8
La diferencoj inter homoj estas de du specoj: unu estas la diferenco en stato, kaj tiu ĉi diferenco ne estas riproĉinda. La alia estas la diferenco de kredo kaj certeco; perdo de ili estas riproĉinda; ĉar tiam la persono trovas sin ekregita de siaj deziroj kaj pasioj, kiuj senigas lin de tiuj ĉi benoj kaj malebligas al li senti la altiran povon de amo de Dio. Kvankam tiu homo estas laŭdinda kaj aprobinda en sia stato, tamen, estante senigita de la perfektecoj de tiu ĉi stato, li iĝos fonto de malperfektecoj, por kiuj li estas responda. [18]
XXXIII.
LA “REVENO”, PRI KIU PAROLIS LA PROFETOJ.
1
Demando. – Ĉu vi bonvolos klarigi la problemon de la Reveno?
2
Respondo. – Baha’u’lláh respondis tiun ĉi demandon plene kaj klare en la Libro de Íqán; legu ĝin, kaj la vero de la problemo iĝos klara por vi. Sed ĉar vi demandis pri tio, mi klarigos ĝin mallonge. Ni komencos la klarigojn de la Evangelio ĉar tie estas dirite, ke kiam Johano la filo de Zaĥariaso aperis kaj estis donanta al homoj la ĝojan novaĵon pri la Regno de Dio, oni demandis lin: “Kiu vi estas? Ĉu vi estas la promesita Mesio?” Li respondis : “Mi ne estas la Mesio” . Tiam oni demandis lin: “Ĉu vi estas Elija?” Li diris: “Mi ne estas.” Tiuj ĉi vortoj elmontras kaj pruvas, ke Johano la filo de Zaĥariaso ne estis la promesita Elija. Sed in la tago de l’ transfiguriĝo sur la monto Tabor Kristo diris klare, ke Johano la filo de Zaĥariaso estis la promesita Elija.
3
En la ĉapitro naŭa, versoj 11-13 de la Evangelio de S-ta Marko estas dirite: “Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata. Sed mi diras al vi, kiel estas skribite pri li.”
4
En la ĉapitro deksepa verso 13 de S-ta Mateo estas dirite: “Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano la Baptisto.”
5
Oni demandis Johanon la Baptiston: “Ĉu vi estas Elija?” Li respondis: “Ne, mi ne estas” , kvankam estas dirite en la Evangelio, ke Johano estis la promesita Elija, kaj ankaŭ Kristo klare diris tion. Se do Johano estis Elija, kial li diris: “Mi ne estas” ? kaj se li ne estis Elija, kial Kristo diris, ke li estas?
6
La klarigo etas la jena: temas ne pri la personeco, sed pri la realeco de la perfektecoj; t.e. la samaj perfektecoj, kiuj estis en Elija, ekzistis en Johano la Baptisto kaj estis plene realigitaj en li. Tial Johano la Baptisto estis la promesita Elija. En tiu ĉi afero koncernata estas ne la esenco [19] , sed la kvalitoj. Ekzemple en la lasta jaro estis floro, kaj ankaŭ en tiu ĉi jaro estas floro; mi diras, ke la floro de la lasta jaro revenis. Mi ne esprimas tiel, ke revenis tiu sama floro en sia preciza individueco; sed ĉar tiu ĉi floro havas tiajn samajn kvalitojn kiel la pastintjara, ĉar ĝi havas saman odoron, delikatecon, koloron kaj formon – mi diras, ke la floro de la pasinta jaro revenis, kaj ke tiu ĉi floro estas la antaŭa floro. Kiam printempo venas, ni diras, ke revenis la pasintjara printempo, ĉar ĉio, kio trovis sin en la printempo de la lasta jaro, estas en tiu ĉi printempo. Jen kial Kristo diris: Vi vidos ĉion, kio okazis en la tagoj de la antaŭaj profetoj.
7
Ni donos alian ekzemplon: semo de la lasta jaro estis semita, elkreskis branĉoj kaj folioj, floroj kaj fruktoj aperis, kaj ĉio denove transiris en semon. Kiam la dua eso estos ĵetita en la teron, elkreskos el ĝi arbo, kaj denove revenos la branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj kaj la arbo reaperos en sia perfekteco. Ĉar la komenco de ĉio estis semo, kaj la fino estas semo, ni diras, ke la semo revenis. Kiam ni rigardas la arbon mem, ĝi estas alia arbo, sed kiam ni rigardas la florojn, foliojn kaj fruktojn, elmontras sin la sama odoro, delikateco kaj gusto. Tial la perfektecoj de la arbo revenis duafoje.
8
Tiel same se ni rigards la revenon de individuo, ĝi estas alia individuo; sed se ni rigardas la kvalitojn kaj perfektecojn – revenis la samaj. Tial kiam Kristo diris: “Li estas Elija” , ĝi signifis: tiu persono estas aperiganto de la bonfaremo, perfektecoj, karaktero, kvalitoj kaj virtoj de Elija. Johano la Baptisto diris: “Mi ne estas Elija”. Kristo konsideris la kvalitojn, perfektecojn, karakteron kaj virtojn de la ambaŭ kaj Johano rigardis sian personecon kaj individuecon. Simile estas kun tiu lampo: ĝi estis ĉi tie la lastan nokton, ankaŭ ĉi-nokte ĝi estas lumigita kaj morgaŭ ankaŭ ĝi brilos. Ni diras ke la lampo de tiu ĉi nokto estas la sama lumo, kiel tiu de la lasta nokto, kaj ke ĝi revenis. Tio ĉi koncernas la lumon, kaj ne la oleon, meĉon aŭ ingon.
9
Tiu ĉi demando estas plene kaj komplete klarigita en Kitáb-i-Íqán.
XXXIV.
LA KONFESO DE KREDO DE PETRO.
1
Demando. – En la Evangelio de S-ta Mateo estas dirite: “Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion” . Kion signifon havas tiu ĉi verso?
2
Respondo. – Tiu ĉi diro de Kristo estas konforme de la vortoj de Petro, kiam Kristo demandis: Kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro respondis: Mi kredas, ke “Vi estas la Filo de la vivanta Dio” . Tiam Kristo diris al li: “Vi estas Petro [20] – ĉar Cefas aramee signifas roko – kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. ” Ĉar la aliaj responde al Kristo diris, ke li estas Elija, kaj iuj, ke li estas Johano, kaj kelkaj, ke Jeremia aŭ unu el la profetoj.
3
Kristo deziris per sugesto aŭ aludo konfirmi la vortojn de Petro: tial pro la taŭgeco de lia nomo, Petro, li diris: “kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion” , kio signifas: via kredo, ke Kristo estas la Filo de la vivanta Dio, estas fundamento de la religio de Dio; kaj sur tiu ĉi kredo starigita estos la fundamento de la eklezio de Dio, kiu estas la leĝo de Dio.
4
La ekzisto de la tombo de Petro en Romo estas dubinda; ĝi ne estas aŭtentikigita; kelkaj diras, ke ĝi estas en Antioke.
5
Plue, ni komparu la vivojn de kelkaj papoj kun la religio de Kristo. Kristo, malsata, sen rifuĝejo, manĝis herbojn en sovaĝejo kaj estis malema vundi ies sentojn. Papo sidas en kaleŝo, kovrita per oro, kaj pasigas la tempon en plej granda pompo, en tiaj plezuroj kaj luksaĵoj, riĉaĵoj kaj adorado, kiajn reĝoj neniam havis.