Выбрать главу

 

5

 

La dua veno de Kristo okazos ankaŭ sammaniere: ĉiuj signoj kaj kondiĉoj, pri kiuj estis parolite, havas signifojn, kaj oni ne devas akcepti ilin laŭvorte. Inter aliaj estas dirite, ke la steloj falos sur la teron. La steloj estas senfinaj kaj sennombraj, kaj mondernaj matematikistoj pruvis kaj elmontris science, ke la suna globo estas ĉirkaŭ unu milionon kaj duonon da fojoj pli granda, ol la tero, kaj ĉiu el la fiksaj steloj estas milfoje pli granda, ol la suno. Se tiuj steloj devus fali sur la teron, kiel ili trovus ĉi tie lokon por si? Ĝi estas tiel same, kiel se mil milionoj da Himalaoj devus fali sur sinapan semon. Laŭ la logiko kaj scienco tio ĉi estas tute neebla. Ankoraŭ pli mirinde estas, ke Kristo diris: “Eble mi venos, kiam vi estos ankoraŭ dormantaj, ĉar la veno de la Filo de homo estas kiel veno de ŝtelisto.”  Eble la ŝtelisto estas en la domo, kaj la mastro ne scios tion.

 

6

 

Estas klare kaj kompreneble, ke tiuj signoj havas simbolan signifon, kaj ke ili ne estas laŭvortaj. Ili estas plene klarigitaj en la Kitáb-i-Íqán – tie vi trovos tion.

 

XXVII.

 

LA TRIUNUO.

 

1

 

Demando. - Kia estas la signifo de la Triunuo, de la Tri Personoj en Unu?

 

2

 

Respondo. – La Dia Realeco, kiu estas purigita kaj sanktigita de kompreno de homa estaĵo kaj kiu neniam povas esti imagita de homoj de saĝeco kaj intelekto, estas libera de ĉiaj kondiĉoj. Tiu Grandioza Realeco allasas nenian dividon; ĉar divido kaj multobleco estas ecoj de estaĵoj, apartenantaj al la mondo de kreiteco, kaj ne okazoj, trafantaj tion, kio ekzistas per si mem.

 

3

 

La Dia Realeco estas sanktigita de unuoblecon, des pli de multobleco. Malsupreniro de tiu Grandioza Realeco en statojn kaj gradojn estus egala al malperfekteco kaj kontraŭa al perfekteco, kaj tial ĝi estas absolute neebla. Ĝi estis seninterrompe kaj estas en la alteco de sankteco kaj supereco. Ĉio, kio estas dirita pri la Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de Dio, signifas la dian reflekton, kaj ne malsupreniron en la kondiĉojn de l’ ekzisto. [11]

 

4

 

Dio estas pura perfekteco, kaj ĉiuj kreaĵoj estas nur malperfektaj. Por Dio malsupreniri en la kondiĉojn de l’ ekzisto estus la plej granda malperfekteco; kontraŭe, Lia sinelmontro, Lia apero, Lia Leviĝo estas kiel reflektiĝo de la suno en klara, pura kaj polurita spegulo. Ĉiuj kreaĵoj estas videblaj signoj de Dio, kiel la teraj estaĵoj, sur ĉiujn el kiuj brilas la radioj de la suno. Sed sur ebenaĵojn, montojn, arbojn kaj fruktojn brilas nur parto de la lumo, dank’ al kiu ili iĝas videblaj, maturiĝas kaj atingas la celon de sia ekzisto; dum Perfekta Homo [12]  estas en la stato de klara spegulo, en kiu la Suno de l’ Realeco aperas kaj estas videbla kun ĉiuj siaj kvalitoj kaj perfektecoj. Tiel la Realeco de Kristo estis klara kaj polurita spegulo de plej granda pureco kaj delikateco. La Suno de l’ Realeco, la Dia Esenco, reflektis sin en tiu spegulo kaj vidigis en ĝi sian lumon kaj varmon; sed neniam la Suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco, el la ĉielo de sia supereco, por ekloĝi kaj resti en la spegulo. Ne, ĝi daŭre restadas en sia alteco kaj superegeco, sinaperigante nur kaj vidigante sin en la spegulo de beleco kaj perfekteco.

 

5

 

Se ni diros, ke ni vidis la Sunon en du speguloj, unu Kristo, kaj la alia – La Sankta Spirito, t.e. ke ni vidis tri Sunojn, unu en la ĉielo kaj du aliajn sur la tero, ni diros la veron. Kaj se ni diros, ke ekzistas nur unu Suno, kaj ĝi estas pure unuobla kaj havas nenion similan kaj egalan, ni ankaŭ diros la veron.

 

 

6

 

La epitomo de tiu ĉi interparolo estas, ke la Realeco de Kristo estis klara spegulo, kaj la Suno de l’ Realeco, t.e. la Esenco de Unueco kun siaj senfinaj perfektecoj kaj kvalitoj, iĝis videbla en tiu spegulo. Ĝi ne signifas, ke la Suno, kiu estas la Dia Esenco, dividiĝis kaj multobliĝis; ĉar la Suno estas unu, sed ĝi montris sin en la spegulo. Jen kial Kristo diris: “La Patro estas en la Filo” , kio signifas, ke la Suno elmontris sin kaj estas videbla en tiu spegulo.

 

7

 

La Sankta Spirito estas la Malavaraĵo de Dio, kiu estas videbla kaj klara en la Realeco de Kristo. La stato de la Fileco estas la koro de Kristo, kaj la Sankta Spirito estas la stato de la spirito de Kristo. El tio estas certe kaj pruvite, ke la Dia Esenco estas absolute unika, kaj havas nenion egalan, nek similan, nek samspecan.

 

8

 

Tio ĉi estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. Se estus alie, la fundamento de la religio de Dio estus bazita sur mallogika premiso, kiun la menso neniam povus koncepti, kaj ĉu oni povas devigi la menson kredi je tio, kion ĝi ne povas koncepti? La intelekto nur tiam povas kompreni aferon, kiam ĝi prezentas sin en komprenebla formo; alie ĝi estas nur peno de imago.

 

9

 

El tiu ĉi klarigo estas nun kompreneble, kia estas la signifo de la Tri Personoj de la Triunuo. La unueco de Dio ankaŭ estas pruvita.

 

XXVIII.

 

KLARIGO DE LA VERSO KVINA DE LA DEKSEPA ĈAPITRO DE LA EVANGELIO DE S-TA JOHANO.

 

1

 

“Ka nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis” .

 

2

 

Estas du specoj de antaŭecoj: unu estas esenca kaj ne estas antaŭita de kaŭzo, sed ĝia ekzisto estas en ĝi mem. Ekzemple la suno havas lumon en si mem, ĉar ĝia brilado ne dependas de la lumo de aliaj steloj: tio ĉi estas nomata esenca lumo; sed la lumo de la luno devenas de la suno, ĉar la luno dependas de la suno en sia lumo; tial la suno, koncerne la lumon, estas la kaŭzo, kaj la luno estas la efiko. La unua estas pratempa, antaŭestanta kaj antaŭekzista, dum la dua estas posta kaj lasta.

 

3

 

La dua speco de antaŭekzisto estas la antaŭekzisto de la tempo, kaj tiu ne havas komencon. La Vorto de Dio [13]  estas sanktigita de la tempo. La pasinteco, estanteco kaj estonteco – ĉio tio rilate al Dio estas egala. Hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ ne ekzistas por la suno.

 

4

Simile ekzistas antaŭeco koncerne gloron: t.e. la plej glora antaŭas la gloran. Tiel la Realeco de Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, koncerne sian esencon, kvalitojn kaj gloron certe antaŭas la kreaĵojn. Antaŭ ol ĝi aperis en la homa formo, la Vorto de Dio estis en plej granda sankteco kaj gloro, ekzistante en perfekta beleco kaj brilo en la alteco de sia grandiozeco. Kiam per la saĝeco de Dio la Plej Alta la Vorto de Dio transbrilis el la alteco de gloro en la mondon de l’ korpo, pro tiu ĉi korpo ĝi renkontis persekutojn, ĝis ĝi falis en la manojn de la judoj, iĝis kaptito de tiranoj kaj nesciantoj, kaj fine estis krucumita. Jen kial li parolis al Dio, dirante: “Liberigu min de la katenoj de la mondo de l’ korpo, kaj lasu min libera el tiu ĉi kaĝo, por ke mi leviĝu en la altecon de honoro kaj gloro kaj atingu la antaŭan grandiozecon kaj povon, kiuj ekzistis antaŭ la korpa mondo, por ke mi havu ĝojon en la eterna mondo kaj leviĝu en la originan restejon, la senlokan mondon, la nevideblan regnon.”