Выбрать главу

 

8

 

Ekzemple en la Pentateŭko estas leĝo, ke se iu rompos la tagon de Sabato, li estos kondamnita je morto. Krom tio estas en la Pentateŭko dek mortverdiktoj. Ĉu estus eble konservadi tiujn leĝojn dum nia tempo? Klare estas, ke ĝi estus absolute neebla. Konforme al tio en la leĝoj estas ŝanĝoj kaj modifoj, kiuj estas plena pruvo de la superega saĝeco de Dio.

 

9

 

Tiu ĉi problemo postulas profundan pripenson. Tiam la afero de ŝanĝoj estas klara kaj komprenebla.

 

10

 

Benataj estu tiuj, kiuj pripensas!

 

XXI.

 

LA SIMBOLECO DE LA PANO KAJ VINO.

 

1

 

Demando. – Kristo diris: “Mi estas vivanta pano, kiu venis el la ĉielo, por ke homo manĝu el ĝi kaj ne mortu.”  Kion signifas tiu ĉi diraĵo?

 

2

 

Respondo. – Tiu ĉi pano signifas la ĉielan nutraĵon kaj la diajn perfektecojn. “Se iu manĝos el tiu ĉi pano” signifas: se iu atingos la ĉielan malavaraĵon, ricevos la dian lumon kaj fariĝos kunhavanto de la perfektecoj de Kristo, li akiros per tio la eternan vivon. La sango signifas ankaŭ la spiriton de l’ vivo kaj la diajn perfektecojn, la brilegon de Dio kaj la eternan malavaraĵon. Ĉar ĉiuj membroj de korpo ricevas la substancon de vivo per la cirkulado de la sango.

 

3

 

En la Evangelio de S-ta Johano, ĉapitro 6, verso 26, estas skribite: “Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis” .

 

4

 

Estas do klare, ke la pano, kiun la disĉiploj manĝis kaj satiĝis, estas la ĉiela malavaraĵo; ĉar en la verso 33 de la sama ĉapitro estas dirite: “Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo” . Estas klare, ke la korpo de Kristo ne malsuprenvenis el la ĉielo, sed ke ĝi venis el la sino de Mario; kaj tio, kio malsuprenvenis el la ĉielo de Dio, estis la spirito de Kristo. Ĉar la judoj pensis, ke Kristo parolas pri sia korpo, ili kontraŭparolis, ĉar estas dirite en la verso 42 de la sama ĉapitro: “Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? Kiel do li diras: Mi malsuprenvenis de la ĉielo?”

 

5

 

Pripensu, kiel klare estas, ke tio, kion Kristo komprenis per la ĉiela pano, estis lia spirito, liaj bonfaroj, liaj perfektecoj kaj liaj instruoj; ĉar estas dirite en la verso 63: “La spirito estas spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas.”

 

6

 

Estas do kompreneble, ke la spirito de Kristo estas ĉiela favoro, kiu malsuprenvenas el la ĉielo; kiu ricevos abundon da lumo de tiu spirito, t.e. la ĉielajn instruojn, trovos la eternan vivon. Pro tio estas dirite en la verso 35: “Kaj Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.”

 

7

 

Rimarku, ke la “veno al li” estas esprimita kiel manĝo, kaj “kredo al li” – kiel trinko. Estas do evidente kaj sendube, ke la ĉiela nutraĵo estas la diaj malavaraĵoj, la spiritaj briloj, la ĉielaj instruoj, la universala signifo de Kristo. Manĝi estas proksimiĝi al li, kaj trinki estas kredi je li. Ĉar Kristo havis fizikan korpon kaj ĉielan formon. La fizika korpo estis krucumita, sed la ĉiela formo estas vivanta kaj eterna, kaj ĝi estas la kaŭzo de la ĉiamavivo; la unua estis la homa naturo, kaj la dua estas la dia naturo. Kelkaj pensas, ke Eŭrakistio estas la realaĵo de Kristo, kaj ke Dio kaj la Sankta Spirito malsuprenvenas en ĝin kaj estas en ĝi. Sed kiam Eŭkaristio estas prenita, ĝi estas post kelkaj momentoj simple digestita kaj entute transformita. Kiel do oni povas pensi pri simila ideo? Dio gardu! ĝi estas sendube absoluta fantazio.

 

8

 

Dirante en la konkludo, per la revelacio de Kristo la diaj instruoj, kiuj estas eternaj malavaraĵoj, estis vaste diskonigitaj, ekbrilis la lumo de gvido kaj la spirito de l’ vivo estis favordonita al homoj. Kiu trovis la gvidon, fariĝis vivanta, kiu lasis sin perdita, tiun ekposedis ĉiamdaŭra morto. Tiu pano, kiu venis el la ĉielo, estas la dia korpo de Kristo, lia spirito elemento, kiun la disĉiploj manĝis, kaj per kiu ili ricevis la eternan vivon.

 

9

 

La disĉiploj ricevadis multajn manĝojn el la mano de Kristo: kial la lasta vespermanĝo estis distingita super la aliaj? Estas klare, ke la ĉiela pano ne signifas la materialan panon, sed pli prave la dian nutraĵon el la spirita korpo de Kristo, la diajn favorojn kaj ĉielajn perfektecojn, el kiuj la disĉiploj manĝis kaj per kiuj ili satiĝis.

 

10

 

Simile konsideru, ke kiam Kristo benis la panon kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante “tio ĉi estas mia korpo” , kaj donis sian benon al ili, li estis kun ili persone, apude, kaj en la korpo. Li ne estis transformita en panon kaj vinon; se li estus aliiĝinta en panon kaj vinon, li ne povus esti kun siaj disĉiploj en la korpo, persone kaj apude.

 

11

 

Estas do klare, ke la pano kaj vino estis simboloj, kiuj signifas: mi donis al vi miajn malavaraĵojn kaj perfektecojn kaj ricevinte tiun malavaraĵon, vi atingis la eternan vinon kaj ricevis vian apartenaĵon kaj parton de la ĉiela nutraĵo.

 

XXII.

 

MIRAKLOJ.

 

1

 

Demando. – En la Sanktaj Libroj estas skribite, ke Kristo plenumis miraklojn: ĉu la priskribojn de tiuj mirakloj oni devas efektive akcepti laŭlitere, aŭ ĉu ili havas alian signifon? La ekzakta scienco pruvis, ke la esenco de estaĵoj ne ŝanĝas sin, ke ĉiuj estaĵoj estas sub unu universala leĝo kaj organizo, de kiu ili ne povas deflankiĝi; tial tio, kio estas kontraŭa al la universala leĝo, estas neebla.

 

2

 

Respondo. – La sanktaj Malkaŝantoj estas kaŭzantoj de mirakloj kaj aperigantoj de mirindaj signoj. Por ili ĉia malfacila kaj neplenumebla afero estas ebla kaj facila. Ĉar per supernatura povo ili aperigas mirindaĵojn, kaj per tiu ĉi povo, kiu estas ekster la naturo, ili influas la mondon de la naturo. Ĉiuj Malkaŝantoj aperigadis mirindajn signojn.

 

3

 

Sed en la Sanktaj Libroj estas uzata speciala terminaro; kaj por la Malkaŝantoj tiuj mirakloj kaj mirindaj signoj ne havas signifon; ili eĉ ne deziras mencii ilin. Ĉar, se ni konsideras miraklojn kiel grandajn pruvojn, ili estas tamen pruvoj kaj argumentoj nur por tiuj, kiuj ĉeestis dum ili estis plenumataj, kaj ne por forestantoj.

 

4

 

Ekzemple, se ni rakontos al serĉanto, fremda al Moseo kaj Kristo, pri iliaj mirindaj signoj, li neos ilin kaj diros: “Oni ankaŭ senĉese rakontas pri mirindaĵoj de falsaj dioj, atestitaj de multaj homoj, kaj ili estas konfirmitaj en libroj. Bramanoj skribis libron pri miregindaj faroj de Bramo” .  Li ankaŭ diros: “Kiel ni povas scii, ke la judoj kaj la kristanoj diras veron, kaj ke la bramanoj mensogas? Ĉar ambaŭflanke ni havas ĝenerale akceptitajn tradiciaĵojn, kolektitajn en libroj, kaj same pri tiuj kiel pri la aliaj, ni povas supozi, ke ili estas veraj aŭ malveraj.”  La samon oni povus diri pri aliaj religioj: se unu estas vera, ĉiuj estas veraj, se unu estas akceptita, ĉiuj devas esti akceptitaj. Pro tio mirakloj ne estas pruvoj. Ĉar se eĉ ili estas pruvoj por ĉeestantoj, ili ne sufiĉas kiel pruvoj por tiuj, kiuj ne ĉeestas.