Выбрать главу

 

4

 

Sed la deveno per elaperiĝo (se ni komprenas per tio sinelmontron de Dio, ne dispartiĝon) estas, kiel ni diris, la deveno kaj sinelmontro de la Sankta Spirito kaj la Vorto, kiu estas de Dio. Kiel estas dirite en la Evangelio de S-ta Johano, “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio” ; sekve la Sankta Spirito kaj la Vorto estas sinelmontroj de Dio. La Spirito kaj la Vorto signifas la diajn perfektecojn, kiuj aperis en la Realeco de Kristo, kaj tiuj perfektecoj estis kun Dio; tiel la suno aperigas sian tutan gloron en spegulo. Ĉar la Vorto ne signifas la korpon de Kristo, sed la diajn perfektecojn, aperigajn en li. Ĉar Kristo estis kiel klara spegulo, turnita al la Suno de l’ Realeco; kaj la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, t.e. ĝia lumo kaj varmo, estis videblaj kaj klaraj en ĝi. Se ni rigardas en la spegulon, ni vidas la sunon kaj diras: ĝi estas la suno.  Tial la Vorto kaj la Sankta Spirito, kiuj signifas la perfektecojn de Dio, estas diaj sinelmontroj. Tia estas la signifo de la verso en la Evangelio, kiu diras: “La Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio” ; ĉar la diaj perfektecoj ne diferencas de la Esenco de l’ Unueco. La perfektecoj de Kristo estas nomataj la Vorto, ĉar ĉiuj estaĵoj estas en la kondiĉo de literoj, kaj unu litero ne havas kompletan signifon, dum la perfektecoj de Kristo havas la potencon de vorto, ĉar el vorto oni povas konkludi kompletan perfektecojn, tial ĝi estis kiel vorto. Kial? Ĉar li estas la sumo de ĉiuj perfektaj signifoj. Jen kial li estas nomata la Vorto.

 

5

 

Kaj sciu, ke la deveno de la Vorto kaj de la Sankta Spirito, kiu estas deveno kaj apero per elaperiĝo, ne devas esti komprenata en la senco, ke la Realeco de Dio iĝis dispartigita aŭ multobligita, aŭ ke ĝi malsuprenvenis el la altaĵoj de sankteco kaj pureco. Dio gardu! Se pura kaj impresebla spegulo estos turnita al la suno, la lumo kaj varmo, la formo kaj bildo de la suno brilegos en ĝi kun tia forto de sinelmontro, ke se rigardanto diros pri la suno, brile videbla en la spegulo: “Ĝi estas la suno” , ĝi estos vero. Malgraŭ tio la spegulo estas spegulo, kaj la suno estas suno. La Sola Suno, eĉ se ĝi aperas en multaj speguloj, estas unu. Ĝia stato prezentas nek restadon aŭ eniradon, nek miksiĝon aŭ malsuprenvenadon; ĉar enirado, restado, malsuprenvenado, elfluado kaj miksiĝo estas necesaĵoj kaj karakterizaĵoj de korpoj, ne de spiritoj; kiom do malpli ili apartenas al la sanktigita kaj pura Realeco de Dio. Dio estas for de ĉio, kio ne konformas kun Lia pureco kaj Lia altega kaj nobla sankteco.

 

6

 

La Suno de l’ Realeco, kiel ni diris, estis ĉiam en unu kondiĉo; ne ekzistas por ĝi ŝanĝoj nek aliiĝoj, nek transformiĝoj nek sortoturnoj. Ĝi estas eterna kaj ĉiama. Sed la Sankta Realeco de la Vorto de Dio estas en la kondiĉo de pura, impresebla kaj brilanta spegulo; la varmo, la lumo, la bildo kaj similaĵo, t.e. la perfektecoj de la Suno de l’ Realeco, aperas en ĝi. Pro tio Kristo diris en la Evangelio: “La Patro estas en la Filo” , t.e. la Suno de l’ Realeco aperigas sin en la spegulo. Gloro estu al Tiu, kiu brilis sur tiun Sanktan Realecon, kiu estas sanktigita inter estaĵoj!

 

LV.

 

ANIMO, SPIRITO KAJ MENSO.

 

1

 

Demando. – Kia estas la diferenco inter menso, spirito kaj animo?

 

2

 

Respondo. – Ni klarigis antaŭe, ke la spirito estas dividita ĝenerale en kvin kategoriojn: la vegetaĵa spirito, la besta spirito, la homa spirito, la spirito de kredo, kaj la Sankta Spirito.

 

3

 

La vegetaĵa spirito estas la kreskopovo, kiu estas efektivigita en semo pro influo de aliaj ekzistaĵoj!

 

4

 

La besta spirito estas la povo de ĉiuj sentoj, kiu estas realigita pro kombiniĝo kaj sinmikso de elementoj; kiam tiu kombinaĵo malkombiniĝas, la povo ankaŭ pereas kaj neniiĝas. Oni povas kompari ĝin al lampo: kiam ni kombinos olivoleon, meĉon kaj fajron, ĝi estos lumigita, kaj kiam tiu kombinaĵo estos disigita, t.e. kiam la kombinitaj partoj estos disigitaj, ankaŭ la lampo estos estingita.

 

5

 

La homa spirito, kiu distingas homon de besto, estas la saĝohava animo, kaj tiuj ĉi du nomoj – la homa spirito kaj la saĝohava animo – havas la saman signifon. Tiu spirito, kiu, laŭ la esprimo de filozofoj, estas saĝohava animo, ampleksas ĉiujn estaĵojn, kaj kiom nur la homa kapableco permesas, malkovras la realecojn de aferoj kaj ekscias pri iliaj proprecoj kaj efikoj, kaj pri kvalitoj kaj ecoj de estaĵoj. Sed se la spirito de kredo ne helpus la homan spiriton, la lasta ne ekkonus la diajn sekretojn kaj la ĉielajn realaĵojn. Ĝi estas kiel spegulo, kiu, kvankam pura, polurita kaj brilanta, bezonas tamen ankoraŭ lumon. Se ne respeguliĝas en ĝi radio de la suno, ĝi ne povas malkovri la ĉielajn sekretojn.

 

6

 

Sed la menso estas la povo de homa spirito. Spirito estas lampo; menso estas la lumo, kiu brilas el la lampo. Spirito estas arbo, kaj menso estas la frukto. Menso estas la perfektaĵo de spirito kaj ĝia esenca kvalito, kiel la sunradioj estas la esenca nepraĵo de la suno.

 

7

 

Tiu ĉi klarigo, kvankam mallonga, estas kompleta; tial meditu pri ĝi, kaj, se Dio volos, vi ekkonos la detalojn.

 

LVI.

 

LA FIZIKAJ POVOJ KAJ LA INTELEKTAJ POVOJ.

 

1

 

En homo ekzistas kvin ekstera povoj, kiuj estas rimedoj de perceptado, t.e. per tiuj kvin povoj homo perceptas materialajn estaĵojn. Tio estas: vido, kiu perceptas videblajn formojn, aŭdo, kiu perceptas aŭdeblajn sonojn, flaro, kiu perceptas odorojn, gusto, kiu perceptas nutraĵojn, kaj tuŝo, kiu estas en ĉiuj partoj de la korpo, kaj perceptas tuŝeblajn ekzistaĵojn.

 

2

 

Homo havas ankaŭ spiritajn povojn: imagon, kiu konceptas aferojn, penson, kiu meditas pri realecoj, komprenon, kiu komprenas realecojn, memoron, kiu fiksas kion ajn homo imagas, pensas kaj komprenas. La perilo inter la kvin eksteraj povoj kaj la internaj povoj estas la sento, kiun ili ĉiuj posedas, t.e. la sento, kiu agas inter la eksteraj povoj kaj internaj povoj kaj transdonas al la internaj povoj ĉion, kion ekkonas la eksteraj sentoj. Ĝi estas nomata la komuna kapablo, ĉar ĝi servas kiel komunikilo inter la eksteraj kaj internaj povoj, kaj pro tio estas komuna al la eksteraj kaj internaj povoj.

 

3