Выбрать главу

 

8

 

Se ni diras, ke tiu reenkorpiĝo celas akiradon de perfektecoj, por ke la materio iĝu subtila kaj delikata kaj la lumo de la spirito elmontru sin kun plej granda perfekteco, tio ĉi ankaŭ estas nura imagaĵo. Ĉar eĉ, se ni supozus, ke ni kredas je tiu ĉi argumento, ŝanĝiĝo de la naturo estas tamen neebla per reapero kaj reveno; la esenco de malperfekteco pro reveno ne iĝas la realeco de perfekteco; kompleta mallumo pro reveno ne iĝas fonto de lumo; la esenco de malforteco pro reveno ne ŝanĝas sin en potencon kaj forton, kaj tera naturo ne iĝas ĉiela realeco. La arbo Zaqqúm, [5]  kiom ajn da folioj ĝi revenus, neniam kreskigos dolĉajn fruktojn, kaj bona arbo, kiom ajn da fojoj ĝi revenus, neniam kreskigos maldolĉajn fruktojn. Tial estas klare, ke reaperado kaj revenado en la materialan mondon ne estas kaŭzo de perfektiĝo. Tiu ĉi teorio havas neniajn pruvojn, nek argumentojn; ĝi estas simple ideo. Ne, efektive la kaŭzo de perfektiĝado estas la Malavareco de Dio.

 

9

 

La teozofoj kredas, ke homo sur la arko de supreniro [6]  revenas multfoje, ĝis li atingas la plejsuperan centron;  en tiu kondiĉo materio fariĝas klara spegulo, la lumo de la spirito brilas sur ĝin kun la plena povo kaj esencaj perfektecoj estas atingitaj. Nun, bazohava kaj profunda teologia asertaĵo estas, ke la materialaj mondoj finas sin ĉe la fino de la arko de malsupreniro, kaj ke la kondiĉo de homo estas ĉe la fino de la arko de malsupreniro kaj ĉe la komenco de la arko de supreniro, kio estas kontraŭ la Plejsupera Centro. Inter la komenco kaj la fino de la arko de supreniro estas ankaŭ multaj spiritaj gradoj. La arko de malsupreniro estas nomata komenco, [7]  kaj tiu de la malsupreniro estas nomata progreso. [8]  La fino de la arko de malsupreniro estas materialeco, kaj la fino de la arko de supreniro estas spiriteco. Rondlima punkto, ĉirkaŭskribante cirklon, faras nenian returnan movon, ĉar tio ĉi estus kontraŭa al la natura movado kaj al la Dia ordo; aliokaze la simetrio de la cirklo estus difektita.

 

10

 

Plie, la materiala mondo ne havas tian valoron kaj tian eminentecon, ke homo, liberiĝinte el tiu ĉi kaĝo, deziru refoje fali en la kaptilon. Ne, per la Eterna Malavareco la valoro kaj la vera taŭgeco de homo iĝas videbla kaj klara, kiam li trapas la gradojn de ekzisto, ne kiam li revenas. Kiam konko estas foje malfermita, iĝas videbla kaj klare, ĉu ĝi enhavas perlon, aŭ ion senvaloran. Kiam vegetaĵo estas foje elkreskinta, ĝi kreskigas aŭ dornojn, aŭ florojn; ne necesas por ĝi elkreski refoje. Krom tio antaŭenirado kaj sinmovado en la rekta direkto konforme al la naturaj leĝoj estas kaŭzo de ekzisto, kaj movado kontraŭa al la sistemo kaj leĝo de la naturo estas kaŭzo de neekzisto. Reveno de animo post la morto estas mala al la natura movado kaj kontraŭa al la dia sistemo.

 

11

 

Tial estas tute neeble ricevi ekziston per reveno; ĝi estas, kvazaŭ homo, liberiĝinta el la utero, revenus tien denove. Konsideru, kiel infana estas tiu imagaĵo, kiun entenas la kredo je reenkorpiĝado kaj transmigrado. Tiuj, kiuj ĝin kredas, konsideras korpon kiel vazon, en kiu estas spirito, kiel akvo en glaso; tiu spirito estas verŝita el unu glaso en alian. Ĝi estas infanaĵo. Ili ne komprenas, ke spirito estas senkorpa estaĵo kaj ĝi ne eniras nek eliras, sed estas nur en kontakto kun la korpo, kiel la suno kun spegulo. Se estus tiel, kaj spirto povus per revenado en tiun ĉi mondon trapasi la gradojn kaj atingi la esencan perfektecon, estus pli bone, se Dio plilongigus la vivon de spirito en la materiala mondo, ĝis kiam ĝi akiros perfektecojn kaj favorojn; tiam ne estus por ĝi nepre gustumi la pokalon de morto por atingi la duan vivon.

 

12

 

El la imagaĵoj de certaj el tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, naskiĝis la ideo, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi pereema mondo, kaj neado de la ekzisto de la diaj mondo; sed la diaj mondoj estas senfinaj. Se la diaj mondoj plejesprimus sin en ĉi tiu materiala mondo, la kreaĵaro estus vana; ne, la ekzisto estus nur infana ludo. La rezulto de tiuj senfinaj estaĵoj, kiu estas la nobla ekzisto de homo, aperus kaj malaperus en la daŭro de kelkaj tagoj en nia pereema estejo, kaj post ricevo de punoj kaj rekompencoj estus fine tute perfekta. La dia kreaĵo kaj la senfinaj ekzistantaj estaĵoj estus perfektaj kaj kompletaj, kaj tiam la Dieco de la Sinjoro, la nomoj kaj kvalitoj de Dio, pro tiuj spiritaj estaĵoj, koncerne sian efikon, rezultus maldiligentecon kaj senmovecon! “Gloro estu al via Sinjoro, la Sinjoro, sanktigita de ĉiuj iliaj priskriboj.” [9]

 

13

Tiaj estis la limhavaj mensoj de la iamaj filozofoj, kiel Ptolomeo kaj aliaj, kiuj kredis kaj imagis, ke la mondo, vivo kaj ekzisto estas limigitaj al nia terglobo, kaj ke la senfina spaco estas fermita en naŭ sferoj de la ĉielo, kaj ke ĉio estas malplena kaj senenhava. Konsideru, kiel limigitaj estis iliaj pensoj kaj kiel malfortaj estis iliaj mensoj. Tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, pensas, ke la spiritaj mondoj estas fermitaj en la mondo de homa imago. Plie, kelkaj el ili, kiel druzoj kaj nuzejroj, pensas, ke la ekzisto estas limigita al tiu ĉi fizika mondo. Kia malklera supozo! Ĉar en la universo de Dio, kiu prezentas sin en la plej kompleta perfekteco, beleco kaj grandiozeco, la lumegaj steloj de la materiala universo estas sennombraj! Ni devas sekve konsideri, kiel senlimaj kaj senfinaj estas la spiritaj mondoj, kiuj estas la ĉeffundamento. “Estu atentaj, ho vi, kiuj havas internan vidon.” [10]