LXXX.
LA EFEKTIVA ANTAŬEKZISTO.
1
Demando. – Kiom da specoj de antaŭekzisto kaj de fenomenoj?
2
Respondo. – Kelkaj saĝuloj kaj filozofoj kredas, ke estas du specoj de antaŭekzisto: la esenca antaŭekzisto kaj la antaŭekzisto de tempo. Estas ankaŭ du specoj de fenomenoj, la esencaj fenomenoj kaj tiuj de tempo.
3
La esenca antaŭekzisto estas ekzisto, kiu ne estas antaŭita de iu kaŭzo, sed la esencaj fenomenoj estas antaŭitaj de kaŭzo. La antaŭekzisto de tempo estas sen komenco, sed la fenomenoj de tempo havas komencon kaj finon: ĉar la ekzisto de ĉio dependas de kvar kaŭzoj – la estiga kaŭzo, la materio, la formo kaj la fina kaŭzo. Ekzemple tiu ĉi seĝo havas farinton, kiu estas lignaĵisto, substancon, kiu estas ligno, formon, kiu estas tiu de seĝo, kaj celon, kiu estas, ke oni uzu ĝin por sidi. Tial tiu ĉi seĝo estas esence fenomena, ĉar ĝi estas antaŭita de kaŭzo, kaj ĝia ekzisto dependas de kaŭzoj. Tio ĉi estas nomata esence kaj efektive fenomena.
4
La mondo de ekzisto rilate al sia farinto estas efektiva fenomeno. Ĉar la korpo estas vivtenata de la spirito, ĝi estas rilate al la spirito esenca fenomeno. La spirito estas sendependa de la korpo, kaj rilate al ĝi la spirito estas esence antaŭekzista. Kvankam la radioj estas ĉiam neapartigeblaj de la suno, tamen la suno estas antaŭekzista kaj la radioj estas fenomenaj, ĉar la ekzisto de la radioj dependas de tiu de la suno, sed la ekzisto de la suno ne dependas de tiu de la radioj, ĉar la suno estas la donanto, kaj la radioj estas la donaĵo.
5
La dua teoremo estas, ke ekzisto kaj neekzisto estas relativaj. Se oni diras, ke io venis en la ekziston el neekzisto, tio ĉi ne koncernas absolutan neekziston, sed signifas, ke ĝia antaŭa kondiĉo kompare kun ĝia nuna kondiĉo estis nenieco. Ĉar absoluta neekzisto ne povas enhavi ekziston, ĉar ĝi ne kapablas al ekzisto. Homo, same kiel mineralo, estas ekzistanta, sed la ekzisto de mineralo kompare kun tiu de homo estas nenieco, ĉar kiam la korpo de homo estas neniigita, ĝi iĝas polvo kaj mineralo. Sed kiam polvo progresiras en la homan mondon kaj senviva korpo iĝas vivanta, homo ekekzistas. Kvankam polvo, t.e. mineralo, havas ekziston en sia propra kondiĉo, kompare kun homo tio estas neekzisto. Ili ambaŭ ekzistas, sed la ekzisto de polvo kaj mineralo kompare kun homo estas neekzisto kaj nenieco; ĉar kiam homo iĝas neekzistanta, li ŝanĝas sin en polvon kaj mineralon.
6
Tial, kvankam la mondo de pasemaĵoj ekzistas, kompare kun la ekzisto de Dio ĝi estas neekzistanta kaj nenia. Homo ekzistas kaj polvo ekzistas, sed kiel granda diferenco estas inter la ekzisto de mineralo kaj tia de homo! La unua kompare kun la dua estas neekzistanta. Tiel same la ekzisto de kreaĵoj kompare kun la ekzisto de Dio estas neekzistanta. Tiel estas evidente kaj klare, ke kvankam estaĵoj ekzistas, rilate al Dio kaj al la Vorto de Dio ili estas neekzistantaj. Tio ĉi estas la komenco kaj la fino de la Vorto de Dio, kiu diras: “Mi estas Alfo kaj Omego” [4] , ĉar Li estas la komenco kaj la fino de Malavaraĵoj. La Kreinto ĉiam havis kreadon: la radioj ĉiam brilis kaj lumis el la realaĵo de la suno, ĉar sun la radioj la suno estus dense malluma. La nomoj kaj atributoj de Dio postulas ekziston de estaĵoj, kaj la Eterna Malavareco ne ĉesos. Se tiel estus, ĝi estus kontraŭa al la perfektecoj de Dio.
LXXXI.
REENKORPIĜO.
1
Demando. – Kiel prezentas sin la vero de la demando pri reenkorpiĝo, kiun kredas certaj homoj?
2
Respondo. – La celo de tio, kion ni diros, estas klarigi la realecon – ne moki la kredojn de aliaj homoj; ni volas nur klarigi la faktojn – ĝi estas ĉio. Ni ne kontraŭas ies ideojn, nek aprobas kritikadon.
3
Sciu do, ke tiuj kiuj kredas je reenkorpiĝo, dividas sin en du klasojn: la unua klaso ne kredas je spiritaj punoj kaj rekompencoj en la alia mondo; ili supozas, ke homo per reenkorpiĝo kaj reveno en tiun ĉi mondon ricevas pagojn kaj rekompencojn; ili opinias, ke ĉielo kaj infero estas limigitaj al tiu ĉi mondo, kaj ili ne parolas pri ekzisto de alia mondo. Inter ili estas du pluaj dividoj: unu grupo pensas ke homo kelkfoje revenas en tiun ĉi mondon en la formo de besto, por suferi severan punon, kaj ke post trasufero de tiu dolora turmento li estos liberigita el la besta mondo kaj revenos en la homan mondon; tio ĉi estas nomata transmigrado. La alia grupo pensas, ke el la homa mondo oni denove revenas en la homan mondon, kaj ke per tiu reveno oni ricevas rekompencojn kaj punojn por sia antaŭa vivo; tio ĉi estas nomata reenkorpiĝo. Neniu el tiuj du klasoj diras eĉ unu vorton pri alia mondo ekster ĉi tiu.
4
La dua kategorio de tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, konfirmas la ekziston de la alia mondo, kaj ili konsideras reenkorpiĝadon kiel rimedon de perfektiĝado, t.e. ili pensas, ke homo, forirante el tiu ĉi mondo kaj revenante ĝin, iom post iom akirados perfektecojn, ĝis li atingos la plej esencan perfektecon. Alivorte, ke homoj estas kombinitaj el materio kaj forto; la materio en la komenco, tio estas en la unua ciklo, estas malperfekta, sed per konstanta revenado en tiun ĉi mondon ĝi progresas, akiras subtilecon kaj delikatecon, ĝis ĝi fariĝas kiel polurita spegulo, kaj la forto, kiu estas la spirito mem, realiĝas en ĝi kun ĉiuj perfektecoj.
5
Tiel prezentas la aferon tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo kaj transmigrado. Ni koncizigis ĉi tion; se ni volus paroli pri detaloj, ĝi okupus tro multe da tempo; tiu ĉi resumo estas sufiĉa. Oni prezentas neniajn logikajn argumentojn kaj pruvojn de tiu ĉi problemo; ĉio estas nur supozoj kaj konkludoj el konjektoj, ne konvinkaj argumentoj. Oni devas demandi la kredantojn de reenkorpiĝo pri pruvoj, ne pri konjektoj, supozoj kaj imagaĵoj.
6
Sed vi demandis min pri argumentoj pri neebleco de reenkorpiĝo, kaj ĉi tion ni devas klarigi. La unua argumento pri ĝia neebleco estas, ke la ekstero estas esprimo de la interno; la tero estas spegulo de la Regno; la materiala mondo respondas al la spirita. Rimarku nun, ke en la sentebla mondo aperaĵoj ne ripetas sin, ĉar neniu estaĵo iarilate estas identa kun alia, aŭ sama. La signo de unuobleco estas videbla kaj klara en ĉio. Se ĉiuj grenejoj de la mondo estus plenaj de grajnoj, vi ne trovus du grajnojn absolute similajn, samajn kaj sendiference identajn. Estas certe, ke estos inter ili diferencoj kaj malsamecoj. Ĉar la pruvo de unikeco ekzistas en ĉio, kaj la Unueco kaj Unuobleco de Dio estas klare en la realeco de aĵoj, ripetiĝo de unu aperaĵo estsa absolute neebla. Tial reenkorpiĝo, kiu estas reapero de tiu sama spirito kun la antaŭa esenco kaj kondiĉo en tiu sama aperomondo, estas neebla kaj neefektivigebla. Kial ripetiĝado de tiuj samaj aperoj estas neebla kaj neallasebla por ĉiu materiala estaĵo, tiel ankaŭ por spiritaj estaĵoj reveno en la saman kondiĉon, ĉu ĝi estus la arko de malsupreniro aŭ la arko de supreniro, estas neebla kaj neallasebla, ĉar materialaj aferoj respondas al la spiritaj.
7
Tamen la revenado de materialaj estaĵoj rilate al speco estas evidenta; tiel arbo, kiu en antaŭaj jaroj kreskigadis foliojn, florojn kaj fruktojn, en la venonta jaro kreskigos precize tiajn samajn foliojn, florojn kaj fruktojn. Tio ĉi estas nomata ripetiĝado de speco. Se iu kontraŭparolus, dirante, ke la folio, floro kaj frukto malkombiniĝis kaj malsupreniris el la vegetaĵa mondo en la mineralan, kaj poste revenis denove el la minerala mondo en la vegetaĵan, kaj pro tio okazis ripetiĝo – la respondo estas, ke la floro, folio kaj frukto de la lasta jaro malkombiniĝis, kaj tiuj malkombinitaj elementoj dispartiĝis kaj disiĝis en la spaco, kaj ke la atomoj de la lastjara folio kaj frukto ne rekombiniĝis post sia malkombiniĝo kaj ne revenis. Kontraŭe, per kombiniĝo de novaj elementoj la speco reaperis. Same estas kun homa korpo, kiu post la malkombiniĝo dispartiĝas, kaj la elementoj, el kiuj ĝi konsistis, disiĝas. Se, simile, tiu korpo devus reveni denove el la minerala aŭ vegetaĵa mondo, ĝi ne havus precize tiun saman kombinon de elementoj, kiel la antaŭa homo; tiuj elementoj malkombiniĝis kaj disiĝis, ili estas dispelitaj en la vasta spaco. Poste kombiniĝis aliaj atomoj de elementoj kaj alia korpo estis kreita; povas esti, ke unu el la atomoj de la antaŭa individuo eniris la kombinaĵon de la posta individuo; sed tiuj atomoj ne estis konservitaj kaj retenitaj precize kaj komplete, se aldono kaj depreno, ke ili kombiniĝu denove kaj ke el tiu kombiniĝo kaj sinmikso ekekzistu alia individuo. Tiel oni ne povas pruvi, ke la korpo kun ĉiuj siaj atomoj reaperis, ke la antaŭa homo iĝis la posta, kaj ke sekve de tio okazis ripetiĝo, ke la spirito revenis, kiel la korpo, kaj ke post la morto ĝia esenco reaperis en tiu ĉi mondo.