3
La plejsupro de gloro kaj perfekteco de la vegetaĵa mondo estas, ke arbo kresku ĉe la bordo de freŝakva torento, ke delikata venteto blovu sur ĝin, ke la varmo de la suno brilu sur ĝin, ke ĝardenisto prizorgu ĝian kulturadon, kaj ke tagon post tago ĝi maturiĝadu kaj donu fruktojn. Sed ĝia vera sukceso estas transiri en la bestan kaj homan mondon kaj anstataŭi tion, kio estis foruzita en la korpoj de bestoj kaj homoj.
4
La gloro de la besta mondo estas posedi perfektajn membrojn, organojn kaj povojn, kaj havi kontentigitajn ĉiujn bezonojn. Tio ĉi estas ĝia plej alta gloro, ĝia honoro kaj distingo. Tiel la plej alta feliĉo de besto estas havi verdan kaj abundan herbejon, perfekte puran fluantan akvon kaj belan, verdoriĉan arbaron. Se ĝi trovas sin en la posedo de ĉio tio, ne estas eble imagi por ĝi pli grandan bonstaton. Ekzemple se birdo konstras neston en verda kaj fruktoplena arbaro, en bela, alta loko, sur forta arbo, sur la supro de altkreskanta branĉo, kaj se ĝiaj bezonoj de semoj kaj akvo estas kontentigitaj, tio ĉi estas por ĝi perfekta bonstato.
5
Sed efektiva sukceso de besto estas, se ĝi transiras el la besta mondo en la homan mondon, kiel la mikroskopaj estaĵoj, kiuj per akvo kaj aero eniras homon, estas asimilitaj kaj antataŭas tion, kio estis konsumita en lia korpo. Tio ĉi estas la granda honor kaj sukceso por la besta mondo; oni povas imagi por ĝi nenian pli grandan honoron.
6
El tio estas kompreneble kaj klare, ke tiu bonstato, komforto kaj materiala sufiĉeco prezentas kompletan prosperon de mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj. Nenia riĉaĵo, bonstato, oportunaĵoj aŭ komforto de la materiala mondo estas egala al la bonstato de birdo: la areoj de ĉiuj ebenaĵoj kaj montoj estas ĝia loĝejo, kaj ĉiuj kampoj, vilaĝoj, herbejoj, paŝtejoj, arbaroj kaj sovaĝejoj estas ĝia posedaĵo. Kiu do estas pli riĉa, la birdo, aŭ la plej riĉa el homoj? ĉar kiom ajn da semoj ĝi manĝus kaj fordonus, ĝia riĉaĵo ne malgrandiĝas.
7
Estas do klare, ke la honor kaj gloro de homo devas konsisti el io pli, ol materialaj riĉaĵoj; materiala riĉaĵo estas nur branĉo, sed la radiko de la gloro de homo estas bonaj kvalitoj kaj virtoj, kiuj ornamas lian realecon. Tio ĉi estas la diaj elmontraĵoj, la ĉielaj donacoj, la noblaj emocioj, la amo kaj kono de Dio; universala saĝeco, intelektaj perceptoj, sciencaj malkovroj, justeco, senpartieco, honesteco, bonvolo, natura kuraĝo kaj denaska forto; respekto por rajtoj de aliaj kaj fideleco al interkonsentoj kaj interligoj; neriproĉindeco en ĉiuj cirkonstancoj; servado al la vero en ĉiuj kondiĉoj; oferado de la propra vivo por ĝenerala bono; afableco kaj estimo por ĉiuj nacioj; obeo al la instruoj de Dio, servado en la Dia Regno, gvidado de homoj kaj edukado de nacioj kaj rasoj. Tio ĉi estas la bonstato de la homa mondo! Tio ĉi estas la gloro de la homa mondo! Tio ĉi estas la eterna vivo kaj ĉiela honoro!
8
La realeco de homo ne aperigas tiujn ĉi virtojn alie, ol per la povo de Dio kaj per la diaj instruoj; ĉar supernatura povo estas necesa por ilia elmontro. Povas esti, ke en la mondo de la naturo aperas trajtetoj de tiuj ĉi perfektecoj; sed ili ne estas firmfonditaj kaj daŭraj; ili estas kvazaŭ radioj de la suno sur muro.
9
Ĉar la kompatema Dio metis tian mirindan kronon sur la kapon de homo, la homo devas klopodi, ke ĝiaj brilantaj juveloj iĝu videblaj en la mondo.
AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)
[1] ‘Abdu’l-Bahá estas la granda instruisto de baháismo. Li estas ankaŭ konata, precipe en Sirio, sub la nomo ‘Abbás Effendi. Por pluaj informoj rigardu la artikolon pri baháismo, p…
[2] En la esperanta eldono estas laŭeble sekvata la sistemo, akceptita de la Internaciaj Orientaj Kongresoj en 1894 kaj 1896.
[3] Koncerne la ideon pri Dio, rig.: “Oni povas kompreni Dion nur per la Diaj Malkaŝantoj”, paĝo..., kaj “La homa kono de Dio”, p....
La leganto vidos tie, ke Baháismo ne havas antropomorfan koncepton pri Dio, kaj ke se ĝi uzas la kutimajn terminojn, ĝi zorgeme klarigas ilian simbolan signifon.
[4] Genezo: 1:26
[5] Malkaŝantoj de Dio estas fondintoj de religioj. Rig.
“La du klasoj de profetoj”, p. …
[7] La deveno de Báb estis de Mahometo
[8] Baní-Tamín, unu el la plej barbaraj gentoj, praktikis tiun abomenan moron.
[9] En Medinon.
[10] Ediktoj.