5
Sed tio ĉi estas kontraŭ ĉiuj reguloj de homa logiko. Estas do klare kaj evidente, ke tiu Glorulo estis vera edukanto de la mondo de l’ homaro, kaj ke li havis helpon kaj firmtenon de la dia potenco.
VII.
MAHOMETO.
1
Nun ni venas al Mahometo. Amerikanoj kaj eŭropanoj aŭdis pri la profeto multajn rakontojn, kiujn ili opinias veraj, kvankam la rakontintoj estis aŭ ignorantoj aŭ antagonistoj. Multaj el ili apartenis al pastraro; aliaj estis malkleraj islámanoj, kiuj ripetadis senbazajn tradiciaĵojn pri Mahometo, kiujn ili en sia malklereco opiniis estis gloro por li.
2
Tiel kelkaj sensciaj islámanoj faris lian poligamion la plejsupra objekto de siaj laŭdaj kaj prezentis ĝin kiel mirindaĵon, konsiderante ĝin kiel miraklon; kaj eŭropaj historiistoj plejparte bazas sin sur la rakontoj de tiuj malkleruloj.
3
Ekzemple iu malsaĝulo diris al unu pastro, ke la vera pruvo de grandeco estas braveco kaj sangoverŝado, kaj ke unu tagon sur batalkampo iu sekvanto de Mahometo forhakis la kapojn al cent homoj! Tio ĉi alkondukis la pastron al la miskonkludo, ke hombuĉado estas konsiderata kiel manerio, per kiu oni povas pruvi sian fidelecon al Mahometo, dum tio ĉi estas nura imagaĵo. La militiroj de Mahometo, kontraŭe, estis ĉiam nur defendaj enterprenoj; tion ĉi pruvas la fakto, ke dum tridek jaroj en Mekko li kaj liaj disĉiploj suferadis plej kruelan persekutadon. En tiu periodo ili estis pafcelo por la sagoj de malamo: klekaj el liaj kunuloj estis morgitiaj kaj iliaj propraĵoj estis konfiskitaj; aliaj forkuris en fremdajn landojn. Mahometo mem, post plej ekstrema persekutado flanke de la QurayShanoj, kiuj fine decidis mortigi lin, forkuris al Medinon en mezo de nokto. Tamen eĉ tiam liaj malamikoj ne ĉesigis la persekutadon, sed postkuris lin ĝis Medino, kaj liajn disĉiplojn ĝis Abisinio.
4
Tiuj arabaj gentoj estis en plejprofundo de sovaĝeco kaj barbareco, kaj kompare kun ili la afrikaj sovaĝuloj kaj la sovaĝaj indianoj de Ameriko estas superaj, kiel Platono. La sovaĝuloj de Ameriko ne enterigas siajn vivajn infanojn, kiel tiuj araboj siajn filinojn, glorante sin pro tio, kvazaŭ ĝi estus honorinda afero. [8] Kaj multaj viroj minacadis al siaj edzinoj, dirante: “se naskiĝos al vi filino, mi mortigos vin” . Eĉ en la nuna tempo araboj malamas siajn filinojn. Plie, viro rajtis edzinigi mil virinojn, kaj pliparto de edzoj havis pli ol dek edzinojn en siaj hejmoj. Kiam tiuj gentoj militis, la venkinta gento malliberigadis la virinojn kaj infanojn de la venkita, kaj traktis ilin kiel sklavojn.
5
Kiam viro, kiu havis dek edzinojn, mortis, la filoj de tiuj virinoj ekposedadis la patrinojn unu de la aliaj; se iu el la filoj ĵetis sian mantelon sur la kapon de sia patredzino kaj ekkriis: “tiu ĉi virino estas mia leĝa propraĵo” , la malfeliĉa virino tuj iĝis lia malliberulino kaj sklavino. Li povis ari kun ŝi, kion li volis. Li povis mortigi ŝin, malliberigi en puto, bati, instulti kaj torturi ŝin, ĝis kaim la morto ŝin liberigis. Laŭ la arabaj moroj kaj kutimoj li estis ŝia mastro. Klare estas, ke malbonvolo, ĵaluzo, malamo kaj malamikeco devis esti inter la edzinoj kaj infanoj de unu domanaro, kaj nenecese estas pro tio paroli pli vaste je tiu ĉi temo. Konsideru ankaŭ, kiaj estis la vivkondiĉoj kaj sorto de tiuj premataj virinoj! Plie, la rimedoj, per kiuj tiuj araboj gentoj vivis, konsistis el perforto kaj rabado, tiel, ke ili estis en senĉesa batalado kaj milito, mortigante unu alian, rabante kaj ruinigante reciproke siajn propraĵojn, kaj forkaptante virinojn kaj infanojn, kiujn ili vendadis al fremduloj. Kiel ofte okazadis, ke gefiloj de iu emiro, kiuj ŝanĝadis la tagojn de sia vivo en noktojn de koketaj ludoj kaj lukso, trovadis siajn noktojn aliigitajn en matenojn de terura malhonoro, malriĉeco kaj kaptiteco. Hieraŭ ili estis emiroj, hodiaŭ militkaptitoj; hieraŭ ili estis grandaj sinjorinoj, hodiaŭ sklavinoj.
6
Mahometo maturiĝis inter tiuj gentoj, kaj elportinte tridkejaran persekutadon flanke de ili, forkuris. [9] Sed ili ne ĉesis lin persekuti, ili unuiĝis por neniigi lin kaj ĉiujn liajn sekvantojn. Jen la cirkonstancoj, en kiuj Mahometo estis devigita ekuzi armilon. Tio ĉi estas la vero; persone ni ne estas fanatikaj, kaj ni ne volas lin defendi, sed ni estas justaj kaj diras, kio estas justa. Konsideru ĝin kun justeco. Se Kristo mem estus metita en tiajn cirkonstancojn, inter tiajn tiranajn kaj barbarajn gentojn, kaj se dum tridek jaroj li elportadus kun pacienco ĉiujn tiujn suferojn, kronitajn per forkuro el la patrolando – se malgraŭ ĉio ĉi tiuj maljustegaj gentoj daŭre persekutadus lin, mortigadus virojn, rabdus iliajn propraĵojn, kaj forkaptadus virinojn kaj infanojn, kia estus la sinteno de Kristo rilate al ili? Se ĉiuj tiuj afliktoj falus nur sur lin mem, li pardonus al ili, kaj tia pardono estus plej laŭdinda, sed se li vidus, ke tiuj kruelaj kaj sangamaj murdistoj volas mortigi, rabi kaj malbonfari al ĉiuj tiuj persekutantoj, kaj sklavigadi virinojn kaj infanojn, estas certe, ke li defendus ilin kaj kontraŭstarus al la tiranoj. Kion do oni povas riproĉi al la sinteno de Mahometo? Ĉu tion, ke li ne volis kun siaj sekvntoj, iliaj virinoj kaj infanoj subiĝi al tiuj sovaĝaj gentoj? Senigi tiujn gentojn de ilia sangamo estis la plej granda bonfaro, kaj fortagi kaj moderigi ilin estis la signo de vera bonkoreco. Ili estis kvazaŭ homo, tenante en la mano vazon kun veneno, kiun, kiam li estas trinkonta, lia amiko rompas, kaj tiel savas lin. Se Kristo estus metita en similajn cirkonstancojn, estas certe, ke kun venka potenco li savus tiujn virojn, virinojn kaj infanojn el la ungegoj de tiuj sangamaj lupoj.
7
Mahometo neniam batalis kontraŭ kristanoj, kontraŭe, li traktis ilin afable kaj donis al ili perfektan liberecon. Kristana komunumo, vivanta en Najrám, estis sub lia gardo kaj protektado. Mahometo diris: “Se iu ofendos iliajn rajtojn, mi mem estos lia malamiko, kaj antaŭ Dio mi faros plendon kontraŭ li.” En la ediktoj, kiuj li publikigis, estas klare esprimite, ke la vivoj, propraĵoj kaj rajtoj de kristanoj kaj judoj estas sub la protektado de Dio, kaj ke se mahometano edzinigas kristaninon, li ne devas malpermesi al ŝi vizitadi preĝejon, nek devigi ŝin vualadi sin, kaj ke kiam ŝi mortos, le devas fordoni ŝian korpon al la prizorgo de kristanaj pastroj. Se kristanoj dezirus konstrui preĝejon, islámanoj devas helpi al ili. En okazo de milito inter islámanoj kaj iliaj malamikoj kristanoj devas esti liberaj de la militdevo, escepte se ili mem propravole deziras batali por la defendo de islámo, sub kies protektado ili estas. Sed rekompense por tiu ĉi devlibereco ili devas pagi jare certan malgrandan monsumon. Estas, fine, sep detalaj ediktoj koncerne tiujn ĉi aferojn, kies kelkaj kopioj trovas sin ankoraŭ en Jerusalemo. Tio ĉi estas konstatita fakto, kaj ĝi ne dependas de mia konfirmo. La firmánoj [10] de la dua kalifregado [11] trovas sin ankoraŭ en la gardotenado de la ortodoksa patriarko de Jerusalemo, kaj nenia duo ekzistas pri tio.