XVII.
LA NASKIĜO DE KRISTO.
1
Demando: Kiel Kristo estis naskita de la Sankta Spirito?
2
Respondo: Koncerne tiun ĉi demandon la teologoj kaj la materialistoj malkonsentas. La teologoj kredas, ke Kristo estis naskita de la Sankta Spirito; sed la materialistoj pensas, ke tio ĉi estas neebla kaj neokazebla, kaj ke sendube li havis homan patron.
3
En la Korano estas dirite: “Kaj Ni sendis Nian Spiriton al ŝi, kaj li aperis al ŝi en la formo de perfekta homo” [2] , kio signifas, ke la Sankta Spirito alprenis homsimilan formon, kiel bildo montriĝas en spegulo, kaj aperis al Mario.
4
La materialistoj kredas, ke devas okazi edziĝo, kaj diras, ke vivanta korpo ne povas esti kreita de senviva korpo, kaj sen virseksulo kaj ino gravediĝo ne estas ebla. Kaj ili pensas, ke ĝi estas neebla ne nur koncerne homon, sed ankaŭ koncerne bestojn kaj vegetaĵojn. Ĉar tiu sinligo de virseksulo kaj ino estas ĉe ĉiuj vivaj estaĵo kaj vegetaĵoj. Tiu pareco de kraĵoj estas eĉ elmontrita en la Korano: “Gloro estu al Tiu, kiu kreis ĉiujn parojn: de tio, kion la tero estigas, kaj de ili mem, kaj de tio, kion ili ne konas ” [3] . T.e. homoj, bestoj kaj vegetaĵoj estas en paroj – “kaj de ĉio ni kreis du seksojn” . T.e. ni kreis ĉion per pariĝo.
5
Mallonge dirante, ili asertas, ke oni ne povas imagi homon sen homa patro. Responde al tio la tealogoj diras: “Tio ĉi ne estas neebla kaj neokazebla, sed ĝi ne estis vidita, kaj estas granda diferenco inter afero neebla kaj afero nekonata. Ekzemple en la malnovaj tempoj telegrafo, kiu estas rimedo de komunikiĝo inter la Oriento kaj la Okcidento, estis nekonata, sed ĝi ne estis neebla. Fotografarto kaj fonografado estis nekonataj, sed ne neeblaj.”
6
La materialistoj insistas pri sia kredo, kaj la teologoj rediras: “Ĉu tiu ĉi globo estas eterna, aŭ pasema?” La materlialisto respondas, ke laŭ la scienco kaj gravaj malkovroj estas pruvite, ke ĝi estas pasema; en la komenco ĝi estis flama globo, kaj laŭgrade ĝi iĝadis malpli varma; krusto formiĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj sur tiu ĉi krusto ekekzistis vegetaĵoj, bestoj, kaj fine homo.
7
La teologoj diras: “Sekve el via aserto estas klare kaj kompreneble, ke la homaro estas sur tiu ĉi globo pasema, ne eterna. Certe do la unua homo havis nek patron, nek patrinon, ĉar la ekzisto de homo estas neĉiama. Ĉu kreo de homo sen patro kaj patrino, eĉ laŭgrada, ne estas pli malfacila, ol se homo ekezistus simple sen patro? Se vi konfesas, ke la unua homo ekekzistis sen patro kaj patrino – ĉu grade aŭ subite – povas resti nenia dubo, ke homo sen patro estas ankaŭ ebla kaj imagebla; vi ne povas konsideri tion ĉi neebla; alie vi estus mallogikaj. Ekzemple se vi dirus, ke tiu ĉi lampo estis iam lumigita sen olivoleo kaj meĉo, kaj poste dirus, ke estas neeble lumigi lampon sen meĉo, ĝi estus mallogika.” Kristo havis patrinon, la unua homo, kiel kredas la materialistoj, havis nek patron, nek patrinon. [4]
XVIII.
LA GRANDECO DE KRISTO VENAS EL LIAJ PERFEKTECOJ.
1
Granda homo estas granda homo, ĉu li estas naskita de homa patro, aŭ ne. Se esti sen patro estus virto, Adamo estus pli granda kaj pli eminenta, ol ĉiuj profetoj kaj senditoj de Dio, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Tio, kio donas honoron kaj grandecon, estas la brilego kaj abundo de la diaj perfektecoj. La suno estas naskita de substanco kaj formo, kiujn ni povas kompari al patro kaj patrino, kaj ĝi estas absolute perfekta; sed mallumo havas nek substancon, nek formon, kaj estas absolute malperfekta. La substanco de la fizika vivo de Adamo estis tero, sed la substanco de Abrahamo estis pura spermo; estas certe, ke pura kaj ĉasta spermo estas pli supera, ol tero.
2
Krom tio en la unua ĉapitro de la Evangelio de S-ta Johano, versoj 12 kaj 13, estas dirite: “Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.”
3
El tiuj ĉi versoj estas klare, ke la ekzisto de disĉiplo ankaŭ ne estas kreita de fizika povo, sed de spirita realeco. La honoro kaj grandeco de Kristo ne estas kaŭzita de la fakto, ke li ne havis homan patron, sed de liaj perfektecoj, bonfaremo kaj dia gloro. Se la grandeco de Kristo estus bazita sur lia senpatreco, Adamo estus pli granda, ol Kristo, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Estas dirite en la Malnova Testamento: “Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el la polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo” [5] . Rimarku, ke estas dirite, ke Adamo ricevis la ekziston de la Spirito de vivo. Plie, la esprimo kiun Johano uzas koncerne siajn disĉiplojn, pruvas, ke ankaŭ ili venas de la ĉiela Patro. El tio estas klare, ke la sankta realaĵo, t.e. la reala ekzisto de ĉiu granda homo, venas de Dio kaj ŝuldas sian estadon al la spiro de la Sankta Spirito.
4
La senco estas tia, ke se esti sen homa patro estus la plej granda gloro de hom, tiam Adamo estus plej granda el ĉiuj, ĉar li havis nek patron, nek patrinon. Ĉu estas pli bona por homo esti kreita el viva substanco, aŭ el tero? Certe estas pli bona por homo estis kreita el viva substanco. Sed Kristo estis naskita kaj ricevis sian ekziston de la Sankta Spirito.
5
En konkludo, la brilo kaj honoro de sanktuloj kaj Diaj Malkaŝantoj venas el iliaj ĉielaj perfektecoj, bonfaremo kaj gloro, kaj el nenio alia.
XIX.
LA BAPTO DE KRISTO.
1
Demando. – Estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro tria, versoj 13, 14 kaj 15: “Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptita de li. Sed tiu malakceptis lin, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li baptis lin.”
2
Kia estis la signifo de ĉi tio: se Kristo posedis ĉiujn esencajn perfektecojn, por kio li bezonis bapton?
3
Respondo. – La principo de bapto estas puriĝo per pento. Johano admonadis kaj instigadis homojn, alkondukadis ilin al pento, kaj poste li baptadis ilin. Estas do klare, ke tiu bapto estas simbolo de pento pro ĉiuj pekoj; ĝia signifo estas esprimita en tiuj ĉi vortoj : “Ho Dio, kiel mia korpo estas purigita kaj senigita de ĉiuj fizikaj malpuraĵoj, tiel purigu kaj sanktigu mian spiriton de la malpuraĵoj de la mondo de l’ naturo, kiuj ne estas indaj je la Sojlo de Via Unueco.” Pento estas sinturno de malobeo al obeo. Post malproksimeco kaj senigiteco de Dio homo pentas kaj subiĝas al purigo: kaj tio ĉi estas simbolo, signifanta: “Ho Dio, faru mian koron bona kaj pura, libera kaj sanktigita for de ĉio, krom Via amo.”