XXIV.
LA MALSUPRENVENO DE LA SANKTA SPIRITO SUR LA APOSTOLOJ.
1
Demando. – Kiel okazis, kaj kion signifas la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn, priskribita en la Evangelio?
2
Respondo. – La malsuprenveno de la Sankta Spirito ne similas eniron de aero en homo; ĝi estas esprimformo kaj komparo, ne preciza kaj laŭvorta bildo. Ne, ĝi estas, pli prave, kiel eniro de sunbildo en spegulon; ĝi signifas, ke ĉiuj ĝiaj briloj fariĝis videblaj en ĝi.
3
Post la morto de Kristo la disĉiploj estis plenaj de zorgo, kaj iliaj ideoj kaj pensoj estis disaj kaj malkonsentaj; poste ili firmiĝis kaj unuiĝis, kaj je la festo de Pentekosto ili kolektiĝis kune kaj apartigis siajn korojn de la aferoj de tiu ĉi mondo. Malatentante sin mem, ili forlasis sian bonstaton kaj mondan feliĉecon, oferante siajn korpojn kaj animojn al la Amato, forlasante siajn domojn kaj iĝante migrantoj kaj senhejmuloj, forgesante eĉ pri la propra ekzisto. Tiam ili ricevis la helpon de Dio, kaj la povo de la Sankta Spirito iĝis klarvidebla; la spiriteco de Kristo ektriumfis kaj la amo de Dio ekregis. En tiu tempo helpo estis donita al ili, kaj ili disiris en diversajn direktojn, instruante pri la Afero de Dio kaj elmontrante pruvojn kaj argumentojn.
4
Tiel la malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke ili estis altiritaj de la Spirito de Kristo, per kio ili atingis fortecon kaj firmecon. Per la spirito de la amo de Dio ili ricevis novan vivon kaj vidis Kriston vivantan, helpantan kaj defendantan ilin. Ili estis kiel gutoj, kaj iĝis maroj, ili estis kiel malfortaj insektoj, kaj iĝis majestaj agloj, ili estis senpovaj, kaj iĝis potencaj. Ili estis kiel speguloj, reflektantaj la sunon; vere, parto de la lumo iĝis videbla en ili.
XXV.
LA SANKTA SPIRITO.
1
Demando. – Kio estas la Sankta Spirito?
2
Respondo. – La Sankta Spirito estas la Malavareco de Dio kaj la lumaj radioj, kiuj emanas el la Malkaŝantoj; ĉar la fokuso de la radioj de la Suno de l’ Realeco estis Kristo, kaj el tiu ĉi glora fokuso, kiu estas la Realeco de Kristo, la Malavareco reflektis sin en aliaj speguloj, kiuj estis la realecoj de la apostoloj. La malsuprenveno de la Sankta Spirito sur la apostolojn signifas, ke la gloraj diaj malavaraĵoj reflektis sin kaj aperis en iliaj realecoj. Krom tio eniro kaj eliro, malsupreniro kaj supreniro estas karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj. T.e. materialaj realaĵoj eniras kaj eliras, sed intelektaj subtilaĵoj kaj mensaj realaĵoj, kiel inteligenteco, amo, scio, imago kaj penso, ne eniras, ne eliras, nek malsuprenvenas, sed havas, pli ĝuste, rektan rilaton.
3
Ekzemple scio, kiu estas kondiĉo, atingita de intelekto, estas intelekta stato, kaj enirado kaj elirado el la menso estas imagaj kondiĉoj; sed la menso estas rilatigita kun akirado de scio, kiel bildoj refkletitaj en spegulo.
4
Pro tio ĉi estas evidente kaj klare, ke la intelektaj realaĵoj ne eniras nek malsuprenvenas, kaj ke estas absolute neeble, ke la Sankta Spirito supreniru aŭ malsuprenvenu, eniru, eliru aŭ enpenetru – povas nur esti, ke la Sankta Spirito aperas en majesteco, kiel la suno aperas en spegulo.
5
En kelkaj fragmentoj de la Sanktaj Libroj oni parolas pri la Spirito, signifanta tiuloke certan personon; oni diradas en paroloj kaj interparoloj, ke tia kaj tia persono estas enkorpigita spirito, aŭ ke li estas personigo de kompatemo kaj grandanimeco. En tia okazo la celo de nia rigardo estas la lumo, ne la spegulo.
6
En la Evangelio de S-ta Johano, kiam oni parolas pri la Promesito, venonta post Kristo, estas dirite en la ĉapitro 16, versoj 12 kaj 13: “Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos.”
7
Nun konsideru atente, ke el tiuj ĉi vortoj, “ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos” , estas klare, ke la Spirito de la vero estas enkorpigita en homon, kiu havas personecon, kiu havas orelojn por aŭdi kaj langon por paroli. Same la nomo “la Spirito de Dio” estas uzata koncerne Kriston; tiel, kiel vi parolas pri lumo, pensante samtempe la lumon kaj la lampon.
XXVI.
LA DUA VENO DE KRISTO KAJ LA TAGO DE JUĜO.
1
Estas dirite en la Sanktaj Libroj, ke Kristo venos denove, kaj ke lia veno dependas de plenumiĝo de certaj signoj: kiam li venos, ĝi okazos kun tiuj signoj. Ekzemple “La suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj farlos el la ĉielo… Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro” . Bahá’u’lláh klarigis tiujn ĉi versojn en la Kitáb-i-Íqán [8] ; ne estas bezone ripeti tion: serĉu en ĝi la klarigojn, kaj vi komprenos tiujn ĉi diraĵojn.
2
Sed ekster tio mi havas ion por diri pri tiu afero. Je sia unua veno Kristo ankaŭ venis el la ĉielo, kiel estis klare dirite en la Evangelio. Kristo mem diris: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.”
3
Estas klare por ĉiuj, ke Kristo venis el la ĉielo, kvankam ekstere li venis el la sino de Mario. Je la unua veno li venis el la ĉielo, kvankam ekstere el la sino; tiel same ankaŭ je la dua veno li venos el la ĉielo, kvankam esktere el la sino. La kondiĉoj, indikitaj en la Evangelio por la dua veno de Kristo, estas la samaj kiel tiuj, difinitaj por la unua veno, kiel ni diris antaŭe.
4
La Libro de Jesaja anoncas, ke Mesio konkeros la Orienton kaj la Okcidenton, kaj ĉiuj nacioj de la mondo venos en lian ombron, ke lia Regno estos fondita, ke li venos el nekonata loko, ke pekuloj estos juĝitaj kaj justeco ekregos tiagrade, ke lupo kaj ŝafido, leopardo kaj kaprido, suĉinfano kaj vipuro kunvenos ĉe unu fonto, sur unu herbejo, en unu restejo. [9] La unua veno okazis ankaŭ kun tiuj ĉi kondiĉoj, kvankam ekstere neniu el ili realiĝis. Tial la judoj malakceptis Kriston, kaj, Dio gardu! nomis la Mesion masikh, [10] konsideris lin detruanto de la konstruaĵo de dio, rigardis lin kiel rompanton de Sabato kaj de la Leĝo, kaj kondamnis lin je morto. Tamen ĉiu el tiuj kondiĉoj havis signifon, kiun la judoj ne komprenis: pro tio estis por ili neeble ekkoni la verecon de Kristo.