6
Kristo dolorigis neniun, sed kelkaj papoj mortigadis senkulpajn homojn: rigardu en la historion. Kiom da sango papoj verŝis nur por konservi la ĉi-tempan potencon! Pro nuraj diferencoj de opinioj ili arestadis, malliberigadis kaj mortigadis milojn da servantoj de la homara mondo kaj instruitulojn, kiuj malkovris la sekretojn de la naturo. Ĝis kia grado ili kontraŭis al la vero!
7
Pensu pri la instruoj de Kristo, kaj konsideru la kutimojn kaj manierojn de la papoj. Konsideru: ĉu estas ia simileco inter la instruoj de Kristo kaj la manieroj de regado de la papoj? Ni ne ŝatas kritiki, sed la historio de Vatikano estas vere neordinara. La objekto de nia rezonado estas tio, ke la instruoj de Kristo estas unu afero, kaj la regadmaniero de la papoj estas tute diferenca; ili ne konsentas unu kun la alia. Rigardu, kiom da protestantoj estis mortigitaj laŭ ordono de la papoj. Al kiom da tiranaĵoj kaj persekutoj oni kuraĝigadis, kiom da punoj kaj torturoj oni suferigadis! Ĉu en tiuj agoj oni povas retrovi iun el la dolĉaj aromoj de Kristo? Ne, en la nomo de Dio! Tiuj homoj ne obeis Kriston, dum sankta Barbaro, kies bildo estas antaŭ ni, obeis Kriston, sekvis liajn paŝojn kaj transmetis liajn ordonojn en la vivon. Inter la papoj estas kelkaj benituloj, kiuj sekvis la paŝojn de Kristo, speciale en la unuaj jarcentoj de la kristana epoko, kiam ĉi-tempaĵoj mankis kaj la provoj de Dio estis severaj. Sed kiam ili ekposedis la regan potencon, atingis la mondan honoron kaj prosperon, la papa kortego tute forgesis Kriston kaj okupiĝis per la ĉi-tempa potenco, pompo, komforto kaj lukso; ĝi mortigadis homojn, kontraŭstaris disvastiĝadon de la scio, baris la vojon al la lumo de sciado kaj eldonadis ordonojn de mortigado kaj rabado. Miloj da personoj, scienculoj kaj instruituloj kaj senkulpaj homoj pereis en la malliberejoj de Romo. Konsiderante ĉiujn tiujn agojn kaj farojn, kiel oni povas kredi la Reprezentantecon de Kristo?
8
La papa kortego ĉiam estis kontraŭ la scienco; oni konsentas eĉ en Eŭropo, ke religio estas kontraŭaĵo de scienco, kaj ke scienco estas detruilo por la fundamentoj de religio. Dume kiam la religio de Dio akcelas la veron, fondas sciencon kaj instruitecon, ĝi estas plena de bonvolo por instruituloj; ĝi estas tio, kio civilizas la homaron, malkovras la sekretojn de l’ naturo kaj lumigas la horizonton de la mondo. Sekve kiel oni povas diri, ke ĝi kontraŭas sciencon? Dio gardu! Ne, je Dio, la scio estas plej glorinda donaĵo al homo kaj plej nobla el la homaj perfektecoj. Konstraŭstari al la scio estas ignoreco, kaj tiu, kiu malestimas la scion kaj sciencon, ne estas homo, sed, pli prave, besto sen inteligenteco. Ĉar la scienco estas lumo, vivo, feliĉo, beleco kaj vojo de alproksimiĝo al la Sojlo de l’ Unueco. Ĝi estas la honoro kaj gloro de la homaro kaj la plej granda malavaraĵo de Dio. La scienco estas identa kun gvido, kaj ignoreco estas vera senvojeco.
9
Feliĉaj estas tiuj, kiuj pasigas la tagojn de sia vivo en akirado de la scienco, en malkovrado de la sekretoj de l’ naturo kaj en penetrado de la subtilaĵoj de la pura vero! Ve al tiuj, kiuj kontentiĝas per ignoreco, kies koroj ĝojiĝas per senpensa imitado, kiuj falis en plejprofundon de sencio kaj malsaĝeco, kaj vanperdis siajn vivojn!
XXXV.
ANTAŬDESTINO.
1
Demando. – Se Dio havas scion pri ago, plenumota de iu, kaj ĝi estas skribita sur la Tabuleto de Destino, ĉu estas eble rezisti ĝin?
2
Respondo. – Antaŭkono de afero ne estas kaŭzo de ĝia realiĝo; ĉar la esenca scio de Dio, simile, entenas la realecojn de aferoj tiel antaŭ kiel post ilia ekzisto, kaj ĝi ne estas kaŭ de ilia ekzisto. Ĝi estas perfekteco de Dio. Sed tio, kio estis profetita pro la inspiro de Dio per la langoj de la profetoj koncerne la aperon de la Promesito de la Biblio, ne estis kaŭzo de la revelacio de Kristo.
3
La kaŝitaj sekretoj de la estonteco estis malkaŝitaj al la profetoj, kaj tiel ili ricevis la scion pri la venontaj okazoj, kiujn ili antaŭdiris. Tiu ĉi scio kaj tiuj ĉi profetaĵoj ne estis kaŭzoj de la okazintaĵoj. Ĉi-vespere, ekzemple, ĉiu scias, ke post sep horoj la suno leviĝos; sed tiu ĉi ĝenerala antaŭscio ne kaŭzas la leviĝon kaj aperon de la suno.
4
Tial la scio de Dio en la regno de ĉi-mondeco ne estigas la formojn de la aferoj; kontraŭe, ĝi estas purigita de la pasinteco, estanteco kaj estonteco. Ĝi estas identa kun la realeco de la aferoj; ĝi ne kaŭzas ilian ekeston.
5
Simile mencio kaj priskribo de afero en la Libro ne estas kaŭzoj de ĝia estiĝo. La profetoj per la dia inspiro sciis, kio okazos. Ekzemple per la dia inspiro ili sciis, ke Kristo estos martirigita, kaj ili antaŭdiris tion. Ĉu tamen ilia scio kaj informiteco estis kaŭzoj de la martirigo de Kristo? Ne, tiu ĉi scio estas perfekteco de la profetoj, kaj ĝi ne kaŭzis la martirigon.
6
Matematikistoj per astronomia kalkulado ekscias, ke en certa tempo okazos eklipso de la luno aŭ de la suno. Sendube tiu ĉi malkovro ne kaŭzas la eklipson. Tio ĉi estas, kompreneble, nur analogio, kaj ne ekzakta bildo.
REEN AL “TRADUKOJ DE LIDIA ZAMENHOF KAJ ROAN ORLOFF STONE”
AL LA BAHAA ESPERANTO-LIGO (BEL)
[1] Elĉerpaĵo el la letero al la Sháh Násiri’d-Dín.
[2] La Korano, suro 19.
[3] La Korano, suro 36.