13
La formo de la semo estis foroferita por la arbo, sed ĝiaj perfektecoj iĝis por tiu ofero videblaj kaj klaraj, ĉar la arbo, la branĉoj, la folioj kaj floroj estis kaŝtenataj en la semo. Kiam la formo de la semo estis oferita, ĝiaj perfektecoj elmontris sin en la perfekta formo de folioj, floroj kaj fruktoj.
XXX.
ADAMO KAJ EVO.
1
Demando. – Kiel prezentas sin la vero en la rakonto pri Adamo kaj pri tio, ke li manĝis la frukton de la arbo?
2
Respondo. – En la Biblio estas skribite, ke Dio lokis Adamon en la ĝardenon de Edeno, por ke li ĝin kulturu kaj prizorgu, kaj diris al li: Manĝu la frukton de ĉiu arbo en la ĝardeno, krom de la arbo de bono kaj malbono, ĉar se vi manĝos de ĝi, vi mortos. Poste estas dirite, ke la serpento igis la virinon manĝi de la arbo, dirante: Dio malpermesis al vi manĝi de tiu ĉi arbo, por ke viaj okuloj ne malfermiĝu kaj vi ne distingu bonon de malbono. Tiam Evo manĝis de la arbo, kaj donis al Adamo, kiu ankaŭ manĝis; iliaj okuloj malfermiĝis, ili trovis sin nudaj kaj kovris siajn korpojn per folioj. Sekve de tiu ĉi faro ili ricevis riproĉojn de Dio. Dio diris al Adamo: “Ĉu vi manĝis de la malpermesita arbo?” Adamo respondis: “Evo tentis min, kaj mi manĝis.” Tiam Dio mallaŭdis Evon; evo diris: “La serpento tentis min, kaj mi manĝis.” Pro tio la serpento estis malbenita, kaj malamikeco estis estigita inter la serpento kaj Evo, kaj inter iliaj posteuloj. Kaj Dio diris: La homo fariĝis kiel Ni, sciante bonon kaj malbonon, kaj eble li manĝos ankaŭ de la arbo de vivo kaj vivos eterne. Kaj Dio gardis la arbon de vivo.
3
Se ni prenas tiun ĉi rakonton en ĝia ekstera senco, konforme al la interpretado de amasoj, ĝi estas vere eksterordinara. La intelekto ne povas ĝin akcepti, konfirmi aŭ imagi; ĉar tiaj aranĝoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riproĉoj estas malsimilegaj al tiuj de inteligenta homo, kaj des pli de Dio – de tiu Dio, kiu organizis la senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ĝiajn sennombrajn loĝantojn kun absoluta sistemeco, forto kaj perfekteco.
4
Ni devas iom pripensi: se la laŭvorta signifo de tiu ĉi rakonto estus atribuita al saĝa homo, certe ĉiuj logike neus, ke tiu aranĝo, tiu elpensaĵo povus deveni de inteligenta estaĵo. Tial la rakonto pri Adamo kaj Evo, kiuj manĝis de la arbo, kaj pri ilia forpelo el la paradizo devas esti konsiderata simple kiel simbolo. Ĝi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj ĝi taŭgas al mirindaj klarigoj. Nur tiuj, kiuj estas enkondukitaj en misterojn, kaj tiuj, kiuj estas proksimaj al la Kortego de la Ĉionpova, estas konantoj de tiuj sekretoj. Pro tio tiuj versoj en la Biblio havas multajn signifojn.
5
Ni klarigos unu el ili kaj ni diros: Adamo signifas la spiriton de Adamo, kaj Evo lian animon. Ĉar en kelkaj lokoj de la Sanktaj Libroj, kie oni parolas pri virinoj, ili reprezentas la animon de homo. La arbo de bono kaj malbono signifas la homan mondon; ĉar la spirita kaj dia mondo estas pure bona kaj absolute luma, sed en la homa mondo lumo kaj mallumo, bono kaj malbono ekzistas kiel kontraŭaĵoj.
6
La serpento signifas alligitecon al la homa mondo. Tiu alligiteco de la spirito al la homa mondo kondukis la animon kaj spiriton de Adamo el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj igis lin trapasi el la Regno de Unueco en la homan mondon. Kiam la animo kaj spirito de Adamo eniris la homan mondon, li eliris el la paradizo de libereco kaj falis en la mondon de mallibereco. El la alteco de pureco kaj absoluta boneco li eniris la mondon de bono kaj malbono.
7
La arbo de vivo estas la plej alta grado de la mondo de l’ ekzisto: la posteno de la Vorto de Dio, kaj Universala Malkaŝanto. Tial tiu posteno estis gardata, kaj en la apero-tempo de la plej nobla universala Malkaŝanto ĝi iĝis videbla kaj klara. Ĉar la posteno de Adamo rilate al la apero kaj revelacio de la diaj perfektecoj estis en la embria stato; la posteno de Kristo estis la stato de matureco kaj la tempo de praveco, kaj la apero de la Plejgranda Lumdonanto [15] estis la stato de perfekteco de la esenco de la kvalitoj. Jen kial en la superega paradizo la arbo de vivo estas esprimo por la centro de absolute pura sankteco, t.e. de la Dia Universala Malkaŝanto. De la tagoj de Adamo ĝis la tagoj de Kristo oni malmulte parolis pri la eterna vivo kaj ĉielaj universalaj perfektecoj. Tiu arbo de vivo estis la stato de la realeco de Kristo; per lia revelacio ĝi estis plantita kaj ornamita per eternaj fruktoj.
8
Konsideru nun, kiagrade tiu ĉi signifo konformas al la realeco. Ĉar la spirito kaj animo de Adamo, alligitaj foje al la homa mondo, trapasis el la mondo de libereco en la mondon de mallibereco, kaj iliaj posteuloj postrestis en la mallibereco. Tiu alligiteco de la animo kaj spirito al la homa mondo, kiu estas peko, estis heredita de la posteuloj de Adamo, kaj ĉiam estas la serpento meze de iliaj spiritoj, kaj en malamikeco kun ili. Tiu malamikeco daŭras kaj ne ĉesas. Ĉar la alligiteco al la mondo estis kaŭzo de la mallibereco de spiritoj, kaj tiu mallibereco estas identa kun peko, kiu estas transdonita de Adamo al lia posteularo. Ĝuste pro tiu ĉi alligiteco homoj estis senigitaj de esenca spiriteco kaj alta stato.
9
Kiam la sanktbenitaj blovoj de Kristo kaj la sankta lumode la Plejgranda Lumdonanto [16] esits disvastigitaj, la homaj realecoj, tio estas tiuj, kiuj turnis sin al la Vorto de Dio kaj ricevis la malŝparaĵon de Lia malavareco, estis savitaj de tiu alligiteco kaj peko, ricevis la eternan vivon, estis liberigitaj el la katenoj de mallibereco kaj atingis la mondon de libereco. Ili iĝis liberaj de la malvirtoj de la homa mondo kaj estis benitaj per la virtoj de la Regno. Tio ĉi estas la signifo de la vortoj de Kristo: “Mi donis mian sangon por la vivo de la mondo” ; ĝi signifas: Mi volis por mi ĉiujn tiujn zorgojn, suferojn kaj malfeliĉojn, kaj eĉ la plej grandan martirecon, por atingi tiun celon – pardonon de pekoj: t.e. malligon de spiritoj de la homa mondo kaj ilian alligon al la dia mondo; por ke leviĝu personoj, kiuj estos ĉefesenco de gvido de la homaro kaj elmontrantoj de l’ perfektecoj de la Superega Regno.
10
Rimarku, ke se, konforme al la supozoj de la Popolo de la Libro [17] , la signifo estus akceptita en ĝia ekstera senco, tio estus absoluta maljusteco kaj kompleta antaŭdestino. Se Adamo pekis per proksimiĝo al la malpermesita arbo, kia estis la peko de la glora Abrahamo, kaj kian malbonon faris Moseo la Interparolanto? Kia estis la krimo de Noa la Profeto? Kia estis la kulpo de Jozefo la Verama? Kiaj estis la maljustaĵoj de la profetoj de Dio, kaj kia estis la peko de Johano la Ĉasta? Ĉu la justeco de Dio permesus, ke pro la peko de Adamo ĉiuj tiuj lumigitaj Malkaŝantoj suferu turmentojn en la infero ĝis venis Kristo kaj per la sinofero savis ilin de la doloregaj torturoj? Tia ideo estas ekster ĉia leĝo kaj regulo, kaj povas esti akceptita de neniu inteligenta persono.