3
Jen kion diras la nuntempaj filozofoj; ĝi estas ilia diraĵo, ĝi estas ilia supozo, kaj tiel dekretas ilia imago. Kaj tiel kun potencaj argumentoj kaj pruvoj ili devenigas homon origine de besto kaj diras, ke estis iam tempo, kiam homo estis besto, ke poste la speco ŝanĝis sin kaj progresis iom post iom, ĝis ĝi atingis la nunan homstaton.
4
Sed la teologoj diras: Ne, ne estas tiel. Kvankam homo havas la povojn kaj eksterajn sentojn egale kun bestoj, tamen estas en li unu eksterordinara povo, de kiu bestoj estas senigitaj. La sciencoj, artoj, elpensaĵoj, metioj kaj malkovroj de realaĵoj estas rezultoj de tiu spirita povo, kiu entenas ĉiujn aferojn, komprenas iliajn realecojn, malkovras la kaŝitajn sekretojn de estaĵoj kaj per tiu ĉi scio regas ilin; ĝi eĉ ekkonas aferojn, kiuj ne ekzistas ekstere, t.e. intelektajn realaĵojn, kiuj ne estas senteblaj kaj ne havas eksteran ekziston, ĉar ili estas nevideblaj; ĝi tiel entenas la aferojn de menso, spirito, de kvalitoj, karaktero, amo kaj ĉagreno de homo, kiuj estas intelektaj realaĵoj. Plie, ĉiuj nun ekzistantaj sciencoj, artoj, leĝoj kaj senfinaj elpensaĵoj de homo estis iam nevideblaj, misteraj kaj kaŝitaj sekretoj; nur la ĉion-entenanta homa povo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en videblecon. Tiel telegrafo, fotografarto, fonografarto kaj ĉiuj similaj elpensaĵoj kaj mirindaj artoj estis iam kaŝitaj misteroj: la realeco de homo malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco en la videblecon. Estis eĉ tempo, kiam la kvalitoj de tiu ferpeco, kiun vi nun vidas, kaj de ĉiuj metaloj estis kaŝitaj misteroj; homoj malkovris la metalon kaj donis al ĝi tiun industrian formon. Same estas kun ĉiuj aliaj malkovraĵoj kaj elpensaĵoj de homo, kiuj estas sennombraj.
5
Tion ĉi ni ne povas nei. Se ni diras, ke ĉio tio estas rezultoj de povoj, kiujn ankaŭ bestoj posedas, kaj de la korpaj sentopovoj, ni klare vidas unuarigarde, ke koncerne tiujn povojn bestoj superas homon. Ekzemple la vidkapablo de bestoj estas multe pli akra, ol la vidkapablo de homo, [tiel ankaŭ iliaj] sentoj de flaro kaj gusto. Mallonge dirante, en la povoj, kiujn homoj partoprenas kune kun bestoj, la bestoj estas ofte pli fortaj. Ni prenu kiel ekzemplon la povon de memor: se vi prenos kolombon el ĉi tie en malproksiman landon kaj tie lasos ĝin libera, ĝi revenos, ĉar ĝi memoros la vojon. Prenu hundon el ĉi tie en la centron de Azio, lasu ĝin libera kaj ĝi revenos ĉi tien kaj nek unu fojon perdos la vojon. Same estas kun la aliaj povoj, kiel aŭdo, vido, flaro, gusto kaj tuŝo.
6
Estas do klare, ke se ne ekzistus en homo iu povo alia ol tiuj de bestoj, la lastaj superus homon en elpensaĵoj kaj kompreno de realecoj. Pro tio estas klare, ke homo havas naturdonacon, kiun besto ne posedas. Bestoj perceptas ja aferojn senteblajn, sed ne perceptas intelektajn realaĵojn. Ekzemple tion, kio estas en la sfero de ĝia vido, besto vidas, sed tio, kio estas ekster ĝia vidosfero, ne estas por ĝi perceptebla kaj ĝi ne povas tion imagi. Tiel ne estus eble por besto kompreni, ke la tero havas la formon de globo. Sed homo el aferoj konataj ekkonas aferojn nekonatajn kaj malkovras nekonatajn verojn. Ekzemple homo vidas la kurbilinion de la horizonto kaj el tio li konkludas pri la globeco de la tero. La Norda Stelo en ‘Akká, ekzemple, estas je 33 º , t.e. ĝi estas je 33 º super la horizonto. Kiam oni iras al la Norda Poluso, la Nordo Stelo levas sin je unu grado super la horizonton ĉe ĉiu grado de distanco, kiun oni trapasas, t.e. la alteco de la Norda Stelo estas 34 º , poste 40 º , poste 50 º , poste 60 º , poste 70 º . Kiam oni atingos la Nordan Poluson, la alteco de la Norda Stelo estos 90 º , aŭ ĝi estas atinginta la zeniton, t.e. ĝi estas ĝuste super la kapoj. La Norda Stelo kaj ĝia sinlevado estas senteblaj aferoj. Ju pli proksimen oni venas al la poluso, des pli alten levas sin la Norda Stelo; pro tiuj du konataj aferoj oni malkovris aferon nekonatan, nome, ke la horizonto estas kurbinta, t.e. ke la horizonto de ĉiu tergrado diferencas de la horizonto de aliaj tergradoj. Homo rimarkas tion ĉi kaj konkludas el [tio] aferon nevideblan, nome la globecon de la tero. Ĝi ne estas komprenebla por besto. Same besto ne povus kompreni, ke la suno estas la centro kaj ke la tero rondiras ĉirkaŭ ĝi. Besto estas sklavo de la korpsentoj kaj ilia malliberulo; ĉion, kio estas ekster ka sentoj, la aferojn, kiujn ili ne regas, besto neniam povas kompreni, kvankam per la eksteraj sentpovoj ĝi superas homon. El tio estas pruvite kaj konstantite, ke homo havas en si povon de malkovrado, per kiu li distingas sin de bestoj, kaj tio ĉi estas la homa spirito.
7
Gloro estu al Dio! homo estas ĉiam turnita al la altaĵoj kaj liaj aspiroj estas noblaj; li ĉiam deziras atingi mondon pli grandan, ol la mondo, en kiu li estas. La amo al alteco ests unu el karakterizaj trajtoj de homo. Mi miras, ke certaj filozofoj de Ameriko kaj Eŭropo kontentiĝas per grada proksimiĝo al la besta mondo kaj per tiela malantaŭeniĝado; ĉar la tendenco de la ekzisto devas esti al la altaĵoj. Malgraŭ tio, se vi dirus al iu el ili : “vi estas besto” , li estus treege ofendita kaj kolera.
8
Kia diferenco estas inter la homa mondo kaj la mondo de besto; inter la alteco de homo kaj la malalteco de besto; inter la perfektecoj de homo kaj la senscio de besto; inter la lumo de homo kaj la mallumo de besto; inter la gloro de homo kaj la malaltgradeco de besto! Dekjara araba infano povas estri ducent aŭ tricent kamelojn en dezerto, kaj per sia voĉo ĝi povas gvidi ilin antaŭen aŭ reigi ilin malantaŭen. Malforta hindo povas tiel regi grandegan elefanton, ke la elefanto estas lia plej obeema servanto. Ĉiuj aferoj estas sub la regado de la homa mano; homo povas rezisti la naturon, dum ĉiuj aliaj estaĵoj estas sklavoj de la naturo, kaj neniu el ili povas flankeniĝi de ĝiaj ordonoj. Sole homo povas rezisti la naturon. La naturo aliiras korpojn al la centro de la tero – homo per meĥanikaj instrumentoj malproksimiĝas for de ĝi kaj flugas en la aero. La naturo malpermesas al homo trapasi marojn – sed homo konstruas ŝipon kaj iras kaj vojaĝas tra granda oceano, k.t.p.; la temo esta neelĉerpebla. Ekzemple homo veturigas maŝinojn sur montoj kaj tra sovaĝejoj, kaj kunigas en unu loko novaĵojn pri tio, kio okazis en la Oriento kaj en la Okcidento. Ĉio tio estas kontraŭ la naturo. Maro kun sia tuta grandeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu atomo de l leĝoj de la naturo; la suno kun sia grandiozeco ne povas flankeniĝi eĉ je unu kudrilpiko de la leĝoj de la naturo kaj neniel povas kompreni la kondiĉojn, staton, kvalitojn, movojn kaj naturon de homo.
9