Выбрать главу

 

5

 

Sekve ĉiuj tiuj kvalitoj, nomoj, laŭdoj kaj ploresprimoj rilatas al la Lokoj de Elapero; kaj ĉio, kion ni imagas kaj supozas ekster ili, estas nura fantaziaĵo, ĉar ni ne havas rimedojn por kompreni tion, kio estas nevidebla kaj neatingebla. Pro tio ĉi estas dirite: “Ĉio, kion vi distingis per la iluzio de via imago en via ruza mensa fantazio, estas nur kreaĵo simila al vi, kaj ĝi revenas al vi” [2] . Estas klare, ke se ni volas imagi la Realecon de Dio, tiu imagaĵo estas entenata, kaj ni estas la entenantoj; kaj estas certe, ke tiu, kiu entenas, estas pli granda ol tio, kio estas entenata. El tio estas certe kaj klare, ke se ni imagas la Dian Realecon ekster la Sanktaj Malkaŝantoj, ĝi estas pura imagaĵo; ĉar ne ekzistas vojo de alproksimiĝo al la Realeco de Dio, kiu ne estus barita kontraŭ ni, kaj ĉio, kion ni imagas, estas puraj supozoj.

 

6

 

Pripensu, kiel diversaj popoloj de la mondo rondiras ĉirkaŭ imagaĵoj, kaj estas adorantoj de idoloj de pensoj kaj supozoj. Ili ne konscias tion; ili konsideras siajn imagaĵojn kiel la Realecon, kiu estas for de ĉia kompreno kaj pura de ĉiaj priskriboj. Ili rigardas sin mem kiel anaron de Unueco, kaj aliajn kiel adorantojn de idoloj; sed idoloj havas almenaŭ mineralan ekziston, dum la idoloj de pensoj kaj imagoj de homo estas nur fantaziaĵoj; ili ne havas eĉ mineralan ekziston. “Estu avertitaj, ho posedantoj de percepto!”

 

7

Sciu, ke la kvalitoj de perfekteco, la briloj de diaj malavaraĵoj kaj la lumoj de inspiro estas videblaj kaj klaraj en ĉiuj Sanktaj Malkaŝantoj; sed la glora Vorto de Dio, Kristo, kaj la Plejgranda Nomo, Bahá’u’lláh, estas elaperigantoj kaj elmontrantoj, kiuj estas ekster ĉio imagebla; ĉar ili posedas ĉiujn perfektecojn de la antaŭaj Malkaŝantoj, kaj plie ili posedas certajn perfektecojn, kiuj igas ĉiujn aliajn Malkaŝantojn dependaj de ili. Tiel ĉiuj profetoj de Izraelo estis centroj de inspiro; Kristo ankaŭ esti ricevanto de inspiro – sed kia diferenco estas inter la inspiro de la Vorto de Dio kaj la revelacioj de Jesaja, Jeremia kaj Elija!

 

8

 

Pripensu, ke lumo estas esprimo de la vibrado de l’ eteraĵo: tiu ĉi vibrado influas la okulajn nervojn kaj efikas vidon. La lumo de lampo ekzistas pro la vibrado de l’ eteraĵo, same kiel tiu de la suno; sed kia diferenco estas inter la lumo de la suno kaj tiu de la steloj aŭ lampo!

 

9

 

La homa spirito aperas kaj elmontriĝas en la embria stato, kaj ankaŭ en la stato de infaneco kaj matureco. La spirito estas unu, sed en la embria stato ĝi ne posedas la povojn de vido kaj de aŭdo. En la stato de matureco kaj perfeteco ĝi elmontras sin kun plej granda radiado kaj brilado. Simile semo en la komenco iĝas folioj kaj estas la loko, kie elmontras sin la vegetaĵa spirito; en la stato de frukto vidiĝas la sama spirito, t.e. la kreskopovo aperas kun plej granda perfekteco: sed kia estas la diferenco inter la stato de la folioj kaj tiu de la frukto! Ĉar el frukto venas centmiloj da folioj, kvankam ĉiuj ili kreskas kaj disvolavas sin per tiu sama vegetaĵa spirito. Konsideru la diferencon inter la virtoj kaj perfektecoj de Kristo, la radiado kaj brilado de Bahá’u’lláh, kaj la virtoj de la profetoj de Izraelo, kiel Jeĥezkel aŭ Samuel. Ĉiuj ili estis elmontrantoj de inspiro, sed senfina diferenco estas inter ili. Salutojn!

 

XXXVIII.

 

LA TRI STATOJ DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Sciu, ke la Sanktaj Malkaŝantoj, kvankam ili posedas la gradojn de senfinaj perfektecoj, havas, ĝenerale dirante, nur tri statojn. La unua stato estas la fizika; la dua stato estas la homa – la stato de saĝohava animo; la tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco.

 

2

 

La fizika stato estas limtempa; ĝi estas kombinita el elementoj, kaj nepre ĉio, kio estas kombinita, estas malkombinita: ne estas eble, ke kombinaĵo ne estu dispartigita.

 

3

 

La dua stato estas tiu de saĝohava animo, kiu estas la homa realeco; ankaŭ ĝi estas limtempa, kaj la Sanktaj Malkaŝantoj havas ĝin egale kun aliaj homoj.

 

4

 

Sciu, ke kvankam la homa animo ekzistis sur la tero dum jarcentoj kaj longega tempo, ĝi estas tamen limtempa. [3]  Kiel dia signo, unu fojon ekestinte, ĝi estas eterna. La spirito de homo havas komencon, sed ĝi ne havas finon; ĝi daŭras eterne. Same la specoj, ekzistantaj sur la tero, estas limtempaj, ĉar estas pruvite, ke estis tempo, kiam tiuj specoj ne ekzistis, sed la mondo de l’ ekzisto ĉiam estis; ĉar la universo ne estas limigita al tiu ĉi tera globo. Ĉio tio signifas, ke kvankam homaj animoj estas limtempaj, ili estas tamen senmortaj, eternaj kaj ĉiamaj; ĉar la mondo de aĵoj estas mondo de malperfekteco kompare kun tiu de homo, kaj la mondo de homo estas mondo de perfekteco kompare kun tiu de aĵoj. Kiam malperfektaĵoj atingas la staton de perfekteco, ili iĝas eternaj [4] . Tio estas ekzemplo, kies signifon vi devas kompreni.

 

5

 

La tria stato estas tiu de la dia aperinteco kaj ĉiela brileco: ĝi estas la Vorto de Dio, la Eterna Malavareco, la Sankta Spirito. Ĝi havas nek komencon, nek finon, ĉar tiuj aferoj koncernas la ĉi-mondaĵojn, kaj ne la dian mondon. Por Dio la komenco estas sama, kiel la fino. Tiel la kalkulado de tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj, de hieraŭ kaj hodiaŭ, koncernas tiun ĉi terglobon; sed en la suno tiuj aferoj ne ekzistas – tie estas nek hieraŭ, nek morgaŭ, nek monatoj, nek jaroj – ĉio estas egala. Tiel same la mondo de Dio estas pura de ĉiaj kondiĉoj kaj libera de ĉiaj limoj, leĝoj kaj finecoj de la ĉi-tempa mondo. Pro tio la realeco de profeto, kiu estas la Vorto de Dio kaj la perfekta stato de revelacio, havis nenian komencon, nek havos ian finon; ĝia leviĝo estas diferenca de ĉiuj aliaj, kaj ĝi estas kiel tiu de la suno. Ekzemple ĝia tagiĝo en la signo de Kristo estis akompanata de grandega brilo kaj radiado, kaj tio ĉi estas eterna kaj ĉiama. Rigardu, kiom estis da konkerintaj reĝoj, kiom estis da ŝtatistoj kajp rincoj, potencaj organizantoj, el kiuj ĉiuj malaperis, dum la ventspiroj de Kristo blovas ankoraŭ, lia lumo ankoraŭ brilas, lia melodio ankoraŭ sonas, lia standardo ankoraŭ flirtas, liaj armeoj ankoraŭ batalas, lia ĉiela voĉo ankoraŭ estas dolĉe melodia, liaj nuboj ankoraŭ pluvigas gemojn, liaj fulmoj ankoraŭ ĵetas brilojn, liaj reflektoj ankoraŭ estas klaraj kaj helaj, liaj brilegoj ankoraŭ estas radiaj kaj lumaj; kaj same estas kun la animoj de tiuj, kiuj estas sub lia ŝirmo kaj brilas per lia lumo.