5
Sed estas tri specoj de la edukado: la materiala, la homa kaj la spirita. La materiala edukado koncernas la progreson kaj perfektigadon de la korpo, akirante por ĝi vivtenadon, materialan komforton kaj facilecon. Tiu ĉi edukado estas komuna por bestoj kaj homoj.
6
La homa edukado signifas la civilizacion kaj progreson, t.e. regadon kaj administradon, bonfaradon, industrion, artojn kaj metiojn, sciencon, grandajn elpensaĵojn kaj malkovrojn de la fizikaj leĝoj, kio estas la aktivaĵoj propraj al homo, distinge de besto.
7
La dia edukado estas tiu koncerne la Regnon de Dio. Ĝi konsistas el akirado de diaj perfektecoj, kaj tio ĉi estas la vera edukado. Ĉar en tiu ĉi rialto homo iĝas la centro de Dia sinelmontro, la elaperigo de la vortoj: “Ni kreu la homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” [4] . Tio ĉi estas la plej alta celo de la mondo de l’ homaro.
8
Ni bezonas edukanton, kiu estus samtempe materiala, homa kaj spirita edukanto, kaj kies aŭtoritateco estus efektiva ĉiurilate. Tiel se iu dirus: “mi posedas perfektan komprenon kaj inteligentecon kaj mi ne bezonas tion edukanton”, li neus tion, kio estas klara kaj evidenta, same kvazaŭ infano dirus: “mi ne bezonas edukadon; mi agados laŭ mia prudento kaj inteligenteco, kaj tiel mi atingos la perfektecojn de la ekzisto” , aŭ kvazaŭ blindulo dirus: “mi ne bezonas vidon, ĉar multaj aliaj blinduloj vivas sen malfacilaĵoj” .
9
Tiel estas klare kaj evidente, ke homo bezonas edukanton, kaj tiu ĉi edukanto devas esti nediskutebla kaj eksterdube perfecta en ĉiuj rilatoj kaj distingita super ĉiuj homoj. Ĉar alie li ne povus esti ilian edukanto. Speciale pro tio, ke li devas esti samtempe tiel ilia materiala kaj homa, kiel spirita edukanto. T.e. li devas instrui homojn aranĝadi kaj efektivigadi fizikajn aferojn kaj reguligadi la formojn de socio, kiuj rilatas al organizo de helpo kaj subteno de la vivo, por ke la materialaj aeroj estu organizitaj kaj reguligitaj por ĉiuj okazeblaj cirkonstancoj. En tiu sama maniero li devas starigi la human edukadon. T.e. li devas edukadi inteligentecon kaj penson en tia maniero, ke ili atingu kompletan evoluintecon, ke multiĝu ke la kompreno kaj scienco kaj ke malkovrita estu la realeco de aferoj, la misteroj de estaĵoj kaj la proprecoj de l’ ekzisto; ke tagon post tago perfektiĝadu instruiteco, elpensaĵoj kaj leĝoj, kaj ke el aferoj percepteblaj per la sentoj oni deduktu konkludojn pri la intelektaj aferoj.
10
Li devas ankaŭ doni la spirtan edukon, ke inteligenteco kaj kompreno penetru la metaizikan mondon, ricevu beneojn de la sanktiga blovo de la Sankta Spirito, kaj atingu kontakton kun la Superega Anaro. Li devas tiel eduki la realecon de homo, ke ĝi iĝu la centro de la Dia sinelmontro, ĝis tia grado, ke la atributoj kaj nomoj de Dio estu respegulitaj en la spegulo de la realeco de homo, kaj la sancta verso: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” iĝu vera.
11
Estas klare, ke homa povo ne kapablas plenumi tiel grandan taskon, kaj ke la prudento sola ne povus akcepti respondecon por tiel granda misio. Kiel povus unu sola homo, sen helpo kaj subteno, meti undamentojn de tiel grandioza konstruaĵo? Li devas havi apogon en la helpo de la spirita kaj Dia potenco, por povi enterpreni tiun mision. Unu sankta homo donas vivon al la mondo de l’ homaro, ŝanĝas la aspekton de la tera globo, progresigas inteligentecon, vivigas animojn, metas fundamentojn de nova ekzisto, starigas bazojn de mirinda kreaĵaro, organizas la mondon, kunigas naciojn kaj religiojn en la ombron de unu standardo, elŝiras homon el la mondo de malperfektecoj kaj malvirtoj kaj inspiras al li la deziron kaj bezonon de naturaj kaj akiritaj perfektecoj. Certe nenio krom Dia potenco povus efektivigi tiel grandan taskon. Ni konsideru ĉi tion kun justeco, ĉar tio ĉi estas la afero de justeco.
12
Unu sankta homo sen helpo kaj subteno kapablas doni venkon al afero, kiun ĉiuj registaroj kaj popoloj de la mondo kun ĉiuj siaj armeoj kaj potencoj ne povas puŝi al ekzisto kaj disvastigi! Ĉu tio ĉi povus esti farita per homa forto? Ne, en la nomo de Dio! Ekzemple Kristo, sola kaj senhelpa, levis la standardon de spirita paco kaj justeco, kion ne povis efektivigi ĉiuj venkaj registaroj kun ĉiuj siaj armeoj. Konsideru, kia estis la sorto de tiel multaj kaj diversaj imperioj kaj popoloj: la roma imperio, Francujo, Germanujo, Rusujo, Anglujo k.t.p.; ĉiuj estis kunigitaj sub la saman tendon, t.e. la apero de Kristo starigis unuecon inter tiuj diversaj nacioj. Kelkaj el ili sub la influo de kristanismo iĝis tiel unuigitaj, ke ili oferadis siajn vivojn kaj propraĵojn unu por alia. Post la tempo de Konstanteno, kiu estis protagonisto de kristanismo, diferencoj ekestis inter ili. Kion ni celas atentigi estas, ke Kristo subtenis la aferon, kiun ĉiuj reĝoj de la tero ne povis starigi! Li unuigis diversajn religiojn kaj modifis la antikvajn morojn. Konsideru, kiel granda diseco estis inter romanoj, grekoj, sirianoj, egiptanoj, fenicianoj, izraelidoj kaj aliaj popoloj de Eŭropo. Kristo neniigis tiun disecon kaj iĝis la kaŭzo de amo inter tiuj gentoj. Kvankam post certa tempo la imperioj detruis tiun ĉi unuecon, la tasko de Kristo estis plenumita.
13
Tiel universala edukanto devas esti samtempe ne nur la materiala, sed ankaŭ la homa kaj spirita edukanto, kaj li devas posedi superhoman potencon pro povi plenumi sian oficon de dia instruanto. Se li ne elmontras tian sanktan potencon, li ne povas edukadi, ĉar se li estas malperekta, kiel li povas doni perfektan edukon? Se li estas malklera, kiel li povas klerigi aliajn? Se li estas majusta, kiel li povas justigi aliajn? Se li estas terama, kial li povas fari aliajn ĉielaj?
14
Nun ni devas konsideri juste: ĉu tiuj Malkaŝantoj de Dio [5] , kiuj aperis, posedis ĉiujn tiujn kvalifikecojn, aŭ ne? Se ili ne havis tiujn kvalifikecojn kaj perfektecojn, ili ne estis veraj edukantoj.
15
Tial estu nia tasko pruvi al homoj pensemaj per logikaj argumentoj la perfektecon de Moseo, Kristo kaj de aliaj Malkaŝantoj de Dio. Kaj la pruvoj kaj konstatoj, kiujn ni donos, ne devas esti bazitaj sur tradiciaj, sed sur logikaj argumentoj.
16
Estas do pruvite per logikaj argumentoj, ke la mondo de ekzisto nepre bezonas edukanton, kaj ke ĝia edukado devas esti efektivigata per Dia potenco. Sendube estas, ke tiu ĉi sankta potenco estas ŝuldata al inspiro, kaj ke la mondo devas esti edukata per tiu ĉi potenco, kiu estas super homa povo.
IV.
ABRAHAMO.
1
Unu el tiuj, kiuj posedis tiun potencon kaj ĝian helpon, estis Abrahamo. Li estis naskita en la lando inter la du riveroj [6] kaj en familio senscia pri la Unueco de Dio. Li kontraŭstaris sian propran nacion kaj popolon, kaj eĉ sian propran familion, forĵetante ĉiujn iliajn diojn. Sola kaj sen ia helpo li kontraŭstaris al la potenca gento, kio estis afero nek simpla, nek faccila. Ĝi estas kvazaŭ en tiuj ĉi tagoj iu irus al kristana popolo, korligita al la Biblio, kaj parolus kontraŭ Kristo, aŭ se iu en la papa kortego – mi petas pardonon de Dio! – blasfemus en plej kruda maniero kontraŭ Kristo, malpace kun la kredantaro.