Выбрать главу

 

3

 

Estas do nepre, ke ni sciu, kia estis en la komenco ĉiu el la gravaj estaĵoj – ĉar ne estas dubo, ke en la komenco la origino estas unu: la origino de ĉiuj nombroj estas unu, kaj ne du. Estas do klare, ke en la komenco la materio estis unu, kaj ke la unu materio aperis diversaspekte en ĉiu elemento; tiamaniere estiĝis diversaj formoj, kaj tiuj diversaj formoj, laŭgrade de sia estiĝado, iĝis konstantaj, kaj ĉiu elemento estis specialigita. Sed tiu konstanteco ne estis definitiva, kaj nur post tre longa tempo ĝi ricevis realigon kaj perfektan ekziston. Tiam la elementoj estis kombinitaj, organizitaj kaj kunmetitaj en senfinajn formojn; aŭ, pli ĝuste, el la kunmeto kaj kombino de la elementoj estiĝis sennombraj estaĵoj.

 

4

 

Tiu kombino kaj aranĝo per la saĝeco de Dio kaj Lia antaŭekzista potenco estis kreitaj el lunu natura organizaĵo, kiu estis kunmetita kaj kombinita kun grandega forto, konforme al saĝeco kaj laŭ universala leĝo. El tio estas videble, ke ĝi estas kreaĵo de Dio, ne iu hazarda kombinaĵo kaj aranĝo. Jen kial el ĉiu natura kombinaĵo povas ekesti estaĵo, sed el hazarda kombinaĵo nenia estaĵo povas ekesti. Ekzemple se homo laŭ sia propra menso kaj inteligenteco kolektos kelkajn elementojn kaj kombinos ilin, nenia viva estaĵo estos estigita, ĉar la sistemo estas nenatura. Tio ĉi estas respondo al la silenta demando, kial, se estaĵoj estas kreitaj per kunmeto kaj kombino de elementoj, ne estas tamen por ni eble kolekti elementojn, kunmiksi ilin kaj tiamaniere krei vivantan estaĵon. Ĝi estas falsa supozo, ĉar la origino de tiu kombino venas de Dio; Dio estas Tiu, kiu faras la kombinon kaj ĉar ĝi estas farita konforme al la natura sistemo, el ĉiu kombinaĵo rezultas unu estaĵo kaj unu ekzisto estas estigita. Kombinaĵo, farita de homo, rezultas nenion, ĉar homo ne povas krei.

 

5

 

Ni diris, mallonge, ke el la kunmetoj kaj kombinoj de elementoj, el iliaj malkombinoj, el iliaj kvantoj kaj influoj de aliaj estaĵoj je ili rezultas formoj, senfinaj realaĵoj kaj sennombraj estaĵoj. Sed estas klare, ke nia terglobo ne ekekzistis subite en sia nuna formo, sed ke tiu universala estaĵo pasadis grade tra diversaj fazoj, antaŭ ol ĝi estis ornamita per ĉiuj siaj nunaj perfektecoj. Universalaj estaĵo similas kaj povas esti komparitaj al apartaj estaĵoj, ĉar tiel la unuaj, kiel la duaj estas subigitaj al unu natura sistemo, unu universala leĝo kaj dia organizo. Tiel vi trovos, ke plej malgrandaj atomoj en la universala sistemo estas similaj al plej grandaj estaĵoj de la universo. Estas klare, ke ili venas en la ekziston el unu laborejo de povo, laŭ unu natura sistemo kaj unu universala leĝo; pro tio oni povas ilin kompari unu kun aliaj. Tiel la embrio de homo en la sino de l’ patrino grade kreskas kaj disvolvas sin, alprenas diversajn formojn kaj kondiĉojn, ĝis fine en la stato de perfekta beleco ĝi atingas maturecon kaj aperas en perfekta formo kun grandega ĉarmo. Kaj simile la semo de tiu floro, kiun vi nun vidas, estis komence objekto sensignifa kaj tre malgranda, kaj ĝi kreskis kaj disvolvis sin en la sino de la tero, kaj, alpreninte diversajn formojn, atingis tiun ĉi staton kun perfekta freŝeco kaj ĉarmo. Tiel same klare estas, ke tiu ĉi terglobo, ricevinte foje ekziston, kreskadis kaj evoluadis en la utero de la universo kaj alprenadis diversajn formojn kaj statojn, ĝis ĝi grade atingis la nunan perfektecon kaj iĝis ornamita per sennombraj estaĵoj kaj aperis kiel finita organizaĵo.

 

6

 

Estas do klare, ke la origina materio, kiu estas en la embria stato, kaj la miksitaj kaj kombinitaj elementoj, kiuj estis ĝia plej frua formo, laŭgrade kreskis kaj evoluis dum multaj jarcentoj kaj cikloj, pasante de unu aspekto kaj formo al alia, ĝis ili aperis en tiu ĉi perfekteco, sistemo, organizo kaj aranĝo per la superega saĝeco de Dio.

 

7

 

Nun ni revenu al nia temo, ke homo en la komenco de sia ekzisto kaj en la sino de la tero, kiel embrio en la sino de l’ patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia, de unu aspekto al alia, ĝis li aperis kun tiu ĉi beleco kaj perfekteco, kun tiu ĉi forto kaj povo. Estas certe, ke en la komenco li ne havis tiun ĉi belaspekton, graciecon kaj elegantecon, kaj ke nur gradon post grado li atingis tiun ĉi aspekton, formon, belecon kaj graciecon. Estas sendube, ke la embrio de homo ne aperis subite en tiu ĉi formo, nek iĝis tiam elmontro de la vorto: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj.”  Grade ĝi pasadis tre multaj kondiĉoj kaj diversaj aspektoj, ĝis ĝi atingis tiun ĉi formon kaj belecon, tiun ĉi perfektecon, graciecon kaj belaspekton. Estas tiel evidente kaj certigite, ke la evoluado kaj kreskado de homo sur la tero, antaŭ ol li atingis sian nunan perfektecon, similas la kreskadon kaj evoluadon de embrio en la sino de l’ patrino: laŭgrade ĝi pasas de stato al stato, de formo al formo, de unu aspekto al alia, ĉar tio konformas al la postuloj de la universala sistemo kaj Dia Leĝo.

 

8

 

La embrio pasas do tra diversaj statoj kaj trairas multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingas la formon, en kiu ĝi elmontras la vortojn: “Gloro estu al Dio, la plej bona el kreantoj” , kaj antaŭ ol aperas la signoj de intelekto kaj matureco. Kaj tiel same la ekzisto de homo sur la tero – de la komenco ĝis kiam li atingis tiun ĉi staton, formon kaj kondiĉon – devis nepre daŭri longan tempon kaj trairi multajn gradojn, antaŭ ol ĝi atingis tiun ĉi kondiĉon. Sed de la komenco de la ekzisto de homo li formas apartan specon. Tiel same la embrio de homo en la sino de l’ patrino havis unue strangan formon; poste tiu korpo pasas de aspekto al aspekto, de stato al stato, de formo al formo, ĝis ĝi aperas kun grandega beleco kaj perfekteco. Sed eĉ en la patrina sino kaj en tiu stranga formo, tute diferenca de lia nuna formo kaj figuro, ĝi estas embrio de la supera speco, ne de besto; la speco kaj esenco ne ŝanĝas sin. Se ni konfesas eĉ, ke ekzistas en homoj postsignoj de malaperintaj organoj, ĝi ne estas pruvo de nekonstanteco kaj neoriginaleco de la speco. Eventuale ĝi pruvas, ke la formo, figuro kaj organoj de homo progresis. Homo ĉiam estis aparta speco, homo, ne besto. Tiel same se homa embrio en la sino de l’ patrino pasas de unu formo al alia, tiel, ke la sekvanta formo neniel similas la antaŭan, ĉu tio estas pruvo, ke la speco ŝanĝis sin? ke ĝi komence estis besto, kaj ĝiaj organoj progresis kaj evoluis, ĝis ĝi iĝis homo? Ne, vere! Kiel infana kaj senbaza eraro estas tia ideo kaj penso! Ĉar la pruvo de la originaleco de la homa gento kaj de la konstanteco de la homa naturo estas klara kaj evidenta.

 

XLVIII.

 

LA DIFERENCOJ INTER HOMO KAJ BESTO.

 

1

 

Ni jam parolis foje aŭ du fojojn je la temo de la spirito, sed niaj vortoj ne estis enskribitaj.

 

2

 

Sciu, ke homoj apartenas al du kategorioj, t.e. ili formas du partiojn. Unu partio neas la spiriton kaj diras, ke ankaŭ homo estas speco de besto, ĉar, ili diras, ĉu ni ne vidas, ke bestoj kaj homoj posedas la samajn povojn kaj sentojn? Tiuj simplaj, apartaj elementoj, kiuj plenigas la spacon, estas senfine kombinitaj, kaj el ĉiu el tiuj kombinaĵoj rezultas unu el la estaĵoj. Inter tiuj estaĵoj estas la posedanto de spirito, [1]  de la povoj kaj de la sentoj. Ju pli perfekta estas la kombino, des pli nobla estas la estaĵo. La kombino de la elementoj en la korpo de homo estas pli perfekta, ol la kombino de la elementoj en iu alia estaĵo; ĝi estas miksita en absoluta ekvilibro, pro tio ĝi estas pli nobla kaj pli perfekta. “Li ne havas – ili diras – ian specialan povon kaj spiriton, de kiu aliaj bestoj estas senigitaj: bestoj posedas sentemajn korpojn, sed homo en kellkaj povoj havs pli grandan sentemon – kvankam, rilate al la eksteraj sentoj, kiel aŭdo, vido, gusto, flaro, tuŝo, kaj eĉ rilate al kelkaj internaj povoj, kiel memoro, besto estas pli malavare naturdotita, ol homo.” “Besto – ili diras – ankaŭ havas inteligentecon kaj perceptemon;”  ĉio, kion ili konfesas, estas, ke la inteligenteco de homo estas pli granda.