4
Ĉar Kristo deziris, ke tiu ĉi regulo de Johano estu tiutempe praktikata de ĉiuj, li mem subiĝis al ĝi por stimuli homojn kaj plenumi la leĝon de la antaŭa religio. Kvankam la pentolavo estis iniciatita de Johano, ĝi efektive estis antaŭe praktikata en la religio de Dio.
5
Kristo ne bezonis bapton; sed ĉar tiutempe ĝi estis sekvinda kaj laŭdinda ago kaj signo de la ĝoja novaĵo pri la Regno, pro tio li konfirmis ĝin. Poste li tamen diris, ke la vera bapto ne estas per materiala akvo, sed ke ĝi devas esti per spirito kaj per akvo. En tiu ĉi okazo la akvo ne signifas materialan akvon, ĉar aliloke estas klare dirite, ke bapto estas per spirito kaj per fajro; el tio ĉi klare sekvas, ke ĉi tio ne koncernas materialan fajron kaj materialan akvon, ĉar bapto per fajro estas neebla.
6
Pro tio la spirito estas la malavareco de Dio, la akvo estas scio kaj vivo, kaj la fajro estas la amo de Dio. Ĉar materiala akvo ne purigas la koron de homo; ĝi purigas nur lian korpon; sed la ĉiela akvo kaj spirito, kiuj estas scio kaj vivo, faras homan koron bona kaj pura; koro, kiu ricevas donon el la malavaraĵoj de la Spirito, fariĝas purigita kaj sanktigita for de malpuraĵoj estas la malbonaj kvalitoj: kolero, pasio, mondeco, fiereco, mensogemo, hipokriteco, trompemo, memama k.t.p.
7
Homo ne povas liberiĝi de la brulado de la korpaj pasioj alie, ol per la helpo de la Sankta Spirito. Pro tio li diras, ke bapto per la spirito, per akvo kaj fajro estas necesa, kaj ke ĝi estas ĉefsignifa – t.e. la spirito de la dia malavareco, la akvo de scio kaj vivo kaj la fajro de la amo de Dio. Homo devas esti baptita per tiu ĉi spirito, per tiu ĉi akvo kaj fajro, por ke li iĝu plena de la eternaj malavaraĵoj. Alie kia estus la utilo de baptado per materiala akvo? Ne, tiu bapto per akvo estis simbolo de pento kaj de pardonpeto por la pekoj.
8
Sed en la ciklo de Bahá’u’lláh ne estas plu bezono de tiu simbolo, ĉar ĝia realeco, t.e. la neceso esti baptita per la Spirito kaj Amo de Dio estas komprenata kaj akceptita.
XX.
LA NECESO DE BAPTO.
1
Demando. – Ĉu la baptolavo estas utila kaj necesa, aŭ ĉu ĝi estas senutila kaj nenecesa. En la unua okazo, se ĝi estas utila, kial ĝi estis forlasita kaj en la dua okazo, se ĝi estas senutila, por kio Johano praktikis ĝin?
2
Respondo. – Ŝanĝado de kondiĉoj, aliiĝado kaj transformiĝado estas esencaj nepraĵoj de estaĵoj, kaj esencaj nepraĵoj ne povas esti aparigitaj de la realeco de la afero. Tiel estas absolute neeble apartigi varmon de fajro, malsekecon de akvo aŭ lumon de la suno, ĉar tio estas esencaj nepraĵoj. Ĉar la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de kondiĉoj estas nepraj por estaĵoj, pro tio leĝoj estas ŝanĝataj kaj aliigataj konforme al la ŝanĝoj kaj aliiĝoj de la tempo. Ekzemple en la tempo de Moseo lia Leĝo estis alkonformigita kaj kunakordigita kun la kondiĉoj de la tempo; sed en la tagoj de Kristo tiuj kondiĉoj estis tiagrade ŝanĝitaj kaj aliigitaj, ke la Leĝo de Moseo ne taŭgis kaj ne konformis plu al la bezonoj de homoj – kaj pro tio ĝi estis forigita. Tial okazis, ke Kristo rompis la tagon de Sabato kaj malpermesis eksedziĝon. Post Kristo kvar disĉiploj, inter kiuj estis Petro kaj Paŭlo, permesis uzadon de bestdevena manĝaĵo, malpermesita de la Biblio, krom manĝado de tiuj bestoj, kiuj estis sufokitaj aŭ oferitaj al idoloj, kaj de sango. [6] Ili ankaŭ malpermesis malĉastecon. Ili konservis tiujn ĉi kvar ordonojn. Poste Paŭlo permesis eĉ manĝado de bestoj sufokitaj, de la oferitaj al idoloj kaj de sango, kaj konservis nur la malpermeson de malĉasteco. Tiel en la ĉapitro 14, verso 14 de la Epistolo al la Romanoj, Paŭlo skribas: “Mi scias kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estos malpura.”
3
Kaj en la Epistolo de Paŭlo al Tito, ĉapitro 1, verso 15, estas dirite: “Ĉe la puraj ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.”
4
La kialo de tiu ŝanĝo, aliigo kaj nuligo estas la fakto, ke neeble estas kompari la tempon de Kristo kun tiu de Moseo. La kondiĉoj kaj bezonoj estis en la lasta periodo entute ŝanĝitaj kaj aliigitaj. La antaŭaj leĝoj estis pro tio nuligitaj.
5
Oni povas kompari la ekziston de la mondo al homo, kaj la profetojn kaj senditojn de Dio al lertaj kuracistoj. Homo ne povas ĉiam resti en unu stato: trafas lin diversaj malsanoj, kaj por ĉiu el ili estas specialaj kuraciloj. Lerta kuracisto ne donas la saman medikamenton por kuraci ĉiun malsanon, sed li ŝanĝas medikamentojn kaj kuracilojn konforme al diversaj bezonoj de la malsanoj kaj de la malsanuloj. Unu persono povas grave malsani kaŭze de febro, kaj lerta kuracisto donas al li malvarmigajn medikamentojn; kiam alifoje la fartostato de tiu persono estas ŝanĝita kaj anstataŭ febro aperas malvarmumo, sendube la lerta kuracisto forĵetos la malvarmigajn medikamentojn kaj permesos la uzadon de varmigaj kuraciloj. La stato de la paciento postulas tiun ĉi ŝanĝon, kaj ĝi estas evidenta pruvo de la lerteco de la kuracisto.
6
Konsideru, ĉu la Leĝo de la Malnova Testamento povus esti aldevigata en tiu epoko kaj tempo? Ne, en la nomo de Dio! Ĝi estus neebla kaj neplenumebla; pro tio plej certe Dio nuligis la leĝojn de la Malnova Testamento en la tempo de Kristo. Konsideru ankaŭ, ke en la tagoj de Johano bapto estis praktikata por veki kaj admoni homojn, ke ili pentu por ĉiuj pekoj kaj atendu aperon de la Regno de Kristo. Sed en la nuna tempo en Azio katolikoj kaj ortodoksuloj trempas novnaskitojn en akvo, miksita kun olivoleo, kaj kelkaj el ili malsaniĝas pro la sentekskuo; en la tempo de bapto ili baraktas kaj ekscitiĝas. En aliaj lokoj pastroj ŝprucas la baptakvon sur la frunton. Sed nek el la unua, nek el la dua formo la infanoj ĉerpas ian spiritan utilon. Do kion rezultas tiu formo? Aliaj homoj miras kaj demandas, kial la infano estas trempita en akvo, se tio estas nek kaŭzo de spirita vekiĝo de la infano, nek pro ĝia kredo kaj konvertiĝo, sed nur pro la kutimo, kiun oni sekvas. En la tempo de Johano la Baptisto la afero ne prezentis sin tiel; ne, antaŭ ĉio Johano admonadis la homojn, alkondukadis ilin al pento por la pekoj kaj plenigadis ilin per la deziro atendi la revelacion de Kristo. Kiu ricevis la lavon de bapto kaj pentis por siaj pekoj en absoluta humileco kaj malfiereco, purigis ankaŭ sian korpon de eksteraj malpuraĵoj. Kun perfekta sopiro tage kaj nokte li konstante atendis la revelacion de Kristo kaj eniron en la Regnon de la Spirito de Dio. [7]
7
Resume, ni volas esprimi, ke ŝanĝo kaj modifo de kondiĉoj kaj aliigo de bezonoj de diversaj jarcentoj kaj tempoj estas la kaŭzo de nuligado de leĝoj. Ĉar venos tempo, kiam tiuj leĝoj ne estos plu taŭgaj kaj konformaj al ĝiaj kondiĉoj. Konsideru, kiel tre diferencaj estas la bezonoj de la unuaj jarcentoj, de la mezepoko kaj de la nuna tempo. Ĉu estas eble, ke la leĝoj de la unuaj jarcentoj estu aldevigataj en tiu ĉi tempo? Estas klare, ke ĝi estas neebla kaj neplenumebla. Tiel ankaŭ post paso de kelkaj jarcentoj la bezonoj de la nuna tempo ne estos samaj, kiel tiuj de la estonteco, kaj sendube okazos ŝanĝoj kaj aliiĝoj. En Eŭropo la leĝoj estas senĉese ŝanĝataj kaj modifataj; kiel multaj leĝoj, organizaĵoj kaj sistemoj, kiuj ekzistis en Eŭropo en la pasintaj jaroj, estas nun nuligitaj! La kaŭzoj de tiuj ŝanĝoj kaj transformoj estas aliiĝado kaj noviĝado de pensoj, kondiĉoj kaj moroj. Se ne estus tiel, la prospero de la mondo de l’ homaro falus en rubojn.