Выбрать главу

 

L.

 

SPIRITAJ PRUVOJ DE LA ORIGINO DE HOMO.

 

1

 

La pruvoj, kiujn ni prezentis rilate al la origino de la homa speco, estis logikaj pruvoj. Nun ni prezentos la spiritajn pruvojn – la esencajn. Ĉar kiel ni pruvis la ekziston de Dio per logikaj argumentoj, kaj pruvis ankaŭ logike, ke homo ekekzistis de sia origino kaj komenco kiel homo, kaj ke lia speco ekzistis de eterne, ni nun starigos spiritajn pruvojn, ke la homa ekzisto, t.e. la speco de homo, estas ekzisto nepra kaj ke sen homo la perfektecoj de Dio ne estus elmontritaj. Sed tio estas pruvoj spiritaj, ne logikaj.

 

2

 

Multfoje ni elmontris kaj pruvis, ke homo estas la plej nobla el estaĵoj, la sumo de ĉiuj perfektecoj, kaj ke ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj ekzistaĵoj estas centroj, el kiuj estas reflektata la gloro de Dio, t.e. la signoj de la Dieco de Dio elmontriĝas en la realecoj de aferoj kaj kreaĵoj. Same kiel la terglobo estas loko, kie reflektiĝas la radioj de la suno, kie ĝia lumo kaj varmo kaj ĝia influo elmontriĝas kaj vidiĝas en ĉiuj atmoj de la tero, tiel ankaŭ la atomoj de estaĵoj en tiu senfina spaco proklamas kaj pruvas unu el la diaj perfektecoj. Nenio estas senigita de tiu favoro. En ĉio estas aŭ signo de la bonfaremo de Dio, aŭ signo de Lia povo, de Lia grandeco, justeco, grandiozeco, donanta edukon; aŭ estas signo de la malavareco de Dio, de Lia vido, aŭdo, scio, de Lia favoremo k.t.p.

 

3

 

Sendube ĉiu estaĵo estas centro de la elbrilanta gloro de Dio: t.e. la perfektecoj de Dio aperas el ĝi kaj lumas en ĝi. Ĝi estas kiel la suno, kiu brilegas sur dezerton, sur maron, sur arbojn, fruktojn kaj florojn kaj sur ĉiuj terajn estaĵojn. La mondo, kaj vere ĉiu ekzistanta estaĵo, proklamas al ni unu el la nomoj de Dio, sed la realeco de homo estas kolektiva realeco, ĝenerala realeco kaj centro, el kiu brilas la gloro de ĉiuj perfektecoj de Dio. Ĝi signifas, ke ĉiu nomo, ĉiu kvalito, ĉiu perfekteco kin ni atribuas al Dio, havas sian signon; se estus alie, homo ne povus imagi tiujn perfektecojn kaj ne povus kompreni ilin. Tiel ni diras, ke Dio estas vidanto, kaj okulo estas la signo de Lia vidado; se homo ne posedus vidpovon, kiel ni povus imagi la vidadon de Dio? ĉar blindulo, t.e. denaska blindulo, ne povas imagi vidpovon, kaj surdulo, t.e. denaska surdulo, ne povas imagi aŭdpovon, kaj mortulo [3]  ne povas kompreni vivon. Tiel do la Dieco de Dio, kiu estas la sumo de ĉiuj perfektecoj, respegulas sin en la realeco de homo; t.e. la Esenco de Unueco estas unuigo de ĉiuj perfektecoj, kaj el tiu unuigo Li ĵetas reflektojn sur la homan realecon. Homo estas do perfekta spegulo, reflektanta la Sunon de l’ Vero, kaj li estas centro de la radiado: la Suno de l’ Vero brilas en tiu spegulo. La reflektiĝo de la diaj perfektecoj aperas en la realeco de homo, li do estas reprezentanto de Dio, sendito de Dio. Se homo ne ekzistus, la universo estus sen rezultado, ĉar la celo de la ekzisto estas aperigo de la perfektecoj de Dio.

 

4

 

Tial oni ne povas diri, ke estis tempo, kiam homo ne ekzistis. Ĉio, kion ni povas diri, estas, ke la terglobo iam ne ekzistis, kaj en la komenco de ĝia ekzisto homo ne aperis sur ĝi. Sed de la komenco, kiu ne havas komencon, ĝis la fino, kiu ne havas finon, ezkistas perfekta malkaŝanto. La homo, pri kiu ni parolas, ne estas ĉiu homo; ni pensas pri perfekta homo. Ĉar la plej nobla parto de la arbo estas ĝia frukto, kiu estas la kialo de ĝia ekzisto; se arbo estus senfrukta, ĝi havus nenian signifon. Tial oni ne povas imagi, ke la loĝantaro de la mondoj de l’ ekzisto, ĉu de la steloj aŭ de tiu ĉi tero, konsistis iam el azenoj, bovoj, musoj kaj katoj, kaj ke ne estis tie homoj! Tia supozo estas falsa kaj sensenca. La vorto de Dio estas klara, kiel la suno. Tio ĉi estas spirita pruvo, sed ni ne povas de la komenco prezenti ĝin al la materialistoj; unue ni devas paroli pri la logikaj pruvoj, poste pri la spiritaj.

 

LI.

 

LA SPIRITO KAJ MENSO DE HOMO EKZISTIS DE LA KOMENCO.

 

1

 

Demando. – Ĉu homo de la komenco posedis menson kaj spiriton, aŭ ili estas rezultatoj de lia evoluo?

 

2

 

Respondo. – La komenco de la ekzisto de homo sur la terglobo similas lian formiĝadon en la patrina sino. Embrio en la patrina sino grade kreskas kaj evoluas ĝis la naskiĝo, post kiu ĝi daŭre kreskas kaj evoluas, ĝis ĝi atingas la aĝon de plenkresko kaj matureco. Kvankam en la infaneco la signoj de la menso kaj spirito aperas en homo, ili ne atingas la staton de perfekteco; ili estas malperfektaj. Nur kiam homo atingas la maturecon, la menso kaj spirito elmontras sin kaj estas videblaj en plej granda perfekteco.

 

3

 

Same la formiĝado de homo en la utero de la mondo similis komence al embrio; poste iom post iom li progresadis en perfektecoj, kreskadis kaj evoluadis, ĝis li atingis la staton de matureco, kiam la menso kaj spirito iĝis videblaj en la plej granda povo. En la komenco de lia formiĝado la menso kaj spirito ankaŭ ekzistis, sed ili estis kaŝitaj; poste ili elaperis. Tiel ankaŭ en semo estas arbo, sed ĝi estas kaŝita kaj nevidebla; kiam ĝi disvolvas sin kaj kreskas, aperas la kompleta arbo. Same la kreskado kaj disvolviĝado de de ĉiuj estaĵoj estas grada; tio ĉi estas la universala dia organizo kaj la natura sistemo. Semo ne tuj fariĝas arbo, embrio ne tuj foriĝas homo, mineralo ne tuj fariĝas ŝtono. Ne, ili kreskas kaj disvolvas sin grade kaj atingas la limojn de perfekteco.

 

4

 

Ĉiuj estaĵoj, ĉu malgrandaj aŭ grandaj, estas kreitaj perfektaj kaj kompletaj de la komenco, sed iliaj perfektecoj aperas en ili grade. La organizo de Dio estas unu, la evoluado de la ekzisto estas unu, la dia sistemo estas unu. Ĉu ili estas estaĵoj malgrandaj aŭ grandaj, ĉiuj estas subigitaj al unu leĝo kaj sistemo. Ĉiu semo havas en si de la komenco ĉiujn vegetaĵajn perfektecojn. Ekzemple en semo ĉiuj vegetaĵoj perfektecoj ekzistas de la komenco, sed ne videble: poste ili elaperas iom post iom. Unue do el semo aperas ĝermo, poste branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj: sed de la komenco de ĝia ekzisto ĉio tio estas en la semo, povohave, kvankam nevideble.

 

5

 

Tiel same embrio posedas de la komenco ĉiujn perfektecojn, kiel la spirito, menson, vidon, flaron, guston – unuvorte ĉiujn povojn, sed ili ne estas videblaj, kaj videbliĝas nur iom post iom.

 

6

 

Simile la terglobo de la komenco estis kreita kun ĉiuj elementoj, substancoj, mineraloj, atomoj kaj organismoj; sed ili elaperis grade: unue mineraloj, poste vegetaĵoj, post ili bestoj, kaj fine homo. Sed el la komenco tiuj gentoj kaj specoj ekzistis, sed estis nedisvolvitaj en la terglobo kaj nur poste grade aperis. Ĉar la superega organizo de Dio kaj la universala natura sistemo regas ĉiujn estaĵojn, kaj ĉiuj ili estas sub tiu leĝo. Kiam vi konsideros tiun universalan sistemon, vi vidos, ke ekzistas nek unu estaĵo, kiu, ekestinte, atingus la limojn de perfekteco. Ne, ili grade kreskas kaj evoluas, kaj tiam atingas la staton de perfekteco.

LII.

 

LA SINAPERO DE LA SPIRITO EN LA KORPO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la racio de la sinaperiĝo de la spirito en la korpo.

 

2

 

Respondo. – La racio de la sinaperigo de la spirito en la korpo estas la jena: la homa spirito estas konfiditaĵo de Dio, kaj ĝi devas trapasi ĉiujn statojn; ĉar dank’ al sia pasado kaj trairado tra la statoj de la ekzisto ĝi akiros perfektecojn. Tiel kiam homo vojaĝas kaj trapasas diversajn regionojn kaj multajn landojn kun sistemeco kaj metodeco, li certe per tio akiros perfektecon; ĉar li vidos lokojn, scenojn kaj landojn el kiuj li ekkonos la kondiĉojn kaj statojn de aliaj nacioj. Li ekkonos tiamaniere la geografion de la landoj, iliajn mirindaĵojn kaj artojn; li konatiĝos kun kutimoj, moroj kaj manieroj de popoloj, li vidos la civilizacion kaj progreson de la epoko, li ekscios pri la politiko de la registaroj kaj pri potenco kaj kapableco de ĉiu lando. Same estas, kiam la homa spirito pasas tra diversaj kondiĉoj de la ekzisto: ĝi ekposedos ĉiun gradon kaj staton. Eĉ en la kondiĉo de la korpo ĝi certe akiros perfektecojn.