, kaj la printempo de la pasinta jaro revenas en perfekta pleneco kaj gloro. Tia estas kaj tia devas esti la ciklo kaj sinsekvo de l’ ekzisto: tia estas la ciklo kaj sinsekvaro de la materiala mondo.
6
Same estas kun la spiritaj cikloj de la profetoj. Ĝi signifas, ke la tago de la apero de Sankta Malkaŝanto estas la spirita printempo; ĝi estas la dia brilegaĵo, ĝi estas la ĉiela donaco, la blovo de vivo, la supreniro de la Suno de l’ Realeco. Spiritoj estas revivigitaj, koroj estas refreŝigitaj, animoj fariĝas bonaj, ekzisto estas ekmovita, realecoj de homoj estas ĝojigitaj kaj kreskas kaj evoluas en bonaj kvalitoj kaj perfektecoj. Okazas universala progreso kaj estas leviĝo el mortintoj kaj plorkriado; ĉar ĝi estas la tago de juĝo, la tempo de maltrankvilo kaj afliktoj, kaj ĝi estas samtempe la periodo de ĝojo, de feliĉeco kaj de absoluta altirpovo.
7
Poste la vivinspira printempo finas sin per fruktodona somero. La vorto de Dio estas altglorata, la Leĝo de dio estas disproklamita, ĉio atingas perfektecon. La ĉiela tablo estas pretigita, sanktaj blovoj bonodorigas la Orienton kaj la Okcidenton, la instruoj de Dio konkeras la mondon, homoj estas edukitaj, laŭdindaj rezultoj estas ricevataj, universala progreso aperas en la mondo de la homaro kaj ĉion ĉirkaŭas la dia malavareco. La Suno de l’ Realeco levas sin de la horizonto de la Regno kun grandega potenco kaj varmo. Kiam ĝi atingas la meridianon, ĝi komencas mallevi sin kaj iri malsupren, kaj la spiritan someron sekvas aŭtuno, en kiu kreskado kaj disvolviĝado estas haltigitaj. Blovetoj ŝanĝas sin en detruajn ventojn, kaj la malbonsaniga sezono senhaviĝas de la beleco kaj freŝeco de ĝardenoj, ebenaĵoj kaj laŭboj. Tio signifas, ke la altirpovo kaj bonvolo ne estas plu, ke la diaj kvalitoj ŝanĝas sin, la radiado de koroj estas mallumigita, la spiriteco de animoj estas aliigita, malvirto anstataŭas virton, sankteco kaj pureco malaperas. Restas nur la nomo de la religio de Dio kaj la ĝeneralaj formoj de la diaj instruoj. La fundamentoj de la religio de Dio estas detruitaj kaj ruinigitaj, kaj restas nenio, krom formoj kaj kutimoj. Aperas dividoj, firmeco ŝanĝas sin en malfirmecon kaj spiritoj iĝas mortaj; koroj malfortas, animoj intertiĝas, kaj venas vintro, t.e. la malvarmo de senscio ĉirkaŭprenas la mondon kaj la malluma de homa eraro ekregas. Post tio ĉi venas indiferenteco, malobeo, senkonsidereco, maldiligenteco, malvirteco, bestaj instinktoj kaj la malvarmeco kaj sensenteco de ŝtonoj. Ĝi estas kiel la tempo de vintro, kiam la tera globo, senigita de la influo de l’ sunvarmo, iĝas dezerta kaj malgaja. Kiam la mondo de intelekto kaj pensoj atingas tiun ĉi staton, restas sole daŭra morto kaj konstanta neekzisto.
8
Post kiam la vintra tempo plenumis sian efikon, denove venas la spirita printempo kaj nova ciklo komenciĝas. Spiritaj ventetoj blovas, la lumega tagiĝo ekruĝas, la diaj nuboj verŝas pluvon, la radioj de la Suno de l’ Realeco ekbrilas, la mondo de l’ kreaĵoj ricevas novan vivon kaj vestas sin per mirindaj vestoj. Ĉiuj signoj kaj donacoj de la pasinta printempo reaperas kun eble eĉ pli granda grandiozeco en tiu ĉi sezono.
9
La spiritaj cikloj de la Suno de l’ Realeco estas kiel la cikloj de la materiala suno; ili ĉiam ripetas sin kaj renoviĝas. La Suno de l’ Realeco, kiel la materiala suno, havas multajn lokojn de apero kaj leviĝo: unu tagon ĝi leviĝas en la zodiaka signo de Kankro, alian tagon en la signo de Pesilo aŭ Fiŝoj, alifoje ĝi sendas siajn radiojn en la signo de Leono. Sed la suno estas unu sunuo kaj unu realaĵo; tiuj, kiuj havas la scion, amas la sunon kaj ne esats blindĉarmitaj per la lokoj de ĝia apero kaj leviĝo. Tiuj, kiuj havas la komprenon, estas serĉantoj de la Vero, kaj ne de la loko, kie ĝi aperas, ne de la punktoj, en kiuj ĝi eklumas; tial ili adoras la Sunon, en kiu ajn punkto de la zodiako ĝi aperas, kaj ili serĉas la Realecon en ĉiu Sanktanima Persono, kiu elmontras ĝin. Tiaj homoj ĉiam atingas la veron kaj ne estas vualitaj kontraŭ la Suno de la Dia Mondo. Amanto de la suno kaj serĉanto de la lumo ĉiam turnas sin al la suno, ĉu ĝi leviĝas en la signo de Leono, aŭ sendas siajn donacojn el la signo de Kankro, aŭ radias el Ĝemeloj; sed homoj sensciaj kaj neinstruitaj esats amantoj de la zodiakaj signoj, enamiĝintaj kaj blindĉarmitaj de la leviĝlokoj, ne de la suno. Kiam ĝi estis en la signo de Kankro, ili turnis sin al ĝi, kvankam poste la suno transiris en la signon de Pesilo; ĉar ili estis amantoj de la signo, ili turnis sin al ĝi kaj ligis la korojn al ĝi, kaj estis senigitaj de la influo de la suno nur pro tio, ke ĝi ŝanĝis sian lokon. Ekzemple iam la Suno de l’ Realeco verŝis siajn radiojn el la signo de Abrahamo, poste ĝi ekbrilis en la signo de Moseo kaj lumigis la horizonton, alifoje kun granda povo kaj brilego ĝi leviĝis en la signo de Kristo: tiuj, kiuj estis serĉantoj de la Realeco, adorklinis sin antaŭ tiu Realeco, kie ajn ili vidis ĝin, sed tiuj, kiuj estis korligitaj al Abrahamo, estis senigitaj de ĝia influo, kiam ĝi ekbrilis super Sinaj kaj lumigis la realecon de Moseo. Tiuj, kiuj forte tenis sin je Moseo, estiss ankaŭ vualitaj, kiam la Suno de l’ Realeco ekbrilis en Kristo, k.t.p.
10
Tial homo devas esti serĉanto de la Realeco, kaj li trovos tiun Realecon en ĉiu Sanktanima Persono. Li devas esti ĉarmita kaj ensorĉita kaj allogita de la dia malavaraĵo; li devas esti kiel papilio, kiu esats amanto de lumo, el kiu ajn lampo ĝi brilas, kaj kiel najtingalo, kiu estas amanto de rozo, en kiu ajn ĝardeno ĝi kreskas.
11
Se la suno leviĝus en la okcidento, ĝi estus tamen tiu sama suno; oni ne devas forturni sin de ĝi pro ĝia leviĝ-loko, nek konsideri la okcidenton ĉiama loko de sunsubiro. Simile oni devas konsideri la ĉielajn malavaraĵojn kaj serĉi la Dian Matenruĝon. En kiu ajn loko ĝi aperus, homo devas esti ĝia pasia amanto. Konsideru, ke se la judoj ne persistus en la sinturno al la horizonto de Moseo kaj atentus nur la Sunon de l’ Realeco, sendube ili rekonsus tiun ĉi Sunon en ĝia plej granda brilo en la tagiĝloko de la realeco de Kristo. Sed ve! Milfoje ve! Sinliginte al la eksteraj vortoj de Moseo, ili estis senigitaj de la diaj malavaraĵoj kaj de la grandiozaj belegaĵoj!
XV.
LA VERA BONSTATO.
1
La honoro kaj gloro de ĉiu ekzistanta estaĵo dependas de kaŭzoj kaj cirkonstancoj.
2
La glorkialo, ornamo kaj perfekteco de la tero estas esti verda kaj fruktodona dank’ al la malavaraĵoj de printempaj nuboj. Vegetaĵoj kreskas, floroj kaj aromaj herboj ĝermas, fruktarboj plenkovras sin per floroj kaj kreskigas novajn kaj freŝajn fruktojn. Ĝardenoj fariĝaj belaj kaj herbejoj ornamitaj; montoj kaj ebenaĵoj vestas sin per verda vesto, kaj ĝardenoj, kampoj vilaĝoj kaj urboj estas beligitaj. Tio ĉi estas la bonstato de la minerala mondo.