3
Krom tio estas necese, ke la signoj de la perfekteco de la spirito estu videblaj en tiu ĉi mondo, por ke la mondo de kreiteco donu senfinajn rezultatojn kaj tiu korpo ricevu vivon kaj aperigu la diajn malavaraĵojn. Tiel, ekzemple, la radioj de la suno devas brili sur la teron kaj la suna varmo devas disvolvi la terajn estaĵojn. Se la radioj kaj varmo de la suno ne brilus sur la teron, la tero estus sen loĝantoj, sen signifo, kaj ĝia disvolviĝo estus malfruigita. Tiel same se la perfekteco de la spirito ne aperus en tiu ĉi mondo, la mondo estus neklerigita kaj absolute bruta. Per la apero de la spirito en la fizika formo la mondo estas klerigita. Same kiel la homa spirito estas kaŭzo de la vivo de la korpo, la mondo estas en la kondiĉo de la korpo, kaj homo estas en la kondiĉo de la spirito. Se ne ekzistus homo, la perfektecoj de la spirito ne elaperus, kaj la lumo de la menso ne brilus en la mondo. La mondo estus kiel korpo sen animo.
4
La mondo estas ankaŭ en la kondiĉo de fruktarbo, kaj homo estas kiel frukto: sen frukto la arbo estus senutila.
5
Plie, la membroj, la elementoj, la kombiniteco, kiuj trovas sin en la organismo de homo, estas altirilo kaj magneto por la spirito; estas certe, ke la spirito aperos en ĝi. Tiel ankaŭ klara spegulo sendube altiros la radiojn de la suno. Ĝi iĝos lumplena, kaj mirindaj bildoj aperos en ĝi. Ĝi signifas, ke kiam tiuj ekzistantaj elementoj estos kunigitaj konforme al la natura ordo kaj kun perfekta forto, ili fariĝos magneto por la spirito, kaj la spirito malkaŝos sin en ili kun ĉiuj perfektecoj.
6
En tiuj ĉi kondiĉoj oni ne povas diri: “Por kio la radioj de la suno malsuprenvenu en la spegulon” – ĉar la rilato, kiu ekzistas inter la realecoj de aferoj, ĉu spiritaj aŭ materialaj, postulas, ke kiam spegulo estas pura kaj turnita al la suno, la suno aperu en ĝi. Simile kiam la elementoj estas ordigitaj kaj kombinitaj laŭ la plej glora sistemo, organizo kaj maniero, la homa spirito aperas kaj elmontras sin en ili. Tio ĉi estas la dekreto de la Potenca, la Saĝa.
LIII.
LA RILATO INTER DIO KAJ LA KREAĴOJ.
1
Demando. – Kia estas la naturo de la rilato inter Dio kaj la kreaĵoj, t.e. inter la Sendependa Plejalta, kaj aliaj estaĵoj?
2
Respondo. – La rilato inter Dio kaj la kreaĵoj estas tiu de kreinto al kreintaĵoj. Ĝi estas kiel la rilato inter la suno kaj la mallumaj korpoj de la enmondaj estaĵoj, kiel la rilato inter farinto kaj faritaĵoj. La suno en sia propra esenco estas sendependa de la korpoj, kiujn ĝi lumigas, ĉar ĝia lumo estas el ĝi mem, kaj ĝi estas libera kaj sendenda de la terglobo; tiel la tero estas sun la influo de la suno kaj ricevas ĝian lumon, dum la suno kaj ĝiaj radioj estas tute sendependaj de la tero. Sed se ne estus la suno, la tero kaj ĉiuj teraj estaĵoj ne povus ekzisti.
3
La dependeco de la kreaĵoj de Dio estas la dependeco per emanado; t.e. la kreaĵoj emanas de Dio, sed Li ne aperigas sin en ili. [4] La rilato estas tiu de emanado, ne de elapero. La lumo de la suno emanas el la suno, ĝi ne aperigas ĝin. La apero per emanado estas kiel la apero de la sunradioj el la lumocentro de la mondhorizontoj, t.e. la sankta esenco de la Suno de l’ Vero ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas en la kondiĉajn d ela kreaĵoj. Tiel same la sunglobo ne estas dividita kaj ne malsuprenvenas sur la teron: ne, la radioj de la suno, kiuj estas ĝia malavaraĵo, emanas el ĝi kaj lumigas la mallumajn korpojn. La apero per elaperiĝo estas la elapero de branĉoj, folioj kaj fruktoj el semo; ĉar la semo en sia propra esenco iĝas branĉoj kaj fruktoj, kaj ĝia realeco eniras en la branĉojn, foliojn kaj fruktojn. Tia apero per elaperiĝo estus por Dio la Plej Alta simple malperfekteco, kaj ĝi estas tute neebla. Ĉar ĝi signifas esence, ke la Absoluta Antaŭekzistanto karakterizas sin per la kvalitoj de pasemaj aferoj; se estus tiel, pura sendependeco estus malriĉeco, kaj vera ekzisto iĝus neekzisto, kaj tio ĉi estas neebla.
4
Tial ĉiuj kreaĵoj emanas de Dio; t.e. pro Dio ĉio estas estigita kaj pro Li ĉiuj estaĵoj ricevis la ekziston. La unua afero, kiu emanas de Dio, estas tiu universala realeco, kiun la malnovaj tempaj filozofoj nomis “la unua Menso”, kaj kiun la anaro de Bahá nomas “la unua Volo”. Tiu emanado en tio, kio koncernas ĝian efikadon en la mondo de Dio, ne estas limigita en tempo aŭ loko; ĝi estas sen komenco aŭ fino; komenco kaj fino rilate al Dio estas unu. La antaŭekzisto de la tempo, kaj la pasemeco de enmondaĵoj estas esenca, ne tempa, kiel ni klarigis iutage ĉe la tablo. [5]
5
Kvankam “la Unua Menso” estas sen komenco, ĝi ne dividas la antaŭekziston kun dio, ĉar la ekzisto de la universala realeco rilate al la ekzisto de Dio estas neniaĵo, kaj ĝi ne havas la povon iĝi kunulo de Dio kaj Lia egalulo en la antaŭekzisto. Tiu ĉi problemo estis antaŭe klarigita.
6
La ekzisto de vivaj estaĵoj signifas kombinitecon kaj ilia morto – malkombinon. Sed la universala materio kaj la elementoj absolute ne neniiĝas nek estas detruitaj: ne, ilia neekzisto estas simpla tranformo. Ekzemple kiam homo neniiĝas, li iĝas polvo, se li ne fariĝas asbolute neekzistanta – li ekzistas ankoraŭ en la formo de la polvo; okazis nur transformiĝo, kaj tiu kombinaĵo estis hazarde malkobinita. La neniiĝado de aliaj estaĵoj estas tia sama, ĉar ekzisto ne fariĝas absoluta neekzisto, kaj absoluta neekzisto ne fariĝas ekzisto.
LIV.
PRI LA DEVENO DE LA HOMA SPIRITO DE DIO.
1
Demando. – En la Biblio estas dirite, ke Dio enblovis la spiriton de vivo en la korpon de homo: kion signifas tiu verso?
2
Respondo. – Sciu, ke deveno estas duspeca: la deveno kaj aperado per emanado, kaj la deveno kaj aperado per elaperiĝado. La deveno per emanado estas kiel la deveno de ago de la aganto, aŭ de skribo de la skribanto. Skribo emanas de la skribanto, kaj parolo emanas de la parolanto, kaj tiel same la homa spirito emanas de Dio. Ĝi ne aperigas en si Dion – t.e. neniu parto estas apartigita de la Dia Realeco por eniri en homan korpon. Ne, kiel parolo emanas de la parolanto, tiel spirito aperas en la homa korpo.
3
Sed la deveno per elaperiĝado estas elapero de la realeco de aĵo en alia formo, kiel deveno [6] de tiu arbo el la arba semo, aŭ kiel deveno de floro el la florsemo: ĉar tiuokaze la semo mem aperas en la formo de branĉoj, folioj kaj floroj. Tio ĉi nomas sin deveno per elapero. La spiritoj de homoj rilate al Dio estas en dependeco per emanado; same kiel parolo devenas de la parolanto kaj skribo de la skribanto: t.e. la parolanto mem ne fariĝas la parolo, nek la skribanto mem fariĝas la skribo; ne, ili devenas per emanado. La parolanto havas perfektan kapablecon kaj povon, kaj la parolo emanas de li, kiel ago de aganto. La Vera Parolanto, la Esenco de Unueco, estis ĉiam en unu kondiĉo, kiu ne ŝanĝas sin, nek aliiĝas, ne havas transformiĝojn nek sortoturnojn. Li estas la Eterna, la Senmorta. Tial la devenado de la homaj spiritoj de Dio estas per emanado. Kiam estas dirite en la Biblio, ke Dio enblovis Sian spiriton en homon, tiu spirito estas tio, kio, kiel la parolo, emanas de la Vera Parolanto, efektiviĝante en la realeco de homo.