Выбрать главу

 

Kio estas do tiu povo en la malgranda korpo de homo, kiu regas ĉion tion? Kio estas tiu reganta povo, per kiu homo ĉion subigas al si?

 

10

 

Restas ankoraŭ unu punkto: la modernaj filozofoj diras: “Ni neniam vidis en homo la spiriton, kaj malgraŭ ĉiuj niaj esploroj koncerne la sekretojn de la homa korpo ni ne rimarkas spiritan povon. Kiel ni povas imagi povon, kiu ne estas sentebla?”  La teologoj respondas: “La spirito de besto ankaŭ ne estas sentebla, kaj oni ne povas rimarki ĝin per ĝiaj korpaj fortoj. Per kio vi pruvas la ekziston de la spirito de besto? Ne estas dubo, ke laŭ ĝiaj efikoj vi pruvas, ke en besto ekzistas povo, kiu ne estas en vegetaĵo, t.e. vido, aŭdo, kaj ankaŭ aliaj povoj; el tio vi konkludas, ke ekzistas besta spirito. Ĉar en besto estas signoj, kiuj ne estas en vegetaĵo, vi diras, ke tiu sentopovo estas eco de la besta mondo; vi vidas ankaŭ en homo signojn, povojn kaj perfektecojn, kiuj ne ekzistas en besto; el tio vi povas konkludi, ke estas en li povo, kiun besto ne posedas.”

 

11

 

Se ni volus nei ĉion, kio ne estas sentebla, ni devus ankaŭ nei realaĵojn, kiuj ekzistas eksterdube. Ekzemple la etera materio ne estas sentebla, kvankam ĝi havas senduban ekziston. La forto de altirado ne estas sentebla, kvankam ĝi certe ekzistas. Pro kio vi asertas pri iliaj ekzistoj? Pro iliaj signoj. Tiel lumo estas vibrado de la etera materio, kaj pro tiu vibrado ni konkludas pri la ekzisto de la etero.

 

XLIX.

 

LA KRESKADO KAJ EVOLUADO DE LA HOMA SPECO.

 

1

 

Demando. – Kion vi diras koncerne la teoriojn de certaj filozofoj pri kreskado kaj evoluado de estaĵoj?

 

2

 

Respondo. – Ni parolis jam alitage pri tiu ĉi afero, sed ni parolos pri ĝi refoje. Mallonge dirante, ni solvos tiun ĉi problemon, difinante, ĉu specoj estas originalaj, aŭ ne, t.e. ĉu la speco de homo estis origine estigita, aŭ ĉu ĝi poste devenis de bestoj.

 

3

 

Certaj eŭropaj filozofoj konsentas, ke speco kreskas kaj evoluas, kaj ke estas eĉ eblaj ŝanĝoj kaj aliiĝoj. Unu el la pruvoj, per kiuj ili konfirmas tiun ĉi teorion, estas, ke dank al atenta studado kaj esplorado de la geologia scienco iĝis klare, ke la ekzisto de vegetaĵo antaŭis tiun de besto, kaj ke la ekzisto de besto antaŭis tiun de homo. Ili konsentas, ke tiel la vegetaĵoj, kiel la bestaj specoj, ŝanĝis sin, ĉar en certaj tavoloj de la tero oni malkovris kreskaĵojn, kiuj ekzistis en pasintaj tempoj kaj nun estas pereintaj; ili progresadis, kaj tiamaniere la speco ŝanĝis sin. Tiel same en la tavoloj de la tero estas kelkaj specoj de bestoj, kiuj ankaŭ ŝanĝis sin kaj aliiĝis. Unu el tiuj bestoj estas serpento. Estas indikaĵoj, ke serpento iam havis piedojn; sed dum pasado de la tempo tiuj membroj malaperis. Tiel same en la vertebraro de homo estas indikaĵo, kiu prezentas pruvon, ke li iam, kiel aliaj bestoj, havis voston. Estis tempo, kiam tiu membro estis utila, sed kiam homo evoluis, li ne bezonis ĝin plu, kaj pro tio ĝi iom post iom malaperis. Ĉar serpento rifuĝadis sub la tero kaj iĝis rampanta estaĵo, ĝi ne bezonis plu piedojn, kaj tial ili malaperis, sed restis iliaj postsignoj. La ĉefa argumento estas la jena: la ekzisto de postsignoj de membroj pruvas, ke ili iam ekzistis, kaj ĉar nun ili ne estas plu utilaj, ili malaperis iom post iom. Kaj tiel dum la perfektaj kaj necesaj membroj restis, la nenecesaj iom post iom malaperis pro la modifiĝado de la speco, sed postrestis iliaj postsignoj.

 

4

 

La unua respondo al tiu ĉi argumento estas, ke la tempa antaŭeco de besto rilate al homo ne estas pruvo de evoluo, ŝanĝiĝo kaj aliiĝo de la speco, nek de tio, ke homo estis levita el la besta mondo en la homan mondon. Ĉar tial, ke la individua aperado de tiuj diversaj estaĵoj estas certa, povas esti, ke homo ekekzistis post besto. Tiel kiam ni ekzamenos la vegetaĵan regnon, ni vidos ke fruktoj de diversaj arboj ne maturiĝis en unu tempo; kontraŭe, kelkaj maturiĝis antaŭe, aliaj poste. Tiu ĉi antaŭeco ne pruvas, ke la lasta frukto de unu arbo estas kreita el pli frua frukto de alia arbo.

 

5

 

Due, tiuj malfortaj restaĵoj kaj postsignoj de membroj eble havas gravan kialon, kiun nia menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies menso ankoraŭ ne komprenas. Kiel multaj estas aferoj, kies kialon ni ankoraŭ ne scias! Tiel la fiziologia scienco, t.e. la scienco pri la konstruo de membroj, diras, ke la kialo kaj kaŭzo de la diferencoj de koloroj de bestoj, haroj de homoj, ruĝeco de lipoj, de diverseco de koloro de birdoj estas ankoraŭ nekonataj; ili estas kaŝitaj kaj sekretaj. Sed oni scias, ke la pupilo de okulo estas nigra, por altiri la radiojn de la suno, ĉar se pupiloj havus alian koloron, ĝenerale blankan, ili ne altiradus la radiojn de la suno. Tial, ĉar la kialo de la menciitaj de ni aferoj estas nekonata, povas esti, ke la kialo kaj saĝeco de la postsignoj de membroj estas same nekonataj.

 

6

 

Trie, ni supozu, ke estis tempo, kiam kelkaj bestoj, aŭ homo, posedis certajn membrojn, kiuj nun estas malaperintaj. Tio ĉi ne estas sufiĉa pruvo de ŝanĝo kaj evoluo de la specoj. Ĉar homo, de la komenco de la embria periodo ĝis kiam li atingas maturecon, pasas tra diversaj formoj kaj aspektoj. Lia aspekto, formo, figuro kaj koloro ŝanĝas sin, li pasas de unu formo al alia, de unu aspekto al alia. Malgraŭ tio de la komenco de la embria periodo li apartenas al la homa speco – tio estas embrio de homo, ne de besto. Ĝi ne estas rimarkebla de la komenco, nur poste ĝi iĝas videbla kaj klara. Ekzemple ni supozu, ke homo iam similis al besto, kaj ke nun li estas progresinta kaj ŝanĝiĝinta. Se ni eĉ supozus, ke ĝi estas vero, ĝi ankoraŭ ne estas pruvo de ŝanĝo de la speco: ne, ĝi estas, kiel ni antaŭe menciis, nur kiel la ŝanĝiĝado kaj aliiĝado de homa embrio, antaŭ ol ĝi atingos la staton de saĝeco kaj perfekteco. Ni prezentos tion ĉi pli klare: ni supozu, ke estis tempo, kiam homo iris per la manoj kaj piedoj, aŭ havis voston. Tiu ĉi ŝanĝo kaj aliiĝo estas kiel tiu de embrio en la patrina sino; kvankam ĝi ŝanĝas sin diversmaniere, ĝi kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la perfektan formon, ĉar de la komenco ĝi prezentas apartan specon. Ni vidas ankaŭ en la vegetaĵa regno, ke la originalaj specoj de gentoj ne ŝanĝiĝas kaj aliiĝas, sed iliaj formoj, koloroj kaj grandecoj ŝanĝas sin, aliiĝas, aŭ eĉ progresas.

 

7

 

Ni diros resume: kiel homo en la sino de la patrino pasas de formo al formo, de aspekto al aspekto, ŝanĝiĝas kaj evoluas, kaj apartenas tamen al la homa speco de la komenco de la embria periodo – tiel same homo de la komenco de sia ekzisto en la utero de la mondo prezentas ankaŭ apartan specon, la homan specon, kaj estas evoluinta iom post iom de formo al formo. Jen kial estas tiu ŝanĝiĝado de la aspekto; tiu evoluado de membroj, tiu progresado kaj kreskado, se ni eĉ akceptus la realan kreskon kaj progreson [2] , ne malhelpas al la speco esti originala. Homo de la komenco havis tiun ĉi perfektan formon kaj konstruon kaj posedis kapablecon kaj emon al akirado de materialaj kaj spiritaj perfektecoj, kaj li estis elmontro de la vortoj: “Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni” . Li fariĝis nur pli bonaspekta, pli bela kaj pli gracia. La civilizacio eligis lin el la sovaĝa stato same kiel sovaĝaj fruktoj, kulturotaj de ĝardenisto, fariĝa pli belaj, pli dolĉaj, kaj ricevas pli da freŝeco kaj delikateco.

 

8

 

La ĝardenistoj de la mondo de l’ homaro estas la profetoj de Dio.