2
Tiu popolo ne kredis je unu Dio, sed je multaj dioj, al kiuj ĝi atribuis miraklojn; tial ĝi leviĝis kontraŭ li, kaj neniu subtenis lin krom Lot, la filo de lia frato, kaj unu aŭ du aliaj personoj sen ia signifo. Fine, ekstreme turmentita per la persekutado de siaj malamikoj, li estis devigita forlasi sian patrolandon. Efektive ili ekzilis lin, por lin pereigi kaj neniigi, por ke nenia postsigno restu post li.
3
Abrahamo venis tiam en la regionon de la Sankta Lando. Liaj malamikoj opiniis, ke tiu ekzilo kaŭzos lian ruinon kaj neniigon, ĉar ŝajnis ja neeble, ke homo, forpelita el sia patrolando, senigita de siaj rajtoj kaj persekutata de ĉiuj flankoj – se li eĉ estus reĝo – evitu pereon. Sed Abrahamo restis neŝancebla kaj elmontradis supernaturan firmecon. Kaj Dio faris, ke tiu ekzilo iĝis lia eterna honoro, ĉar li enradikigis la Unuecon de Dio, en la mezo de politeista generacio. Sekve de lia ekzilo la posteuloj de Abrahamo iĝis potencaj, kaj la Sankta Lando estis donita al ili. Rezulte de tio la instruoj de Abrahamo estis vaste diskonigitaj, Jakobo aperis en lia posteularo, kaj Jozefo, kiu iĝis reganto en Egiptujo. Sekve de lia ekzilo Moseo kaj estaĵo tia, kiel Kristo, naskiĝis el lia posteularo, kaj troviĝis Hagaro, de kiu estis naskita Iŝmaelo, kies unu el la praidoj estis Mahometo. Sekve de lia ekzilo Báb aperis en lia posteularo, [7] kaj la profetoj de Izraelo estis kalkulitaj inter la praidoj de Abrahamo. Kaj tio kontinuas sin en ĉiuj tempoj. Fine sekve de lia ekzilo la tuta Eŭropo kaj pliparto da Azio venis sub la gardodonan ombron de la Dio de Izraelo. Rigardu, kia estis la potenco, kiu ebligis al la homo, forkurinta el sia lando, fondi tian familion, estigi tian kredon kaj disvastigi tiajn instruojn. Ĉu iu povas diri, ke tio ĉi okazis hazarde? Ni devas esti justaj: ĉu tiu homo estis edukanto, aŭ ne?
4
Se la ekzilo de Abrahamo el Ur en Aleppon en Sirio sekvigis tiajn rezultatojn, ni devas konsideri, kia estos la efiko de la ekzilo de Bahá’u’lláh kaj de liaj pluraj vojiroj el ṭihrán en Bařľdádon, kaj el tie en Konstantinoplon, en Rumelion kaj en la Sanktan Landon.
5
Vidu, kiel perfekta edukanto estis Abrahamo!
V.
MOSEO.
1
Moseo estis dum longa tempo paŝtisto en sovaĝejo. Laŭ la ekstera konsidero li estis homo, edukita en tirana domo, kaj estis konata kiel plenuminta mortigon. Li estis tre malamata kaj malestimata de la ĉefularo kaj popolo de Faraono.
2
Kaj ĝuste tia homo liberigis la grandan nacion el la katenoj de sklaveco, elirigis ĝin el Egiptujo kaj kondukis al la Sankta Lando.
3
Tiu popolo estis levita el la fundo de degrado al la supro de gloro. Ĝi estis mallibera, ĝi iĝis libera; ĝi estsis la plej malklera el popoloj, ĝi iĝis la plej klera. Rezulte de la institucioj, kiujn Moseo donis al la Izraelidoj, ili atingis la staton, kiu glorigis ilin inter ĉiuj nacioj; ĝis tia grado, ke kiam en najbaraj nacioj oni volis laŭdi iun homon, oni diradis: “certe li estas Izraelido”. Moseo starigis la religian leĝon kaj la civilan leĝon; tiuj ĉi donis vivon al la popolo de Izraelo kaj kondukis ĝin al la plej alta ebla grado de civilizacio de tiu periodo.
4
Ili atingins la staton de tia progreso, ke la saĝuloj de Grekujo venadis vidi la famulojn de Izraelo, kiel modelojn de perfekteco. Inter ili estis Sokrato, kiu vizitis Sirion kaj transprenis de la idoj de Izraelo la instruojn pri la Unueco de Dio kaj pri la senmorteco de animo. Post la reveno en Grekujon li diskonigadis tiujn ĉi instruojn. Poste la popolo de Grekujo ekstaris kontraŭ li, akuzis lin pri malpieco, kulpigis antaŭ la Areopago kaj kondamnis je morto per veneno.
5
Kiel povus homo, kiu estis balbutulo, kiu estis edukita en la domo de Faraono, kiu estis konata inter homoj, kiel mortiginto kiu pro timo restadis dum longa tempo en kaŝejo, kaj kiu estis paŝtisto – fondi tiel grandan Aferon, dum la plej saĝaj filozofoj de la mondo ne elmontris eĉ milonon de tia influo? Tio ĉi estas vere mirindaĵo.
6
Homo, kiu estis balbutulo, kiu ne povis eĉ paroli korekte, sukcesis subteni tian grandan Aferon! Se dia potenco ne helpus al li, li neniam kapablus plenumi tian grandan taskon. Tiuj ĉi faktoj estas neneeblaj. Scienculoj, la grekaj filozofoj, la eminentuloj de Romo iĝis famaj en la mondo, specialiĝinte, ĉiu el ili, nur en unu branĉo de scienco. Tiel Galen kaj
Hipokrato estis famaj en medicino, Aristotelo en logiko kaj rezonado, kaj Platono en etiko kaj teologio. Kiel do okazis, ke iu paŝtisto sukcesis akiri tiun tutan scion? Ekster ĉia dubo li devis ricevis helpon de ĉionpova potenco.
7
Konsideru ankaŭ, kiaj provoj kaj malfacilaĵoj naskiĝis por homoj. Por malhelpi kruelan agon Moseo mortigis egipton kaj post tio iĝis konata inter homoj kiel mortiginto, des li pro tio, ke la homo, kiun li mortigis, apartenis al la reganta nacio. Tiam li forkuris, kaj post tio li estis levita al la rango de profeto!
8
Malgraŭ sia malbona reputacio kiel mirinde li estis gvidata de supernatura potenco en la fondo de siaj grandaj institucioj kaj leĝoj!
VI.
KRISTO.
1
Poste venis Kristo, dirante: “Mi estas naskita de la Sankta Spirito.” Kvankam nun facile estas al kristanoj kredi tiun ĉi aserton, en tiu tempo ĝi estis tre malfacila. Laŭ la teksto de la Evangelio la fariseoj parolis: “Ĉu li ne estas la filo de Jozefo el Nazareto, kiun ni konas? Kiel li do povas diri, ke li estas veninte el la ĉielo?”
2
Mallonge dirante tiu homo, kiu ekstervide kaj en la okuloj de ĉiuj estis malalta, levis sin kun tiel granda potenco, ke li eksigis la religion, kiu daŭris de dekkvin jarcentoj, en la tempo, kiam la plej eta flankeniĝo de ĝi minacis morton al la leĝrompinto. Plie, en la tempo de Kristo la moraleco de la tuta mondo kaj la trajtaro de la Izraelidoj estis komplete malperfektaj kaj degenerintaj, kaj la Izraelidoj estis farintaj en la staton de kompleta degradeco, mizero kaj sklaveco. Jen ili estis sklavigitaj de ĥaldeoj kaj persoj, alifoje ili estis subigitaj de asirioj, poste ili iĝis dependaj kaj vasaloj de grekoj, kaj en la tempo de la alveno de Kristo ili estis regataj kaj malrespektataj de romanoj.
3
Tiu junulo, Kristo, per la helpo de supernatura povo senvalidigis la antikvan Leĝon de Moseo, reformis la ĝeneralan moralecon, kaj refoje konstruis fundamenton de eterna gloro de Izraelidoj. Plie, li alportis al la homaro la ĝojan novaĵon pri universala paco kaj vaste diskonigis la instruojn, kiuj estis ne nur por Izraelo sola, sed por universala feliĉo de la tuta homa gento.
4
La unuaj, kiuj penis neniigi lin estis Izraelidoj kaj liaj propraj parencoj. Laŭ ĉiaj eksteraj ŝajnoj ili venkis lin kaj alkondukis lin al plej terura mizero. Fini ili kronis lin per la dorna krono kaj krucumis. Sed Kristo, ekstervide en plej profunda mizero kaj aflikto, proklamis: “Tiu ĉi Suno brilegos, tiu ĉi Lumo radios, mia favoro ĉirkaŭregos la mondon kaj ĉiuj miaj malamikoj estos malaltigitaj.” Kaj kiel li diris, tiel estis: ĉar ĉiuj reĝoj de la tero ne povis kontraŭstari al li. Ne, ĉiuj iliaj flagoj estis faligitaj, dum la standardo de la Persekutito estis levita ĝis la zenito.