4
Sed la spirito de homo havas du flankojn: unu dian, unu satanan. Tio signifas, ke ĝi estas kapabla al plej granda perfekteco, aŭ al plej granda malperfekteco. Se ĝi akiras virtojn, ĝi estas la plej nobla el la estaĵoj, kaj se ĝi akiras malvirtojn, ĝi iĝas la plej degradita estaĵo.
5
La kvara grado de spirito estas la ĉiela spirito. Ĝi estas la spirito de kredo kaj la malavaraĵo de Dio; ĝi ekestas pro blovo de la Sankta Spirito, kaj per la dia povo ĝi iĝas kaŭzo de la eterna vivo. Ĝi estas tiu forto, kiu homon teran faras ĉiela, kaj homon malperfektan – perfekta. Ĝi kaŭzas, ke tio kio estis malpura, iĝas pura, ke tiu, kiu estis silenta, iĝas elokventa; ĝi purigas kaj sanktigas tiujn, kiuj estis kaptitoj de korpaj deziroj; ĝi personon malsaĝan faras saĝa.
6
La kvina spirito estas la Sankta Spirito. Tiu Sankta Spirito estas peranto inter Dio kaj Liaj kreitoj. Ĝi estas kvazaŭ spegulo, turnita al la suno. Kiel pura spegulo ricevas lumon de la suno kaj transdonas tiun ĉi malavaraĵon al aliaj, tiel la Sankta Spirito estas peranto de la Sankta Lumo el la Suno de l’ Realeco, kiun ĝi donas al sanktigitaj realecoj. Ĝi estas ornamita per ĉiuj diaj perfektecoj. Ĉiufoje kiam ĝi aperas, la mondo estas renovigita kaj nova ciklo estas komencita. La korpo de la homara mondo surmetas novajn vestojn. Oni povas ĝin kompari al printempo: kiam ĝi venas, la mondo pasas el unu stato en alian staton. Pro alveno de printempo la nigra tero kaj kampoj kaj sovaĝejoj iĝas verdaj kaj florantaj, kaj ĉiaspecaj floroj kaj dolĉaramaj herboj komencas kreski; arboj ricevas novan vivon, novaj fruktoj aperas kaj nova ciklo estas komencita. Same estas la apero de la Sankta Spirito. Kiam ĝi aperas, ĝi renovigas la homaran mondon kaj donas novan spiriton al la homaj realecoj: ĝi vestas la mondon de l’ ekzito per laŭdinda vesto, dispelas la mallumon de senscio kaj kaŭzas radiadon de la lumo de perfektecoj. Kristo per tiu ĉi povo renovigis la ciklon; la ĉiela printempo kun plej granda freŝeco kaj dolĉeco dismetis sian tendaron en la homara mondo, kaj la vivodona venteto flarigis dolĉajn odorojn al lumigitoj.
7
Tiel same la apero de Bahá’u’lláh estis kvazaŭ nova printempo, kiu venis kun sanktaj ventetoj, kun armeoj de la eterna vivo, kaj kun ĉiela potenco. Ĝi starigis la Tronon de la Dia Regno en la mezo de la mondo, kaj per la povo de la Sankta Spirito revivigis animojn kaj estigis novan ciklon.
XXXVII.
ONI POVAS KOMPRENI DION NUR PER LA DIAJ MALKAŜANTOJ.
1
Demando. – Kia estas la rilato de la Realeco de Dio al la Grandaj Leviĝlokoj kaj la Diaj Tagiĝ-punktoj?
2
Respondo. – Sciu, ke la Realeco de Dio, aŭ la substanco de la Esenco de Unueco estas pura sankteco kaj absoluta perfekteco: t.e. ĝi estas sanktigita kaj esceptita de ĉiaj laŭdoj. Ĉiuj plej superaj kvalitoj kaj gradoj de la ekzisto rilate al tiu sfero estas nur imagaĵoj. Ĝi estas nevidebla, nekomprenebla, neatingebla, esenco pura, kiun oni ne povas priskribi; ĉar la Dia Esenco entenas ĉion. Vere, tio, kio entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata, kaj la entenata ne povas enteni tion, de kio ĝi estas entenata, nek kompreni ĝian realecon. Kiom ajn progresus menso, se ĝi eĉ atingus la ekstreman gradon de kompreno, la limon de la komprenkapablo, ĝi vidos la diajn signojn kaj kvalitojn en la mondo de l’ kreaĵoj, kaj ne en la mondo de Dio. Ĉar la esenco de l’ kvalitoj de la Sinjoro de Unueco estas en la altsfero de sankteco kaj por mensoj kaj komprenoj ne ekzistas vojo por alpaŝi tiun lokon. “La vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”
2
Estas klare, ke la homa kompreno estas kvalito de la ekzisto de homo, kaj ke homo estas signo de Dio: kiel do la kvalito de la signo povus kompreni la kreinton de la signo? Alivorte, kiel la kompreno, kiu estas kvalito de la ekzisto de homo, povus enteni Dion? Pro tio la Realeco de Dio estas kaŝita kontraŭ ĉia kompreno kaj kovrita kontraŭ la mensoj de ĉiuj homoj. Estas absolute neeble levi sin al tiu sfero. Ni scias, ke ĉio, kio estas pli malalta, estas nekapabla kompreni la realecon de tio, kio estas pli alta. Tiel ŝtono, tero, arbo, kiom ajn ili disvolviĝus, ne povas kompreni la realecon de homo, kaj ne povas imagi la kapablon de vido, aŭdo kaj la aliaj sentopovojn, kvankam ili ĉiuj estas same kreitaj. Kiel do povas homo, la kreito, kompreni la realecon de la pura Esenco de la Kreinto? Tiu sfero estas nealpaŝebla por kompreno, nenia klarigo sufias por ĝin komprenigi, kaj ne ekzistas povo por ĝin prezenti. Kion komunan havas atomo de polvo kun la pura mondo, kaj kia rilato ezkistas inter limhava menso kaj la senfina mondo? Mensoj ne kapablas kompreni Dion, kaj animoj konsterniĝus, klarigante Lin. “La okuloj Lin ne vidas, sed Li vidas la okulojn. Li estas la Ĉionscia, la Saĝa.” [1]
3
Tial rilate al tiu sfero de l’ ekzisto ĉia parolo kaj klarigo estas malperfekta, ĉia laŭdo kaj ĉia priskribo estas malinda, ĉia koncepto estas vana kaj ĉia meditado estas senfrukta. Sed tiu Esenco de esencoj, tiu Vero de veroj, tiu Mistero de misteroj havas reflektojn, matenlumojn, elaperojn kaj brilojn en la mondo de l’ ekzisto. La tagiĝ-lokoj de tiuj brilegoj, la lokoj de tiuj reflektoj, la elaperoj de tiuj sinmalkaŝoj estas la Sanktaj Tagiĝ-lokoj, la Universalaj Realecoj, la Diaj Estaĵoj, kiuj estas veraj speguloj de la sanktigita Esenco de Dio. Ĉiuj perfertecoj, malavarecoj kaj brilegoj, kiuj venas de Dio, estas videblaj kaj klaraj en la Realeco de Sankta Malkaŝanto, kiel suno, kiu respegulas sin en la klara, polurita spegulo kun ĉiuj siaj perfektecoj kaj malavarecoj. Se oni diras, ke speguloj estas elmontriloj de la suno kaj tagiĝ-lokoj de la leviĝanta astro, tio ĉi ne signifas, ke la suno malsupreniris el la alteco de sia sankteco kaj enkorpiĝis en la spegulon, nek ke la Senlima Realeco estas limigita al la loko de la apero. Dio gardu! Tio ĉi estas la kredo de konfesantoj de antropomorfismo. Ne; ĉiuj laŭdoj kaj priskriboj rilatas al la Sanktaj Malkaŝantoj. Ĝi signifas, ke ĉiuj priskriboj, kvalitoj, nomoj kaj ecoj, pri kiuj ni parolas, apartenas al la Sanktaj Malkaŝantoj: sed ĉar neniu atingis la realecon de la Dia Esenco, tial neniu povas priskribi, klarigi, laŭdi aŭ glori ĝin. Pro tio ĉio, kion la homaj realecoj scias, malkonvras kaj komprenas el la nomoj, kvalitoj kaj perfektecoj de Dio, koncernas tiujn Sanktajn Malkaŝantojn. Nenio plu estas atingebla: “la vojo estas fermita kaj serĉado estas malpermesita.”
4
Tamen ni parolas pri la nomoj kaj kvalitoj de la Realeco de Dio, kaj ni gloras Lin, atribuante al Li vidon, aŭdon, potencon, vivon kaj scion. Ni asertas pri tiuj nomoj kaj kvalitoj ne por elmontri la perfektecojn de Dio, sed por nei, ke Li estas kapabla al malperfektecoj. Kiam ni rigardas la ekzistantan mondon, ni vidas, ke senscio estas malperfekteco, kaj scio estas perfekteco; kaj ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas saĝo. Malforto estas malperfeteco, kaj forto estas perfekteco; pro tio ni diras, ke la sanktigita Esenco de Dio estas plejsupro de forto. Ĝi ne signifas, ke ni komprenas Lian scion, Lian vidon, Lian potencon kaj vivon, ĉar tio estas ekster nia kompreno; ĉar la esencaj nomoj kaj kvalitoj de Dio estas identaj kun Lia Esenco, kaj Lia Esenco estas super ĉia kompreno. Se la kvalitoj ne estas identaj kun la Esenco, devas esti pluro da antaŭekzistoj, kaj devas ekzisti ankaŭ diferencoj inter la kvalitoj kaj la Esenco: kaj ĉar Antaŭekzisto estas nepra, la sinsekvo de antaŭekzistoj estus senfina. Tio ĉi estas evidenta eraro.