9
Ni esperas, ke la amikoj de Dio, kiel altira forto, ĉerpos tiujn malavaraĵojn el la fonto mem, kaj ke ili levos sin kun tia lumigiteco kaj signoj, ke ili estos klaraj pruvoj de la Suno de l’ Realeco.
LX.
LA SENMORTECO DE LA SPIRITO.
1
Pruvinte, ke la spirito de homo ekzistas [9] , ni devas pruvi ĝian senmortecon.
2
La senmorteco de la spirito estas menciita en la Sanktaj Libroj; ĝi estas la fundamenta bazo de la diaj religioj. La punoj kaj rekompencoj estas konceptataj kiel duspecaj. Unue, la punoj kaj rekompencoj de tiu ĉi vivo, due – en la alia mondo. Sed la paradizo kaj infero de kreaĵo estas troveblaj en ĉiuj mondoj de Dio, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la spiritaj, ĉielaj mondoj. Akiri tiujn rekompencojn signifas akiri la eternan vivon. Jen kial Kristo diris: “Agadu en tia maniero, ke vi trovu la eternan vivon kaj ke vi estu naskitaj el akvo kaj la spirito, por ke vi eniru la Regnon.”
3
La rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la virtoj kaj perfektecoj, kiuj beligas la realecon de homo. Ekzemple li estis malluma, kaj iĝas lumplena, li estis senscia kaj iĝas saĝa, li estis senatenta kaj iĝas atenta, li estis dormanta kaj iĝas maldormanta, li estis morta kaj iĝas viva, li estis blinda kaj iĝas vidanta, li estis surda kaj iĝas aŭdanta, li estis tera kaj iĝas ĉiela, li estis materiala kaj iĝas spirita. Per tiuj rekompencoj li atingas spiritan naskiĝon kaj iĝas nova kreaĵo. Li iĝas ekzemplo de la verso en la Evangelio, en kiu estas dirite pri la disĉiploj, ke ili naskiĝis nek el sango, nek el volo de homo, nek el volo de karno, sed el Dio [10] : t.e. ili estis savitaj de la bestaj trajtoj kaj kvalitoj, kiuj estas la trajtoj de la homa naturo, kaj iĝis karakterizitaj per la diaj trajtoj, kiuj estas la malavaraĵo de Dio; tia estas la signifo de la dua naskiĝo. Por tiaj homoj ne ekzistas torturo pli granda, ol esti forvualita de Dio, nek puno pli severa, ol korpemaj malvirtoj, mallumaj kvalitoj, malalteco de la naturo, profundiĝo en korpaj deziroj. Kiam per la lumo de kredo ili estas savitaj el la mallumo de tiuj malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la Suno de l’ Realeco kaj nobligitaj per ĉiuj virtoj, ili taksas tion kiel la plej grandan rekompencon kaj scias, ke tio estas la vera paradizo. Simile ili konsideras, ke la spirita puno, t.e. la torturo kaj puno de kreaĵo estas esti subigita al la mondo de l’ naturo, esti forvualita de Dio, esti bruta kaj senscia, fali en korpajn ĝuojn, esti absorbita per bestaj malfortecoj, esti karakterizita per mallumaj kvalitoj, kiel mensogemo, tiraneco, krueleco, alligiteco al la mondaj aferoj, kaj esti profundiĝinta en satanajn ideojn; por ili tio ĉi estas la plej grandaj punoj kaj torturoj.
4
Simile la rekompencoj de la alia mondo estas la eterna vivo, klare menciita en ĉiuj Sanktaj Libroj, la diaj perfektecoj, la eternaj malavaraĵoj kaj ĉiama feliĉo. La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj la paco, kiun oni atingas en la spirita mondo post forlaso de tiu ĉi mondo, dum la rekompencoj de tiu ĉi vivo estas la efektivaj lumdonaj perfektecoj, kiuj realiĝas en tiu ĉi mondo kaj kiuj estas la kaŭzo de la eterna vivo, ĉar ĝuste el ili konsistas la progreso de estaĵo. Ĝi similas al homo, kiu trapasas el la embria mondo en la maturecon, kaj fariĝas ekzemple de la vortoj: “Benata estu Dio, la plej bona el Kreantoj” . La rekompencoj de la alia mondo estas paco, spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, plenumo de la deziroj de l’ koro kaj animo kaj renkontiĝo kun Dio en la mondo de eterneco. Tiel same la punoj de la alia mondo, t.e. la turmentoj de la alia mondo estas senigo de specialaj diaj benoj kaj absolutaj malavaraĵoj kaj falo en la plej malaltajn gradojn de l’ ekzisto. Kiu estas senigita de tiuj diaj favoroj, kvankam li daŭre ekzistas post la morto, estas konsiderata kiel morta de la anaro de l’ vero.
5
La logika pruvo de la senmorteco de la spirito estas tio, ke nenia signo povas veni el neekzistanta estaĵo; ĝi signifas, ke estas neeble, ke absoluta neekzisto aperigu signojn, ĉar la signoj estas sekvoj de ekzisto, kaj sekvo dependas de la ekzisto de kaŭzo. Tiel el neekzistanta suno nenia lumo povas radii, sur neekzistanta maro aperas neniaj ondoj, neekzistanta nubo verŝas nenian pluvon, neekzistanta arbo kreskigas nenian frukton, neekzistanta homo nenion elmontras aŭ produktas. Pro tio, kiam nur aperas signoj de ekzisto, ili pruvas, ke la posedanto de la signoj estas en ekzisto.
6
Konsideru, ke hodiaŭ la Regno de Kristo ekzistas: kiel povus neekzistanta reĝo aperigi tiel grandan regnon? Ek neekzistanta maro kiel povus ondoj levi sin tiel alten? El neekzistanta ĝardeno kiel povus esti disblovitaj tiaj aromoj? Konsideru, ke nenia rezulto, postsigno aŭ efiko restas post iu estaĵo, post kiam ĝiaj membroj estas malkunigitaj kaj ĝiaj elementoj malkombinitaj, ĉu ĝi estus mineralo, vegetaĵo aŭ besto. Nur la homa realeco kaj la spirito de homo post dispartigo de la membroj, malkunigo de la atomoj kaj neniigo de la kombino daŭre restas kaj daŭre efikas kaj potencas.
7
Tiu ĉi demando estas treege subtila; konsideru ĝin atente. La prezentata de ni pruvo estas logika pruvo, kiun saĝulo pesu per la pesilo de logiko kaj justeco. Sed kiam la spirito de homo ĝojĝuos kaj estos altirita al la Regno de Dio, kiam la interna vido malfermiĝos, la spirita aŭdo fortiĝos kaj la spiritaj sentoj ekregos, li ekvidos la senmortecon de la spirito tiel klare, kiel la sunon, kaj ĉirkaŭos lin la ĝojnovaĵoj kaj signoj de Dio.
8
Morgaŭ ni prezentos pluajn pruvojn.
LXI.
LA SENMORTECO DE LA SPIRITO (II).
1
Hieraŭ ni okupis nin per priparolado de la senmorteco de la spirito. Sciu, ke la povo kaj kompreno de la homa spirito estas duspecaj, t.e. ili perceptas kaj laboras en du diversaj manieroj. Unu maniero estas per la iloj kaj organoj: tiel per la okulo ĝi vidas, per la orelo ĝi aŭdas, per la lango ĝi parolas. Tia estas la laborado de la spirito kaj la perceptado de la homa realeco per la organoj. Ni do diras, ke la spirito estas vidanta – dank’ al la okuloj; la spirita estas aŭdanta – dank’ al la oreloj; la spirito estas parolanta – dank’ al la lango.
2
La aliaj sinelmontroj de la povoj kaj agoj de la spirito estas sen iloj kaj organoj. Ekzemple en la stato de dormo ĝi vidas sen okuloj, ĝi aŭdas sen oreloj, ĝi parolas sen lango, ĝi kuras sen piedoj. Mallonge dirante, tiuj agoj okazas en la mondo de dormo, kaj ĝia signifo kompreniĝas du jarojn poste en konformaj okazaĵoj. Tiel same kiel ofte okazas, ke demando, kiun oni ne povas solvi en la mondo de maldormo, estas solvita en la mondo de sonĝoj. En maldormo la okulo vidas nur en mallonga distanco, sed en sonĝoj persono, trovante sin en la Oriento, vidas la Okcidenton; maldorme lid vidas la estantecon, en dormo li vidas la estontecon. En maldormo, dank’ al la rimedoj de rapida komunikado, li povas travojaĝi maksimume nur dudek farsakojn [11] hore; en dormo en daŭro de palpebrumo li trapasas la Orienton kaj la Okcidenton. Ĉar la spirito vojaĝas en du diversaj manieroj: sen iloj – tio ĉi estas la spirita vojaĝado, kaj per iloj – tio ĉi estas la materiala vojaĝado: kiel birdo, kiu mem flugas, kaj tiuj, kiuj estas transportataj.