6
Estas do klare, ke la Malkaŝanto posedas tri statojn: la fizikan staton, la staton de saĝohava animo, kaj la stato de dia aperinteco kaj ĉiela brileco. La fizika stato certe estos malkombinita, sed la stato de saĝohava animo, kvankam ĝi havas komencon, ne havas finon: ne, ĝi estas dotita per la eterna vivo. Sed la Sankta Realeco, pri kiu Kristo diras: “La Patro estas en la Filo” , havas nek komencon, nek finon. Kiam oni parolas pri ĝia komenco, ĝi signifas la staton de malkaŝado; kaj simbole oni komparas la staton de silento al dormo. Ekzemple homo dormas – kiam li komencas paroli, li maldormas – sed li estas ĉiam la sama persono, ĉu li estas dormanta, aŭ maldormanta; nenia diferenciĝo okazis en lia stato, edifiteco, gloro, realeco aŭ naturo. La stato de silento estas komparata al dormo, kaj tiu de malkaŝado al maldormo. Homo, ĉu dormanta aŭ maldormanta, estas tiu sama homo; dormo estas unu stato, kaj maldormo estas la alia. La tempo de silento estas komparata al dormo, kaj malkaŝado kaj gvidado estas komparataj al maldormo.
7
En la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio.” Estas do evidente kaj klare, ke Kristo ne atingis la staton de mesieco kaj ĝiajn perfektecojn en la tempo de bapto, kiam la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin kiel kolombo. Ne, la Vorto de Dio de ĉiuj eternecoj estis ĉiam kaj estos en la altsfero de sankteco.
XXXIX.
LA HOMA STATO KAJ LA SPIRITA STATO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.
1
Ni diris, ke la Malkaŝantoj havas tri flankojn. Unue, la fizikan realecon, kiu dependas de la korpo; due, la individuan realecon, t.e. la saĝohavan animon; trie, la dian aperintecon, kiu estas la diaj perfektecoj, la kaŭzo de la vivo de estaĵoj, de edukado de animoj, de gvidado de homoj kaj de lumigo de tiu ĉi mondo.
2
La fizika stato estas la homa stato; ĝi pereas, ĉar ĝi estas kombinita el elementoj, kaj ĉio, kio estas kombinita el elementoj, estas nepre malkombinota kaj dispartigota.
3
Sed la individua realeco de la Malkaŝantoj de Dio estas sankta realeco, kaj pro tio ĝi estas sanktigita, kaj en ĉio, kio koncernas ĝian naturon kaj kvalitojn, ĝi distingiĝas de ĉio alia. Ĝi estas kiel la suno, kiu laŭ sia esenca naturo donas lumon, kaj ne povas esti komparita kun la luno, same kiel tiuj, kiuj formas sunon, ne povas esti komparitaj kun tiuj, kiuj formas la lunon. La eroj kaj konstruo de la unua donas radiojn, sed la eroj, el kiuj estas kombinita la luno, ne donas radiojn, sed devas prunti lumon. Same aliaj homaj realecoj estas tiuj, kiuj, kiel la luno, prenas lumon de la suno; sed tiu sankta realeco estas luma en si mem.
4
La tria flanko de tiu Estaĵo [5] estas la Dia Malavareco, la brilo de la Antaŭekzista Beleco kaj la radiado de la lumo de la Ĉionpova. La individuaj realecoj de la Diaj Malkaŝantoj ne estas apartaj de la Malavareco de Dio kaj de la Brilo de la Sinjoro. Same la suna globo ne estas aparta de la lumo. Oni do povas diri, ke la ĉieleniro de Sankta Malkaŝanto estas simple forlaso de tiu ĉi elementa formo. Ekzemple se niĉon lumigas lampo, kaj se ĝia flamo ĉesas ĝin lumigi, ĉar la niĉo estas detruita, la malavaraĵoj de la lampo ne estas ĉesigitaj. Mallonge dirante, en la Sanktaj Malkaŝantoj la Antaŭekzista Malavaraĵo estas kiel la lumo, la individuecon prezentas la vitroglobo, kaj la homa korpo estas kiel la niĉo: se la niĉo estas detruita, la lampo plue brilas. La Diaj Malkaŝantoj estas kiel multaj diversaj speguloj, ĉar ili havas apartajn individuecojn, sed tio, kio reflektiĝas en la speguloj, estas la unu suno. Klare estas, ke la realeco de Kristo estis diferenca de tiu de Moseo.
5
Vere de la komenco, tiu Sankta Realeco [6] havas la scion pri la sekretoj de la ekzisto, kaj de la infanaĝo aperas kaj vidiĝas en li signoj de grandeco. Kiel do povus esti, ke kun ĉiuj tiuj malavaraĵoj kaj perfektecoj li ne havus la scion?
6
Ni menciis, ke la Sanktaj Malkaŝantoj havas tri flankojn – la fizikan staton, la individuan realecon kaj la aperocentron de perfekteco. Ĝi estas kiel la suno, ĝia lumo kaj varmo. Aliaj personoj havas la fizikan flankon, la flankon de saĝohava animo – la spiriton kaj menson. [7] Tiel la vortoj: “Mi estis dormanta, kaj la diaj ventspiroj pasis super mi kaj mi vekiĝis” estas similaj al la vortoj de Kristo: “La korpo estas malgaja, sed la spirito estas feliĉa” , aŭ “Mi estas afliktita, aŭ mi estas kontenta, aŭ mi estas ĉagrenita” ; tio ĉi koncernas la fizikan staton kaj neniel rilatas al la individua realeco, nek al la sinmalkaŝo de la Dia Realeco. Konsideru, kiom da miloj da sortoŝanĝoj povas okazi al la korpo de homo, sed la spirito ne estas tuŝita de ili; povas eĉ esti, ke kelkaj membroj de la korpo estas tute kripligitaj, sed la esenco de la menso restas kaj estas eterna. Mil akcidentoj povas okazi al vesto sen danĝero por tiu, kiu ĝin portas. La vortoj, kiujn diris Bahá’u’lláh: “Mi estis dormanta, kaj la ventspiroj pasis super mi kaj vekis min” , koncernas la korpon.
7
En la mondo de Dio ne ekzistas pasinteco, ne ekzistas estonteco, nek estanteco; ĉio estas sama. Kiam do Kristo diris: “En la komenco estis la Vorto” , tio signifas, ke ĝi estis, estas kaj estos; ĉar en la mondo de Dio tempo ne ekzistas. Tempo pasas super la kreaĵoj, sed ne super Dio. Ekzemple en la preĝo li diras: “Via nomo estas sanktigita” ; ĝi signifas, ke Via nomo estis, estas kaj estos sanktigita. Mateno, tagmezo kaj vespero rilatas al tiu ĉi tero, sed en la suno estas nek mateno aŭ tagmezo, nek vespero.
XL.
LA SCIO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.
1
Demando. – Unu el la povoj, kiujn posedas la Diaj Malkaŝantoj, estas scio: kiaj estas ĝiaj limoj?
2
Respondo. – Scio estas duspeca: unu estas subjektiva, kaj la alia estas objektiva scio – alivorte scio intuicia, kaj scio ĉerpata el perceptado.
3
La scio pri aferoj, kiun homoj ĝenerale posedas, estas akirita per pripensado aŭ per pruvoj, t.e. aŭ koncepto pri afero estas formita per la mensa povo, aŭ la formo prezentas sin en la spegulo de la koro pro ekvido de la objekto. La sfero de tiu ĉi scio estas tre limigita, ĉar ĝi dependas de penso kaj akiro.
4
Sed la dua speco de scio, kiu estas la scio pri estado, estas intuicia, ĝi estas kiel la sciado kaj konscio de homo pri si mem.
5
Ekzemple la menso kaj la spirito de homo havas la scion pri la kondiĉoj kaj stato de la membroj kaj partoj de la korpo, kaj estas konsciaj pri ĉiuj fizikaj sentoj; tiel same ili estas konsciaj pri siaj povoj, sentoj kaj spiritaj statoj. Tio ĉi estas scio pri estaĵoj, kiujn homo komprenas kaj perceptas; ĉar la spirito ĉirkaŭsuperas la korpon kaj konscias pri ĝiaj sentoj kaj povoj. Tiu ĉi scio ne estas rezulto de penado kaj studado; ĝi estas io ekzistanta, ĝi estas absoluta donaco.