8
Ekzemple ĉiufoje, kiam apartaj elementoj kombinas sin konforme al la dia universala sistemo, unu estaĵo inter estaĵoj venas en la mondon. Tio signifas, ke kiam certaj elementoj kombiniĝas, ekestas vegetaĵo; kiam kombiniĝas aliaj, ni havas beston; ankoraŭ aliaj kombiniĝas kaj formas diversajn kreaĵojn. En tiu okazo la ekzisto de estaĵoj estas sekvaĵo de ilia realeco: kiel povus esti, ke tiu ekzisto, kiu estas hazardo inter hazardoj kaj bezonas alian esencon, de kiu ĝi dependas, estu la Antaŭekzista Esenco, la Kreinto de ĉio?
9
Sed la sciohavaj saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj kiuj studis tiun ĉi demandon, pensas, ke estas du kategorioj de ekzisto. Unu estas la ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa intelekto; ĝi estas fenomeno, hazardo inter hazardoj, kaj la realeco de aĵoj estas la esenco. Sed panteismo ne rilatas al tiu ĉi ĝenerala kaj imaga ekzisto, sed nur al la Vera Ekzisto, sanktigita kaj libera de ĉiuj aliaj klarigoj; per Ĝi ĉiuj aĵoj ekzistas, kaj Ĝi estas la Unueco, per kiu venis en la mondon ĉiuj aĵoj, kiel materio, energio kaj tiu ĝenerala ekzisto, kiun komprenas la homa menso. Tia estas la vero, koncernanta tiun demandon, konforme al la teozofoj kaj Şúfíoj.
10
Mallonge dirante, koncerne la teorion, ke ĉiuj aĵoj ekzistas per la Unueco, konsentas ĉiuj, t.e. la filozofoj kaj la profetoj. Sed estas diferenco inter ili; la profetoj diras: “La Scio de Dio ne bezonas ekziston de estaĵoj, sed la scio de la kreaĵoj bezonas ekziston de sciataj aĵoj; se la Scio de Dio ne bezonus ian alian aĵon, ĝi estus la scio de la kreaĵoj, kaj ne de Dio. Ĉar la antaŭekzista estas malsama, kiel fenomena, kaj la fenomena estas mala al la antaŭekzista: tion, kion ni atribuas al la kreaĵoj – t.e. la nepran bezonon de enmondaj estaĵoj – ni neas por Dio; ĉar purigo, aŭ sanktigo de malperfektecoj, estas unu el Liaj nepraj proprecoj. Tiel en la fenomena ni vidas malklercon, en la Antaŭekzista ni konfesas scion; en la fenomena ni vidas malfortecon, en la Antaŭekzista ni konfesas potencon; en la fenomena ni vidas malriĉecon, en la Antaŭekzista ni konfesas riĉegecon. Tiel la fenomena estas la fonto de ĉiaj malperfektecoj, kaj la Antaŭekzista estas la sumo de perfektecoj. La fenomena scio bezonas sciatajn objektojn, la Antaŭekzista Scio estas sendependa de ilia ekzisto. Tiel la antaŭekzisto de specigo kaj individuigo de aĵoj, kiuj estas aferoj konataj de Dio la Plej Alta, ne ekzistas; kaj tiuj diaj kaj perfektaj atributoj ne estas tiel komprenataj de la intelekto, ke ni povu decidi, ĉu la Dia Scio bezonas objektojn sciatajn, aŭ ne.
11
Mallonge dirante, tio ĉi estas la ĉefa argumento de la Şúfíoj; kaj se ni volus mencii ĉiujn iliajn pruvojn kaj klarigi iliajn respondojn, ĝi okupus tro multe da tempo. Tio ĉi estas ilia plej konvinka pruvo kaj klara argumento – almenaŭ por la saĝuloj de la teozofoj kaj Şúfíoj.
12
Sed la demando de la Efektiva Ekzisto, per kiu ĉio ekzistas, t.e. de la realeco de la Esenco de l’ Unueco, per kiu ĉiuj kreaĵoj venis en la mondon, estas konfesata de ĉiuj. La diferenco kuŝas en tio, ke la Şúfíoj diras: “La realeco de aĵoj estas elapero de la Efektiva Unueco.” Sed la profetoj diras: “Ĝi emanas el la efektiva unueco” ; kaj granda estas la diferenco inter elaperiĝado kaj emanado. La ekesto per elaperiĝado signifas, ke unu objekto aperas en senfinaj formoj. Ekzemple semo estas unobla objekto, posedanta la vegetaĵajn perfektecojn, kiujn ĝi aperigas en senfinaj formoj, disvolvante sin en branĉojn, foliojn, florojn kaj fruktojn: tio ĉi estsa nomata aperado per elaperiĝado; dum ĉe la aperado per emanado tiu Efektiva Unueco restas kaj daŭras en la alteco de Sia sankteco, sed la ekzisto de kreaĵoj emanas el kaj ne estas elaperigita de Ĝi. Oni povas tion kompari al la suno, el kiu emanas la lumo, verŝanta sin sur ĉiujn kreaĵojn; sed la suno restas en la alteco de sia sankteco: ĝi ne malsupreniras kaj ne disvolvas sin en lumajn formojn; ĝi ne aperas en la substanco de aĵoj per specigo kaj individuigo de la aĵoj; la antaŭekzista ne iĝas fenomena; sendependa riĉeco ne iĝas ĉenligita malriĉeco; pura perfekteco ne iĝas absoluta malperfekteco.
13
Resumante: la Şúfíoj konfesas Dion kaj la kreaĵojn, kaj diras, ke Dio aliformas sin en la senfinajn formojn de la kreaĵoj kaj aperigas sin kiel maro, aperanta en la senfinaj formoj de ondoj: tiuj pasemaj kaj malperfektaj ondoj estas identaj kun la Antaŭekzista Maro, kiu estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj. La profetoj, kontraŭe, kredas, ke ekzistas la mondo de Dio, la mondo de la Regno, kaj la mondo de la kreaĵoj: tri aferoj. La unua emanaĵo de Dio estas la malavareco de la Regno, kiu emanas kaj respegulas sin en la realecoj de kreaĵoj, kiel la lumo, kiu emanas el la suno kaj brilegas sur kreaĵojn, kaj tiu ĉi malavaraĵo, kiu estas la lumo, respegulas sin en senfinaj formoj en la realecoj de ĉiuj aĵoj, kaj speciĝas kaj individuiĝas konforme al la kapableco, indeco kaj itnerna valoro de la aĵoj. Sed la aserto de la Şúfíoj postulas, ke la Sendependa Riĉegeco malsupreniru en la gradojn de malriĉeco, ke la Antaŭekzista enfermu sin en pasemajn formojn, kaj ke la Pura Potenco limigu sin ĝis la stato de malforteco, konforme al la limigiteco de pasemaj estaĵoj. Kaj tio ĉi estas evidenta eraro. Rimarku, ke la realeco de homo, kiu estas la plej nobla el la kreaĵoj, ne malsupreniras al la realeco de besto, kaj ke la esenco de besto, kiu estas dotita per la sentopovoj, ne malaltiĝas al la grado de vegetaĵo, kaj ke la realeco de vegetaĵo, kiu estas la kreskopovo, ne malsuprenpaŝas al la realeco de mineralo.
14
Mallonge dirante, realeco pli alta ne malsupreniras kaj ne malaltiĝas al pli malaltaj statoj, kiel do povus esti ke la Universala Realeco de Dio, kiu estas libera de ĉiuj priskriboj kaj kvalitoj, malgraŭ Sia absoluta sankteco kaj pureco aliigu sin en la formojn de la realecoj de kreaĵoj, kiuj estas la fonto de malperfektecoj? Tio ĉi ests nura fantaziaĵo, kiun oni ne povas imagi.
15
Kontraŭe, tiu Sankta Esenco estas la sumo de ĉiuj diaj perfektecoj: kaj ĉiuj kreaĵoj estas favorataj per la malavarega brilego dank’ al emanado, kaj ricevas la lumon de la sunradioj, sed la suno ne malsupreniras kaj malaltiĝas al la favorataj realecoj de la teraj estaĵoj.
16
Post la tagmanĝo, konsiderante la malfruan horon, ne estas tempo prezenti pluajn klarigojn.
17
Salutojn.
LXXXIII.
KVAR METODOJ DE AKIRADO DE SCIO.
1
Estas nur kvar akceptitaj metodoj de kompreno: ĝi signifas, ke la realecoj de aĵoj estas komprenataj per tiuj kvar metodoj.
2
La unau metodo estas per la sentoj, t.e. ĉio, kion perceptas la okulo, orelo, gusto, flaro, tuŝo, estas komprenata per tiu ĉi metodo. Hodiaŭ ĉiuj eŭropaj filozofoj konsideras tiun ĉi metodon la plej perfekta. Ili diras, ke la ĉefa metodo de akirado de scio estas per la sentoj; ili konsideras ĝin la plej alta, kvankam ĝi estas malperfekta, ĉar ĝi eraras. Ekzemple la plej granda el la sentopovoj estas la povo de vido. La okulo vidas miraĝon kiel akvon, kaj bildojn en spegulo ĝi vidas kiel realajn kaj ekzistantajn; grandaj korpoj de amlproksime ŝajnas esti malgrandaj, kaj rapide rondiranta punkto prezentas sin kiel cirklo. La okulo kredas, ke la tero estas senmova, kaj vidas la sunon moviĝanta, kaj en multaj similaj okazoj ĝi eraras. Tial oni ne povas ĝin fidi.