Выбрать главу

 

Ekzemple vido estas unu el la eksteraj povoj; ĝi vidas kaj perceptas tiun ĉi floron kaj komunikas la percepton al la interna povo – la komuna kapablo – kiu transdonas la percepton al la povo de imago, kiu siavice transdonas ĝin al la povo de penso; la povo de penso konsideras, kaj, perceptinte la realecon, komunikas ĝin al la povo de komrpeno; la kompreno, kompreninte ĝin, donas la bildon de la perceptita objekto al la memoro, kaj la memoro tenas ĝin en sia tenejo.

 

4

 

La eksteraj povoj estas kvin: la povo de vido, de aŭdo, de gusto, de flaro kaj de tuŝo.

 

5

 

La internaj povoj ankaŭ estas kvin: la komuna kapablo, kaj la povoj de imago, penso, kompreno kaj memoro.

 

LVII.

 

KAŬZOJ DE LA DIFERENCOJ INTER HOMAJ KARAKTEROJ.

 

1

 

Demando. – Kiom da specoj de karaktero homo havas, kaj kio estas la kaŭzo de la diferencoj kaj diversecoj de homoj?

 

2

 

Respondo. – Li havas denaskan karakteron, hereditan karakteron kaj akiritan karakteron, ricevitan dank’ al edukado.

 

3

 

Koncerne la denaskan karakteron, kvankam la kreaĵo de Dio estas pure bona, tamen la diverseco de la naturaj kvalitoj en homo devas de la diferenco de grado; ĉiuj estas bonegaj, sed ili estas tiaj pli aŭ malpli multe, konforme al la grado. Tiel ĉiuj homoj posedas inteligentecon kaj kapablecojn, sed la inteligenteco, kapablecoj kaj indeco de homoj estas malsamaj. Tio estas evidenta.

 

4

 

Prenu, ekzemple, kelkajn infanojn el unu familio, el unu loko, el unu lernejo, instruatajn de sama instruisto, nutratajn per sama manĝaĵo, en sama klimato, kun samaj vestoj, kaj lernantajn samajn objektojn. Estas certe, ke inter tiuj infanoj kelkaj estos progresemaj en lernado, aliaj estos mezkapablaj, kaj kelkaj malkapablaj. El tio estas klare, ke en la originala naturo estas diferenco de grado kaj diverseco de indeco kaj kapableco. Tiu diferenco ne signifas bonon aŭ malbonon, sed ĝi estas simple diferenco de grado. Unu havas la plej altan gradon, alia la mezan gradon, kaj alia la plej malaltan gradon. Tiel ekzistas homo, kaj ekzistas besto, vegetaĵo kaj mineralo – sed la gradoj de tiuj kvar ekzistoj diferencas. Kia diferenco estas inter la ekzisto de homo kaj tiu de besto! Tamen la ambaŭ estas en ekzisto. Estas evidente, ke en ekzisto estas diferencoj de gradoj.

 

5

 

La diverseco de hereditaj kvalitoj devenas de forteco aŭ malforteco de la konstruo; t.e. kiam la ambaŭ gepatroj estas malfortaj, la infanoj estos malfortaj; se ili estas fortaj, la infanoj estos fortaj. Tiel same pureco de la sango havas grandan signifon; ĉar pura ĝermo ests kiel altkvalita trunko por kreskaĵoj kaj bestoj. Vi vidas, ekzemple, ke infanoj, naskitaj de malforta patro kaj malforta patrino, havas nature malfortan konstruon kaj malfortajn nervojn; ili estas afliktiĝemaj kaj havas nek paciencon, nek eltenemon, nek decidecon, nek persistecon, kaj ili estos ekscitiĝemaj; ĉar infanoj heredas la malfortecon kaj mankojn de siaj gepatroj.

 

6

 

Krom tio speciala beno estas donita al kelkaj familioj kaj al kelkaj generacioj. Tiel speciala beno estas, ke el la posteularo de Abrahamo naskiĝis ĉiuj profetoj de la idoj de Izraelo. Dio donis benon al tiu gento, al Moseo flanke de la patro kaj patrino, al Kristo de la patrina linio, kaj ankaŭ al Mahometo kaj Báb, kaj al ĉiuj profetoj kaj Sanktaj Malkaŝantoj de Izraelo.

 

7

 

Estas do videble, ke heredita karaktero ankaŭ ekzistas, kaj tiagrade, ke se homoj ne konformas per la karakteroj al sia origino, kvankam ili apartenas fizike al tiu gento, ili ne estas konsiderataj kiel membroj de la familio, kiel Kanaan [7] , kiu ne estas kalkulata kiel apartenanta al la idaro de Nona.

 

8

 

Sed la diferenceco de la kvalitoj rilate al kulturo estas tre granda, ĉar edukado havas grandan efikon. Dank’ al edukado nescianto iĝas instruita, timulo iĝas brava; dank’ al kulturado malrekta branĉo iĝas rekta, acida, maldolĉa frukto el montaroj kaj arbaroj iĝas dolĉa kaj bongusta, kaj kvinpetala floro iĝas centpetala. Dank’ al edukado sovaĝaj popoloj iĝas civilizitaj, kaj eĉ bestoj malsovaĝiĝas. Oni devas konsideri edukadon plej grava; ĉar kiel malsanoj de la mondo de korpoj estas treege infektaj, tiel same kvalitoj de spirito kaj koro estas treege infektaj. La efiko de edukado estas universala kaj la diferencoj, kiujn ĝi kaŭzas, estas grandegaj.

 

9

 

Eble iu diros, ke se la kapableco kaj indeco de homoj estas malegalaj, pro tio la diferencoj de kapableco kaŭzas sendube la diferencojn de karakteroj. [8]

 

10

 

Sed ne estas tieclass="underline" ĉar kapableco estas duspeca: natura kapableco kaj akirita kapableco. La unua, kiu estas kreaĵo de Dio, estas pure bona – en la kreaĵo de Dio ne estas malbono; sed la akirita kapableco estas la kaŭzo de la apero de malbono. Ĉar, ekzemple, Dio kreis ĉiujn homojn tiel, kaj donis al ili tian konstruon, ke sukero kaj mielo estas por ili bona, kaj veneno estas malbona kaj detrua. Tiu ĉi naturo kaj konstruiteco estas denaska, kaj Dio donis ĝin egale al ĉiuj homoj. Sed homo komencas iom post iom kutimiĝadi al veneno, uzante iom da ĝi ĉiutage kaj grade pligrandigante la kvanton, ĝis li atingas tian punkton, ke li ne povas vivi sen gramo da opio ĉiutage. La natura kapableco estas tiamaniere tute renversita. Oni ne kritikas malvirtulojn pro iliaj denaskaj kapablecoj kaj naturo, sed pli ĝuste pro la akiritaj kapablecoj kaj naturo.

 

11

 

En la kreaĵo ne ekzistas malbono; ĉio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj ecoj, denaskaj en certaj homoj kaj ekstervide mallaŭdindaj, ne estas efektive tiaj. Ekzemple se vi vidas en suĉinfano de la komenco de ĝia vivo signojn de deziremo, de koleremo kaj de malbonhumoremo. Oni povus do diri, ke bone kaj malbone estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio ĉi estas kontraŭ la pura boneco de la naturo kaj kreaĵo. La respondo al tio estas, ke deziremo, kies esenco estas deziri ion pli, estas kvalito laŭdinda, se ĝi estas taŭge uzata. Tiel se homo deziras akiri pli da scio kaj instruiteco, aŭ esti kompatema, grandanima kaj justa, tio estas plej laŭdinda. Se li verŝas sian koleron kaj indignon kontraŭ sangamaj tiranoj; kiuj estas kvazaŭ kruelaj bestoj, tio estas tre laŭdinda; sed se li ne uzas tiujn kvalitojn en la ĝusta maniero, ili estas mallaŭdindaj.

 

12

 

Estas do klare, ke en la kreaĵo kaj naturo malbono entute ne ekzistas; sed kiam la naturaj kvalitoj de homo estas uzataj en kontraŭleĝa maniero, ili estas mallaŭdindaj. Tiel se riĉa kaj grandanima persono donas ian monsumon al malriĉulo, por ke li kontentigu siajn necesaĵojn, kaj la malriĉulo elspezas tiun sumon por kontraŭleĝaj celoj, tio ĉi estas mallaŭdinda. Pro tio estas klare, ke la kreaĵo estas pure bona. Konsideru, ke la plej malbona kvalito kaj la plej abomena trajto, kiu estas la fundamento de ĉia malbono, estas mensogo. Oni ne povas imagi ekziston de pli malbona kaj pli kondamninda kvalito; ĝi detruas ĉiujn homajn perfektecojn kaj estas kaŭzo de sennombraj malvirtoj. Ne ekzistas trajto pli malbona, ol mensogo; ĝi estas la fundamento de ĉia malbono. Malgraŭ ĉio tio, kiam kuracisto konsolas malsanulon, dirante: “Dank’ al Dio vi fartas pli bone kaj esperable vi resaniĝos” , kvankam tiuj ĉi vortoj estas kontraŭaj al la vero, ili povas tamen esti konsolo por la malsanulo kaj krizigi la malsanon. Tio ĉi ne estas mallaŭdinda.