3
Dum dormo la korpo estas kvazaŭ morta: ĝi ne vidas nek aŭdas, ĝi ne sentas, ne konscias nek perceptas: t.e. la povoj de homo estas senaktiviĝintaj, sed la spirito vivas kaj ekzistas. Ne, ĝia penetremo kreskas, ĝia flugo estas pli alta kaj ĝia inteligenteco pli granda. Pensi, ke post la morto de la korpo la spirito neniiĝas, estas same, kiel imagi, ke birdo en kaĝo pereos, se la kaĝo estos rompita, kvankam la birdo nenion devas timi pro detruo de la kaĝo. Nia korpo estas kiel la kaĝo, kaj nia spirito kiel la birdo. Ni vidas, ke sen la kaĝo la birdo flugas en la mondo de dormo; tial, kiam la kaĝo estos rompita, la birdo restos kaj ekzistos: ĝiaj sentoj estos eĉ pli povohavaj, ĝia perceptemo pli potenca kaj ĝia feliĉo pli granda. Vere, el la infero ĝi atingas la paradizon de ĝojoj, ĉar por dankema birdo ne ekzistas paradizo pli granda, ol libereco for de kaĝo. Jen kial kun grandega ĝojo kaj feliĉo martiroj rapidas al la ebenaĵoj de ofero.
4
En maldormo la okuloj de homo vidas maksimume je unu horo de distanco [12] , ĉar pro la perado de la korpo la vidpovo estas tiamaniere limigita, sed per la interna vido kajla mensa okulo li vidas Amerikon kaj povas vidi tion, kio tie estas, rimarki la kondiĉojn de aĵoj kaj organizi aferojn. Se do la spirito estus identa kun la korpo, estus necese, ke la interna vidpovo estu ankaŭ en la sama proporcio. Tial estas klare, ke la spirito estas io alia, ol la korpo, kaj ke la birdo estas io alia, ol la kaĝo, kaj ke la spirita penetropovo estas pli forta sen la perado de la korpo. Nun, se ilo estas forlasita, la posedanto de la ilo laboras plue. Ekzemple se plumo estas forlasita aŭ rompita, la skribanto restas viva kaj sur sia loko; se domo estas ruinigita, ĝia posedanto estas viva kaj ekzistanta. Tio ĉi estas unu el la logikaj pruvoj de la senmorteco de la spirito.
5
Jen la alia: la korpo estas malforta, aŭ peza, aŭ malsana, aŭ ĝi resaniĝas; ĝi estas laca, aŭ ripozinta; kelkfoje ĝia mano aŭ piedo estas amputita, aŭ ĝia fizika povo estas kripligita; ĝi blindiĝas aŭ surdiĝas aŭ mutiĝas; ĝiaj membroj povas esti paralizitaj; mallonge dirante, la korpo povas suferi ĉiajn malperfektecojn. Malgraŭ tio la spirito en sia origina stato, en sia propra spirita perceptopovo, estas eterna kaj konstanta; ĝi nek suferas ian malperfektecon, nek kripliĝas. Sed kiam la korpo estas entute subigita al malsano kaj malbontrafo, ĝi estas senigita de la malavaraĵoj de la spirito; kiel spegulo, kiu kiam ĝi rompiĝis, malpuriĝis aŭ kovriĝis per polvo, ne povas reflekti la radiojn de la suno, nek elmontradi plu ĝiajn malavaraĵojn.
6
Ni jam klarigis, ke la spirito de homo ne estas en la korpo, ĉar ĝi estas libera kaj sanktigita de eniro kaj eliro, kiuj estas korpaj kondiĉoj. La rilato inter la spirito kaj la korpo estas tia, kiel inter la suno kaj spegulo. Mallonge dirante, la homa spirito estas en unu kondiĉo; ĝi nek malsaniĝas pro malsano de la korpo, nek resaniĝas pro ĝia resaniĝo; ĝi iĝas nek malsana, nek malforta, nek mizera, nek malriĉa, nek malpeza, nek malgranda. Tio signifas, ke ĝi ne suferas malbonon pro malfortecoj de la korpo, kaj nenia efiko vidiĝos, se eĉ la korpo malfortiĝos, se ĝiaj manoj, piedoj kaj lango estos fortranĉitaj, aŭ se ĝi perdos la aŭdon kaj vidon. Pro tio estas klare kaj certe ke la spirito estas la io alia, ol la korpo, kaj ke ĝia daŭrado estas sendependa de tiu de la korpo; kontraŭe, la spirito kun plej potenca grandeco regas en la mondo de korpo, kaj ĝia povo kaj influo estas klaraj kaj videblaj, kiel la malavaraĵo de la suno en spegulo. Sed kiam la spegulo kovras sin per polvo aŭ rompiĝas, ĝi ĉesas reflektadi la radiojn de la suno.
LXII.
PERFEKTECOJ ESTAS SENLIMAJ.
1
Sciu, ke la kondiĉoj de estado estas limigitaj ĝis la kondiĉoj de serveco, profeteco kaj Dieco, sed la diaj kaj enmondaj perfektecoj estas senlimaj, ĉar oni ne povas trovi estaĵon tiel perfektan, ke oni ne povus imagi superon. Ekzemple oni ne povas vidi rubenon en la minerala regno, rozon en la vegetaĵa regno, najtingalon en la besta regno, ne imagante, ke povus ekzisti pli bonaj ekzempleroj. Ĉar la diaj malavaraĵoj estas senfinaj, ankaŭ homaj perfektecoj estas senfinaj. Se estus eble atingi limon de perfekteco, tiam unu el la realecoj de estaĵoj povus atingi la kondiĉon de sendependeco de Dio, kaj la enmonda povus atingi la kondiĉon de la absoluta. Sed por ĉiu estaĵo ekzistas linio, kiun ĝi ne povas trapasi; t.e. tiu, kiu estas en la kondiĉo de serveco, kiom ajn li progresus en akirado de senlimaj perfektecoj, neniam atingos la kondiĉon de Dieco. Same estas kun aliaj estaĵoj: mineral, kiom ajn ĝi progresus en la minerala regno, ne povas atingi la vegetaĵan povon; same en floro, kiom ajn ĝi progresus en la vegetaĵa regno, povas aperi neniu sentopovo. Tiel tiu ĉi arĝent-mineralo ne povas akiri aŭdon aŭ vidon; ĝi povas nur plibonigi sian propran kondiĉon kaj iĝi perfekta mineralo, sed ĝi ne povas akiri la kreskopovon aŭ la povojn de la sentoj, nek atingi vivon: ĝi povas nur progresadi en siaj propraj limoj.
2
Ekzemple Petro ne povas iĝi Kristo. Ĉio, kion li povas, estas, en la kondiĉo de serveco, atingi senlimajn perfektecojn; ĉar ĉiu ekzistanta realaĵo estas kapabla al progresado. Kiel la spirito de homo post formeto de la materiala formo havas eternan vivon, certe ĉiu ekzistanta estaĵo estas kapabla al progresado; tial estas permesite peti pri progreso, pardono, kompato, bonfaro kaj benoj por homo post lia morto, ĉar estaĵo estas kapabla al progresado. Pro tio en la preĝoj de Bahá’u’lláh estas petoj pri pardono kaj senpekigo por mortintoj. Plie, same kiel homoj en tiu ĉi mondo bezonas Dion, ili ankaŭ bezonos Lin en la alia mondo. La kreaĵoj ĉiam estas en la stato de bezonado, kaj Dio estas absolute sendependa, ĉu en tiu ĉi mondo, aŭ en la venonta.
3
La riĉaĵo de la alia mondo estas proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe, ke al tiuj, kiuj estas proksimaj al la Dia Kortego, estas permesite porpeti, kaj ke tiu porpetado havas la aprobon de Dio. Sed porpetado en la alia mondo ne similas al porpetado en tiu ĉi mondo; ĝi estas alia afero, alia realeco, kiun oni ne povas esprimi per vortoj.
4
Se riĉulo en la tempo de sia morto testamentas donacon por malriĉuloj kaj mizeruloj kaj lasaas parton de sia havaĵo, por ke ĝi estu elspezita por ili, eble tiu ago povos esti kaŭzo de lia pardono kaj senpekigo kaj de lia progreso en la Dia Regno.
5
Ankaŭ gepatroj elportas plej grandajn malfacilaĵojn kaj zorgojn por siaj infanoj; kaj ofte, antaŭ ol la infanoj atingas la aĝon de matureco, la gepatroj foriras en la alian mondon. Malofte okazas, ke la gepatroj en tiu ĉi mondo vidas la rekompencon de la zorgoj, kiujn ili suferis por siaj infanoj. Tial la infanoj rekompence por tiuj zorgoj kaj penoj, devas elmontradi kompatemon kaj bonfaremon, kaj devas petegi pardonon kaj senpekigon por siaj gepatroj. Vi do devas, rekompence por la amo kaj afableco, kiun al vi montradis via patro, donadi pro li al malriĉuloj, kun grandega subiĝemo kaj humileco preĝi por li pardonon kaj senpekigon kaj peti pri la plejsupera kompato.