Выбрать главу

 

4

 

Glorata estu Dio, ke viv venis ĉi tien kaj renkontis la servantojn de Dio! Ĉu vi trovis en ili ion ekster la armoj de la plezuro de Dio? Ne, vere. Vi vidis per viaj propraj okuloj, ke tage kaj nokte ili penadas kaj klopodas, kaj ke ili ne havas alian celon, krom glorigo de la vorto de Dio, edukado de homoj, plibonigo de amasoj, spirita progreso, starigo de universala paco, bonvolo al la tuta homaro kaj bonkoreco al ĉiuj nacioj. Oferante sin mem por la bono de la homaro, ili havas korojn apartigitajn de materialaj profitoj, kaj laboras por doni virtojn al la homaro.

 

5

 

Sed ni revenu al nia temo. Ekzemple en la Malnova Testamento estas dirite en la Libro de Jesaja, ĉapitro 48, verso 12: “Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izraeclass="underline"  tio estas Mi, Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta” . Estas klare, ke la alparolito ne estis Jakob, kiu estas Izraelo, sed la popolo de Izraelo. Ankaŭ en la Libro de Jesaja, ĉapitro 43, verso 1, estas dirite: “Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izraeclass="underline" Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.”

 

6

 

Ankaŭ en Nombroj, ĉapitro 20, verso 23, ni legas: “Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj” . Kaj en la verso 13: “Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.”

 

7

 

Rimarku: la popolo de Izraelo ribelis, sed laŭŝajne la riproĉo estis direktita al Moseo kaj Aarono. Kiel estas dirite en la Libro de Readmono, ĉapitro 3, verso 26: “Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.”

 

8

 

Tiu ĉi parolo kaj riproĉo efektive estas turnitaj al la infanoj de Izraelo, kiuj, ribelinte kontraŭ la ordono de Dio, estis pro tio longe malliberaj en la senakva dezerto trans Jordano, ĝis la tempo de Josuo – honoro estu al li. Tiu ĉi alparolo kaj riproĉo estis laŭŝajne turnitaj al Moseo kaj Aarono, sed efektive ili estis turnitaj al la popolo de Izraelo.

 

9

 

Simile en la Korano estas dirite al Mahometo: “Ni donis al vi evidentan venkon, por ke Dio pardonu al vi vian antaŭan kaj postan pekon” [8] . Tiu ĉi alparolo, kvankam laŭŝajne direktita al Mahometo, estis efektive al ĉiuj. Tiu parolmaniero, kiel ni diris antaŭe, estis uzata pro la perfekta saĝeco de Dio por ke homaj koroj ne havu zorgon, timon kaj turmenton.

 

10

 

Kiel ofte la profetoj de Dio kaj Liaj universalaj Malkaŝantoj konfesas en siaj preĝoj siajn pekojn kaj misfarojn! Ĝi estas nur por instrui aliajn homojn, por kuraĝigi kaj instigi ilin al humileco kaj malfiereco kaj igi ilin konfesi siajn pekojn kaj misfarojn. Ĉar tiuj Sanktuloj estas puraj de ĉia peko kaj sanktigitaj de misfaroj. En la Evangelio estas dirite, ke iu homo venis al Kristo kaj nomis lin “Bona Sinjoro” . Kristo respondis: “Kial vi nomas min bona? Nur Dio sola estas bona.”  Ĝi ne signifis – Dio gardu! – ke Kristo estis pekulo; sed li celis instrui subiĝemon, humilecon, malfierecon kaj modestecon al la homo, al kiu li parolis. Tiuj Sanktaj Estaĵoj estas lumoj, kaj lumo ne unuiĝas kun mallumo. Ili estas vivo, kaj vivo ne estas miksata kun morto. Ili estas por gvidado, kaj gvidado ne povas kunesti kun erarado; ili estas la esenco de obeo, kaj obeo ne povas ekzisti kune kun ribelo.

 

11

 

En la konkludo, la alparoloj en la formo de riproĉoj, kiuj estas en la Sanktaj Libroj, kvankam ekstervide direktitaj al la profetoj, t.e. al la Malkaŝantoj de Dio, efektive estas destinitaj por homoj. Ĝi estos por vi evidenta kaj klara, kiam vi diligente ekzamenos la Sanktajn Librojn.

 

12

 

Salutojn al vi.

 

 

XLV.

 

KLARIGO DE LA VERSO EN KITÁB-I-AQDAS: “LA TAGIĜ-LOKO

DE ORDONO NE HAVAS EGALULON EN LA PLEJALTA SENPEKECO” .

 

1

 

Estas dirite en tiu sankta verso: “La Tagiĝ-loko de Ordono [9]  ne havas egalulon en la plejalta senpekeco. Vere li estas Elmontranto de “Li faras, kion Li volas” en la regno de kreiteco. Vere Dio rezervis tiun ĉi staton por Si mem, kaj neniun lasis partopreni en tiu netuŝebla kondiĉo.” [10]

 

2

 

Sciu, ke senpekeco estas duspeca: esenca kaj akirita senpekeco. Simile ekzistas esenca scio kaj akirita scio, kaj same estas kun aliaj titoloj kaj kvalitoj. La esenca senpekeco estas kvalito propra de universala Malkaŝanto, ĉar ĝi estas rilate al li esenca postulaĵo, kaj esenca postulaĵo ne povas esti apartigita de la afero mem. La radioj estas esenca nepraĵo de la suno, kaj ili estas neapartigeblaj de ĝi. Scio estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li mem. Povo estas esenca nepraĵo de Dio, kaj ĝi estas neapartigebla de Li. Se ĝi povus esti apartigita de Li, Li ne estus Dio. Se la radioj povus esti apartigitaj de la suno, ĝi ne estus la suno. Pro tio se oni imagus apartigon de la plejalta senpekeco for de universala Malkaŝanto, li ne estus universala Malkaŝanto, kaj mankus al li la esencaj perfektecoj.

 

3

 

Sed la akirita senpekeco ne estas natura nepraĵo; kontraŭe, ĝi estas radio de la malavareco de senpekeco, kiu brilas el la Suno de l’ Realeco sur korojn kaj donas parton de si mem al animoj. Kvankam tiuj animoj ne havas la esencan senpekecon, ili estas tamen sub la zorgado de Dio, t.e. Dio gardas ilin kontraŭ peko. Tiel multaj el sanktaj personoj, kiuj ne estis tagiĝ-punktoj de la plejalta senpekeco, estis tamen zorgataj kaj gardataj kontraŭ peko en la ombro de defendo kaj gardo de Dio; ĉar ili estis perantoj de la favoro inter Dio kaj homoj. Se Dio ne gardus ilin kontraŭ eraro, iliaj eraroj erarigus kredantojn, kaj tiel la fundamento de la religio de Dio estus renversita, kio ne estus deca kaj inda je Dio.

 

4

 

Resumante: la esenca senpekeco apartenas speciale al universalaj Malkaŝantoj, kaj la akirita senpekeco estas donita al ĉiu sanktanimulo. Ekzemple la Universala [11]  Domo de Justeco, se ĝi estos fondita konforme al la nepraj kondiĉoj, konsistante el membroj, elektitaj el ĉiuj popoloj, tiu domo de Justeco estos defendata kaj gardata de Dio. Se tiu Domo de Justeco decidos unuanime aŭ per plimulto da voĉoj pri iu demando, ne priparolita en la Libro, tiu ĉi decido aŭ ordono estos gardata de eraro. La membroj de la Domo de Justeco ne posedas, individue, la esencan senpekecon; sed la anaro de la Domo de Justeco estas sub la zorgado de Dio: tio ĉi nomas sin donacdonita senerareco.