Выбрать главу

 

6

 

Ĉar la Sanktigitaj Realecoj, la universalaj Malkaŝantoj de Dio ĉirkaŭsuperas la esencon kaj kvalitojn de la kreaĵoj, superpaŝas kaj entenas ekzistantajn realecojn kaj komprenas ĉion, ilia scio estas dia scio, ne akirita; t.e. ĝi estas sankta malavaraĵo, ĝi estas dia revelacio.

 

7

 

Ni donos ekzemplon por komprenigi klare tiun ĉi aferon. La plej nobla estaĵo sur la tero estas homo. Li ampleksas la bestan, vegetaĵan kaj mineralan regnojn, tio signifas, ke tiuj kondiĉoj enestas en li ĝis tia grado, ke li estas posedanto de tiuj kondiĉoj kaj statoj; li havas la scion pri iliaj misteroj kaj la sekretoj de ilia ekzisto. Tio ĉi estas simple ekzemplo, ne analogio. Mallonge dirante, la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la realeco de la misteroj de estaĵoj, kaj tial ili starigas leĝojn, kiuj estas taŭgaj kaj konformaj al la mondo de homo; ĉar religio estas la esenca interrilato, kiu sekvas el la realecoj de aferoj. Se Malkaŝanto, t.e. Sankta Leĝodonanto ne havus la scion pri la realeco de aferoj, li ne komprenus la esencan interrilaton, kiu sekvas el la realeco de aferoj, kaj certe li ne scius fondi religion, konforman al la faktoj kaj taŭgan al la kondiĉoj. La profetoj de Dio, la universalaj Malkaŝantoj, estas kiel lertaj kuracistoj, kaj tiu ĉi mondo estas kiel homa korpo; la diaj leĝoj estas kiel medikamentoj kaj kuracado. Pro tio la doktoro devas havi la scion kaj konon pri ĉiuj membroj kaj partoj, kaj ankaŭ pri la korpokonstruo kaj stato de la paciento, por ke li povu disponi kuracilon, kiu estos bonefika kontraŭ la kruela veneno de la malsano. Fakte la doktoro el la malsano mem deduktas la taŭgan por la paciento kuracadon, ĉar li diagnozas la malsanon kaj poste disponas kontraŭ ĝi medikamenton. Antaŭ ol la malsano estas diagnozita kiel oni povas disponi ĝustan medikamenton kaj kuracadon? La doktoro devas do havi kompletan scion pri la korpokonstruo, membroj, organoj kaj stato de la paciento, kaj koni ĉiujn malsanojn kaj kuracilojn, por disponi taŭgan medikamenton.

 

8

 

Religio estas do la necesa interrilato, kiu emanas el la realeco de aferoj; kaj ĉar la universalaj Malkaŝantoj de Dio havas la scion pri la misteroj de la estaĵoj, ili pro tio komprenas tiun esencan interrilaton, kaj per tiu ĉi scio starigas la Leĝon de Dio.

 

XLI.

 

LA UNIVERSALAJ CIKLOJ.

 

1

 

Demando. – Kiel prezentas sin la vera klarigo de la cikloj okazantaj en la mondo de la ekzisto?

 

2

 

Respondo. – Ĉiu el la lumaj korpoj sur la firmamento havas ciklon de rondirado, kiu havas difinitan tempodaŭron, kaj ĉiu el ili rondiras la propran vojon, kaj rekomencas novan ciklon. Tiel la tero en la daŭro de tricent sesdek kvin tagoj, kvin horoj kaj kvardek ok minutoj kun frakcio ĉiufoje plenumas sian rondvojon; poste ĝi komencas novan ciklon, t.e. la unua ciklo estas rekomencita. Tiel same en la tuta universo, ĉu en la ĉielaj sferoj aŭ inter homoj, estas cikloj de grandaj okazoj, de gravaj faktoj kaj historiaĵoj. Kiam unu ciklo finiĝas, komenciĝas nova ciklo, kaj la malnova, pro la grandaj okazoj, kiuj havas la lokon, estas komplete forgesita, kaj ne restas eĉ postsigno aŭ dokumento. Kiel vi vidas, ni posedas neniajn dokumentojn antaŭ dudek miljaroj, kvankam ni antaŭe pruvis per argumentoj, ke la vivo sur la tero ekzistas tre longe. Ĝi ne havas aĝo de cent miljaroj, aŭ de ducent miljaroj, aŭ de unu aŭ du milionoj da jaroj; ĝi estsa treege malnova, kaj la malnovegaj dokumentoj kaj postsignoj estas tute malaperintaj.

 

3

 

Simile ĉiu el la Diaj Malkaŝantoj havas ciklon, kaj dum tiu ciklo liaj leĝoj kaj ordonoj regas kaj estas plenumataj. Kiam la ciklo estas kompletigita per apero de nova Malkaŝanto, nova ciklo komenciĝas. Tiel la cikloj komenciĝas, finiĝas, kaj estas renovigataj, ĝis universala ciklo estos kompletigita en la mondo, kiam havos lokon gravaj faktoj kaj grandaj okazoj, kiuj entute forigos ĉiajn postsignojn kaj dokumentojn de la pasinteco; tiam nova universala ciklo komenciĝas en la mondo, ĉar la universo ne havas komencon. Ni prezentis antaŭe pruvojn kaj argumentojn pri tiu ĉi afero; ne estas bezone ilin ripeti.

 

4

 

Kiel ni diras mallonge, universala ciklo en la mondo de l’ ekzisto signifas longan tempodaŭran kaj nekalkuleblajn periodojn kaj epokojn. En tia ciklo la Malkaŝantoj aperas kun brilo en la sfero de videblaĵoj, ĝis granda kaj universala Malkaŝanto faras la mondon centro de sia radiado. Kaŭze de lia apero la mondo atingas maturecon, kaj la vasteco de lia ciklo estas tre granda. Poste en lia ombro levos sin aliaj Malkaŝantoj, kiuj konforme al la bezonoj de la tempo renovigos certajn ordonojn, rilatantajn al la materialaj demandoj kaj aferoj, dum ili mem ĉiam restados en lia ombro.

 

5

 

La ciklo, en kiu ni vivas, komenciĝis de Adamo, kaj ĝia universala Malkaŝanto estas Bahá’u’lláh.

 

XLII.

 

LA POTENCO KAJ INFLUO DE LA DIAJ MALKAŜANTOJ.

 

1

 

Demando. – Kiagrada estas la potenco kaj perfektecoj de la Tronoj de l’ Realeco, la Malkaŝantoj de Dio, kaj kiaj estas la limoj de ilia influo?

 

2

 

Respondo. – Konsideru la mondon de l’ ekzisto, t.e. la mondon de materialaĵoj. La suna sistemo estas malluma kaj malhela, kaj la suno estas en ĝi la centro de lumo, kaj ĉiuj planedoj de la sistemo rondiras ĉirkaŭ ĝi kaj patroprenas de ĝia malavaraĵo. La suno estas la kaŭzo de vivo kaj lumigiteco kaj rimedo de kreskado kaj evoluado de ĉiuj estaĵoj en la suna sistemo; ĉar sen la malavaraĵoj de la suno nenia viva estaĵo povus ekzisti: ĉio estus en mallumo kaj ruino. Estas do evidente kaj klare, ke la suno estas la centro de la lumo kaj kaŭzo de vivo de la estaĵoj de la suna sistemo.

 

3

 

Simile la Sanktaj Malkaŝantoj de Dio estas centroj de la lumo de l’ Realeco, de la fonto de Misteroj kaj de la malavaraĵoj de Amo. Ili brilegas en la mondo de koroj kaj pensoj, kaj pluvigas eternajn favorojn sur la mondon de spiritoj; ili donas spiritan vivon, kaj lumas per la lumo realecoj kaj signifoj. La lumigiteco de la mondo de pensoj venas el tiuj centroj de lumo kaj fontoj de misteroj. Sen la malavaraĵoj de la brilo kaj la instruoj de tiuj Sanktaj Estaĵoj la mondo de animoj kaj pensoj estus en densa mallumo. Sen la nerefuteblaj instruoj de tiuj Fontoj de misteroj la homa mondo iĝus paŝtejo de bestaj apetitoj kaj kvalitoj, la ekzisto de ĉio estus nereala kaj nenia vera vivo ekzistus. Pro tio ĉi en la Evangelio estas dirite: “En la komenco estis la Vorto” , kio signifas, ke ĝi estis la kaŭzo de ĉia vivo.

 

4

 

Nun konsideru la influon de la suno je la teraj estaĵoj: kiaj signoj kaj rezultoj evidentiĝas kaj estas klaraj pro ĝia proksimeco kaj malproksimeco, pro ĝia leviĝado aŭ subirado. Foje estas aŭtuno, alifoje printempo; jen ni havas someron, alifoje vintron. Kiam la suno pasas la ekvatoran linion, la vivodona printempo aperas kun sia brilo, kaj kiam ĝi venas la lokon de la somera tagnoktegaliĝo, fruktoj atingas la plejsupron de perfekteco, grenoj kaj kreskaĵoj donas rikoltaĵojn, kaj teraj estaĵoj atingas plej kompletan evoluon kaj kreskon.

 

5

 

Simile kiam la Sankta Malkaŝanto de Dio, la suno de la mondo de Liaj kreaĵoj, ekbrilas sur la mondon de spiritoj, pensoj kaj koroj, tiam venas la spirita printempo kaj nova vivo, vidiĝas la potenco de la mirinda printempo, kaj mirigaj bonefikoj estas videblaj. Kiel vi rimarkis, en la aperotempo de ĉiu Malkaŝanto de Dio eksterordinaraj progresoj okazis en la mondo de intelektoj, pensoj kaj spiritoj. Ekzemple en tiu ĉi dia epoko kia progreso estas atingita en la mondo de intelektoj kaj pensoj, kaj nun estas ja nur la komenco de ĝia tagiĝo. Post nelonga tempo vi vidos, ke novaj malavaraĵoj kaj diaj instruoj lumigos la malluman mondon kaj aliformos tiujn malgajajn regionojn en edenan paradizon.