5
Kaj ni vidas eĉ en la regno de tiu ĉi mondo, t.e. en la regno de animoj kaj landoj, ke la gloro kaj majesteco de Kristo aperis sur la tero post lia ĉieleniro. Estante en la mondo de l’ korpo, li estis subigita al malrespekto kaj mokoj de la plej malforta nacio de la mondo, la judoj, laŭ kies opinio konvenis meti dornan kronon sur lian sanktan kapon. Sed post la ĉieleniro la juvelriĉaj kronoj de ĉiuj reĝoj humiliĝis kaj adorklinis sin antaŭ la krono el dornoj.
6
Vidu, kian gloron la Vorto de Dio atingis eĉ en tiu ĉi mondo!
XXIX.
KLARIGO DE LA VERSO DUDEK-DUA DE LA DEKKVINA ĈAPITRO DE LA UNUA EPISTOLO DE S-TA PAŬLO AL LA KORINTANOJ.
1
Demando. – En la verso dudek-dua de la dekkvina ĉapitro de la Unua Epistolo al la Korintanoj estas skribite: “Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.” Kion signifas tiuj vortoj?
2
Respondo. – Sciu, ke en homo estas du naturoj: la fizika naturo kaj la spirita naturo. La fizika natuor estas heredita de Adamo, kaj la spirita naturo estas heredita de la Realeco de la Vorto de Dio, kiu estas la spiriteco de Kristo. La fizika naturo estas naskita de Adamo, sed la spirita naturo estas naskita per la favoro de la Sankta Spirito; la unua estas la fonto de ĉiaj malpefektecoj, la dua estas la fonto de ĉiaj perfektecoj.
3
Krist oferis sin mem, por ke homoj estu liberaj de la malpefektecoj de la fizika naturo, kaj ekposedu la virtojn de la spirita naturo. Tiu spirita naturo, kiu ricevis la ekziston per la favoro de la Sankta Spirita, estas la sumo de ĉiuj perfektecoj kaj ekaperas pro la spirblovo de la Sankta Spiritoss; tio estas la diaj perfektecoj, tio estas lumo, spiriteco, gvido, spiritalteco, altaj aspiroj, justeco, amo, favoremo, afableco por ĉiuj, bonfaremo, la esenco de l’ vivo. Tio estas reflekto de la brilego de la Suno de l’ Realeco.
4
Kristo estas la centra punkto de la Sankta Spirito: li estas naskita de la Sankta Spirito; li estas levita de la Sankta Spirito; li estas ido de la Sankta Spirito. T.e. la Realeco de Kristo ne devenas de Adamo; ne, ĝi estas naskita de la Sankta Spirito. Tial tiu verso en la Epistolo al la Korintanoj: “Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj” signifas, konforme al tiu terminaro, ke Adamo [14] estas la patro de homo, t.e. li estas la kaŭzo de la fizika vivo de homoj; lia estas la fizika patreco. Li estas viva animo, sed li ne estas donanto de la spirita vivo. Kristo dume estas la kaŭzo de la spirita vivo de homo, kaj koncerne la spiriton, lia estas la spirita patreco. Adamo estis la viva animo, Kristo estis la viviga spirito.
5
Tiu ĉi fizika mondo de homoj estas subigita al la povo de l’ korpaj deziroj, ĉar ĝi estas subigita al la leĝoj de justeco kaj sankteco. La korpo de homo estas sklavo de l’ naturo: ĝi agas konforme al ĉio, kion ajn la naturo ordonas. Pro tio estas certe, ke la pekoj, kiel kolero, envio, malpaco, avideco, avareco, ignoreco, antaŭjuĝoj, malamo, fiereco kaj tiraneco ekzistas en la fizika mondo. Ĉiuj tiuj brutaj kvalitoj ekzistas en la homa naturo. Homo, kiu ne havas spiritan edukon, estas bruto. Kiel la afrikaj sovaĝuloj, kies agoj, kutimoj kaj moraleco estas pure korpemaj, ili agas laŭ la postuloj de l’ naturo ĝis tia grado, ke ili disŝiras kaj manĝas unu alian. Tiel estas evidente, ke la fizika mondo de homo estas mondo de peko. En la fizika mondo homo ne distingas sin de besto.
6
Ĉiuj pekoj rezultas el la postuloj de l’ naturo, kaj tiuj postuloj, kiuj naskiĝas el la fizikaj kvalitoj, ne estas pekoj rilate al bestoj, dum ili estas pekoj por homoj. Besto estas fonto de malpefektecoj, kiel kolero, voluptemo, envio, avareco, krueleco, fiereco. Ĉiuj tiuj mankoj estas troveblaj en besto, sed ili ne prezentas pekon. En homo ili etas pekoj.
7
Adamo estas la kaŭzo de la fizika vivo de homo; sed la Realeco de Kristo, t.e. la Vorto de Dio, estas la kaŭzo de la spirita vivo. Ĝi estas la vivodona spirito – kio signifas, ke ĉiuj malpefektecoj, kiuj devenas de la postuloj de la fizika vivo de homo, estas transformitaj en homajn perfektecojn per instruado kaj edukado de tiu spirito. Tial Kristo estis la vivodona spirito kaj kaŭzo de la vivo por la tuta homa gento.
8
Adamo estis la kaŭzo de la fizika vivo, kaj ĉar la fizika mondo de homo estas mondo de malperfektecoj, kaj malperfektecoj estas egalaj al morto, Paŭlo komparis la fizikajn malperfektecojn al morto.
9
Sed la kristanaro kredas, ke ĉar Adamo manĝis la frukton de la malpermesita arbo, li pekis per sia malobeo, kaj ke la katastrofa sekvo de tiu malobeo estis transdonita kiel heredaĵo kaj restis inter liaj posteuloj. Pro tio Adamo estas la kaŭzo de la morto de homoj. Tiu ĉi klarigo estas nelogika kaj evidente maltrafa; ĉar ĝi signifas, ke ĉiuj homoj, eĉ la profetoj kaj senditoj de Dio, plenuminte nenian pekon aŭ malbonfaron, nur simple pro tio, ke ili estis posteuloj de Adamo, estis senkiale kulpaj pekuloj, kaj ĝis la tago de la ofero de Kristo estis tenantaj en infero en doloraj turmentoj. Tio estas malproksima de la justeco de Dio. Se Adamo estis pekulo, kia estis la peko de Abrahamo? Kian malboonon faris Izaako, aŭ Jozefo? Kia estis la kulpo de Moseo?
10
Sed Kristo, kiu estas la Vorto de Dio, oferis sin mem. Tio ĉi havas du signifojn: la celo de Kristo estis reprezenti kaj disvastigi la Aferon, kiu devis eduki la homaron, vivigi la idojn de Adamo kaj lumigi la tutan homan genton. Kaj ĉar reprezenti tiel grandan Aferon – la Aferon antagonistan al ĉiuj popoloj de la mondo kaj al ĉiuj nacioj kaj regnoj – signifis, ke li estos mortigita kaj krucumita, Kristo, proklamante sian mision, oferis sian vivon. Li rigardis la krucon kiel tronon, la vundojn kiel balzamon, la venenon kiel mielon kaj sukeron. Li levis sin por instrui kaj eduki homojn, kaj tial li oferis sin mem, por doni la spiriton de la vivo. Li pereis korpe, por spirite vivigi aliajn.
11
La dua signifo de la ofero estas la jena: Kristo estis kiel semo, kaj tiu semo oferis sian propran formon, por ke la arbo kresku kaj maturiĝu. Kvankam la formo de la ssemo estis pereigita, ĝia realeco elmontris sin en perfekta majesto kaj belo en la formo de la arbo.
12
La stato de Kristo estis stato de absoluta perfekteco; li dislumigigis siajn diajn perfektecojn, kiel sunon super ĉiuj kredantoj, kaj la malavaraĵoj de la lumo brilis kaj radiis en la realecojn de homoj. Jen kial li diras: “Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; kiu ajn manĝos el tiu ĉi pano, tiu ne mortos” . Ĝi signifas, ke kiu ajn manĝos el tiu ĉi dia nutraĵo, akiros la eternan vivon, t.e. ĉiu, kiu manĝas el tiu ĉi malavaraĵo kaj ricevas tiujn ĉi perfektecojn, trovos la eternan vivon, akiros la antaŭekzistajn favorojn, estos liberigita de la mallumo de eraro kaj lumigita per la lumo de lia gvido.