13
La demando nun estas plene klarigita. Salutojn!
LVIII.
LA GRADOJ DE SCIO, POSEDATA DE HOMO KAJ DE LA DIAJ
MALKAŜANTOJ.
1
Demando. – Kian gradon havas la inteligenteco de la homa mondo, kaj kiaj estas ĝiaj limoj?
2
Respondo. – Sciu, ke inteligenteco diferenciĝas; la plej malalta grado de inteligenteco estas tiu de bestoj, tio estas iliaj naturaj sentoj, kiuj aperas dank’ al la sentopovoj, kaj formas la tiel nomatan sentadon. La saĝohava animo de homo estas kreaĵo de Dio; ĝi ampleksas kaj superas aliajn kreaĵojn; ĉar ĝi estas pli nobla kaj pli distingita, ĝi entenas aĵojn. La povo de saĝohava animo povas malkovradi la realecojn de aferoj, kompreni la proprecojn de estaĵoj kaj penetradi la misterojn de l’ ekzisto. Ĉiuj konoj, scioj, artoj, mirindaĵoj, institucioj, malkovroj kaj enterprenoj ekzistas pro la ekzercata inteligenteco de saĝohava animo. Estis tempo, kiam ili estis nekonataj, gardotenataj misteroj kaj kaŝitaj sekretoj; la saĝohava animo iom post iom malkovris ilin kaj eligis el la nevidebleco kaj kaŝiteco en la regnon de videbleco. Ĝi estas la plej granda povo de inteligenteco en la mondo de l’ naturo, kiu de sur sia plej alta flugnivelo komprenas la realecojn, proprecojn kaj efektivecojn de enmondaj estaĵoj.
3
Sed la universala dia menso, kiu estas ekster la naturo, estas malavaraĵo de la Antaŭekzista Potenco. Tiu universala menso estas dia; ĝi ampleksas ekzistantajn realecojn kaj ricevas lumon pri la misteroj de Dio. Ĝi estas konscia povo, ne povo de esplorado kaj ekzamenado. La intelekta povo de la mondo de l’ naturo estas povo de esplorado, kaj dank’ al sia ekzamenado ĝi malkovras la realecojn de estaĵoj kaj la proprecojn de ekzistaĵoj; sed la ĉiela intelekta povo, kiu estas ekster la naturo, ampleksas aĵojn kaj havas scion pri aĵoj, konas ilin, komprenas, scias la misterojn, realecojn kaj diajn signifojn kaj estas malkovranto de kaŝitaj veroj de la Regno. Tiu dia intelekta povo estas speciala apartenaĵo de la Sanktaj Malkaŝantoj kaj Tagiĝ-lokoj de profeteco; radio de tiu lumo falas sur la spegulojn de la koroj de justuloj kaj kvanto kaj parto de tiu povo venas al ili pere de la Sanktaj Malkaŝantoj.
4
La Sanktaj Malkaŝantoj havas tri kondiĉojn: la fizikan kondiĉon, la kondiĉon de la saĝohava animo kaj tiun de la sinmalkaŝo de perfektecoj kaj de la dia brilego. La korpo komprenas aferojn konforme al la grado de sia kapableco en la fizika mondo, kaj pro tio en kelkaj okazoj ĝi elmontras fizikan malfortecon. Ekzemple: “Mi estis dormanta kaj senkonscia, la blovo de Dio pasis super mi kaj vekis min kaj ordonis al mi proklami la Vorton” ; aŭ kiam Kristo en la trideka jaro de sia vivo estis baptita kaj la Sankta Spirito malsuprenvenis sur lin; antaŭe la Sankta Spirito ne malkaŝis sin en li. Ĉio tio koncernas la korpan staton de la Malkaŝantoj; sed ilia ĉiela stato ampleksas ĉion, konas ĉiuj misterojn, malkovras ĉiujn signojn, kaj regas ĉion; tiel same estas tiel antaŭ, kiel post ilia misio. Pro tio Kristo diris: “Mi estas Alfo kaj Omego, la unua kaj la lasta” : t.e. neniam estis kaj neniam estos en mi ia ŝanĝo.
LIX.
LA HOMA KONO DE DIO.
1
Demando. – Ĝis kia grado la homa intelekto povas kompreni Dion?
2
Respondo. – Tiu ĉi demando postulas multan tempon, kaj klarigi ĝin ĉe la tablo ne estas facile; tamen ni parolos pri ĝi mallonge.
3
Sciu, ke estas du specoj de kono: la kono de la esenco de afero, kaj la kono de ĝiaj kvalitoj. Ni ekkonas la esencon de afero laŭ ĝiaj kvalitoj; alie ĝi restas nekonata kaj kaŝita.
4
Dum nia kono de aferoj, eĉ de kreitaj kaj limhavaj aĵoj, estas kono de iliaj kvalitoj, kiel estas eble kompreni la esencon mem de la Dia Realeco, kiu estas senlima? Ĉar ni komprenas ne la substancon de la esenco de aĵo, nur ĝiajn kvalitojn. Ekzemple la subtancon de la suno ni ne konas, sed ni komprenas ĝin laŭ ĝiaj kvalitoj, kiuj estas la varmo kaj la lumo. La substanco de la esenco de homo estas por ni nekonata kaj nekomprenebla, sed ĝi estas karakterizita kaj konata pro siaj kvalitoj. Tiel ĉio estas konata al ni per siaj kvalitoj, ne per sia esenco. Kvankam la menso ampleksas ĉion, kaj eksteraj estaĵoj estas de ĝi ampleksataj, tamen tiuj estaĵoj estas nekonataj rilate al sia substanco; ili estas konataj rilate al siaj kvalitoj.
5
Kiel do la eternan, ĉiaman Sinjoron, kiu estas sanktigita de kompreno kaj koncepto, ni povas koni laŭ Lia esenco? Tio signifas, ke ĉar ni povas koni aferojn nur laŭ iliaj kvalitoj, ne laŭ la esenco, estas certe, ke la Dia Realeco estas por ni nekonebla koncerne la esencon, kaj ke ĝi estas konata nur koncerne siajn atributojn. Krom tio kiel povas pasema realeco ampleksi la Antaŭekzistan Realecon? Ĉar kompreno estas rezulto de amplekso – amplekso devas esti, por ke kompreno havu la lokon – kaj la Esenco de Unueco ĉirkaŭas ĉion, sed ne estas mem ĉirkaŭata.
6
Ankaŭ la diferenco de la kondiĉoj en la mondo de estaĵoj estas barilo kontraŭ kompreno. Ekzemple: tiu ĉi mineralo apartenas al la minerala regno; kiom ajn ĝi supreniĝus, ĝi neniam komprenos la kreskopovon. Kreskaĵoj, arboj, kiom ajn ili progresus, ne povas imagi la vidpovon kaj la aliajn sentopovojn; kaj bestoj ne povas prezenti al si la staton de homo, t.e. liajn spiritajn povojn. La diferenco de la kondiĉoj estas barilo kontraŭ scio; la malpli alta grado ne povas kompreni la pli altan gradon. Kiel do pasema realeco povus kompreni la Antaŭekzistan Realecon? Koni Dion signifas do koni kaj kompreni Liajn atributojn, ne Lian Realecon. Tiu kono de la atributoj estas ankaŭ proporcia al la kapableco kaj povo de homo; ĝi ne estas absoluta. La tasko de filozofio estas kompreni la antaŭekzistajn atributojn nur en la limoj de la homa kapableco. La mistero de Dio estas sanktigita kaj purigita de la kompreno de estaĵoj, ĉar ĉio, kio venas en imagon, estas tio, kion homo komprenas, kaj la homa kompreneblo ne ampleksas la Realecon de la Dia Esenco. Ĉio, kion homo kapablas kompreni, estas la atributoj de Dio, kies radiado aperas kaj estas videbla en mondoj kaj animoj.
7
Kiam ni rigardas mondojn kaj animojn, ni vidas mirindajn signojn de la diaj perfektecoj, klarajn kaj videblajn; ĉar la realeco de estaĵoj pruvas la Universalan Realecon. Oni povas kompari la Realecon de Dio al la suno, kiu de la altaĵo de sia grandiozeco brilas sur ĉiujn horizontojn, kaj ĉiu horizonto kaj ĉiu estaĵo ricevas partodonon de ĝia radiado. Se tiu lumo kaj radioj ne ekzistus, estaĵoj ne ekzistus; ĉiu estaĵo ion esprimas kaj ricevas ian radion kaj parton de tiu lumo. La lumoj de la perfektecoj, malavaraĵoj kaj atributoj de Dio brilas kaj radias el la realeco de Homo Perfekta, t.e. la Unikulo, la universala Malkaŝanto de Dio. Aliaj estaĵoj ricevas nur unu radion, sed la universala Malkaŝanto estas spegulo por tiu Suno, kiu aperas kaj elmontras sin en ĝi kun ĉiuj perfektecoj, atributoj, signoj kaj mirindaĵoj.
8
La kono de la Realeco de Dio estas neebla kaj neatingebla, sed la kono de la Malkaŝantoj de Dio estas la kono de Dio; ĉar la malavaraĵoj, briloj kaj diaj atributoj estas videblaj en ili. Tial se homo akiras la konon de la Malkaŝanto de Dio, li akiras la konon de Dio; kaj se li malzorgas la konon de la Sankta Malkaŝanto, li estas senigita de la kono de Dio. Estas do certigite kaj pruvite, ke la Sanktaj Malkaŝantoj estas centroj de la malavareco, signoj kaj perfektecoj de Dio. Benitaj estas tiuj, kiuj ricevas la lumon de la diaj malavaraĵoj el la lumplenaj Tagiĝ-lokoj.