12
En la tempo, kiam tiu granda Lumo aperis subite sur la horizonto de Persujo, la tuta loĝantaro, ŝtatistoj, ‘ulamá kaj homoj de aliaj klasoj levis sin kontraŭ li, persekutante lin kun grandega malamikeco kaj proklamante, ke “tiu homo volas faligi kaj detrui la religion, la leĝojn, la nacion kaj la regnon”. La samon oni parolis pri Kristo. Sed Bahá’u’lláh sola kaj senhelpa rezistis ilin ĉiujn, ne elmontrante eĉ plej etan malfortecon. Fine ili diris: “Kiel longe tiu homo estos en Persujo, ne estos ĉi tie paco kaj trankvileco. Ni devas lin ekzili, por ke Persujo revenu al la stato de trankvileco.”
13
Ili komencis uzi perforton kontraŭ li por igi lin peti permeson forlasi Persujon, pensante, ke dank’ al tiuj ĉi rimedoj la lumo de lia vero estos estingita, sed la rezultado estis tute kontraŭa. La Afero potence kreskis kaj ĝia flamo iĝis pli intensa. Komence ĝi disvastiĝadis nur tra Persujo, sed la ekzilo de Bahá’u’lláh kaŭzis diskonigon de la Afero tra aliaj landoj. Poste liaj malamikoj diris: “‘Iráq o [21] ne estas sufiĉe for de Persujo; ni devas lin sendi en iun pli malproksiman landon” . Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu la persa registaro decidis sendi Bahá’u’lláhon el ‘Iráq en Konstantinopolon. Denove tiu ĉi fakto montris, ke la Afero estis neniom malfortigita. Denove ili diris: “Konstantinopolo estas loko, tra kiu pasas kaj kie restadas homoj el diversaj rasoj kaj popoloj, inter kiuj estas multaj persoj” . Pro tio ĉi la persoj plue ekzilis lin en Rumelion, sed kiam li venis tien, la flamo iĝis pli potenca kaj la Afero pli glorplena. Fine la persoj diris: “Neniu el tiuj ĉi lokoj estas sekura de lia influo. Ni devas sendi lin ien, kie li estos senfortigita, kaj kie lia familio kaj sekvantoj devos sueri plej terurajn afliktojn” . Kaj ili fermis lin en la malliberejon de ‘Akká, kiu estas destinita speciale por murdistoj, ŝtelistoj, vojrabistoj, kaj efektive ili envicigis lin inter tiujn homojn. Sed tiam vidigis sin la potenco de Dio, ĉar el tiu ĉi malliberejo, el tiuj ĉi cirkonstancoj li igis Persujon progresadi de scio al scio. Li venkis ĉiujn siajn malamikojn kaj pruvis al ili, ke ili ne povas kontraŭstari la Aferon. Liaj sanktaj instruoj penetris ĉiujn regionojn, kaj lia Afero estis firme starigita.
14
Efektive, en ĉiuj partoj de Persujo liaj malamikoj levis sin kontraŭ li kun grandega malamo, mallibergiante, mortigante kaj batante liajn konvertitojn, bruligante kaj egaligante kun tero milojn da domoj, penante per ĉiuj manieroj ekstermi kaj polvigi lian Aferon. Spite ĉio tio el la malliberejo de murdistoj, vojrabistoj kaj ŝtelistoj ĝi altlevis sin en gloro. Liaj instruoj disvastiĝis tra aliaj landoj, kaj liaj alvokoj influis multajn el tiuj, kiuj estis plenegaj de malamo, kaj faris ilin firmaj kredantoj. Eĉ la persa registaro vekiĝis kaj bedaŭris tion, kion ĝi kaŭzis pro la kulpo de la ‘ulamá.
15
Kiam Bahá’u’lláh venis en tiun ĉi malliberejon en la Sankta Lando, homoj saĝaj ekkomprenis, ke la ĝoja novaĵo, kiun Dio donis per la buŝoj de la profetoj antaŭ du aŭ tri mil jaroj, ekbrilis denove, kaj ke Dio estas fidela al Sia promeso. Ĉar al kelkaj profetoj Li malkaŝis kaj donis la bonan novaĵon, ke “la Sinjoro de Armeoj aperos en la Sankta Lando” . Ĉiuj tiuj promesoj estas plenumitaj, kaj malfacile estas kompreni, kiel Bahá’u’lláh povus esti devigita forlasi Persujon kaj starigi sian tendon en tiu ĉi Sankta Lando sen la persekutado flanke de la malamikoj, ekzilo kaj forpelo. Liaj malamikoj intencis per tiu malliberigo komplete detrui kaj neniigi la benitan Aferon, sed fakte tiu ĉi malliberejo estis plej granda helpilo, kaj ĝi estis rimedo de ĝia progresigo. La dia gloro de Bahá’u’lláh atingis la Orienton kaj la Okcidenton, kaj la radioj de la Suno de l’ Vero lumigis la tutan mondon. Laŭdata estu Dio! Kvankam li estis malliberulo, lia tendo estis starigita sur la Monto Karmel, kaj li eliris for kun grandega majesteco. Ĉiu, ĉu amiko aŭ fremdulo, kiu troviĝis en lia ĉeesto, diradis: “Tiu ĉi homo estas princo, ne malliberulo.”
16
Tuj, kiam li venis en tiun ĉi malliberejon, li skribis epistolon al Napoleono, [22] kiun li sendis pere de la franca ambasadoro. La resumo estas la jena: “Demandu, kia estas nia krimo, kaj kial ni estas malliberigitaj en tiu ĉi subtera malliberajo” . Napoleono ne respondis. Tiam Bahá’u’lláh skribis la duan epistolon, kiu estas entenata en Súratu’l-Haykal . [23] Ĝia epitomo estas: “Ho Napoleono, ĉar vi ne atentis mian alvokon kaj ĉar vi ne respondis ĝin, via regno estos baldaŭ forprenita de vi kaj vi estos tute ruinigita” . Tiu epistolo estis sendita al Napoleono per poŝto, pere de Cesar Ketafagoo, [24] kiel sciis ĉiuj kunuloj de lia ekzilo. La teksto de tiu averto iĝis konata en la tuta Persujo, ĉar ĝustre en tiu temppo Kitáb-i-Haykal estis disvastigita tra Persujo, kaj tiu epistolo estis inter la enhavo de la libro. Tio okazis en la j. 1869, kaj ĉar Súratu’l-Haykal estis diskonigita en Persujo kaj Hindujo kaj estis en la manoj de ĉiuj kredantoj, oni atendis, kio sekvos. Mallongan tempon poste, en la j. 1870, eksplodis la milito inter Germanujo kaj Francujo; kaj kvankam en tiu tempo neniu atendis la venkon de Germanujo, Napoleono estis venkita kaj malhonorigita, li subiĝis al siaj malamikoj, kaj lia gloro ŝanĝis sin en profundan humiligon.
17
Bahá’u’lláh sendis ankaŭ tabuletojn [25] al aliaj reĝoj, kaj inter ili estis la letero al L. M. Sháh Náşiri’d-Dín. En tiu epistolo Bahá’u’llah diris: “Ordonu, ke oni min alvoku, kunvenigu la ‘ulamá kaj postulu pruvojn kaj argumentojn, por ke la vero kaj malvero estu ekkonitaj” . L. M. Sháh Náşiri’d-Dín sendis la benitan epistolon al la ‘ulamá kaj proponis al ili enterpreni tiun ĉi mision, sed ili ne kuraĝis ĉi tion. Tiam li ekpostulis de sep plej eminentaj inter ili skribi respondon al la elvoko. Post kelka tempo ili redonis la benitan leteron, dirante: “Tiu homo estas kontraŭulo de la religio kaj malamiko de la Sháh” . Lia majesto la Sháh de Persujo estis tre kolerigita kaj diris: “Tio ĉi estas la demando de pruvoj kaj argumentoj, kaj de vero aŭ malvero: kiel ĝi koncernas malamikecon al la registaro? Ve! Kiel multe ni respektas tiujn ‘ulamá, kiuj ne povas eĉ respondi al tiu ĉi epistolo.”