Выбрать главу

 

14

 

Sed ni revenu al nia temo. En la Diaj Skribaĵoj kaj Sanktaj Libroj oni parolas pri “reveno”, sed malkleruloj ne komprenis la signifon, kaj tiuj, kiuj kredas je reenkorpiĝo, faris konjektojn koncerne tion. Ĉar tio, kion la diaj profetoj komprenis per “reveno”, ne estas reveno de la esenco, sed de la kvalitoj; ĝi ne estas reveno de la Malkaŝanto, sed la perfektecoj. En la Evangelio estas dirite, ke Johano, la filo de Zaĥariaso, etas Elija. Tiuj ĉi vortoj ne signifas revenon de la saĝohava animo kaj personeco de Elija en la korpo de Johano, sed, pli prave, ke la perfektecoj kaj kvalitoj de Elija malkaŝiĝis kaj reaperis en Johano.

 

15

 

Lampo lumis en tiu ĉi ĉambro en la lasta nokto, kaj kiam ĉi nokte lumas alia lampo, ni diras, ke la lampo de la lasta nokto lumas denove. Akvo ŝprucas el fontano, poste ĉesas, kaj kiam ĝi rekompencas ŝpruci, ni diras, ke ĝi estas la sama akvo, denove ŝprucanta; aŭ ni diras, ke tiu ĉi lumo estas identa kun la antaŭa lumo. Same estas kun la printempo de la lasta jaro, kiam floroj kaj dolĉodoraj herboj floris kaj bongustaj fruktoj kreskis; jaron poste ni diras, ke tiuj bongustaj fruktoj revenis, ke tiuj floroj kaj arbfloraĵoj reaperis kaj revenis. Ĝi ne signifas, ke precize tiuj samaj atomoj, kiuj kombinis la pasintjarajn florojn, post la malkombiniĝo rekombinis sin kaj tiamaniere reaperis kaj revenis. Kontraŭe, ĝi signifas, ke la delikateco, freŝeco, ĉarma odoro kaj mirinda koloro de la pasintajaraj floroj estas precize tiel same videblaj kaj troveblaj en la floroj de tiuj ĉi jaroj. Mallonge dirante, tiu esprimo koncernas nur la samaspekton kaj similecon, kiu estas inter la pasintaj kaj la nunaj floroj. La “reveno”, menciita en la Diaj Skribaĵoj, estas tia: ĝi estas plene klarigita de la Plejsupera Plumo [11]  en la Kitáb-i-Íqán; turnu vin al ĝi, ke vi estu informita pri la vero de la diaj misteroj.

 

16

 

Salutojn kaj gloron al vi.

 

LXXXII.

 

PANTEISMO.

 

1

 

Demando. – Kiel la teozofoj kaj Şúfíoj komprenas la demandon de panteismo? [12]  Kion ĝi signifas, kaj kiagrade ĝi proksimas al la vero?

 

2

 

Respondo. – Sciu, ke la ideo de panteismo estas tre malnova; ĝi estas kredo, ne limigita ekskluzive al la teozofoj kaj Şúfíoj, kontraŭe, kredis je ĝi kelkaj saĝuloj de Grekujo, kiel Aristotelo, kiu diris: “La simpla vero estas ĉiuj aĵoj, sed neniu el ili aparte.”  En tiu ĉi senco “simpla”  estas la malo de “kombinita” ; ĝi estas la sola Realeco, purigita kaj sanktigit super kombinon kaj dividon, kiu solvas sin en sennombrajn formojn. Tial la Efektiva Ekzisto estas ĉiuj aĵoj, sed ĝi ne estas unu el la aĵoj.

 

3

 

Mallonge dirante, la konfesantoj de panteismo pensas, ke oni povas kompari la Efektivan Ekziston al maro, kaj ke estaĵoj estas kiel ondoj de la maro. Tiuj ondoj, kiuj signifas la estaĵojn, estas sennombraj formoj de tiu Efektiva Ekzisto; tial la Sankta Realeco estas la Maro de Antaŭekzisto, [13]  kaj la sennombraj formoj de la kreaĵoj estas ondoj, kiuj aperas sur ĝi.

 

4

 

Simile oni komparas tiun ĉi teorion al efektiva unueco kaj senfineco de nombroj; la efektiva unueco respegulas sin en la gradoj de senfinaj nombroj, ĉar nombroj estas ripeto de la efektiva unueco. Tiel la nombro du estas ripeto de unu, kaj same estas kun la aliaj nombroj.

 

5

 

Unu el iliaj pruvoj estas la jena: ĉiuj estaĵoj estas aĵoj, sciataj de Dio; kaj ne ekzistas scio sen sciataj aĵoj, ĉar scio koncernas tion, kio ekzistas, ne tion, kio ne ekzistas. Pura neekzisto povas havi nenian specigon aŭ individuigon en la gradoj de scio. Tial la realecoj de estaĵoj, kiuj estas sciataj de Dio la Plej Alta, havas la ekziston, kiun havas scio, [14]  ĉar ili havas la formon de la Dia Scio, kaj ili estas antaŭekzistaj, kiel la Dia Scio estas antaŭekzista. Ĉar la scio estas antaŭekzista, ankaŭ la sciataj aĵoj estas tiaj, kaj la individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiu estas la antaŭekzista sciaĵo de la Esenco de l’ Unueco, estas la Dia Scio mem. Ĉar la realecoj de la Esenco de l’ Unueco, la scio kaj la sciataĵoj, estas en absoluta unueco, kiu estas efektiva kaj certa. Aliokaze la Esenco de l’ Unueco estus scenejo de multoblaj fenomenoj, kaj estus necesa multobleco de antaŭekzistoj, [15]  kio estas absurdo.

 

6

 

Tiel estas elmontrite, ke sciataj aferoj prezentas la scion mem, kaj la scio la Esencon mem: t.e. ke la Scianto, la scio kaj la sciaĵoj estas unu simpla realeco. Kaj se oni imagas ion ekster tio, necesas reveni al la multobleco de antaŭekzistoj kaj ĉeneco; kaj la antaŭekzistoj en la fino iĝas sennombraj. Ĉar la individuigo kaj specigo de la estaĵoj en la scio de Dio estis la Esenco de l’ Unueco mem, kaj ĉar estis nenia diferenco inter ili, estis nur unu vera Unueco, kaj ĉiuj sciataj estaĵoj estis dissemitaj kaj entenataj en la realeco de tiu unu Esenco: tio signifas, ke konforme al la modo de simpleco kaj unueco ili formas la scion de Dio la Plej Alta, kaj la Esencon de l’ Realeco. Kiam Dio malkaŝis Sian gloron, tiuj individuigoj kaj specigoj de la estaĵoj, kiuj havis povokapablan ekziston, t.e. kiuj estis formo de la Dia Scio, trovis sian ekziston efektivigitan en la ekstera mondo; kaj la Efektiva Ekzisto dissolvis sin en senfinajn formojn. Tio estas la fundamento de ilia argumentado.

 

7

 

La teozofoj kaj Şúfíoj dividas sin en du branĉojn. Al unu apartenas la amaso, kiu, simple en la imita maniero, kredas panteismon, ne komprenante la ideojn de ĝiaj famaj saĝuloj; ĉar la amaso de la Şúfíoj kredas, ke la Estanto signifas ĝeneralan ekzistadon, substantive esprimitan, kaj komprenatan dank’ al la prudento kaj intelekto: tio signifas, ke homo komprenas ĝin. Anstataŭ tio la ĝenerala ekzistado estas unu el okazoj, kiuj trafas la realecon de la estaĵoj, kaj la kvalitoj de la estaĵoj estas la esenco. Tiu hazarda ekzisto, kiu dependas de la estaĵoj, estas kiel aliaj proprecoj de aĵoj, kiuj dependas de ili. Ĝi estas hazardo inter hazardoj, kaj sendube tio, kio estas esenco, estas pli alta ol tio, kio estas hazardo. Ĉar esenco estas origino, kaj akcidento estas sekvaĵo: esenco dependas de si mem, kaj akcidento dependas de io alia: tio signifas, ke ĝi bezonas esencon, de kiu ĝi dependas. En tiu okazo Dio estus sekvaĵo de la kreaĵaro: Li bezonus ĝin, kaj ĝi estus sendependa de Li.